Rita Novak estas hungarino el Subotica (Serbio) kiu studas la hispanan lingvon en la universitato en Szeged en Hungario. Ŝi venis per marta studenta interŝanĝprogramo al Zagrebo. La temo de ŝia maja diplomlaboraĵo estas „Tibor Sekelj en la hispana literaturo“. Ŝi vizitis la bibliotekon de Kroata Esperanto-Ligo por informiĝi pri la libroj kiujn Tibor aŭtoris. Kun intereso ŝi informiĝis ke ni flegas la memoron pri Tibor Sekelj en la samnoma zagreba Societo Esperanto„Tibor Sekelj“. Rita ŝatus lerni Esperanton: „Iusnece tion mi ŝuldas al Tibor Sekelj, kvaronjarcento post lia morto“.