SEK - Zagreb  (arkivo ĉe Kroata Esperanto-Ligo)

Studentski esperantski klub Zagreb (arhiva)    Studenta Esperanto-Klubo Zagreb (arkivo)
(la arkivo estas kreita en la somero 2016, ĉar en tiu momento iliaj propraj paĝoj ĉesis ekzisti)

 

Studentski esperantski klub (SEK)
(Studenta Esperanto-klubo)
10000
ZAGREB
Kneza Mislava 11

predsjednik /
prezidanto Mihaela Cik
dopredsjednik /
vicprezidanto Filip MIkuličić
tajnik / sekretario
: Lucija Biličić

kontakt / kontakto    sek.zagreb@gmail.com

 

 


D O K U M E N T I       D O K U M E N T O J

Arhiva (2003.-2006.) obavijesti SEK-a   (hrvatski)
Arkivo (2003-2006) de informiloj de SEK   (kroate)

Brakovi među nekadašnjim članovima SEK-a   Geedziĝoj inter iamaj membroj de SEK!

O Dramskoj grupi SEK-a piše Vanja Radovanović
Pri la Drama (teatra) grupo de SEK skribas Vanja Radovanović

još o Dramskoj grupi...      pli pri la Drama grupo...

Dramska grupa SEK-a / "Galaktička krstarica Seljan brothers u epizodi: Svjetlost u Zidu tame", Vanja Radovanović

 


F O T O G R A F I J E          F O T O J


SEK - Dramska grupa 2008 - foto
   SEK - Drama grupo 2008 - foto

Na obljetnici SEK-a 2007 u Zagrebu - grupna slika svh predsjednika SEK-a ikada koji su došli
50-jara jubileo de SEK en  2007 en Zagreb - komuna foto de ĉiuj iamaj prezidantoj kiuj venis

Fotografije SEK-ovaca vjerojatno 1990-ih godina:    foto1   foto2
Fotoj de SEK-anoj  eble el 1990-aj jaroj:   
foto1   foto2

SEK - Dramska grupa u Krakovu 1987 - foto   SEK - Drama grupo en Krakovo 1987 - foto

Grupa SEK-ovaca stigla biciklima na IJK-kongres u Debrecenu 1983
Grupo da SEK-anoj alveninta bicikle al IJK en Debrecen 1983

(trajne Zagreb-Subotica, bicikle de tie al Debreceno kaj reen laŭplaĉe)
(dekstre duope sur biciklo Ranka Mraković kaj Davor Štimec, centre antaŭe Ankica Jagnjić)

Grupa SEK-ovaca putuje biciklima na IJK-kongres u Debrecenu 1983
Grupo da SEK-anoj veturas bicikle al IJK en Debrecen 1983

(de antaŭe malantaŭen: Vanda Bralić (Špoljarec), Davor Štimec kaj Ranka Mraković)

SEK - biciklijada iz Zagreba u Samobor 1983.    SEK - grupa biciklado al Samobor 1983
(en la mezo sidas, ne tiom juna, Nedeljko Korasić, post li staras Ranka Mraković kaj Davor Štimec,
maldekstre staras Ankica Jagnjić...)

Zbor SEK-a godine 1959  - foto     Koruso de SEK en 1959 - foto 

 

 


R A D I O           R A D I O
  Radijski intervju 1987 povodom 30 godina SEK-a (Vjekoslav Morankić i Ankica Jagnjić)
Radia intervjuo en 1987 okaze de la 30-a jubileo de SEK (Vjekoslav Morankić kaj Ankica Jagnjić)



V I D E O           V I D E O

TV Student o esperantu   TV Student pri Esperanto


Č L A N C I         A R T I K O L O J

  STUDENTA ESPERANTA KLUBO jam 45-JARA     (Spomenka Štimec, Tempo, 2002.)


Kiam en 1957 studentoj-esperantistoj en la ejoj de Esperanto-Societo "Bude Borjan" decidis apartiĝi per fondo de la propra studenta organizo kiu ricevis la nomon SEK, Studenta Esperanto-Klubo, neniu pensis pri longviveco de la organizo. Sed jen pasis preskaŭ plena jarcento kaj la fenomeno de SEK daŭre obstine vivas. SEK ci-jare jam estas en la 46a vivojaro.

