Freŝa provo en la malnova ĝenro
Spomenka
Štimec - Recenzije njenih knjiga na esperantu - Recenzoj de ŝiaj libroj en Esperanto
Spomenka Ŝtimec / Pizo, 1984. Edistudio, 141 p. 12,5 x 21 cm.
Ni havas verkistinon
(recenzo de Tyburcjusz Tyblewski en Fonto n-ro 55, aprilo 1985)
Mi ne konas ĉiujn eldonaĵojn de
Edistudio, sed tiu ĉi tuj ekplaĉas pro la aspekto (grafika prezento,
formato, litertipoj, kiuj kursive substrekas intimecon de la enhavo). Kun tia
estetika kontento mi eniris la unuajn paĝojn de la libro kaj ekĝuis
kreskon de la stato ĝis (mi ne kaŝas) admiro kaj ravo. Mi volas
konfesi al vi pri la aventuro, kiu ne ofte okazas pro libro. Devas esti grava
verko, necesas efektiva talento de la verkinto, ke mi preferu legi anstataŭ
labori aŭ ripozi. Tio okazis kun Spomenka Ŝtimec. Mi prenis la libron
kun simpatio, ĉar mi konas la aŭtorinon; krome logis la aspekto (bona
laboro de la eldonisto). Sed frazo post frazo mi pli oportunigis la kuŝlokon,
por ne pretervidi la bildojn, kiujn ŝi tiel bele skizis.
La aŭtorino rakontas pri sia esperantista vivo, en kiun enplektiĝis amo kaj kunvivado kun alikulturano. En senpera sperto de la paro naskiĝas nuancaj situacioj, en kiuj la stereotipo de ŝi ne kongruas kun tiuj de li kaj inverse. Tio naskas sentojn. La sentoj regas en ilia vivo kaj ... karakteziras la romanon. Eble post VIVO VOKAS de Stellan Engholm tiu ĉi OMBRO SUR INTERNA PEJZAĜO estas por mi la unua, en kiu la vivo pulsas per natura kaj varma ritmo. Ĝi estas esperantista vivo, realiĝanta per la internacia lingvo hejme aplikata far la homoj, kiuj renkontiĝis dank' al ĝi, kaj kiuj homiĝas per ĝi.
Admirinda estas la observo-kapablo de la aŭtorino, kiu konstruis la buntan mozaikan bildon per reliefaj eroj - varmaj, precizaj, imagigaj, sentivigaj - permesantaj identiĝi kun ŝi aŭ li, sed ĉefe kun ŝi - la persono finformita. Li ŝajnas ekzisti nur pro ŝiaj reagoj, skizata jen forte, jen apenaŭ, kiel en la vivo mem. Spite al ĝojaj momentoj, al opaj ekscitoj, en la romano regas etoso de tristeco, de malserena meditado, kiu esprimas suferojn de la lasita virino.
Tial en la klaran, videblan pejzaĝon enŝteliĝas la ombro, minacanta al la koloroj, al la ĝuoj, kiuj estis, kiuj pasis kaj lasis la guston de amaro. Tiu viro trovis alian virinon. La fakto preskaŭ banala pro sia ofteco ricevis per klavoj de Spomenka Ŝtimec delikatan dimension de digna sufero, pro kiu tremas manoj, mankas spiro, mankas dormpovo kaj amasiĝas afekcioj - de la plej simplaj agordoj ĝis la amo. Ĉio-ĉi rakontita per belaj frazostrioj, al kiuj oni emus aldoni aŭ sian propran agordon aŭ (ne malofte) majestan melodion.
Mi mencias klavojn, ĉar tajpilo rolas en ŝia vivo vere grave. Kiu verkas, tiu scias kiom malfacile estas prezenti sian homan rilaton al objektoj. La aŭtorino faris tion majstre, prezentinte sian revon posedi tajpilon kaj ĝian realigon kun (neeviteblaj) seniluziiĝoj. "Valentina" (ĉu Olivetti?) vivas pro tio kaj preskaŭ personiĝas - ankaŭ por la leganto. Des pli vigliĝas la homoj mem, kiujn ŝi volas montri. Malmultaj, private, intime, en etaj scenoj de aktivado kaj en profundaj ekpulsoj de ekzistado.
Mi legis la libron de la komenco ĝis la fino, enlitiĝinte post laciga tago. 141 paĝoj de la romano meritas tiun faron por ekvidi kaj la pejzaĝon de virina personeco kaj la ombrojn, kiujn jetas sur ĝin la senta malkoincido. Ni havas verkistinon, kiu (se ne pli frue pro sia porkultura laboro) ekekzistis per sia nuna faro: Ĝi povas esti interesa filmscenaro por kapabla reĝisoro, sed ĉefe ĝi estas bildostrio por pensanta leganto. La originala E-literaturo riĉiĝis per grava verko. Ni atendu la kontinuon.
La plej bona
recenzo de Sten Johansson
En la Esperanta originala literaturo abundas verkoj, kie la aŭtoro uzas sian plenan imagpovon por rakonti nenion pri si mem, nenion el siaj spertoj aŭ sentoj, kaj nenion pri la reala vivo, ofte kaŝante ĉi vakuon sub komplika intrigo kaj vepra lingvaĵo. Kompreneble, fojfoje tamen io el la vivo likiĝas inter la linioj. Sed la surfaco preskaŭ ĉiam estas fantazia. Krimromanoj, fantastaj romanoj, sciencfikcio, utopioj, distraĵoj, filozofiumado, fabeloj kaj epopeoj.
