Kroatio - bela kaj
rimarkebla, riĉa je naturaj fenomenoj kaj belaj formoj de sia adriatika
bordo - jen la lando kiu vin vokas al agrabla kaj senzorga feriado. Pli ol mil
insuloj kaj insuletoj, vicigitaj en sunplenan ĉenon el maro kaj ŝtono,
ornamas la bildon de tiu ĉi mezeŭropa lando, kiu estas konata kiel
turisma celo en la tuta mondo.
Ĝiaj bluaj bordoj
gastigas ĉiujare dek milionojn da turistoj el diversaj mondopartoj. Varma
klimato, naturaj belaĵoj, riĉa kultur-historia heredaĵo kaj
gastamo de la homoj - jen la trajtoj de tiu mirinda lando, kiu ankaŭ per
sia ekologia valoro elstaras en Eŭropo.
Somerumado sur la
adriatika bordo estas malkovrado de antaŭe nekonata etoso. Ekde Istrio en
la nordo, ĝis la suda Dalmatio, sur longaj bordoj kun abunda beleco, kie la
suno restas pli ol 2.700 horojn jare, konstruiĝis komfortaj kaj allogaj
hoteloj. Adriatiko havas tre formoriĉan bordon, kun multnombraj
mildaj golfetoj kaj plaĝoj. Unika kaj eble la plej bela plaĝo
en ĉi parto de la mondo estas la plaĝo "Zlatni rat" en la
urbeto Bol sur la insulo Brač. Ĝi, depende de la venta direkto, ŝanĝas
sian formon, sed neniam perdas la belecon. Agrabla kaj saniga varma mediteranea
klimato plus treege pura kaj travidebla maro - jen la kadro por neforgesebla
feriado, plena ankaŭ de sporto kaj distro.
Istrio, turisme la plej
evoluinta regiono en Kroatio, gastigas ĉiujare proksimume du milionojn da
vizitantoj. Per aparta beleco elstaras Brijuni, grupo el du pli grandaj, kaj 12
malpli grandaj insuloj. Ili estas la plej norda ekzotika oazo de Mediteraneo,
nacia parko kun multaj planto- kaj bestospecoj, vizitinda turisma celo.
Vice aperas ankaŭ
aliaj turismaj perloj de Istrio. Poreč, urbo kaj haveno, estas la plej konata.
Ĉi tie la turisma agado atingas sian kulminon. Novigrad, Vrsar, Medulin,
Pula, Rabac, Lovran... la nomoj turisme konataj. Umag kun internaciaj tenisaj
turniroj altiras gastojn, precipe kiam ekludas konataj kroataj tenisistoj Goran
Ivanišević kaj Iva Majoli.
La naturo kaj la homa
mano donis unikan belecon al Rovinj, la urbeto konstruitan en antikva epoko,
kies vidaĵo ĉiam denove fascinas. Istrio estas vere elstara, kunmetita
el beleco de varmaj mediteraneaj koloroj de la suno kaj maro, plena de folkloraj
eventoj.
Bluaj maraj vojoj
kondukas nin al la golfo Kvarner kaj nordaj adriatikaj insuloj, prezentante al
ni mildajn turismajn urbetojn Crikvenica, Novi Vinodolski kaj Senj, kaj precipe
la urbon-belulinon Opatija. La urbo havas tre longan turisman tradicion,
multegajn hotelojn, vilaojn, parkojn. Hodiaŭ ĝi estas unu el la plej
vizitataj lokoj en la kroatia parto de Adriatiko.
En tiu ĉi areo de
agrabla klimato kaj pitoreskaj pejzaĝoj, allogas la insuloj Krk, Cres, Lošinj,
Pag... La lokoj plenaj de turismaj diversaĵoj. Naturamikoj, navigemuloj kaj
ŝatantoj de sunplenaj plaĝoj trovas ĉi tie
la ĝustan lokon. Kaj la insulo Rab estas kvazaŭ ankre fiksita
ŝtona ŝipo kun sonorilturoj, simboloj de iu epoko de riĉa kulturo
kaj scienco. Rab estas hodiaŭ turista paradizo inter la regiono Dalmatio
kaj la norda Adriatiko.
