Programo “Živa baština”/ La vivanta heredaĵo – Promeno al historiaj lokoj de la zagreba Esperantujo

Kroata Esperanto-Ligo invitas vin al la promenado al la famaj lokoj el la Esperanta historio en Zagrebo.
La renkontiĝo okazos dimanĉon la 1an de oktobro je la 10a horo matene en Trg kralja Tomislava 21, ĉe Zagrebačko kazalište lutaka – la enirejo de Zrinjevac.
Ni konatiĝos kun la tabulo honore al la redaktejo de “Kroata Esperantisto”, promenos ĝis Amruševa 5, piedos aŭ tramos al Britanski trg por vidi Zamenhof-Straton kaj tramos al Kennedy-placo por viziti la skulptaĵon La Futuro.


Bonvenon!

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.