La 31an de januaro 2026 okazis en Kroatio tradicia Nokto de la muzeo en kiu publiko senpage vizitas muzeojn ĝis la 1a horo nokte. Inter 180 muzeoj (kaj similaj institucioj) dise tra la lando aktiviĝis ankaŭ ĉi-jare Kroata Esperanto-Ligo. Niaj programoj allogis 26 homojn, inter ili pluajn neesperantistojn. En 3 eroj ni prezentis la veteranojn el la komenco de la 20-a jarcento, kaj precipe la aŭtorinon de la unua kroata Esperanta gramatiko kaj Esperanta Vortaro Danice Bedeković de Pobjenička. Ŝi estis ankaŭ la redaktorino de Kroata Esperantisto, la unua gazeto de kroataj esperantistoj. Kroata Esperanto-Ligo jam delonge klopodas pri nomumo de ŝia strato en ŝia naskiĝurbo Varaždinske Toplice kaj en 2026 la ŝancoj kreskas. Pri la veteranoj de Esperanto en Kroatio komence de la jarcento parolis Spomenka Štimec.
La Esperanta programo de Kroata Esperanto-Ligo estis unu el 900 programoj okazintaj tiunokte en la lando.
Aparta programero estis dediĉita al Tibor Sekelj, pri kiu parolis Ivan Špoljarec – Štef.
Dum la vespero estis lanĉita ankaŭ 20-minuta instrufilmo pri la Zagreba Metodo, kiun filmis Branka Sacher. Pri la metodo parolas en la filmo la aŭtoroj de la lernilo Ivan Špoljarec – Štef kaj Spomenka Štimec dum Veronica el Kolumbio kaj Eric el Burundo prezentis kiel ili lernas Esperanton per la lernilo de la Zagreba Metodo.
S. Š.
Foto: Olga Štajdohar-Pađen
