|

ORDENO DE VERDA PLUMO
Leksikono pri Esperantlingvaj Verkistoj.
Kompilinto: Josip Pleadin.
La libro enhavas 901 biografiojn de
originalaj Esperantlinvaj verkistoj, 248 pseŭdonimojn kaj 461 fotojn.
Ĉe la kompilado kunlaboris esperantistoj el trideko da landoj.
La unuaj opinioj pri la verko: "Josip Pleadin brile faris grandan
laboron. Li priskribis 901 verkistojn kiuj en 119-jara historio de
Esperanto verkis en tiu lingvo. Kaj nun komparu tion kun la aĝo de
Esperanto. Temas pri fenomenaj aferoj, pri kiuj eĉ la esperantistoj
mem ne konscias." (Tomasz Chmielik); "Post kelkjara laboro Pleadin
aperigis nekompletan sed grandiozan bibliografion pri originalaj
verkistoj en Esperanto de Zamenhof ĝis 2006. La leksikono ampleksas
901 verkistojn kaj estos sendube longatempe la ĉefa fonto por ĉiuj
esploristoj de E-literaturo." (Zlatko Tišljar).
Amplekso: 272 paĝoj, fortika kudrobindo
Mendebla ĉe: grafokom@kc.htnet.hr
Prezo: 30,00 eŭrojn (aŭ 220,00 kunaojn) - la poŝtkostoj 15%
DORNO EN LA KORO ( Đuro Rašan
- poemoj)

Originala poemaro de Djuro Raŝan, malmulte
konata
kroatia poeto. En la libreto troviĝas ĉiuj liaj konataj poemoj,
ĉefe ĝis nun nepublikigitaj. Li verkis sub influo de K.Kalocsay.
Amplekso: 24 paĝoj, broŝurita
Mendebla ĉx: grafokom@kc.htnet.hr
Prezo: 4,00 eŭrojn (aŭ 35,00 kunaojn) - la poŝtkostoj 15%
TRIOPO TERURA (porinfanaj rakontoj)
Ankoraŭ unu verko el
la "familia laborejo" de la familio Klobučar. Rakontoj pri ursa
familio kun tri petolaj ursidoj.
Por infanoj 3 ĝis 12-jaraj.
La
aŭtorino (kroatlingve) estas Antoaneta Klobučar. Familia verko: la libron verkis patrino, ilustris la 12-jara filino Ana, kaj al Esperanto tradukis la patro Davor Klobučar.
La unua esperanta libro de tiu familio (Rakontoj sub la lito)
ricevis la premion Infanlibro de la jaro 2004.
legu en:
http://free-os.htnet.hr/eo/neta_esp.html
TIILLA
(Spomenka Štimec - romano)
Romano pri la vivo de
la aktorino Tilla Durieŭ.
En la oktobro 2005 ĝi aperis en la japana ligvo, pere de esperanta
originalo.
Pli detale, legu ĉi tie:
RAKONTOJ
SUB LA LITO (porinfanaj rakontoj)
19 rakontoj
por infanoj 3 ĝis 12-jaraj. Idoj de diversaj bestoj rolas kiel
infanoj. La rakontoj donas ne nur amuzon, sed ankaŭ instruon al
infanoj pri diversaj konfliktaj okazoj en la infana vivo. La
aŭtorino (kroatlingve) estas Antoaneta Klobučar. Familia verko:
la libron verkis patrino, ilustris la 12-jara filino Ana, kaj
al Esperanto tradukis la patro Davor Klobučar.
Mendu per la reta adreso: davor.klobucar@ht.hr
La libro ricevis la premion Infanlibro de la jaro 2004.
Pli detale, kun ilustraĵoj kaj iuj rakontoj
legu en:
http://free-os.htnet.hr/eo/neta_esp.html
10.000
VORTOJ (la 11-a eldono)
Aŭtoroj: Gruić,
Klobučar, Kocian, Pleadin. (En malnovaj eldonoj ankaŭ Šimunić).
Ĉi tiu eldono estas korektita kaj pliriĉigita. Aperinta en aprilo 2004. En siaj unuaj
eldonoj konata kiel "4.000 vortoj". Vortaro esperanta-kroata
kaj kroata-esperanta. Praktika pro malgrandeco, sed tamen tre utila.
Eldonis "Grafokom" Đurđevac, kun esperantaj societoj el
Osijek kaj Rijeka, kaj KEL. Eldonkvanto: 1.000 Prezo:60 kn
ESPERANTSKI
MOZAIK (Mozaiko de Esperanto)
La libro de Davor
Klobučar en la kroata lingvo. Aperis en majo 2003. Ĝi
prezentas
detale la lingvon, ideon, movadon kulturon kaj atingojn de Esperanto. Similas al enciklopedio konsistanta el ĉ.
150 interesaj
artikoloj. Abunde ilustrita nigra-blanke. Kolora malmola kovrilpaĝo.
Per multaj klarigoj, dokumentoj kaj rememoroj de organizantoj kaj
partoprenantoj, la libro en unika maniero prezentas la Universalan
Kongreson de Esperanto en Zagreb 2001. 320 paĝoj,
24 cm. Detaloj
kroatlingve ĉi
tie.
La aŭtoro rete: davor.klobucar@ht.hr
KROATAJ
POETINOJ DE LA 20-a JARCENTO
Dudek
poetinoj, de ĉiu el ili kelkaj poemoj. Tradukis grupo da kroataj
esperantistoj. Eldonis Kroata Esperanto-Ligo en Zagreb, 2003, omaĝe
al 95-a jubileo de Esperanto en Zagreb. 129 paĝoj,
MANĜOJ
EL SANIGAJ PLANTOJ
Zlata Nanić
specialiĝis pri sanigaj manĝoj. En ŝia bieno "Grajno"
proksime de Zagreb ŝi mem kultivas sanigajn legomojn. Ŝi
eldonis en la kroata plurajn librojn pri sanigaj plantoj kaj nun
publikigis libron en Esperanta traduko de Vladimir Dujnić.
La titolo de la libro estas MANĜOJ EL SANIGAJ PLANTOJ .
Prezo: 10 eŭroj
NOVA
LIBRO DE SPOMENKA ŠTIMEC
Nova libro de
Spomenka Štimec originale verkita en Esperanto aperis fine
de aŭgusto ĉe Edistudio en Pizo, Italio. Ĝia titolo
estas "Tilla" kaj ĝi estas inspirita per la vivo
de konata germana aktorino Tilla Durieŭ;, kiu en la tempo de la
faŝismo venis vivi en Zagreb kaj restis tie dum dudek jaroj.
Muzeo de la urbo Zagreb provizis fotojn por la libro.
BIOGRAFIA
LEKSIKONO DE KROATIAJ ESPERANTISTOJ
aperis antaŭ la 5-a kongreso de kroataj esperantistoj en Rijeka.
Ĝi enhavas ĉirkaŭ 1000 biografioj,multajn fotojn, adresojn,
telefonnumerojn kaj retadresojn.
Formato: 17,5 x24 cm, fortike bindita.
Mendebla ĉe:
GRAFOKOM, p.p. 96, HR-48350 Djurdjevac, Kroatio
Tel. ++385 (0)48 811-266
rete: ivan.pleadin@kc.hinet.hr
Prezo: 120,00
kn aŭ 18 eŭroj
Rabato: triona

PRI
SLAVAJ ELEMENTOJ EN ESPERANTO
eseo
de Dalibor Brozović
|