La 16an de junio 2024 kroataj esperantistoj veturis al Hrvatska Kostajnica por ĉeesti la omaĝon al la instruistino Antonija Jozičić, kiu tie en la jaro 1913 eldonis la esperantlingvan libron “Konfeso”. El tiu libro estis tradukita la unua traduko de la kroata literaturo al la ĉina. La traduko aperis en Ŝanhajo en la jaro 1931, kreita de ĉina verkisto kaj tradukisto Wang Luyan.
Nun la instruistino ricevis sian memortabulon – fiksitan sur la fasadon de la lernejo kie ŝi instruis. La tabulon prizorgis Josip Pleadin kun Dokumenta Esperanto-Centro, per la helpo de Komunumo Hrvatska Kostajnica. Estis prezentita detala monografio pri la instruistino Antonija Jozičić por kiu Josip Pleadin dum tri jaroj kolektis materialojn. La libro estis prezentita en bela salono de la Hotelo Central, kie muzikis la ensemblo HORKUD Golub el Bjelovar, uzinte ankaŭ la muziknotojn el la postlasaĵo de la esperantistino Antonija.
La esperantistoj denove vizitis la ejon en la malnova lernejo kie estis muntita ŝia ĉambro, plena je la ĉarmo de ŝia malnova meblaro, vazaro kaj ŝiaj manlaboraĵoj.
Esperantistoj vizitis ŝian tombon kaj metis florojn al ŝia tombo. Ne mankis memormeso honore al ŝi.
S. Štimec
Fotis: Nikola Cetina