Kiam aperis en 1984 Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec, ĝi estis alia. Tre alia. Ĝi estis verko vera, kiu povus aperi en nacia literaturo. Persona, senŝminke sincera rakonto el la privata vivo de iu "mi". Ne gravas, ĉu tiu "mi" identas aŭ similas al la aŭtorino. Gravas la verko, kiun ŝi kreis, kaj ĝi estas granda artaĵo rava, pentrita per simplaj rimedoj - almenaŭ ŝajne simplaj.
Rapide la romano famiĝis inter legantaj esperantistoj, kaj hodiaŭ (en 2001) ĝi estas sendiskute unu el la mejloŝtonoj de la Esperanta literaturo.
Ombro sur interna pejzaĝo estas romano pri amrilato, sed ĝi komenciĝas je tiu momento, kiam la amo finiĝis - almenaŭ unuflanke, ĉe la alia, la kunulo. Ĝia temo estas la iom-post-ioma fado de la kuneco, kaj la klopodoj de la protagonistino alkutimiĝi, akcepti aŭ malakcepti, elteni, la staton de eksulino. La aŭtorino plenumas tion en tia majstra maniero, ke ĉiu homo, kiu iam trovis sin ies eksulo, devas rekoni la sentojn, la reagojn, la agojn. Kaj tamen ni ne povus eldiri ilin, ĉiuokaze ne tiel bele! La talento de Spomenka Štimec estas trovi ĝuste la plej trafajn kaj unike signifoportajn detalojn el miloj da bagateloj en la ĉiutaga vivo, konkretajn detalojn, kiuj vivigas la sentojn de la leganto pli ol mil senvivaj vortoj.
Spertu ekzemple, kiel ŝi igas la hejmajn objektojn atesti pri la ekskuneco:
Inter lia foriro kaj mia solsento la nokto ekkonstruis sian unuan matenon. Mi revenas liten. La polmo metita subvangen por doni falsan impreson, ke iu ĝin varmigas. Mensogo! Tio estas mi! Mi mem!
Diskrete mallumigi la lampon! Neniu movo por ne veki la triston, kiu laca endormiĝis.
Mateno grizigas la ĉambron. Li kutimis fermi ŝutrojn, mi ne. Tial nun la mateno aperas frue kaj grize kolorigas leviĝon.
- Vi devas mem fermadi ŝutrojn ĉiuvespere! - komentas la voĉo aferece.
Ankaŭ la medio de la romano estas malofta en la Esperanta literaturo - la nuntempo, la ĉiutaga vivo de veraj, normalaj homoj. La fakto, ke ĝi okazas meze de Esperantio, en plurnacia esperantista medio, kompreneble alportas plian valoron. Ĝi ja temas pri ni, kiuj renkontiĝas en kongresoj kaj festivaloj, enamiĝas, korespondas, klopodas kunvivi, elreviĝas...
Tra la verko regas tono de humanismo, kiun oni rekonas el aliaj verkoj, kiel la natura, propra sinteno de la aŭtoro. Al ĉiuj personoj en la verko, ankaŭ al la "mi", la aŭtoro estas senflata sed ne senkompata. Al mi profunde impresis la suba epizodo, memoro el la feliĉa tempo, kiam la paro ankoraŭ ne estis eksparo. Sed ankaŭ tiam troviĝis eksulino - alia virino - kaj jen sentu la vibrojn de ĵaluzo, kulpo, antaŭtimoj kaj - kolegineco:
Kiam mi alvenis liaurben li diris ke mi konatiĝos kun lia eksedzino. Mi ne tro scivolemis. Ial mi fartis malkomforte. Mi preferus vidi ŝin de malproksime por ne devi paroli kun ŝi. [...]
- Ĉu vi volas ke ni vizitu ŝin hodiaŭ? - li demandis iun posttagmezon. Li ne diris ŝin, li uzis ŝian nomon. Mi preferus diri ne, sed mi akceptis. Ĝi iam okazu. Mi atendis dum li laĉis siajn ŝuojn. La laĉado ne longe daŭris. Mi ekdeziris ke ŝi ne estu hejme. [...]
Kiel impresas renkonti sian eksedzinon?
Ĉu dum konversacio ne enŝteliĝas ilia unua supo el poreo, komune kuirita iun foran posttagmezon? Tiu supo kaj tiu posttagmezo apartenas nur al ili. Neniu povas ĝin kundividi. La fakto, ke mi ĝin enkapigis, estis nur vana klopodo, eniri ilian vivon antaŭ ol en ĝi estis mi. [...]
Mi pensas pri tio kiom da fojoj Jan malfermadis konservaĵojn por ŝi. Vespermanĝo. Oni serĉas pri iu neŭtrala temo kaj trovas ĝin.
