Kroata Ŝtata Arkivejo sendis delegacion al Kroata Esperanto-Ligo
09/07/2025
Sesmembra delegacio de Kroata Ŝtata Arkivejo vizitis la 8an de julio Kroatan Esperanto-Ligon por trakti pri la arkivaĵoj de KEL kiujn la Ŝtata Arkiveo planas transpreni por plua gardado. Ilia intereso ne rilatas nur al la dokumentoj sed ankaŭ al libroj. Ili revenos en septembro por plua traktado.