La 8-a literatura aranĝo „La aŭtunoj de Tadija / Tadijine jeseni“ okazis en Slavonski Brod de la 2-a ĝis la 6-a de Novembro 2026. La ĉefa temo estis la 90-a datreveno de la eldono de esperantigita poezikolekto de Dragutin Tadijanović „Kanto al mia koro“. La poemojn tradukis kaj mem eldonis en la jaro 1936 Josip Velebit. Tiu eldonaĵo estis tre grava pro la fakto ke temis pri la unua publikigo de poemkolekto de Tadijanović en iu fremda lingvo, el tiam ankoraŭ frua parto de lia abunda verkaro, sed ĝi ankaŭ estis la unua libroforma publikaĵo de la, tiam juna kaj freŝa, esperantisto, tradukisto kaj poeto Josip Velebit (1911 – 2000).
La celo/misio de la aranĝo estas protekti la memoron kaj instigi intereson pri la vivo kaj la verko de poeto Dragutin Tadijanović (1905 – 2007). Galerio de Artaĵoj de urbo Slavonski Brod kiu gardas, prilaboras kaj prezentas la riĉan heredaĵon de la poeto, ĉiujare al la programo de la aranĝo inkludas plurajn kulturajn kaj edukajn instituciojn, unuopulojn kaj publikon.
En la riĉa kvintaga programo ĉi-jare gastis Kroata Esperanto-Ligo per malgranda ekspozicio pri Esperanto kaj per la prelego „Esperanto – Tadijanović – Velebit“ kiun plenumis Ivan Špoljarec helpe de Željko Gubijan, ambaŭ el Vrbovec, urbo en kiu profesoro Velebit vivis de 1965 ĝis 2000. La etan delegacion akompanis Sanja Prijatelj, direktorino de Popoluniversitato Vrbovec, institucio kiu en sia domicila kolekto prizorgas ankaŭ la faktojn pri la vivo kaj verko de profesoro Josip Velebit.
IŠ
Fotoj: Željko Gubijan, Sanja Prijatelj
