La verkistino Zora Heide kiu apartenis al la Esperanta kaj kroata literaturoj sed membris siatempe ankaŭ en la literaturaj asocioj de Danlando kaj Svedio, mortis en sia ŝatata Zagrebo la 11an de oktobro 2025, kelkajn semajnojn antaŭ sia 101-a naksiĝtago. Ŝi estis naskita en la familio de la vilaĝa instruisto-esperantisto Mijo Vinceljak kiel Katica Zorka Vinceljak en Levinoviac apud Virovitica la 23an de novembro 1924. Kiel knabino ŝi lernis Esperanton de la patro. Ŝi alprenis sian nomon Heide post la geedziĝo kun la dana esperantisto Karl Johann Heide, kiam ŝi translokiĝis al Kopenhago en 1960. Per tio finiĝis ŝia agado en la kroataj fervojistaj esperantistaj rondoj kie ŝi aktivis kiel gazetredaktoro ekde 1959.
Eniris la esperantan literaturon per poemo en Norda Prismo en 1964. Post tio ŝi regule partoprenis en literaturaj konkursoj kaj ofte estis premiita, plufoje ĉe Floraj Ludoj. Profesie ŝi estis medicina teknikistino.
Multe ŝi tradukis al/al diversaj lingvoj, estis reprezentitaj en pluraj antologioj, inkluzive La Trezoro ĉe HEA en Budapest 1989. Aparte ŝi ŝatis traduki versojn de sia samklasanino, grava kroata poetino Višnja Stahuljak, kolektita en la verko Krepuskoj
Sindona kaj fidela esperantisto, ŝi finance subtenis multajn agadojn de esperantistoj ĉu el Danlando, el Svedio aŭ Islando, kie ŝi vivis, reveninte al sia naskiĝlando por pasigi tie la jarojn de la 21a jarcento. Ŝia lasta libro estas traduko de la belega fantasta rakonto Mor de Đuro Sudeta, kiun ŝi tradukis por Mato Sudeta, la frato de la aŭtoro. La verko estis eldonita en Bjelovar de Bjelovara Esperantista Societo en 2022.
En niaj bibliotekoj restas ŝiaj originalaj libroj Ni, homoj el 1970, Ni komedietas el 1971, Etulaj aventuroj, 1983, Male pustolovine, 1983, Kantoj de l’ silento, 1984, Spuroj de l’ doloro, 1984, Nisam te zaboravila, grade, 1984, Groteskaj dialogoj, 1985. La tradukoj de la kroataj poetoj aperis en multaj antologioj. Libroforme aperis ŝia traduko de Noktogardisto de Šimun Šito Ćorić, 2008.
La dudeka jarcento kaj ties Esperantujo bele reflektiĝas en la originalaj kaj tradukitaj verkoj de Zora Heide.
Fotoj el la familia arkivo Toplak: Zora antaŭ la geedziĝo al Karl Johann Heide en 1960