La lingvaĵo de Štimec estas tre simpla, sed riĉa je valoroj. El ĉiuj Esperanto-verkistoj, ŝi estas tiu, kiu kapablas eldiri plej multe per la plej simplaj rimedoj. Male al tro da aliaj, ŝi esence ne verkas per vortoj, sed per imagoj, situacioj, agoj, kiujn ŝi vestas per la plej proksime troveblaj vortoj - almenaŭ tiel ŝajnas. Kredeble la vero estas pli komplika. Kelkaj el la ĉapitroj de Ombro... estas reciklitaj noveloj, kiuj aperis ankaŭ en pli frua versio en la novelaro Vojaĝo al disiĝo (kiu tamen eldoniĝis pli malfrue, laŭ la lama logiko de Esperanta eldonado). Do, ni povas kompari la lingvaĵon de tiuj du versioj, kaj konstati, ke efektive Spomenka Štimec poluris sian lingvaĵon, kiu jam komence ja estis bela. Do, kiel ĉe multaj grandaj artistoj, ankaŭ ĉe ŝi eble la simpleco ne estas tiel simpla afero!
Post Ombro... ni ja ricevis ankoraŭ kelkajn romanojn, kiuj prezentas - membiografie aŭ ne - spertojn kaj memorojn el la intima vivo de romana protagonisto. Hetajro dancas de Eli Urbanová estas unika kreaĵo, precipe el forma vidpunkto. Fajron sentas mi interne de Ulrich Matthias kaj Adolesko de Blazio Vaha koncentriĝas je la junula evoluo. Fadenoj de l’ amo de Gerrit Berveling traktas amrilatojn iel duone persone, duone fantazie. Sed nedubeble la plej bona verko en tiu kampo ankoraŭ restas Ombro sur interna pejzaĝo.
Iuj recenzantoj - ekzemple Ĵak LePuil kaj Don Harlow - ja laŭdas la stilon de Stimec, sed trovas la enhavon banala, negrava. Sed la stilo neniel klarigas la pozicion de ĉi romano inter legemaj esperantistoj, precipe el iom pli junaj generacioj. Laŭ mi la klarigo estas, ke la aŭtoro per bela, konvena stilo rakontas sincere kaj trafe pri la vivo de ni ĉiuj. La leganto sentas, ke temas pri li aŭ ŝi mem.
Ombro sur Interna Pejzaĝo
recenzo de Don Harlow
Pro la lingvaĵo, mi nepre volas rekomendi ĉi tiun libron al ĉiu, kiu legas. Pro la enhavo ... nu, iu antikva Romiano sugestis, ke oni ne disputu pri gustoj.
La intrigo estas pli-malpli klasika, sed eble de pli moderna vidpunkto. Nome: knabino perdas knabon ... knabino pasigas pli ol cent paĝojn obsedite de memoroj pri knabo ... knabino klopodas dronigi siajn sopirojn per aliaj knaboj, sed sensukcese. Knabino tamen daŭre vivas. Eble knabino verkos aŭtobiografian romanon?
Nu, multaj el la intrigoj de Ŝekspiro estis simile sensukaj; ili ankaŭ ricevis sian guston el la lingvaĵo. Ekde la komenco -- "Mi fartis iom kiel uzita glubendo, kiun oni klopodas reuzi sed ĝi ne plu fikstenis" == mi atendis kvazaŭ majstran regadon de la lingvo tra la tuta libro. Aŭ, de paĝo 128:
Antaŭ relvoja barilo aŭtoj haltigitaj: vico de ruĝaj lumoj kiel koliero etendita en skatolo el nokto. En vilĝo mallumo grimpas sciurrapide al pinopintoj. Ruĝaj lumoj post ili oftiĝas, detruante silenton per rebrilo. La trajna sireno laŭtiĝas: akra radio de ĝeno entranĉas la nokton. Urbiĝas. Mi venas hejmen.
Ĝenoj venas de la literstilo -- la oblikvan oni nepre rezervu por elstarigendaj vortoj aŭ esprimoj -- kaj de la diversaj preskoboldaĵoj, kiuj aperas tra la tuta libro. Inter tiuj lastaj mi nenie trovis senintencan klasikaĵon; sed eble hispanlingvanoj ridus vidante la vorton "nalgluiĝis" sur paĝo 10.
Bonan legadon.
Spomenka Ŝtimec / 65 p. Hukuoka Esperanto-Societo. Zagreb - Hukuoka 1990.
Vojaĝi kun Spomenka
recenzo de Sten Johansson
Multaj esperantistoj verkas kaj publikigas rakontojn pri vojaĝoj. Vizitoj al kongresoj, renkontiĝoj kun konataj kaj nekonataj samideanoj en aliaj landoj. Ofte tiaj rakontoj havas nulan literaturan valoron kaj esprimas ĉefe naivan edifon pri la mirindaĵo, ke dank' al Esperanto oni havis okazon vidi novajn lokojn. Temas pri tekstoj, kiujn eblus nomi vastigitaj bildkartoj.
Kiam Spomenka Ŝtimec verkas en tiu ĝenro, la rezulto estas alia. Ŝi sukcesas - almenaŭ de temp' al tempo - transformi tiujn bildkartojn en literature valorajn novelojn. Per ŝiaj okuloj ni vere vidas kaj miras, per ŝia temperamento ni sentas kaj reagas, kaj per ŝia asociado ni ricevas impresojn, ideojn kaj konsiderojn trafajn, interesajn kaj pripensindajn.
