Tagoj de Dragutin Tadijanović en Slavonski Brod – Festo per la Esperanta traduko de „Kantoj al mia koro“ en traduko de Josip Velebit
02/11/2026
La Esperanta kaj kroata poeto Josip Velebit (1911-2000) estante studento en Zagrebo en la jaro 1936 publikigis kiel propran eldonon la esperantan poemaron de Dragutin Tadijanović „Kantoj al mia koro“. Tio estis la unua traduko de la poemaro de Dragutin Tadijanović en iun fremdan lingvon, en kiu esperantisto Velebit malkovris la estontan grandan poeton de la kroata literaturo. La malriĉa studento Velebit devis malsati por povi pagi la presiston. Li tiutempe amikis kun alia grava kroata poeto Ivan Goran Kovačić
Dum la Tagoj de Dragutin Tadijanović en Slavonski Brod oni festos la 90an jubileon de la unua traduko de Tadijanović. La organizantoj starigos ekspozicion pri Esperanto sur pluraj murafiŝoj. Pri Esperanto prelegos Ivan Špoljarec kiu ankaŭ prezentos la aliajn tradukojn de la poemoj de Dragutin Tadijanović en Esperanto. Aparta prelego prilumos la personecon kaj la vivon de Josip Velebit.
La ekspozicion oni malfermos la 2an de novembro kaj la prelego okazos la 4an de novembro.
Kun Ivan Špoljarec gastas en Slavonski Brod Željko Gubijan, ambaŭ lernantoj de Josip Velebit en Vrbovec.