Josip Pleadin prelegis en Zagrebo la 5an de novembro 2022 pri la Erasmus + projekto “Reta edukado nun”, financata de Eŭropa Unio. La prelego okazis en la sidejo de Unuiĝo de prelegantoj de Esperanto en Radnički dol 11.
La kunordiganto de la projekto estis Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj la partneraj organizaĵ estis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, Kosmo-Strategio el Edinburgo, Bunta Esperanto-Asocio el Bolonjo kaj Esperanto-kulturcentro el Tuluzo.
En la projekto estis traktataj arkivado, ciferecigo de presitaj materialoj, aŭtoraj rajtoj, hibridaj prelegoj, subtekstigo de filmoj kaj aliaj temoj.
Okazis kvin partneraj kunvenoj en Đurđevac, Bjalistoko, Tuluzo, Piani di Luzza kaj Glasgovo.
Marija Jerković
Fotis: Josip Pleadin kaj Roberto Maglica