La tekniko de Spomenka ofte estas ŝajne simpla, sed efektive tre konscia. Kutime ŝi apudmetas diversajn konkretajn observojn kun siaj propraj pensoj, asociaĵoj kaj sentoj. La rilatojn, la klarigojn kaj konkludojn ŝi emas lasi al la leganto. Kelkfoje ja aperas klarigoj historiaj aŭ aliaj, tamen ŝi iel sukcesas eviti la ĝenan impreson de prelegado al la leganto. Oni sentas pli-malpli ke ŝi memorigas al si mem tiujn aferojn, samtempe okulumante al ni. Kaj ŝi havas mirindan talenton densigi la grandajn, nekapteblajn aferojn de la mondo - politiko, kulturaj diferencoj, eĉ milito - en palpeblajn detalojn kaj ĉiutagajn situaciojn. Per tio ŝi ne malgrandigas ilin, sed alproksimigas ilin, senvualigas al ni ilian konkretan signifon por la ordinaraj homoj.
En Geografio de miaj memoroj aperas naŭ relative ampleksaj rakontoj el Azio, Ameriko, suda kaj norda Eŭropo. Tiu formato konvenas al la stilo de Spomenka, kaj mi legis ilin kun granda ĝuo. Kompreneble ŝi ne sukcesas senĉese teni saman sorĉan etoson - jen kaj jen aperas partoj kie iom tro stakiĝas sekaj informoj aŭ indiferentaj taglibraj notoj de laca vojaĝanto. Kiel tuto la kolekto tamen estas tre plaĉa. Eble mi tamen dezirus iom pli zorgan redaktadon, kiu povus ĝustigi la ortografion de kelkaj nomoj kaj eble glatigi iujn vortoformojn, sed la teksto ja legiĝas flue kaj ĝue.
Nesenditaj leteroj el Japanio estas parte iomete alistila. Temas pri sep nelongaj rakontoj pri vojaĝo tra Japanio en 1988. Iuloke, ekzemple en la komenca En Hiroŝimo, oni rekonas la tipan stilon de Spomenka, kun multaj personaj komentoj kaj pensoj. Sed pli ofte atakas nin vicoj da faktoj, spertoj, informoj, travivaĵoj, laŭ iom rapida ritmo, kiu eble bridis la Spomenkan asociadon. Nu, tio povas esti sekvo de tro plenplena vojaĝplano kaj eble influo de tro senripoza vivstilo de la vizitata lando. Kompreneble ankaŭ nura raportado pri kiel oni en Japanio manĝas, sidas, lavas vestaĵojn, banas sin, iras trajne ktp estas tre interesa por eŭropa leganto, tamen de Spomenka Ŝtimec mi atendus ion plian. Nu, kelkloke mi efektive ja ricevas tion, sed tute ne ĉie.
Malgraŭ tiu kritiko, necesas emfazi, ke al tiu, kiu ŝatas vojaĝi sidante en sia hejma fotelo, mi tre rekomendas vojaĝi kun Spomenka!
Japanaj facetoj zorge
poluritaj
recenzo de Giulio Cappa (Italio)
(...) Estas signifoplene ke ĝuste japana eldonejo aperigis ne nur en la Esperanta originalo, sed ankaŭ en la japana Nesenditaj leteroj el Japanio de Spomenka Štimec. Tiun grandan honoron por vojaĝ-kajero de okcidentanino reciprokas la plej bela prozo hodiaŭ legebla en Esperanto. Štimec verkas per tre nuancita tamen tre komprenebla lingvo, ŝi manipulas ĝin en propra, emocia kaj kortuŝita maniero. Tiu aparta talento venas al ŝi de longa praktiko de Esperanto en unu el la malmultaj oficejoj kie ĝi estas ĉiutaga laborilo, kaj ankaŭ de persona klereco movada, nacilingva kaj internacia. Ŝi priskribas sian Japanion per la samaj lerteco kaj sentemo de Ombro sur interna pejzaĝo. Rapidaj, elokventaj penik-tuŝoj igas la libreton kaj atentinda prezento de civilizacio kaj artaĵo grava por nia originala literaturo.
Vojaĝo al disiĝo.
Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1990. 90p. 20cm.
Geografio de miaj
memoroj.
Vieno: Pro Esperanto, 1992. 140p. 23cm.
Kroata milita
noktlibro.
Vieno: Pro Esperanto, 1993. 103p. 23cm.
Historioj el ĵusa
pratempo - Ĉerpo el la homarana tradicio
recenzo pri ĉiuj 3 libroj
samtempe: Ulrich Lins (Germanio)
Kiam la usona semajnrevuo Time en 1987 dediĉis grandan artikolon al la centjara jubileo de Esperanto, ĝi citis ankaŭ la plendon de brita esperantistino ke, kontraste al la tradukoj de literaturaj ĉefverkoj, "ni ne havas ian leĝeran legaĵon."
Ne estas nun nia temo diskuti pri kion povas signifi "leĝera". Sed estas fakto ke mankas legaĵoj en Esperanto kiuj estus samtempe malpezaj kaj altnivelaj. Niaj pioniroj multe fortostreĉis por tradukoj kiuj demonstru la plenan kapablon de la lingvo. Tra la jardekoj ankaŭ evoluis originala literaturo kun plej altaj pretendoj. Estis krome multaj broŝuroj kaj libroj kiuj sin turnis al la t.n. ordinara esperantisto. Tamen inter tiuj superregas verkoj kies aŭtoroj ne vere havas multon por diri; ili celas iom distri aŭ amuzi, sed nek bazas sin sur kulturaj valoroj propraj al la esperantista komunumo, nek klopodas eduki al konsciiĝo pri ĝia aparta karaktero. Eĉ pli malbone, multaj aŭtoroj erare opiniis ke ne tiom gravas atenti pri senriproĉa lingvaĵo.
