Esperanto-societo “Tibor Sekelj” – programo en marto

Ni invitas ĉiujn esperantistojn kaj amikojn al la prelego de Faruk Islamović “ETAJ KROATAJ RIVEROJ” merkrede, la 8an de marto 2023 je la 19a horo en Vodnikova 9.

Pere de multaj fotoj, filmetoj kaj interesaj rakontoj, ni promenos laŭ la bordoj de 14 malgrandaj kaj nekonataj kroataj riveroj. Ĉiuj tiuj riveroj estas senprave nekonataj, ĉar ili kaŝas unikajn naturajn belaĵojn, historiajn spurojn, neforgeseblajn rakontojn kaj legendojn.

Ni ofte ĉeestas prelegojn pri malproksimaj landoj kaj antikvaj civilizacioj, sed ĉi-foje ni garantias, ke vin surprizos la belecoj kaŝitaj ene de tri-hora veturado de Zagrebo.

La lingvo de la prelego estas la kroata.

Bonvenon!

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.