KTP - diversaj informoj kaj
distraĵoj
K T P
"VORTUMO"
KOMPUTILA LUDO EN ESPERANTO
!!!
VORTUMO - logika komputila ludo en Esperanto kun esperantaj
vortoj.
La aŭtoro: Davor Klobučar (Kroatio).
Ludu kaj donacu la ludon senpage.
REGULOJ (mallonge): la programo
elpensas laŭ hazardo 16 esperantajn literojn kaj aranĝas ilin sur
ekrano en 4 vicoj kaj 4 kolumnoj. Vi devas trovi kiom eble plej da
esperantaj vortoj el tiuj literoj, sed kondiĉe ke la literoj sur la
ekrano najbaras horizontale, vertikale aŭ diagonale. Se vi divenas
ĉion, aperas speciala bildo. Se vi trovas regulan vorton kiu tamen
ne estas en la programa datumbazo, vi povas enskribi ĝin en la
bazon. Vi povas ankaŭ ŝanĝi kolorojn, muzikon, kaj minimuman
vortolongon. Ne estas tempolimo, vi simple amuziĝas kaj aŭskultas
muzikon.)
TEKNIKE: La ludo estas farita en Visual Basic .NET
2003. ĝi estas eta: nur 150 kb en ZIP-dosiero.
KONDIĈO: Por ludi, necesas ke vi havu en via komputilo tiun
komponenton de
Visual Basic.NET kiu nomiĝas "Framework 1.1". ĝi estas
libere trovebla ĉe la paĝoj de Microsoft, kaj grandas 23 Mb. (ĝi
estas necesa por funkciigi iun ajn programon faritan en tiu
programlingvo. Vidu ĉe: www.microsoft.com/downloads)
Por
preni la ludon, klaku ĉi tie!
(Por
nur vidi kiel la ludo aspektas kaj legi la regulojn,
klaku: vortumo.jpg)
SONOJ en ESPERANTO
-La voĉo de Zamenhof
Per iom malbonkvalite surbendigita voĉo diras L.L.Zamenhof kelkajn frazojn el la antaŭparolo de la Unua libro:
"La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la
manojn kun
malkonfido, kun antaŭe preta sento ke al li estos proponata
ia neefektivigebla utopio. Mi devas tial antaŭ ĉio peti la
leganton ke li forĵetu tiujn ĉi antaŭjuĝojn kaj ke li pripensu
serioze kaj kritike la proponatan aferon...")
-"La Espero", himno esperantista,
en MIDI-dosiero (nur piano)
-"La Espero", himno esperantista,
en MP3-dosiero (kantas la grupo Akordo)
( necesas 2-5 minutoj por preni la kanton! )
-"Ludoviko", kortuŝa kanto de
Georgo Handzlik, en MP3 (1-2 minutojn atendi)
-"Aline", tre malnova kanto de
Amplifiki, en MP3
(3-5 minutojn atendi; la kvalito de la sono ne estas perfekta...)
3. Bildo kun muzikaj notoj de
la plej ŝatata kanto en Esperanto, la slovaka "Mariŝa
kisu min" - bilda dosiero (35 Kb)
4. "Mirinda
Kroatio" - teksto pri naturaj belaĵoj kaj kulturo de Kroatio.
Bona enkonduko por turistoj kiuj volas ĝin viziti. La teksto
akompanas samnoman filmon.
5.
"Eta Kantaro" - kelkaj facilaj
kantoj en Esperanto kun notoj. Bonaj por grupoj da esperantaj
infanoj (210 Kb, Word/doc) "Eta Kantaro", mala
pjesmarica s notama i tekstovima na esperantu, pogodna za grupu
djece koja uče esperanto (210 Kb, Word/doc)
6.
Skriba ekzameno en A-kurso de
Esperanto (unu ekzemplo el Osijek)
(Jedan
primjerak pismenog ispita s početnog tečaja esperanta u Osijeku.)
7.
Unu (amatora) afiŝo por anonci kurson de
Esperanto (170 Kb, Word-DOC).
Jedan (amaterski) plakat za oglašavanje tečaja esperanta (170
Kb, Word).
8.
Kroata Turisma Asocio eldonis
katalogon kun UK 2001 sur la titolpaĝo!
Hrvatska turistička zajednica izdala 2005. katalog za reklamu
kongresnih kapaciteta RH, s naslovnom slikom Svjetskog kongresa
esperantista 2001 u Zagrebu!
9.
"Slavonia arbaro" (Slavonska šuma), rakonto de la fama kroata
verkisto Josip Kozarac (el la jaro 1888) en elektronika formo en
Interreto.
En la oktobro 2006, la plej bona verko pri la naturo en la kroata
literaturo, verkita en 1888, aperis
ĉi tie en la paĝoj de KEL. Senpage prenu, ĝuu la legadon kaj
donu plu.
10.
Artikolo pri Pasporta Servo en la
gazeto "Meridijani" n-ro 115 (majo 2007)
(Članak u časopisu "Meridijani" br.
115 (svibanj 2007) o esperantskoj usluzi Pasporta Servo)
|