Spomenka Štimec estas escepto. Ŝi verkas pri temoj proksimaj al la vivo-sfero de la legantoj. Ŝia rigardo estas direktita al ordinaraj homoj. Kaj ŝi insistas je simpla stilo, ĝuste tial bela. Tiu ĉi aŭtorino restas imuna kontraŭ la lingvo-ĵonglemo de niaj esoteruloj. Ŝi preferas elvoki ĉe siaj legantoj intiman impreson – per lingvouzo trejnita interalie dum dudekjara laboro en Internacia Kultura Servo. "Mi volis," diris ŝi en intervjuo, "montri tiun sukan flankon de Esperanto, tiun malakademian, ĉar ĝi donas al mi grandan plezuron."
Sed ne nur pro la lingvaĵo elstaras la verkoj de Štimec. Ŝi ankaŭ sukcesas, pli ol iu alia nuna verkisto, ĉerpi el nia homarana tradicio kaj rilatigi al ĝi la observojn kiujn ŝi faras en la nuntempo, hejme aŭ dum vojaĝoj. Se estas vero, kion ni ofte varbocele asertas, ke per Esperanto eblas kolekti unikajn spertojn kaj akiri veran tutmondan perspektivon: jen ŝi personigas sukcesan provon plene utiligi la potencialon de Esperanto kaj samtempe transdoni la akiritan menso-larĝon al aliaj.
Vojaĝo al disiĝo entenas plurajn kontribuojn al Belartaj Konkursoj (ekde 1978), per kiuj Štimec komencis famiĝi. Geografio de miaj memoroj kolektas vojaĝ-impresojn el malsamaj landoj – ekz. Japanio kaj Kubo, Svedio kaj Irano –, kaj brile montras kion vere signifu "vojaĝi per Esperanto". Oni fermus la libron kun agrabla danko-sento, se ne estus la postparolo, verkita en rifuĝejo en oktobro 1991, kiam la aŭtorino kun aliaj zagrebanoj devis descendi en kelon por protekti sin kontraŭ la atak-aviadiloj el Beogrado.
En la tria verko, Kroata milita noktlibro, ne plu temas pri vojaĝoj. Štimec, ekscivitanino de Jugoslavio, raportas, ankaŭ per ekzemploj el la propra familio, pri la sekvoj de la disiĝo de kroatoj kaj serboj; amare notas ke malamo kreskas kiel inundo; kaj memoras pri Sarajevo en 1973, kiam ŝi estis la sekretariino de TEJO-kongreso. Tre malgaja ĉapitro traktas la sorton de esperantisto, la dentkuracisto René en Vukovar, kiun serboj forkondukis kaj verŝajne mortigis. Sed plej korskuaj estas vortoj diritaj dum la enterigo de alia esperantista viktimo, la kuracisto Pero. Ĉe la tombo la vidvino "lumigis kandelon de espero", vokante al ĉesigo de la malamo: "Ne gravas, kiu komencis la unua, kiom da fojoj . . . Mi al neniu koleras, ĉar mia edzo estas mortigita. Ne daŭrigu! . . . Estu ni la komenco de la paco, pri kiu ĉiuj parolas."
Nur per pli multaj kandeloj de espero, kiujn lumigas ankaŭ Spomenka Štimec per siaj verkoj, ni povos akiri la necesan volon venki la nunan tragedion de Eŭropo.
Vojaĝo al disiĝo.
Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1990. 90p. 20cm.
Vojaĝo
al disiĝo: taglibro de sentoj
recenzo de Stanislavo Belov
En
la rusa oni diras pri malŝparemulo, ke en lia poŝo “mono pepas”
kvazaŭ petante eliĝi. Sur mia breto pepas libroj – esperanto-libroj
aĉetitaj antaŭnelonge en UEA-vendejo. Mi jam forglutis 4 el 15 kaj
voras plu. Jen mia lasta viktimo – “Vojaĝo al disiĝo” de Spomenka
Štimec.
Iam, en la komenco de mia esperanto-vivo fascinis min ŝia belega "Ombro sur interna pejzaĝo" – vere unuaranga beletraĵo, kiu honorigus eĉ multe pli grandan literaturon ol nia. Nun me decidis legi ŝian rakontaron kaj jen – denove trafa elekto!
Temas
pri 22 noveloj, unue publikigitaj en diversaj revuoj kaj artikolaroj. Parto da
ili poste eniris la supremenciitan romanon (pri tio informas notoj ĉefinaj).
Pri kio rakontas al ni aŭtorino? Jen malfacila demando… Unuarigarde antaŭ
ni staras bunta plado konsistanta el diversspecaj komponantoj: priskriboj de
renkontiĝoj, vojaĝaj impresoj, rememoroj pri iamaj amrilatoj, hazardaj
pensoj. Tamen estas unu trajto, kiu forte similigas ĉiujn erojn de tiu
novelaro: sentoj.
Mi
ne konas Spomenka Štimec persone, sed ŝiaj verkoj klare bildigas virinon
tre (ĉu tro?) senteman, percepteman al iu ajn spirita movo, penso, ago.
