Aperis kvar tradukoj el prozo kaj poezio de Tibor Sekelj en la kroata

En la urbeto Klanjec en Hrvatsko zagorje en la eleganta galerio de la fama kroata skulptisto Antun Augustinčić estis la 4an de marto 2023 lanĉita  kolekto de poezio kaj prozo de la verkistoj-membroj el Hrvatsko zagorje. Unu parto de la kolekto estis dediĉita al la lastatempaj tradukoj al la kroata el Esperanto.

Božidar Brezinščak Bagola publikigis en la kolekto siajn tradukojn de du noveloj de Tibor Sekelj “Facilanima virino” kaj “La trovita feliĉo”. El la nemultnombra poezio de Tibor Sekelj estis publikigitaj du poemoj “Miraklo” kaj “La savitaj vortoj”.

Spomenka Štimec publikigis la kroatan version de sia prozo “Leteroj el Tallin”. Ĝi estas verkita surbaze de la preskaŭ kvindekjara korespondado de la granda estona Esperanto-poetino Hilda Dresen (1896-1981)  kaj la kroata poeto, tradukisto Josip Velebit(1911-2000.)

La du aŭtoroj prezentos tiujn novajn verkojn en Literarna hiša en Maribor (Slovenio) la 23an de marto 2023.

Spomenka Štimec

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.