SEK havis dum tiu longa vivepoko siajn pintojn kaj siajn malsuprojn, sed ankaŭ siajn konstantojn.
La ĉefa sekreto de SEK nepre estas la fakto, ke zagrebaj esperantistoj disponas pri la ejo en kiu ankaŭ SEK havas sian lokon. La kulta Amruševa 5, kun sia geografia proksimo al la urbocentro kaj dum la jaroj, relativa libero.

Unu el la konstantoj de la aktivecoj estas kursoj, se ĉiun jaron nur komencanta kaj progresiga estus organizata, ni atingus 90 kursojn, sed tio estas la minimumo kion SEK faras. Unu el la konstantoj de SEK estas Drama grupo kiu mem festas duonjarcenton en 2009.

Unu el la konstantoj de SEK nepre estas la nefidado al la malnova generacio. SEK estas pli-malpli tolerema medio, sed unu aferon en SEK oni ne pardonas kaj tio estas - la maljuniĝo.
De tiu regulo ekzistas laŭ mia kono nur du esceptoj. Tibor Sekelj kaj Mladen Šerment estis ŝatataj kaj estimataj eĉ se maljunaj.

En SEK oni eniras abrupte kaj ofte same abrupte malaperas.

La kohera flanko de SEK estas vojaĝoj: SEK sekvas la vojaĝritmon de TEJO-kongresoj: por Internaciaj Junularaj Kongresoj SEKanoj regule anonciĝas per sia teatra programo. Tiel Zlatko Tišljar en la kroniko de Drama Grupo gis 1985, la kroniko nomata laŭ la unua teatraĵo de Drama Grupo "La internacia kiso" de Mirko Mamužic, prezentas imponajn ciferojn. En la kroniko li elnombris 126 prezentadojn de la Drama Grupo en 26 urboj en 14 eŭropaj landoj kaj en 28 urboj de la iama Jugoslavio. Li taksas la publikon de la unua kvaronjarcento je 30.000 personoj.

SEK estis multfoje la internacia vizaĝo de Zagreb. En Universalaj Kongresoj ĝi prezentiĝis ekde Roterdamo 1967, Madrido, 1968, Helsinki, 1969, Beograd 1973, Stokholmo 1980, Antwerpeno 1982, Berlino 1999, Tel-Avivo 2000. SEK nepre influis la teatran kulturon de Esperantujo. Ja en SEK startis kiel membro de Drama Grupo Vida Jerman per "Aŭtobiografio" de Branislav Nušić en 1973. Vida baldaŭ forlasis SEK-on kaj ekiris sian propran teatran vojon, sed en SEK radikas ŝiaj Esperanto-komencoj de antaŭ 30 jaroj.

SEK ĉiam bezonas gvidanton kaj ĝia personeco respegulas la vivon de SEK kaj ĝian kvaliton.

La ĉefa kreemo de SEK ne elviviĝas per Drama Grupo, SEK ofte ankaŭ reliefigas valorajn organizajn talentojn. SEKanoj fondis du valorajn festivalojn de Zagrebo: Pupteatran Internacian Festivalon en 1968 kaj Urban festivalon en 2001. En la jaro 1972 SEK en la tempo kiam prezidis Zzlatko Tišljar fondis kulturan entreprenon Internacia Kultura Servo. IKS estis en siaj du jardekoj grava kultura faktoro ne nur de la internacia Esperantujo sed ankaŭ de la zagreba kultura vivo. ĝi daŭre vivas, kvankam en la lasta jardeko ĝia ligo al Esperanto estas pli ol modesta. Dum 7 jaroj SEK kun KEJA, sia pli abstrakta fratino, gvidis sian propran aranĝon MIRO.

