Anonco pri festo de la 100-a jariĝo de fondo de Klubo de esperantistaj fervojistoj (Kef) en Zagreb

La 30-an de aprilo 1925 estis fondita Klubo de esperantistaj fervojistoj (Kef) en Zagreb, kiu estis la unua fervojista esperanta societo en Zagreb kaj en Kroatio, kaj la tiama ŝtato Jugoslavio. Tiu societo estis la antaŭulo de Fervojista Esperanto-Societo Zagreb kaj Kroata Fervojista Esperanto-Asocio. Festo de la 100-a jariĝo ĉi-tiu Klubo okazos marde la 29-an de aprilo 2025 komence je 17 horo, kun renkontiĝo en hejma adreso Ilica 48 en Zagreb (sur la unua tramhaltejo post de Placo de banuso Josip Jelačić al direkto de Brita placo kaj Črnomerec), en kies adreso Klubo tiam agadis. Do, vi venu al tramhaltejo nura kie okazos parto de la programo. Post tio ni ekiros en proksima Bierejo „Medvedgrad“ en Ilica 49 al trinkaĵo kaj daŭrigo de nia programo. Tio estos ekspozado kiun preparis Zlatko Hinšt pri jubileo kaj historio de fervojista esperanta movado kaj okazaj memoroj al meritaj esperantistoj kaj kun jubileo de ilia vivo. Venu, kaj venigu interesiĝemuloj al festo.

Zlatko Hinšt

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.