Esperanto-domo en Sidnejo

Post Nov Zelando, mi vizitis ankaŭ Melburno kaj Sidnejo. Melburno estas granda kulrura centro de Aŭstralio, sed en tiu mallonga tempo, mi pli ĝuis la naturan belecon de ĝia cirkuaĵo, kiel la Dek Du Apostoloj aŭ la ĝangalon kun bestoj en la naturo kiujn ni povas vidi nur en bestoĝardeno. La kulturon mi ĝuis en Sidnejo, en la Operejo laŭ mia opinio, la oka miraklo de la mondo. Mi vere ĝuis partoprteni operon Turandot de G. Puccini en tia mirinda konstruaĵo, en plena brutalista stilo, sed tre bone farita.

En Sidnejo mi loĝis senpage en la Esperanto-domo (Esperanto House). La Esperanto-domo estas familia domo el la 19-a jarcento, en la plena kolonia stilo, kun forĝita barilo ĉe la enirejo kaj balkono ĉe la unua etaĵo en la kvartalo Redfern, tre proksime al la stacidomo de la urba trajno. Pro manko de komforto, tiaj domoj estis forlasitaj en la sepdekaj jaroj. Tiam iuj Esperantistoj aĉetis unu del ili kaj donacis ĝin al Sidneja-Esparanto Klubo, kaj poste ĝi fariĝis sidejo de Aŭstralia Esperanto-Asocio. La domo estis renovigita, kaj nun havas belan aspekton, kiel la tuta kvartalo. Ĝi havas lernejon kaj akceptejon en la terertaĵo, kaj grandan bibliotekon en la unua etaĵo. Unu parto de la domo estis luita al grupoj de artistoj. La domo havas gastĉambron por esperantistoj, kie oni povas loĝi ĝis 15 tagoj senpage, poste la prezo estas 50 AUD tage. Kompreneble, la gastoj devas mem purigi la ĉambron.

La renkontiĝo de la Sidneja klubo okazas merkrede de la 10-a ĝis la 18-a horo, kiam la vizitantoj povas babili, ludi aŭ legi linrojn aŭ ĵurnalojn. Pri la domo nun zorgas Dmitrij Luchnikov kaj Nicol Else. Dum mia restado mi renkontis tie maljunan esperantiston, kiu en la okdekaj jaroj parolis Esperanton kun laboristoj alvenintaj al Aŭstralio el orient-europaj landoj kaj kiuj ne sciis la Anglan. Similan memoron pri Esperanto en bazernejo havis ankaŭ maljunulo de la najbara Asocio por la bona registaro de la Henry George Domo (Henry George House) en Sidnejo, kie alia gasto el Germanujo, Reiner Kurtz, havis prelegon pri Esperanto. Estas klare, ke disvastigo de Esperanto ne eblas sen subteno de la stato

Verkis kaj fotis: D-ro Ana Alebić-Juretić

Esperanto domo en Sidnejo

Lernejo kaj akceptejo je teretaĵo

Biblioteko

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.