SEK estas ankau kerno de riĉa emocia vivo de pluraj studentaj generacioj. - multaj junaj homoj guste en SEK trovis siajn vivpartnerojn. Pluraj el la paroj tiun fakton ne forgesis, eĉ ne post eksedziĝo.
En SEK membroj spertiĝas. Tie multaj el ili la unuan fojon konatiĝas ne nur kun lingvaj kaj artaj aspektoj de Esperanto, sed multaj la unuan fojon lernas tiajn tedajojn el la reala vivo kiaj estas kasistaj dokumentoj, jarbilanco, bankaj reguloj.
Ĉi tie oni lernas kiel funkcias la administrado, kion signifas garantiletero aŭ kian utilon havas Gradski ured za kulturu aŭ Ministerio pri Kulturo, kion signifas la zagrebaj tradicioj de SKAZ, Susret kazališnih amatera Zagreba en kiu SEK partoprenas ekde la jaro 1982!

Membroj, ejoj, lerta gvidanto - jen la ŝlosilaj punktoj de SEK. Tie oni lernas pli malpli bone informi, doni intervjuon, verki artikolon. En ĉiu generacio iu denove devas lerni tiun lecionon.

Multaj SEKanoj ci tie ellernas pri aktiva internacia vivo. Ke ne sufiĉas nur aliĝi, sed ke necesas ankaŭ proponi teknikan flankon de la programo kaj trovi ejon por provekzercoj. Respondeco estas unu el la nevideblaj lecionoj kiu akompanas la vivon en SEK. Kie trovi financojn por la agado? Kio estas sponzoro? Al tiuj demandoj SEK respondas jen 45 jarojn.

Mi deziras al SEK bonan estontecon, fantaziriĉajn gejunulojn.
En la tempo kiam SEK agas 45 jarojn KEL aĉetas propran ejon urbocentre kaj eble tiel garantias la vivon de SEK ankaŭ etsontece.
Por ke SEK floru, bonvenas komprenema mecenato kaj ne laste propra historiisto. Ĉar SEK ja estas ero de la zagreba historio, kultura kaj gejunula.

S. Štimec, 2002.


   Povijest SEK-a od 1957. do 1997. (izvor: Faruk Islamović, Tempo, 2-3/1997)
        
Historio de SEK-a 1957 - 1997 (Faruk Islamović, Tempo, 2-3/1997, kroatlingva traduko)
(Tempo 2-3 / 1997 estas ĉi tie)


   Vanja Radovanović o svojim godinama u SEK-u (Zagreba Esperantisto, 1 / 2008)
Vanja Radovanović pri siaj jaroj en SEK   (Zagreba Esperantisto, 1 / 2008)


      SEK en 1967
(ia teksto de Spomenka Štimec)

 

   

En Amruševa 5 mi eniris iun aǔtunan vesperon de la jaro 1967. Ke Amruševa 5 estas iu speco de la kulta adreso kiel la Budapeŝta Paǔlo-Strato, mi ne sciis. Mi lernos.

Aro da gejunuloj estis en la unua ĉambro.La ejo estis fumplena. Ili diskutis. Ĉe granda tablo iu, kiun oni nomis Pajo,  fosis en siaj paperoj. Mi aliris lin.

-          Kurso? – li levis la brovojn. - En la tria ĉambro.

-          Kie  estas la tria ĉambro?

-          Tien.

La instruisto de la B-kurso  nomiĝis Roger. Oni nomis lin laǔlitere tiel „Roger“. Kiel ĉiu instruisto ankaǔ li ĝojis pri la nova kursano. Vesna legis Tagiĝon de Antoni Grabowski. El la pale violokoloraj paĝoj videblis ke la lernilo estis propramane produktita sur iu „stencilo“:

 

            Agordu la brustojn, ho mia fratar'

            Por nova pli vigla jam kanto

            Ĝi sonu potenca de montoj kaj mar'

            Admonu al ĉiu dormanto.

 

            ...

 

            La lingvo benata montriĝis al ni

            Mirinda donaco ĉiela,

            Per amo al hejmo, patrujo, naci'

            Mi flamos en koro fidela.

            Kaj same fidelaj al hejma altar'

            Ni sentas nin filoj de l' tuta homar.

 

 

           

Ofte iu malfermis la pordon por trairi la ĉambron plena je patosaj versoj  kaj  eniri necesejon. La trairantoj ne havis intereson pri Grabowski.

