Post Pollando kaj Kroatio jen ankaŭ la austriaj esperantistoj sukcesis meti Esperanton en la nacian liston de protektita nemateria heredaĵo. Tiu bona novaĵo alvenis de Austria UNESCO-komisiono en aprilo 2026. Nun tri landoj realigis iuspecan protekton de Esperanto. Ĉu tio rajtigas lanĉi tutgloban protekton en la proksima estonteco?
En Austrio UNESCO-komisiono rajtigas, lige al la rekono, la ricevon al speciala Logo, kiu adaptiĝas al la Logo de la ricevinto. Unu fojon jare la nacia UNESCO-komisiono organizas specialan feston por la novakceptitaj fenomenoj /artefaktoj. Spomenka Štimec estis konsilanto al la aŭstriaj kolegoj ĉe la kandidatigo por la prestiĝa elstarigo.
Graz en Austrio estas la ĉijara kongresurbo, gastiganta la 111an Universalan Kongreson de Esperanto, okazonta de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026. Deko da kroataj esperantistoj planas partoprenon aliĝante al 900 ĝisnunaj aliĝintoj.
Speciala gasto de la kongreso estas la aŭstra verkisto Clemens Johann Setz, kiu verkis tre specialan historion de la Esperanta literaturo en sia libro „Abeloj kaj la nevidebla“.
S. Štimec