Ŝi ekkonas tiun ĉi mondon ne racie, sed per sentoj, kiuj ŝajne
anstataŭigas al ŝi sensojn. Mi povas nur imagi kiom malfacila estas
vivo por tia homo, kies animo estas kvazaŭ senigita je haŭto kaj do iĝis
sentema kaj vundebla samtempe. Sed al ni, ŝiaj legantoj, tio donas unikan
eblecon eĉ ne ekvidi, sed eksenti ŝian internan mondon. Do ajna
malgravaĵo povas doni al ŝi puŝon al verkado.
Jen
ŝi staras en haltejo, atendante buson kaj pensas: kiom malgrandan terenon
okupas ŝiaj piedoj. Antaŭ iom da tempo tiu tereno povis spiri, nun
ŝi kovris ĝin, sed jen ŝi demetas la piedon – kaj ĝi povas
spiri libere. Ĉu? Jen ŝi sidas en aviadilo alteriĝanta kaj
pensas: se ĝi nun kraŝos kio okazos? kiaj estos ŝiaj lastaj
pensoj?
Ne,
mi ne plu rerakontu, ĉar mi vidas ke tio evidentiĝas stultaĵo. Ne
eblas plene transdoni sencon de tiaj verkoj, ĉar necesas transsendi
sentojn, kion mi ne kapablas fari. Diference de Spomenka Štimec.
Plenigo
de nova adresaro, morto de la patrino de alilanda konato, pordo de malfermita
galereo, vorto mankanta en ĉiuj alireblaj vortaroj, sciigo pri kraŝo
de la trajno en kiu ŝi ĵus veturis, letero ricevita de amato –
ĉion ŝi trasentas, kvazaŭ transirigas tra si por poste elverŝi
miksaĵon de siaj sentoj sur paĝojn. Verŝajne dum tiu elverŝo
perdiĝas parto da plej fajnaj sentoj, sed eĉ restintaj sufiĉas
por pensigi kaj impresi. Vera legindaĵo por ĉiuj inklinemaj al
meditado kaj kontemplado.
Mi
aldonu kelkajn vortojn pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas tre modesta. Mola
kovrilo, simpla papero, bildoj mankas. Post akurata legado dorso de mia libro
tamen parte malgluiĝis kaj post ioma plua uzado folioj verŝajne
impetus al liberiĝo. Tajperaroj ĉeestas, sed ne multegas. La lingvaĵo
estas facile komprenebla, kvankam foje ŝajnas iom nekongrua al reguloj, pli
proksima al “praktika” Esperanto, naskiĝinta post ties multjara ĉiutaga
uzado.
Iel
ajn estus, tio neniom ĝenis min kaj oni povas konsideri ĉi rimarkon
nura harsplitaĵo. Ne sekvu min – sekvu la libron kaj tio plene kompensos
legadon de ĉi eseeto. Kaj pardonu min pro kriplaj frazoj. Simple mi estas
plejparte racia, intelektema homo kaj eble manko de sentoj kialas por tiom arda
reago, ĉu? Aŭ ĉu ili vere loĝas en mi kaj la libro nur vekis
ion, profunde dormantan?
Pecoj da vivo
recenzo de Sten Johansson
Spomenka Štimec: Vojaĝo al disiĝo.
HEA, Budapeŝto 1990, 90 p.
Spomenka Štimec estas talenta aŭtorino
plej konata pro sia majstra romano Ombro sur interna pejzaĝo.
La novelaro Vojaĝo al disiĝo
konsistas ĉefe el pli fruaj verkoj. Mi ege ĝuis legi la dudek du
mallongajn novelojn - etudoj nomas ilin la eldonejo, sed pluraj el ili estas
veraj perloj, pli maturaj ol la pliparto de esperanta literaturo.
Štimec laboras en ŝajne malvasta kadro,
ĉiutaga, hejmeca, intima sfero, kaj ŝia tono estas persona, kvazaŭ
ŝi parolus kun mi sola, trans kuirejan tablon. En tiun varpon ŝi
nature enteksas vefton el la "granda vivo", amo, morto, angoro,
milito, politiko. Mi pensas ekz. pri Pacekzerco, kie monda politiko drama
infuziĝas en ŝian kuiradon de internacia manĝo, aŭ Participo
por la morto, kie ŝi kun lingva leĝereco delikate komentas la plej
seriozan.
Tri-kvar noveloj estas poste uzitaj en Ombro
sur interna pejzaĝo. Komparante la du versiojn, mi konstatas, ke eĉ
Štimec kapablas poluri sian stilon, kvankam ĝi jam komence imponis.
Tro multaj, kiuj verkas esperante, uzas la
lingvon kiel mekanikan ludilon. Štimec estas malo de tiuj. Ŝia lingvo
estas simpla sed riĉa, vivanta kaj elvokiva, kaj trafe spegulas la temon de
ŝiaj tekstoj.
Por uzo en studrondoj "progresantaj"
oni eldonis arojn da "Esperanto-historietoj" - mizeraj laŭ stilo,
lingvo kaj enhavo. Kial ne altigi la ambicion uzante ekz. ĉi tiun novelaron
de Spomenka Štimec kiel legolibron? Anstataŭ senvalora rubo la
studrondanoj ricevus pecojn da vivo en modela kaj persona lingvo, mallonge
dirite: Literaturon! Domaĝe nur, ke pro la aĉa bindo de HEA, mia
legado rompis la dorson (ne la mian, sed tiun de la libro!)
Mi rekomendas tiun ĉi verkon al ĉiuj
esperantistoj vivantaj!
Geografio de miaj
memoroj.
