En Fakultato de fremdlingvoj de la Zaozhuang Universitato studento nomata Sunlumo elektis por la temo nian gazeton Tempon. Jen li defendanta sian ekzamenan temon „Konservado de la Esperanta heredaĵo kaj konstruado de favora socia medio en la Kroata revuo Tempo.“ Krom li Esperanton studas 15 knabinoj! Ĉiuj studentoj de la unua jaro havas ankaŭ armean edukiĝon kaj portas soldatan uniformon. Fotis lekciistino Alessandra Madella.