Ĉu ni kongresu en Đurđevac?

En oktobro 2021 Kroata Esperanto-Ligo anoncis konkurson por trovi organizantojn kaj tiamaniere daŭrigi la tradicion de la kongresoj de kroatiaj esperantistoj. Kiel konate, la lastan, 10-an kongreson organizis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac en 2012 en Koprivnica. Ĉar ĝis nun neniu societo anoncis sian pretecon organizi la 11-an kongreson, Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) deklaris sian principan konsenton roli kiel organizanto. Nun DEC esploras la lokajn eblecojn, kaj antaŭ la fino de 2022 ĝi planas sendi sian oficialan proponon al Kroata Esperanto-Ligo por organizi la 11-an kongreson de kroatiaj esperantistoj en Đurđevac meze de 2023. Se ankaŭ vi subtenas tiun ideon, bonvolu tion skribe komuniki al: dec.kroatio@gmail.com

Josip Pleadin

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.