Ana Alebić-Juretić en “Esperanto por mi”

Inter 16 geesperantistoj prezentitaj en la lasta, 8-a volumo de Esperanto por mi, estas Ana Alebić-Juretić. Esperanto por mi estas difinita kiel esperanta libro, redaktata de Helga Plötner kaj eldonata de Horizonto (Gunma, Japanio). Ĉiu numero enhavas 16 portretoj, kiujn la pentristino verkis per krajono. La portretojn akompanas po unupaĝa biografieto, verkita de la portretitaj mem, kaj kolora reala foto.

En la numero estas portretitaj jenaj personoj: Ana ALEBIĆ-JURETIĆ (Kroatio), Inhye Ella GIM (Koreio), Mikio JUNOKAŬA (Japanio), Dimitrinka KATEVA (Bulgario), Sebastian Peter KIRF (Germanio), Rafael Soares de LIMA (Brazilo), Mallely MARTINEZ MATEOS (Meksiko), Jasumasa MORIŬAKI (Japanio), Pendo Charles NGALLABA (Tanzanio), Heide Martha OTTO (mondcivitano loĝanta en Germanio), Helga PLÖTNER kaj ŝia filino Jana DETLEVSEN (Germanio), Bardhyl SELIMI (Albanio), Fritz WOLLENBERG (Germanio) kaj Lidija ZAMENHOF (Pollando).

Ana Alebić-Juretić

Kovrilo de la lasta volumo de Esparanto por mi. Ĉiu volumo havas kovrilon en malsama koloro.

Paĝo de “Esperanto por mi” dediĉita al Ana Alebić-Juretić

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.