Laŭ la Esperanto-vojoj de la unuaj kroataj esperantistoj Mavro Špicer kaj Danica Bedeković pl. Pobjenička

Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA) organizas memorpromenon al mortintaj kroataj esperantistoj kiuj en la jaro 2022 havas jubileojn de la naskiĝoj aŭ/kaj la mortoj. La pioniroj de la Esperanto-movado en Kroatio Mavro Špicer havas en la jaro 2022 160 jarojn de la naskiĝo kaj Danica Bedeković 150 jarojn de la naskiĝo. Ili ambaŭ estis kunfondintoj de unua Esperanto-asocio en Kroatio – Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj (UKE) en Zagreb en la jaro 2008.

Nia renkontiĝo okazos sur Trg kralja Tomislava apud la monumento al la reĝo Tomislav la 11-an de aprilo 2022 je 17 horo. Ni promenados ĝis la iama  redaktejo de gazeto „Kroata Esperantisto“ redaktita de Danica Bedeković ekde la 10-an de aprilo 1909. Tie en la jaro 1989 estis starigita memortabulo. Post tio ni iros en parkon apud Arta pavilono (Umjetnički paviljon) kie ni aŭskultos prelegeton pri koncernaj esperantisto de D-ro Zlatko Hinšt.

Zlatko Hinšt, prelegonto

Roža Brletić-Višnjić, prezidantino de KFEA

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.