            Mi lernis la nomojn de la homoj ĉirkaǔ mi: Mladenka, Žaneta, Darinka.

            La instruisto Roger havis eksedzinon Nena.Ŝi eniris foje kun la fileto ĉe la mano.

-          Venu, anĝeleto, mi aĉetos por vi glaciaĵon.

                      La anĝelo sekvis obeeme.

                        Plaĉis al mi tiu vivanta Esperanto el la buŝo de la panjo. Ĝi estis pli  suka estis ol  la versoj de  Tagiĝo.

 

            Pajo kaj Roger ofte  ion tajpadis sur la tajpilo. Al akomencantoj oni ne multon rakontis. Poste mi komprenis ke tion kio ili faris estas – organizado de Pupteatra Internacia Festivalo. Ŝajne ke ili uzis multe da poŝt markoj, ĉar Pajo stimulis nin aĉeti Esperantajn librojn. Unu nomiĝis Bestofarmo. La alia multe pli komplike: Kalevipoeg.

            Žaneta kaj Boris uzis duoblan biciklon. Ĝi nomiĝis Ferdinand. Boris estis peranto por „El Popola Ĉinio“.

Nikola revis pri la Norda Kabo. Pero apogis la revadon. Mišo preferis Turkion. Nedeljko, Kruno kaj  Damir komplimentadis al studentinoj de la unua jaro kaj forpeladis ilin per dusencaaj rimarkoj. Ĉiuj tre ŝatis eskursi al la montkabano Cesargrad. SEK  ial konsideris Cesargrad sia posedaĵo. Tie,  Veljac kuiris sur la fajro apud la domo ion  el brando kaj fumo en metala telero, kio nomiĝis karampampula. Tie mi lernis ke oni ĉiam devas lasi la  hakitan lignaĵon en la kuireja ujo, kiam oni forlasas la montkabanon, por la venonta grupo, kiam tiu, laca algrimpos.

            Mi ne plu memoras ĉu Roger finlekciis tiun B-kurson kun siaj kursanoj. Ĉu li instruis pri Majstro M'Saud de Ribillard?

            Oni informis nin ke iuj kiuj nomiĝas „Bude Borjan“ renkontiĝas merkrede. Ne estis klare kial, sed tiuj iel estis malinteresaj kaj maljunaj.Oni forgesis diri ke al tiuj malinteresaj apartenas la ejoj de „Bude Borjan“. Tiu Bude Borjan ŝajne  pagadis la fakturojn pri  kurento. Ni hejtis per ligno. Kiu aĉetis lignaĵon kiun ni tiris el la kelo? Kiu zorgis pri purigado de la ŝtuparo? Tiajn demandojn oni ne starigis kiam oni membris en SEK.

            Mi ricevis mian unuan gravan taskon:

-Vi veturos al Bled esplori ĉu eblas tie organizi PIF.- Pajo parolis per la tono kiun ne eblis rifuzi.

            Mi komencis grumbli: mi havas vespere lecionon pri la franca. Sed Pajo trovis iun tagon kiam mi povis iri al Bled. Li donis al mi la monon por la veturo. Mi devis bone kontroli la kvantojn da ejoj en Bled.

            Mi raportis poste: - Estis tri grandaj saloj kaj la direktoro montris al mi la hazardludejon kie la aktoroj povos hazardludi.

-          Oni ne diras salo sed salono. Kaj frenezaĵo, pupistoj ne ludas en hazardludejoj, ili ne havas monon.

Ke  ne estas mono por tio pri kiu umis Pajo kaj Roger estis tre klare jam en 1967. Sed same esti klare ke ili faras ion

mirindan, ion noblan kaj ion plezurigan. Kaj sen vortumi tion, mi apogis ilian laboron, tiam... kaj dum la postaj 40 jaroj.

 

                                                                                                                                                         Spomenka Štimec


 

 

La arkivon kreis Davor Klobučar, iama SEK-ano el 1980-aj jaroj.


Povratak na stranice Hrvatskog saveza za esperanto
REen al la paĝoj de Kroata Esperanto-Ligo