Vizito de la fotoalbumo de Emilija Lapenna el Ĉikago al Zagreb
14/04/2026
La 2an de aprilo 2026 vizitis Kroatan Esperanto-Ligo la kroata sinjorino Irena Hindy. Nun ŝi vivas en Ĉikago. Ŝi havis peton: antaŭ 5 jaroj ŝi vizitis Zagrebon kaj aĉetis en la pulbazaro iun fotoalbumon. Ĝi rilatis al Esperanto. Ŝi aĉetis ĉar ĝi havis belan kovrilon kaj interesajn fotojn. Montriĝis ke la fotoalbumo apartenis al Emilija Lapenna. Ĝi entenis ŝian vivon kun Ivo Lapenna el la epoko 1927-1936. Tiel ebleis vidi foto de la fondiĝo de Akademia Esperanto-Klubo, Lapenna en Tuzla dum sia armea edukado por rezerva oficiro, esperantajn kongresojn en Slavonski Brod kaj Osijek…
Irena kun intereso fotis la titolpaĝojn de la verkoj de Emilija kaj Ivo Lapenna kaj scivole aŭskultis kiuj ili estis. Irena kun plezuro fotiĝis apud la biblioteko de Emilija Lapenna en nia ejo.