Japana esperantistino Kikuŝima Kazuko Krizantemo en Zagrebo

Survoje al Universala Kongreso de Esperanto en Torino japana esperantistino Kikuŝima Kazuko Krizantemo haltis en Zagrebo la 27an kaj 28an de julio 2023. Ŝi aparte vizitis Galerion de la kroata pentristo Jozo Kljaković, kiu studis ĉe la svisa pentristo Ferdinand Hodler, la patro de Hector, la fondinto de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi havis okazon renkontiĝi kun la nepino de la pentristo, Teodora Kljaković Bakota kiu gvidis ŝin tra sia iama domo, nun la galerio de la avo. La instruisto Ferdinand Hodler inspiris pejzaĝon de la fresko kiun la pentristo desegnis en la preĝejo de Sankta Marko en Zagrebo.

Aparte ŝi renkontiĝis kun siaj kroataj geamikoj kun kiuj ŝi amikas dum multaj jaroj.

Sur la foto de Teodora Kljaković Bakota: Krizantemo kaj Spomenka Ŝtimec en la domo Kljaković

Skip to content