Ĉefa administracio por tradukado kaj la Reprezentantaro de la Eŭropa Komisiono en Kroatio denove organizis la popularan Festivalon de lingvoj, ĉi-foje en nova loko – en la Unua gimnazio en Zagrebo la 25-an de semptembro 2026. Tio estis la kvara eldono de la Festivalo, en kiu kiel kutime partoprenas ambasadejoj, kulturaj institutoj, fakultatoj, mezlernejoj, tradukistoj kaj aliaj lingvaj fakuloj, verkistoj kaj multaj aliaj gastoj. Malgranda kaj kuraĝa teamo gvidata de Željka Bradić ankaŭ prezentis temon Esperanto – lingvo kun kiu vi ankaŭ gajnas amikon.