Esperanto-Societo Trixini estas 10-jara

Esperanto-Societo “Trixini” en Hrašćina fariĝis 10-jara. Dum 26 jaroj Kroata Esperanto-Ligo organizas en Hrašćina kulturajn eventojn nomataj Renkontiĝoj de meteorito kaj en la lastaj 10 jaroj al KEL en la organizado aliĝis Esperanto-Societo “Trixini”.

Estas interese ke la Departemento Krapina-Zagorje post kvaronjarcenta kontinua organizado de la programoj memore al la metorito komprenis la gravecon de la meteorito de Hrašćina, kiu falis la 26an de majo 1751 en la vilaĝon Domovec apud Hrašćina. La preskaŭ 40-kilograma meteorito estis donacita al Vieno, al la edzo de la imperiestrino Maria Theresia, la imperiestro Francisko. La imperiestro Francisko ŝatis sciencojn kaj la nekonatajn ĉielajn fenomenojn. Per la meteorito de Hrašćina komenciĝas la historio de Naturscienca muzeo en Vieno, la meteorito portas la inventaran numeron unu. Kelkaj malgrandaj eroj de la meteorito troviĝas en la zagreba Naturscienca muzeo, kiu forte suferis de la tertremo en 2020 kaj 2021 kaj en 2022 daŭre estas fermita.

La estro de la departemento Krapina-Zagorje Željko Kolar taskigis siajn oficejojn esplori eblecojn pri la fondo de Astro-centro de la meteorito en Hrašćina. La komunumo de Hrašćina nuntempe esploras pri la aĉeto de la terenoj por tie konstrui la estontan sciencedukan centron.

Tiel la programo de nia esperanta asocio, kiuj atentigis pri la meteorito de Hrašćina grave kontribuis al la estontaj scienca kaj kultura profilo de Zagorje.

En la jaro 2022 Esperanto-Societo “Trixini” denove kontribuas al la loka komunumo per la turisma novaĵo: oni en la kultura domo posedata de Spomenka Štimec, en kiu troviĝas la sidjeo de Esperanto-Societo “Trixini” malfermis la ĉambron de la verkistino el Hrašćina Štefanija Bernas-Belošević. Ĝi estos unu el la punktoj sur la literaturaj vojoj de Zagorje, laŭ la libro de Božidar Brezinščak Bagola Laŭ la literaturaj vojoj de Zagorje, prezentita dum la programo de Esperanto-Societo “Trixini” en 2021. La fakulino pri la verkoj de Štedanija Bernas – Belošević Mateja Hrebak prezentis la aŭtorinon, du aktorinoj Vesna Tominac-Matačić kaj Nevena Vukes legis el ŝiaj verkoj, muzikis la koruso Kušlec, el la apuda komunumo Konjščina. La 26a meteorita festo okazis la 28an de majo 2022.

La komunumo de Hrašćina atribuis al Esperanto-Societo specialan rekonon okaze de la 10a jubileo de la societo.

Esperantsko društvo Trixini - Priznanje za 10. obljetnicu rada

Sur la foto de Jasminka Štimac: la skribotablo de la verkistino Štefanija Bernas-Belošević en Hrašćina

Skip to content