Post la Universala Kongreso de Esperanto en Brno en Ĉeĥio, tri ĉinaj esperantistoj vizitis Zagrebon ekde la 3an ĝis la 9an de aŭgusto. Inter ili estas sinjorino Arko, (XFGong) estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj ege aktiva ĉina Movadano. En la delegacio estis ankaŭ s-ro Longarko, tre aktiva ĉina esperantisto kiun akompanis lia edzino Cau Yan.
Neven Kovačić montris al ili Zagrebon. Ĉar nuntempe en Ĉinio estas tradukata verko de Spomenka Štimec “Hodler en Mostar” ĉinoj kun intereso aŭskultis aldonajn informojn pri la verko kaj vizitis la preĝejon Sanktan Markon, nuntempe elegante renovigita post la tertremo por konatiĝi kun la freskoj de la konata kroata pentristo Jozo Kljaković, iam studento ĉe la pentristo Ferdinand Hodler. La instruisto inspiris al la lernanto kreadon de la pejzaĝo, ekz. sur la fresko pri Sankta Lazaro. La ĉinoj konatiĝis ankaŭ kun la nepino de la pentristo Teodora Kljaković-Bakota kiu akompanis ilin tra la preĝejo (cetere malfacile alirebla post la atentatprovo al la Parlamento, post kiu la promenado tra la Placo de Santa Marko ne plu estas permesata). La gastoj devis rezigni pri vizito al Đurđevac pro malsaniĝo de la gastiganto Josip Pleadin. Ili ankaŭ ne efektivigis viziton al Hrvatska Kostajnica por konatiĝi kun la verko de Antonija Jozičić pro trafika izoliĝo de la loko, dum ilia dense programita vojaĝo.
Ili konatiĝis kun la laboro de Kroata Esperanto-Ligo.
La gastoj vizitis Rijeka, ili gastis ĉe Ana Alebić-Juretić kiu kun sinjorino Arko amikas post la studoj en la Universitato en Poznan, Pollando.
S. Š.
Fotis Cao Yan
