Ekde la 19-a ĝis la 21-a de junio en Karlovac okazis la 14-a Kongreso de kroataj esperantistoj. La kongreso kolektis partoprenantojn el Kroatio kaj gastojn el Hungario, Svedio, Germanio kaj Ukrainio. La ĉefa organizanto de la kongreso estis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kunlabore kun Kroata Esperanto-Ligo. La ĉefa tago de la Kongreso estis sabato, la 20-a de junio. Sabate je la 10-a horo okazis la elekta jarkunveno de KEL en la turisma vidindaĵo de Karlovac, prezentanta multajn dolĉakvajn fiŝojn Aquatica. En la jarkunveno la ĝisnuna prezidanto Anto Mlinar kaj ĝisnuna sekretarianino Spomenka Štimec prezentis la agadon de KEL en la pasinta jaro, la planojn por la nuna kaj la venonta jaro kaj la financan staton de la organizaĵo. En la dua parto de la jarkunveno okazis voĉdonado kaj aprobo de la nova prezidanto, tri vicprezidantoj kaj novaj estraranoj de KEL. La nova prezidanto estas la unuanime elektita Ivan Špoljarec kaj sekretariino Ankica Jagnjić. Ene de la sabata programo ankaŭ okazis prelego de la gastino el Ukrainio Nina Danylyuk pri Vasilij Eroŝenko kaj motivo de paco en lia verko. Aparte impresis la informo ke ne estas konata ĉu la muzeo pri Vasilij Eroŝenko en Obuhovka travivis la ĝisnunajn militajn operaciojn en la regiono, dum la rusa–ukraina milito. En la dua parto de la programo partoprenis Zdravko Seleš, poeto kaj esperantisto el Đurđevac. Mihaela Cik prezentis lian novan poemaron Spuroj kaj membrinoj de Esperanto-Societo Split Darija Budiša kaj Lidija Leskur prezentis la novan dulingvan poemaron eldonita de la societo en Split.
Je la 14-a horo ĉiuj kongresanoj kolektiiĝis en la restoracio Tiffany, kie sekvis la komuna tagmanĝo kaj babilado en amika etoso. Dimanĉo kiel lasta tago de la kongreso estis dediĉita al ekskursoj. Kongresanoj vizitis la kastelon Dubovac, veturis per turisma ŝipo Zora sur la rivero Kupa, vizitis la kastelon en Ozalj kaj trarigardis la akvarion en Aquatica en Karlovac. La postkongresan lundon ĉiuj interesiĝantoj ekveturis al la tria Adriatika feriado en Prvić Luka.
Filip Ivančić
Fotis: Ivan Špoljarec, Ljerka Stilinović, Zlatko Ladan
