Pri Esperanto en la Kroata radio

Kroata Radio elsendis la 16an de januaro 2024 en sia programserio „Taglibroj, leteroj, prozo en la unua persono de singularo“ la prozon de Spomenka Štimec „Mimozoj el la ĝardeno de Monique“. La teksto estas inspirita per ŝia instruado pri la Esperanta literaturo dum la Mediteranea Esperanto-Semajno en februaro 2023 en Les Issambres. La tekston legis la kroata aŭtorino Biserka Ipša. La elsendo estis ripetita la 17an de februaro. La aŭskultantoj povis per la elsendo informiĝi pri la Esperanta kulturo.

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.