Aŭstrala-novzelanda jarkunveno en Aŭkland

La novjaro en la suda hemisfero komenciĝas per la komunaj jarkunvenoj de la Australia Esperanto-Asocio (AEA) kaj la Nov-Zelanda Esperanto Asocio (NZEA). Ĉiun kvinan jaron la jara kongreso estas organizata en Nov Zelando. Tial, la lasta Somera kursaro kaj kongreso estis organizita en Aŭkland, de la 11-a ĝis 17-a de januaro 2026, en plena somero. Ekde la pandemio de koronaviruso, AEA organizas prelegojn per la reto ĉiun trian dimanĉon, ĉe ni frumatene, kaj mi ĝojas partopreni. Tiel mi rimarkis ke ĉi-jare la kongreso estis okazonta en Nov-Zelando, kaj mi decidis fari longan viziton al ambaŭ landoj.

Mi vorlasis Rijekon sub la (malmulta) neĝo kaj tra Frankfurto kaj Honkongo atingis Sidnejon kun 36oC post 27 horoj de volo. De tie mi daŭrigis per kvarhora flugo al Aŭkland, kiu estis pli freŝa, kiel nia printempo. La kongresejo estis Retiriĝa Centro Sankta Francisko, tre bela modernisma kontruaĵo, konstruita en kvardekaj jaroj de la dudeka jarcento kun malgrandaj unulitaj ĉambroj kun meblo farita laŭmezure. Ĉirkaŭ 40 esperantistoj patroprenis la kongreson, la plejparte el Aŭstralio kaj Nov-Zelando, sed ankaŭ el Kanado, Japanio, Sudameriko kaj tri eŭropanoj, la franca fizikisto Joël Fontaine kun sia edzino kaj mi. Ni ambaŭ prelegis pri la lumo, sed li pri la fizika parto (Lumo, ne nur…), kaj mi pri la kemia (Lumo kaj aeropoluado). Kredu min, ni ne kunordigis la temon.

Krom la prelegoj oni havas Esperanto kursojn je tri niveloj por komencantoj (gvidantao Sandor Horvath), progresantoj (Joanne Cho) kaj spertuloj (Moises Herrera), jogon, cirklan dancon, ekskurzon al Davenport kaj fotokonkurson. Mia foto de du niaj instruistoj (Joanne kaj Moises) nomita Kiu estas pli bona? atingis la trian lokon. La respondo al la demando mi ne scias, ĉar ambaŭ estas tre bonaj instruistoj.

Post la kongreso mi vojaĝis tra Nov Zelando dum du semajnoj. Mi vizitis kun Sandor kaj Helen alian esperantiston Jonathan kiu loĝas en Takaka, en Golden Bay, ĉe la norda marbordo de la Suda insulo. Jonathan estas emerita kuracisto el Usono, kiu traslokiĝis en Nov-Zelando antaŭ 18 jaroj. Li lernis Esperanton mem helpe de retaj kursoj kaj ŝatas gastigi aliajn esperantistojn.

D-ro Ana Alebić Juretić 

Partoprenantoj de la Somera kursaro kaj kongreso en Aŭkland, de la 11-a ĝis 17-a de januaro 2026. (fotis H. Palmer)

A. Alebić-Juretić: Kiu estas pli bona?, tria loko en fotokonkurso

Sandor, Jonathan kaj Helen ĉe Jonathan, en Takaka (fotis A. Alebić-Juretić)

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.