Vieno: Pro Esperanto, 1992. 140p. 23cm.
Tena.
Hejmo en Mezeŭropo
104 p. Pro Esperanto, Vieno 1996.
Invito
gustumi
recenzo de Sten Johansson
Elirpunkto de ĉi verko de Spomenka Štimec estas la morto kaj entombigo de ŝia avino Tena. Ĉirkaŭ tiu punkto la aŭtoro epizode, mozaike prezentas al ni erojn el la vivo de tiu avino, de la prageavoj, onkloj, praboonklinoj kaj aliaj parencoj, eĉ de si mem. El ĉiuj ĉi eroj ŝi teksas bildon pri la vivo dum kelkaj generacioj en vilaĝoj kaj urbetoj de "tiu peco de Mez-Eŭropo". Ĉar la vera ĉefrolanto de ĉi libro ne estas unuopa homo, kvankam la avino Tena reliefiĝas en la centro de la teksaĵo, sed la kultura grundo, la kutimoj, gustoj, odoroj de tiu neprecize difinebla parto de la mondo.
Tamen ĉeestas ne nur Mezeŭropo en la verko, sed ankaŭ la cetera mondo. Spomenka Štimec rilatigas la proprajn apartaĵojn al tiuj de aliuloj en maniero, kiu igas ŝin eble la plej aŭtente Esperanta el ĉiuj verkistoj.
En Japanio, foje, en la eta kuirejo de Krizantemo, sinjoro Osioka kuiris supon.
- Ĝi estas iom tro sala.
Mi proponis, nenion konjektante:
- Enmetu terpomon kaj lasu, ke ĝi bolu. Poste elprenu la terpomon. La terpomo forsuĉos la salon kaj ĝi estos elĵetita. [...]
- Kie vi lernis tion? [...]
- Mi lernis ĝin hejme, de la avino.
- Jen tio estas Eŭropo! - deklaris solene sinjoro Osioka. Tie, en Eŭropo, avinoj rakontas al siaj nepinoj pri tiaj aferoj. Ĉe ni oni silentas en la familio. (p. 94)
Spomenka Štimec famas pro la simpleco kaj senpereco de sia stilo. Sed tiu simpleco estas rezulto de ege altnivela artisma kreado, kaj certe tre konscie elektita. Ŝi havas fidon je la leganto, ke sufiĉas doni konkretan detalon, kaj la leganto uzos tiun por elvoki el siaj spertoj, el sia peceto de la mondo, el sia fantazio ĉiajn aldonajn sentojn. Kaj ŝi sendube konscias kaj akceptas, ke ĉiu leganto legos alian verkon. En sia rakonto, gravajn informojn ŝi sciigas per tre delikata mano:
Lekciis pri muziko ĉarma instruistino, kiu sentis sur sia bluzo la rigardon de la patro de Tena. Ŝi turnadis la paĝojn de notkajero kaj donis la takton per ŝuo, kiu kaŝis etan piedon.
- Fraŭlino instruistino ne plu venados. Vi ne devos plu sekvi la lecionojn. Vi sekvos ilin nur en la lernejo, - diris panjo Anna al Tena iun matenon.
Tena jubilis pro ĝojo. La pianludado ne estis ŝia plej ŝatata okupo. Ŝi eĉ ne memoris demandi kial ne plu estos lecionoj. (p. 35)
Kaj ŝiaj rimarkigoj fojfoje estas tiel reduktitaj, ke ili iĝas preskaŭ aforismoj:
Dormi estas iomete kiel morti. Sed oni revenas malrapide, unue la objektoj fariĝas realaj, poste ankaŭ pensoj kaj laste deprimiĝoj. (p. 27)
Grava temo en la verko estas la ĉirkaŭaj sociaj kaj politikaj ŝanĝiĝoj. La komenca kaj fina morto kaj entombigo de la avino okazas dummilite, dum daŭras la malkonstruado de la iama Jugoslavio. Temas pri milito, kiu disigas ne nur landon, sed familiojn, eĉ individuojn. La komentoj de Spomenka Štimec estas nelaŭtaj, tamen kelkfoje amare akraj: "Ĉe ni en Mez-Eŭropo oni tre lertas pri la malmuntado" (p. 87).
La plej restanta sento ĉe la legado de Tena tamen ne estas amaro, sed la granda homeca varmo, kun kiu la aŭtorino portretas homojn kaj priskribas mediojn kaj memorojn. Kelkaj el ŝiaj parencoj ŝajnas tre rimarkindaj personoj, tamen ne tio gravas. Ni ĉiuj havas amason da familiaj historioj, kiuj amuzas kaj kortuŝas la proksimulojn. Sed vivigi ilin al fremduloj, al legantoj en la tuta mondo, kaj igi tiujn senti ke ili ĉeestas en la mezeŭropa hejmo, inviti ilin gustumi la pladojn de avino Tena - jen la vere granda arto!
Valora proksimeco
recenzis Ulrich Becker (Germanio)
Kiam en Zagrebo mortis Tena, la avino, oni devis informi la parencojn en Beogrado helpe de amiko en Slovenio, ĉar rekta telefonado inter Kroatio kaj Serbio ne eblis. Kiam la onklino vojaĝis de Serbio al Kroatio por tie partopreni la entombigan ceremonion, ŝi iris tra Hungario, kaj sukcesis eniri Kroation nur ĉar ŝi retrovintis sian baptodokumenton el la jaro 1929, pruvantan ŝian apartenon al la katolika eklezio. Jen kio okazis – kaj okazadas – en la hodiaŭa Eŭropo, en la naŭdekaj jaroj, en regiono kiun la aŭtorino kun obstino nomas "mia parto de Mez-Eŭropo", en regiono kiu ankoraŭ suferas pro milito kaj ĝiaj kruelaj sekvoj.
