La 3-a Adriatika feriado okazis ĉi jare en Prvić Luka de la 22-a ĝis 29-a de junio. La feriadon partoprenis esperantistoj el Germanio, Francio, Italio, Svedio, Ukrainio kaj Kroatio.
Vetero estis bona,varma, banado en maro kontentiga kaj refreŝiga. Vespere ni havis diskutrondoj pri diversaj temoj, amuzaj au seriozaj, ni ludis sociajn ludojn, kelkfoje ni nur promenadis tra la insulo. Kelkaj inter ni vizitis muzeon de Faust Vrančić kiu estis fama kroata inventinto. Unu vesperon ni decidis kune vespermanĝi en bela restoracio. Estis organizita eĉ komuna vojaĝo per ŝipo de Prvić Luka al Ŝibenik. Ni ĉiuj ŝatus renkonti venontjare sur la sama loko, ankau ni invitas aliajn esperantistojn veni kaj ĝui esperantan etoson kun ni, venontjare, inter la 21 kaj 28 de junio.
Ankica Jagnjić
Foto: Ankica Jagnjić, Krunoslav Tišljar, Mila Bečka