Post la 110-a UK en Burno, du ĉinaj esperantistoj decidis viziti Kroation. La vizitantoj estis Dr. Xiaofeng Gong (esperanta nomo Arko), emerita universitata profesoro el Nanchang kaj estrarano de UEA, kaj Changsheng Zhang (Longarko) kun sia edzino. Dr. Xiaofeng Gong havis gravan rolon en Ĉina Esperanto movado, el prezidanto de la provinca Esperanto asocio (Jiangxi), estro de la Cxina ILEI sekcio, estrearano de ILEI ĝis Akademiano. Ŝi finis lastjare la postdiploman studon de Interlingvistiko kaj Changsheng Zhang unujara instruista trejnado ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. Krom Zagrebon ili vizitis ankaŭ Rijekon, ekde la 7a ĝis la 11a de aŭgusto 2025. Krom interŝanĝo de opinioj pri la nuna situacio en Esperanto kaj esperanto movado (ĝenerale malkresko de intereso por lerni Esperanton), ni vizitis la kastelon Trsat en Rijeko kaj urbeton en ĝia cirkuaĵo: Mošćenice, Mošćenička Draga kaj Opatija. Kun Arko ni vizitis ankaŭ Pulon, urbo proksimume 100 km de Rijeko, kun multaj restaĵoj de la romia tempo (Areno, Templo de Aŭgusto, Arko de la Serĝoj). Niaj ĉinaj esperantistoj ĝuis marbaniĝi sur la plaĝoj, sperto kiun oni ne havas hejme.
Ana Alebić-Juretić
Vizito al kastelo de Trsato (fotis: Yan Cao)
Arko fronte al Areno de Pula (fotis: A. Alebić-Juretić)
