Đurđevac, 30.06 – 02.07.2023.
Vendredo, la 30-an de junio 2023.
09:00-13:00 − Kongresa akceptejo en la Ĉasista domo.
09:00-13:00 − Alveno de kongresanoj kaj loĝigo.
10:00 − Por fruvenintoj vizito al la ekspozicio „„Lumoj de Moulin Rouge” de franca pentristo Henri de Toulouse-Lautrec en Malnova urbo. Vizito al Centro por vizitantoj de Sablejo de Đurđevac (Đurđevački pijesci). Enirbiletoj aparte pagataj!
10:00-22:00 − Libroservo en la Ĉasista domo Peski.
14:00 − Ronda tablo „Stato kaj perspektivoj de Esperanto en Kroatio”en la Ĉasista domo.
Post la Ronda tablo − Jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo en la Ĉasista domo.
17:00 − Malfermo de la ekspozicio „Kvardek jaroj da Esperanta eldon-agado en Đurđevac,” en la Urba biblioteko.
18:00 − Promocio de la Esperanta eldono de romano „Ruta Tannenbaum” de Miljenko Jergović en la Urba biblioteko.
19:00 − Promocio de libro „Svjetlana – Rakonto pri nekutima infanaĝo” de Luca Cetinić en la Urba biblioteko.
20:00 − Komuna vespermanĝo en la Ĉasista domo Peski.
21:00 − Promocio de libro „Aliaj pordoj malfermiĝas” de Luiza Carol en la Ĉasista domo Peski.
Sabato, la 1-an de julio 2023
08:00-10:00 − Funkcias kongresa akceptejo en la Kulturdomo.
08:00-12:00 − Libroservo en la Kulturdomo.
09:00-10:00 − Malfermo de pentraĵekspozicio „Azia paletro” de korea pentristo-esperantisto Ho Song en la Kulturdomo.
10:00-12:30 − Solena programo en la Kulturdomo: Ĝi konsistas el oficialaj paroladoj kaj salutoj, parolado de Ivana Kurtović Budja pri proklamo de tradicio de Esperanto kiel kroata nemateria kultura havaĵo, koncertoj de Neven Mrzlečki kaj Saša Pilipović, ktp.
12:30 − Komuna fotado antaŭ la kongresejo.
13:00 − Sankta meso en Esperanto en la preĝejo de sankta Georgo (Crkva svetog Jurja).
14:00-18:00 − Libroservo en Dokumenta Esperanto-Centro.
14:00-18:00 − Tagmanĝo kaj kultura programo en Dokumenta Esperanto-Centro.
18:00-19:00 − Paŭzo por individuaj programoj..
20:00 − Amikumado en la Malnova urbo.
Dimanĉo, la 2-an de julio 2023
08:00 − Starto de la kongresa ekskurso al la kasteloj de nobelaj familioj Janković en Suhopolje kaj Pejačević en Virovitica kaj la naskiĝdomo de kroata poeto Petar Preradović en Grabrovnica.
13:00 − Komuna tagmanĝo en la Hostelo Borik en Đurđevac.
15:00 − Fino kaj adiaŭo.