Prelego “Kio estas matematiko?” enkondukis Esperanto-Societon “Tibor Sekelj” en la laborjaron 2026 la 14an de januaro. Tio estas la 14a sezono de Esperanto-Societo “Tibor Sekelj”. Prelegis D-rino Mea Bombaredelli. Post la prelego okazis Jarkunveno de la societo kaj estis akceptita laborplano por 2026, interalie la partopreno en Nokto de la muzeo vendredon la 30an de januaro 2026.
S. Š.
Fotis: Kruno Tišljar
