En la prestiĝa zagreba koncertejo „Vatroslav Lisinski“, la 14an de novembro 2025, muzikis la mondkonata pianisto Andrej Korobejnikov. Akompananta de Zagreba Filharmonio, kiun direktis majstro Lawrence Foster, li prezentis 2an koncerton en d-molo de Felix Mendelssohn-Bartholdy, kaj ravigis la publikon kiu per longaj aplaŭdoj elvokis du aldonaĵojn (bis!-ojn).
Andrej Korobejnikov naskiĝis en 1986. Pianon li komencis ludi kim li estis 5-jara, kaj jam kiel okjarulo li havis publikan koncerton. Poste li intense muzike perfektiĝis kaj koncertis akirante la plej prestiĝajn muzik-premiojn tutmondajn. Estante 19-jara li diplomiĝis muzikon kaj juron.
Andrej estas ankaŭ sperta esperantisto. Inter multaj internaciaj esperantistaj eventoj li, kiel 15-jarulo, partoprenis kaj muzikis en la 86a UK en Zagrebo, okazita en la sama koncertejo „Lisinski“ en 2001. Belajn kaj agrablajn memoroj pri la kongreso li plu flegas, tiel ke ankaŭ dum la ĉi-jara mallonga vizito al Zagreb, apud la multaj profesiaj devoj, li trovis iom da tempo por viziti la sidejon de KEL en Vodnikova, kaj por renkonti la zagrebajn konatulojn-esperantistojn.
IŠ – Ŝtef
Andrej Korobejnikov, 86a UK, Zagreb 2001. Fotis Ivan Špoljarec
Andrej Korobejnikov, Koncerto en la koncertejo Lisinski, Zagreb 2025. Fotis Ivan Špoljarec
Andrej Korobejnikov kun zagrebaj esperantistoj post la koncerto. Fotis Ivan Špoljarec
