Ankaŭ ĉi jare kroata delegacio partoprenis la 110-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu ekde la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto okazis en Brno en Ĉehio. En la Kongreso ĉeestis deko da membroj el Kroata Esperanto-Ligo. Nia delegacio konsistis el Josip Pleadin, Grozdana Grubišić Popović, Nataša Dorosulić, Siniša Dvornik kaj Filip Ivančić. Krom ni, la kongreson partoprenis Ana Alebić-Juretić el Esperanto Societo Rijeka. Ni forveturis al Brno vendrede, la 26-an de julio dum frumatenaj horoj per trajno el la ĉefstacidomo de Zagrebo. Ĉirkaŭ la dekunua kaj duono ni alveturis al Graz kaj tie ni devis atendi iom da tempo kaj translokiĝi al alia trajno, kiu veturis ĝis Brno. La vojaĝo en trajno pasis en agrablaj konversacioj kaj bona etoso. Josip Pleadin rakontis pri siaj spertoj kaj travivaĵoj dum antaŭaj Universalaj Kongresoj kaj pri aliaj interesaĵoj el sia riĉa esperanta kariero. Al Brno ni alvenis en fruaj posttagmezaj horoj. Post kiam ni alvenis al ĉefstacidomo, ni prenis taksion ĝis Studenthejmo Mendelu, kiu fariĝis nia dua hejmo dum la venonta semajno. Alveninte tien, ni unue iris al la Akceptejo, kie ni ricevis ŝlosilojn de niaj ĉambroj kaj aliajn utilajn informojn. La Kongresejo estis Mendelova univerzita Brno, kiu estas akirebla per buso por ĉirkaŭ dek minutoj. La unua kongresa tago estis rezervita por akceptado de kongresanoj kaj konatigo de ili kun la programo de la Kongreso kaj kun la kongresejo mem. Sabate posttagmeze mi ĉeestis prelegon, rezervitan precipe por unufojaj kongresanoj. La preleganto estis eminenta slovaka esperantisto Peter Balaž. Li konatigis nin kun organizacio de la Kongreso, kongresa programo, ekskursoj kaj aliaj aferoj. Sabate vespere okazis Movada Foiro. Kongresa programo komenciĝis dimanĉe, la 27-an de julio. Ĝi estis malfermita per Solena Malfermo, kiu okazis en Zoner Bobyhall aŭ Salono Zamenhof, kiu troviĝas nur 800 metrojn for de la kongresejo. Solena Malfermo estis tre unika travivaĵo por mi. Dum ĝi parolis reprezentantoj de UEA, ĝia prezidanto Duncan Charters, direktoro de la Centra Oficejo Martin Schaeffer, pranepino de D-ro Zamenhof Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj konataj esperantistoj. La muzikan programon preparis Kajto. Belegan etoson de la malfermo iomete malbonigis pluvo, kiu akompanis nin survoje al la Kongresejo. La kongresa programo konsistis ĉefe el prelegoj, kursoj, libroprezentoj,literaturaj programoj, teatraĵoj kaj koncertoj. La prelegoj estis diversspecaj, ke vere ĉiu povis trovi ion laŭ sia propra gusto. Mi partoprenis prelegojn pri historio de Esperanto-movado en Ĉehio kaj pri historio kaj naturo de Ĉehio. Mi elektis ankaŭ aliajn prelegojn kiel tiaj pri vivo kaj verko de Petr Ginz, pri psikologio de falsaj novaĵoj kaj historio de Oomoto. Specifan intereson ĉe mi vekis prelego pri ĉeha biero, dum kiu la salono estis plenigita. Merkredo estis, kiel kutime, rezervita por ekskursoj kaj tiam la kongresejo estis fermita. Mi ekskursis al la urbeto Kromeriž kun ĉirkaŭ dudek aliaj kongresanoj. Tie ni vizitis belan florĝardenon kaj ĉarman kastelon, kiu situas en la urbocentro, proksime de la ĉefa placo. La resto de la Kongreso por mi pasis en amikeca kaj intelekta etoso. La Kongreso por mi estis speciala travivaĵo. Mi konatiĝis kun Brno, Ĉehio kaj ilia beleco. Mi ankaŭ renkontis malnovajn konatulojn kaj ekkonis multajn novajn interesajn homojn. Mi sentis specifan fratecon, unuecon kaj simpation inter ĉiuj, ĉar ni ĉiuj kolektiĝis en Brno dividante la samajn celojn, ideojn, strebojn kaj revojn. Mi esperas partopreni la venontjaran UK-on en Graz. Min feliĉigas la fakto, ke mi povas esti parto de unu granda familia rondo, kiu strebas krei el la mondo pli bonan lokon por vivo por ni ĉiuj.
Filip Ivančić
La nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Fernando Maia Jr. el Brazilo
La nova estraro de UEA elektita dum UK en Brno
