Veronica Alzate estas juna dazajnistino el Kolumbio kiu kun sia pli juna frato Esteban, havanta la saman profesion, vizitis Esperanto-Klubon en Vodnikova 9 en Zagrebo la 23an de julio 2025. La gefratoj estas posteuloj de Stanislav Tomić kaj Anton Tomić. Laŭ Leksikono de kroataj esperantistoj de Josip Pleadin, pioniro de Esperanto en Kroatio Stanislav Tomić naskiĝis en Lič en Lika, en Kroatio la 15an de novembro 1879. Lia filo Anton Tomić naskiĝis en Glorenza (tiam en Aŭstri-hungara imperio en 1905.) La filo lernis Esperanton en la biblioteko de sia patro en Zagrebo en 1919. Ili elmigris al Sud-Ameriko kie Stanislav laboris kiel inĝeniero. Alveninte en Kolombion Anton Tomić gvdis la unuajn kursojn de Esperanto en la urbo Medellin. Tie li ankaŭ mortis en 1985. Li estis kunfondinto de Kolombia Esperanto-Ligo.
En la biblioteko de Kroata Esperanto-Ligo ni posedas „Du Sudslavajn popolfabelojn“ (kiujn laŭ la memoroj rerakontis Stanislav Tomić), publikigitaj sen la jarindiko en Esperanto-oficejo Librejo Zaklinčić en Zagreb. Li ankaŭ aŭtoris lernilon de Esperanto „Esperanto u 33 lekcije“, publikigita en 1919 ĉe Društvo hrvatskih esperantista. La ekzemplero kiun ni posedas iam apartenis al Paul Kastner (kunposedanto de la zagreba vardomo „Kastner und Öhler“ poste kaj nun konata kiel Nama. Tiu ekzemplero portas la stampon „Knjižara i papirnica Dragutin Zaklinčić“, Zagreb, Ilica 48. En nia biblioteka katalogo restis spuro ke ni iam posedis la originalaĵon de Stanislav Tomić „La vojo al vero“, eldonita en 1910 en Parizo. Provizore ĝi ne troveblas en la biblioteko.
La gefratoj Alzate revenis en Kroation kaj ricevis kroatajn dokumentojn kadre de la programo de Ministerio pri eksterlandaj aferoj. Ili lernas la kroatan, scivole konatiĝis kun la libroj de sia praavo kaj montris intereson pri Esperanto.
Spomenka Štimec
Fotis Veronica Alzate
