Ĵurnalistino de la kroata gazeto Jutarnji list Korana Sutlić kun la fotistino Neja Markičević vizitis Kroatan Esperanto-Ligon kaj publikigis la artikolon inspirita pri la vivo de nia iama membro Paul Kastner, la iama posedanto de la zagreba vardomo Na-Ma kaj esperantisto. Li estis siatempe kuracata de ftizo en Davos (Svislando) kaj tie lernis Esperanton antaŭ la Unua mondmilito. La artikolo estis publikigita (kaj ilustrita per belaj fotoj el nia arkivo) okaze de la fakto ke la multjara tradicio vendejo ŝanĝas posedantojn kaj la komercaĵojn.) La konata germana Nobelpremiito Thomas Mann en sia verko „La magia monto“ mencias Esperanto-lernantojn. Li vizitis en Davos sian malsanan edzinon Katja en 1912.
