Veronica Alzate estas juna knabino el Kolumbio kiu ekloĝis en la lando de siaj praavoj. Ŝi havas intereson pri Esperanto ĉar ŝia prapraavo estis Stanislav Tomić, grava kroata esperantisto post la unua mondmilito. En la jaro 1919 li publikigis sian Esperantan gramatikon “Esperanto u 33 lekcije”. En la libro li uzis la prozon de pola verkistino Eliza Orzeszko, kiun esperantigis la plej granda stilisto de la esperanta literature Kazimierz Bein.
Ankaŭ la praavo de Veronica estis esperantisto Anton Tomić Mach, kiu fondis Kolumbian Esperanto-Asocion.
Veronica nun lernas Esperanton honore al siaj praavoj. Ŝi mem estas tre kreema. Ŝia profesio estas dezajno. Ankaŭ ŝia frato Esteban estas nun en Kroatio. Ankaŭ li estas dezajnisto.
La 15an de novembro okazis en Zagrebo konkurso pri la fantaziaj kostumoj kaj Veronica ricevis la unuan premion. En la jaro 2024 ŝi reprezentis Kroation ĉe la simila konkurso en Sofio.
S. Štimec