Zagreb estas la ĉefa
urbo de Kroatio. Bela kaj romantika, la urbo konservinta la propran animon, sur
tradicio eŭropa konstruis sian historion kaj kulturon. Kun unu miliono da
loĝantoj, ĝi estas ekonomia kaj kultura centro, urba spaco kun multaj
kulturaj vidindaĵoj: La Supra urbo, muzeoj, artaĵoj kaj belega
katedralo. En la proksimo de Zagreb, turistojn allogas la milda regiono Hrvatsko
zagorje, plena de idiliaj pejzaĝoj kaj romantikaj kasteloj. Vidindaj estas
ankaŭ aliaj urboj de norda Kroatio, turismaj kaj kuracigaj centroj, inter
kiuj pleje elstaras la baroka urbo Varaždin.
Ne tre malproksime de la
nordadriatikaj bordoj, turistojn alvokas ankaŭ la belaĵoj de la
montara regiono Gorski kotar.
Fužine, ĝia
turisma centro, estas ege dotita fare de la naturo. Ĉi tiu bela regiono
ofertas ĝuadon de fungaj kaj aliaj montaraj gastronomiaj specialaĵoj.
Formoriĉa adriatika
bordo denove nin vokas al sia brakumo. Navigemulojn ĝi allogas al
neforgeseblaj travivaĵoj. Dalmatio, ornamita per multaj insuloj, urbetoj
kaj urboj kun tre riĉa kultura heredaĵo estas turisma fieraĵo de
Kroatio.
Sur tiu ĉi grundo
kreskis Salona, la metropolo de la romia provinco Dalmatio, kies rolon poste
alprenis la urbo Split. La urbo kun la mezdalmatiaj insuloj konsistigas gravan
turisman kaj kulturan areon. Viciĝas la dalmatiaj urboj: pitoreska kaj
vigla Zadar, sur la enfluo de la
rivero Krka bela Šibenik kaj en belega panoramo
la urbeto Primošten, turisma perlo de tiu ĉi parto de Adriatiko.
Belece elstaras ankaŭ
Trogir. Situanta sur insuleto kvazaŭ kastelo sur akvo, kun elegantaj linioj
de siaj bastionoj kaj sonorilturoj, ĝi estas la plej bone konservita
monumento de la dalmatia konstruarto. Sunumitaj bordoj invitas nin suden al
Makarska kaj al multnombraj urbetoj de ĝia riviero, kie elstaras per natura
etoso kaj puraj plaĝoj Tučepi, Brela kaj aliaj fascinaj vidaĵoj de
suda Kroatio.
Orebić, origina loko de
multaj ŝipkapitanoj, fascinas per unikaj maraj pejzaĝoj, kaj Cavtat -
malnova antikva urbeto Epidaurum - ofertas al turistoj trankvilan restadon en
altrangaj hoteloj.
Dubrovnik, unu el la
plej belaj mezepokaj urboj de la mondo, estas neripetebla belaĵo de la
ŝtona arkitekturo. Riĉa kultur-historia heredaĵo
kune kun la moderna turisma aktivado faris Dubrovnik kaj ĝian
rivieron la plej konata feriejo en Mediteraneo. Dubrovnik mem estas allogaĵo,
kiu al siaj gastoj ofertas multon kaj diverson, inkluzive de eŭrope konata
somera festivalo.
Kroatio estas lando kun
sep naciaj parkoj, bona ekzemplo kiel oni protektu valoran naturan trezoron. La
Lagoj de Plitvice certe estas inter la plej belaj. Tiu ĉi natura fenomeno
konsistas el 16 lagoj ligitaj en ĉenon per 92 kaskadoj. La naturo riĉe
dotis ankaŭ naciajn parkojn Risnjak, Paklenica kaj Krka.
Kroatio estas unu el
raraj landoj, kiuj povas fieri pri pura naturo kaj riĉa flaŭro kaj faŭno.
Kopački rit apud la urbo Osijek estas la plej granda kaj interesa eŭropa
birda rezervejo. Koloroj kaj varmo de la tiea regiono Baranja, kune kun odoroj
de Mediteraneo donas specifan noblecon al la turisma etoso de Kroatio.
