La 13an de majo gastis en Esperanto-Societo „Tibor Sekelj“ kroata verkisto Nenad Rizvanović kun sia nova romano „La celpoŝto Osijek“/ „ Zadnja pošta Osijek“. Li volis verki romanon pri Osijek kaj li inspiriĝis per la aŭtobiografia verko de Lavoslav Kraus, prestiĝa osijeka esperantisto. Kraus naskiĝis en Osijek en 1897 kaj soldatservis dum la Unua mondmilito en la orienta Eŭropo. Sperto de Oktobra revolucio kaj la Hungara revolucio el 1919 forte influis lin. Profesie li estis kuracisto kun grava kariero en Osijek kaj Našice. Politike li estis konvinkita komunisto, kiu en Osijek posedis en sia biblioteko la plej grandan kolekton de „Komunisma manifesto“ en multaj lingvoj. Li estis ankaŭ en la estraro de la plej altkvalita jugoslavia hospitalo Vojna medicinska akademija. Hungara ŝtato premiis lin per la ordeno de ora grado. Li mortis en Beograd en 1984.
Por la verkisto la Esperanto-kariero de Kraus ne gravis, li mencias Esperanton nur ĉe unu aresto de Kraus. Kraus lernis Esperanton kiel 11-jara knabo. Postenis kiel prezidanto de Esperanto-Societo „Liberiga Stelo“ en Osijek kaj Jugoslavia Esperanto-Ligo en Beograd.
Dum la konversacio kun la verkisto, ni malkovris interesan koincidon ke li mem parencas al la aktuala prezidanto de Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, Šefik Rizvanović.
S. Š.
Foto: Kruno Tišljar
