Usona eldonisto vizitis KEL

Usona eldonisto David Shook el Los Angeles el la eldonejo Phoneme Media, kiu eldonis la anglan tradukon de la libro “Kroata Milita Noktlibro” de Spomenka Štimec en 2017 en Los Angeles vizitis Zagrebon kaj kun sia edzino vizitis Kroatan Esperanto-Ligon la 25an de novembro 2025. La libron el Esperanto angligis tre lerta tradukisto Sebastian Schulman, nun vivanta en Montrealo. Schulman mem vizitis Zagrebon ĉi-somere sed ne havis okazon viziti la ejojn de Kroata Esperanto-Ligo. Shook ricevis multajn informojn pri Esperanto. La libro siatempe ricevis subvencion de la usona PEN.

S. Štimec

Fotis David Shook

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.