Ove konferencije održavaju se uglavnom u
Austriji, Italiji, Hrvatskoj i Sloveniji, od 1989. gotovo svake
godine,
i to u pravilu u gradovima bliskim Alpama ili Jadranu. U 2018. godini održana
je 20. takva konferencija.
Ovdje prikazujemo uglavnom one koje su održana na teritoriju Hrvatske.
Ĉi tiuj konferencoj okazas ĉefe en
Aŭstrio, Italio, Kroatio kaj Slovenio, ekde 1989 preskaŭ ĉiun
jaron,
en urboj pli-malpli proksimaj al Alpoj kaj Adriatiko. En 2018 okazis la 20-a
tia konferenco.
Ĉi tie estas prezentitaj ĉefe tiuj konferencoj kiuj okazis sur la
teritorio de Kroatio.
Sve konferencije - popis / Ĉiuj konferencoj - listo
Detaljnije o nekim konferencijama Pli detale pri iuj el la konferencoj
2 0 1 8 (Bjelovar) 2 0 1 5 (Opatija) 2 0 1 3 (Izola /Slovenio) 1 9 9 9 (Pula)
Popis svih esperantskih koferencija
Alpe-Jadran
Listo de ĉiuj esperantaj konferencoj Alp-Adrio
1 | 1989 | Arnoldstein | Aŭstrio | Esperanto en la Alp-Adria labor-komunumo |
2 | 1990 | Koszeg | Hungario | Kultura kunlaborado, pere de Esperanto, en la Alp-Adria laboratorio |
3 | 1991 | Pecs | Hungario | Amika renkonto – Ĉu ekflagros milito? |
4 | 1992 | Poprad | Slovakio | Evoluado de Esperanto-aktivado post la regŭstigo de la geografia situacio |
5 | 1993 | Maribor | Slovenio | Literatura kunlaborado inter la popoloj de la Alp-Adria areo |
6 | 1994 | Trieste | Italio | La popoloj de Alp-Adrio renkontiĝas, interparolas, kaj tuj ekfloras amikeco |
7 | 1995 | Szombathely | Hungario | Komerco kaj Esperanto en Alp-Adriaj regionoj |
8 | 1996 | Ljubljana | Slovenio | Unueco en diverseco |
9 | 1997 | Crikvenica | Kroatio | Naturo, nia vivtrezorejo |
10 | 1998 | Lignano Sabbiadoro | Italio | Instruado de Esperanto |
11 | 1999 | Pula | Kroatio | Kulturaj rajtoj de etnaj malplimultoj en Alp-Adria laborkomunumo |
12 | 2000 | Ptuj | Slovenio | Turismo kaj Esperanto |
13 | 2001 | Trieste | Italio | Enkadre de de la 70-a Itala Kongreso de Esperanto |
14 | 2002 | Rijeka | Kroatio | Enkadre de la 5-a Kongreso de Kroataj esperantistoj |
15 | 2005 | Trieste | Italio | Adriatika maro, renkontiĝejo de lingvoj kaj kulturoj diversaj |
16 | 2012 | Trieste | Italio | Alp-Adria Laborkumunumo, plua europa engaĝigo |
17 | 2013 | Izola | Slovenio | Izola, paca kunvivejo de tri kulturojo |
18 | 2015 | Opatija | Kroatio | Adriatika maro, maro de Meueŭropo |
19 | 2017 | Brežice | Slovenio | 130 jaroj de Esperanto- Movado, 100 jariĝo de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj Alp-Adriaj regionoj |
20 | 2018 | Bjelovar | Kroatio | Alp-Adrio kaj Danubio |
(laŭ "La Ondo de Esperanto" 11 / 1999)
ĝis nun la Alp-Adriaj E-Konferencoj okazis en pluraj landoj kaj regionoj de Alp-Adrio: Aŭstrio (1), Hungario (3), Slovenio (2), Italio (2), Kroatio (2) kaj unu eksterteritoria en Slovakio.
La ĉi-jara Konferenco estis organizita 7-10 okt en Pula (Kroatio) kun la temo "Kulturaj rajtoj de etnaj malplimultoj en la Laborkomunumo Alp-Adrio". ĝin organizantis Kroata Esperantista Unuiøo (KEU) kun aŭspicioj de Laborkomunumo Alp-Adrio kaj Departemento Istrio.
Dum la preparlaboro KEU havis subtenon de Ministerio pri eksteraj aferoj (departemento pri eŭropa integriĝo kaj kroataj malplimultoj), Kroata junulara konsilio, Kroata junulargasteja organizo, Kroata turisma asocio, Triesta E-Asocio, k.a.
La prezidanto de la urba konsilantaro de Pula akceptis la partoprenantojn.
La enkondukan prelegon pri ĉeftemo pretigis Miroslav Kiš, delegito de la Kroatia parlamento kaj la prezidanto de la komitato por homaj rajtoj kaj etnaj malplimultoj en la Kroatia parlamento.
La konferencanoj havis eblecon pli proksime ekkoni la agadon kaj vivon de du malplimultaj grupoj vivantaj en Istrio: la itala kaj la makedona. Okazis prelegoj, ekskurso kaj diversaj prezentoj. La lastan tagon Krešimir Janković, celebris diservon en Esperanto.
Dum la øenerala kunsido la æefa temo estis, kiel plifortigi la kunlaboron kun la laborkomunumo Alp-Adrio (eŭropa regiona kunlaboro fondita en 1978, ĝin konsistigas 7 landoj kaj 19 regionoj). Oni formis laborgrupon, kiu prilaboros necesajn dokumentojn submetotaj al la Laborkomunumo.
KEU kunlabore kun la Kroata filatela societo "Sta Gabrijel" aranĝis la ekspozicion kun la temo "Esperanto kaj filatelo". Pri la konferenco informis pluraj gazetoj, radio- kaj televidstacioj.
En la urba ĉefa poŝtejo oni povis uzi specialan konferencan stampon. La Konferenco havis du okazajn kovertojn. La simbolon, kiu troviĝas sur la koverto, frontpaĝo de la konferenca libro kaj konferenca memoraĵo, prilaboris 12-jara zagrebanino Samanta Čajić. [Marija Belošević]
NA GLAVNU STRANICU
- AL LA HEJMPAĜO