Adriatika regiono estas
riĉa trezorejo de valoraj monumentoj, kiuj multe plialtigas la turisman
oferton. Romiaj antikvaĵoj svarmas en Pula, kie saviĝis granda
amfiteatro, grava turisma kaj kultura logaĵo. En Poreč elstaras tre valora
Eŭfrazia baziliko el la sesa jarcento kun belegaj mozaikoj. La antaŭromanika
epoko ornamas la urbon Zadar, kun la rondforma preĝejo de la Sankta Donato,
kiu estas la plej granda preĝejo el la naŭa jarcento en Eŭropo.
La plej valora monumento en Šibenik estas ĝia katedralo, majstroverko de
la eŭropa kulturo.
Turistojn en Trogir
allogas la katedralo de la Sankta Laŭrencio kun belega portalo de la
majstro Radovan. Simbolo de la urbo Split estas La Palaco de Dioklecian, ĉirkaŭ
kiu elkreskis mezepoka urbo, kiu hodiaŭ, same kiel Dubrovnik, enskribiĝis
en la liston de la monda kultura heredaĵo de UNESCO.
Imponaj estas la kvar
kilometrojn longaj muregoj de la urbo Ston sur la duoninsulo Pelješac. Post la
ĉina Granda muro, ili estas la plej longaj en la mondo.
Finfine en la urbo-monumento
Dubrovnik estas pluraj historiaj objektoj kun la tutmonda valoro. La plej
malnova apoteko en Eŭropo estas en la franciskana monahejo. En la Duka
palaco funkciis la registaro de la Dubrovnika Respubliko. La palaco estas perlo
de la konstruarto, kaj en trezorejo de la katedralo estas treege valoraj artaĵoj
el oro kaj arĝento.
Turisman bildon de
Kroatio kompletigas la restado sur multaj insuloj, kiuj estas la natura trezoro
de Adriatiko. Kornati estas arkipelago el 147 insuloj, insuletoj kaj rifoj, kaj
samtempe tre konata nacia parko. Oni devas ilin viziti kaj mem senti la ĝuon
de la naturo.
Hvar estas la plej suna
insulo, pitoreska bildkarto de la samnoma urbo kun multegaj kulturmonumentoj.
Interesa estas ankaŭ
la submara mondo de dalmatiaj insuloj, kun riĉa flaŭro kaj faŭno.
Tre interesa natura
fenomeno estas la "blua kaverno" sur la insuleto Biševo, apud la
insulo Vis.
Laŭ la bordoj de la
mirinda insulo Mljet iam vagis legenda Ulikso, serĉante la nimfon Kalipso.
Hodiaŭ tra la insulo promenadas turistoj kaj ĝuas ĝian naturan
belon.
La mezepoka urbo Korčula
sur la samnoma insulo estas "viva historio antaŭ vi" kaj naskiĝurbo
de la fama monda esplorinto Marko Polo. Korčula estas bela kaj por turistoj
neevitebla, same kiel ĝia kavalira ludo "Moreška".
En Kroatio okazas multaj
internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Zagreb, Dubrovnik, Opatija kaj aliaj
urboj havas hotelojn de la plej alta rango, kiuj povas kontentigi ĉiun
organizanton de iu kongreso. En ili ĉiun jaron oni organizas pli ol 300
plej diversajn renkontiĝojn.
Adriatikaj insuloj,
havenetoj kaj golfoj estas treege taŭgaj por la naŭtika turismo.
Ekzistas kvindek jaĥtohavenoj kun 20.000 liglokoj.
Blankaj strioj sur
bluega maro pruvas la amon de navigemuloj al la adriatikaj ravaĵoj. Sur la
rivero Neretva estas unika "safari", kaj en la apuda urbo Ston oni
kaptas konkojn, kies kvalito famas tutmonde.
La maro donas sian
trezoron, ekzemple tre agrablan gastronomian oferton. Ankaŭ tio estas unu
el la valoraĵoj de Kroatio, de tiu lando bela kaj turisme alloga.
Unika laŭ la beleco
kaj aspekto de siaj adriatikaj bordoj, vestita per mildaj montoj kaj ebenaĵoj,
Kroatio estas suna mozaiko sur kruciĝo de eŭropaj turismaj vojoj.