La nova teksto de Štimec staras en unu vico kun ŝiaj aliaj prozaĵoj, samrange en sia fascina simpleco, bela kaj tamen trista. Ĝi enhavas personajn memorojn spicitajn per komentoj pri familiaj kaj regionaj kutimoj, tipaj situacioj, ŝatataj ĉiutagaĵoj. Ŝi pentras la longan vivon de Tena – plenkreskinta en la jaro de la formiĝo de Jugoslavio, mortanta dum ĝia senpaca disfalo – , virino bonkora, lerta en pluraj sencoj, vivama. La libro estas skribita kun iu timo, nome ke kun la morto de Tena kaj kun la plu kreskanta malamo kaj la milito, povus perdiĝi la memoroj, la tradicioj, la vivovaloroj. La teksteroj kiujn ŝi prezentas estas "rompaĵoj nur, sed persone gravaj", Štimec konfesas librofine, kaj la legantoj konservu ilin, dume. Ĉar dume ŝi ankoraŭ ne scias "de kiu flanko venos la trafo, kiu detruos".
Ni, en niaj aliaj partoj de Mez-Eŭropo, kaj ĉie ajn kie homoj sen granda financa malfacilaĵo povas aĉeti (kaj nepre aĉetu!) ĉi tiun ankaŭ ekstere belan libron, la 16-an en la Serio Originala Literaturo de Pro Esperanto, ni urĝe bezonas tiajn personajn tekstojn, por kompreni tra la hastaj televidaj bildoj el la tro multaj, tro foraj lokoj kie oni batalas, ke homoj ĉie ajn amas kaj naskas, kun homaj sopiroj kaj individue, eĉ inter la malamo kaj la morto kolektivaj. Tiu proksimeco kiun la libro kreas, estas ĝia plej alta valoro.
Hodler
en Mostar
105 p. Edistudio, Pisa, 2006.
recenzo de Andreas Künzli (Svislando)
Unue mi ne tro komprenis, kun kiu(j) celo(j) Spomenka Štimec verkis tiun libron. Kiam mi starigis al ŝi tiun demandon, ŝi respondis, ke la celoj estis: “Beletre vivigi unu el la modelinoj de F. Hodler por stimuli legantojn interesiĝi pri la reala Hodler patro kaj Hodler filo. Atentigi ke en Sarajevo, la urbo kiu ege suferis, troviĝas io rilatanta al nia Esperanto-kulturo”. Kun tiuj klarigoj mi kredis, ke mi pli bone komprenos kaj rekomencis legi la libron. Traleginte la tekston, mi tute ne bedaŭris, ke mi prenis la tempon por tion fari. Des pli ĉar en 2006 mi havis la okazon viziti la ĉefurbojn de Bosnio kaj Hercegovino.
Kiel (eble ne ĉiam vaste) konate, Hector Hodler, la fondinto de Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo en 1908, estis la filo de la svisa nacia pentristo Ferdinand Hodler (1853–1918). Sed Hector ludas nur marĝenan rolon en la nova libro de Štimec. Multe pli en la centro de la atento staras Jeanne Charles-Cerani-Ćišić.
Ĉi tiu franca virino, kiu venis el Liono en Svislandon dank' al stipendio, servis al Hodler kiel modelino (kaj amatino) inter 1901 kaj 1916. Tiukaze ŝi kolektis aŭ heredis de li centon da pentraĵoj. Fakte dum longa tempo la vizaĝo de Jeanne ornamis la 50-frankan bileton de la Svisa Nacia Banko.
Post la morto de la muzikisto-dirigento Antoine Cerani, la edzo de Jeanne, kaj de Valentine Godé-Darel (en 1914), kiu estis alia amatino de Hodler, kun kiu li eĉ havis filineton (kiu fariĝis la duonfratino de Hector kaj estis poste adoptita de Berthe Hodler), Jeanne eklaboris kiel flegistino en la hospitalo, kie ŝi devis asisti operaciojn ĉe militviktimoj kaj flegi ilin. Tiuokaze ŝi konatiĝis kun Mehmed Ćišić el Mostar en Bosnio-Hercegovino, al kiu ŝi edziniĝis kaj kun kiu ŝi veturis al Usono kaj Kanado, kie la diplomato reprezentis la jugoslavian registaron. Jen do la interesa konekto inter Hodler kaj Mostar-Sarajevo, kiu kondukis ĉe la kroata verkistino al la ideo skribi la fragmentecan biografion de la Hodler-modelino. Kun sia Meho Jeanne do havis la okazon veturi al Jugoslavio — Beogrado, Mostar, Niš — kaj konatiĝi kun la arkaika mondo de Balkanio, kiu tiutempe ankoraŭ estis forte influita de la turka mentaleco. Štimec uzas en sia rakonto aron da turkaj etnografiaj vortoj, kiuj donas al la teksto eĉ iom ekzotan ĉarmon.
Jeanne mortis en 1955 en Mostar, tre baldaŭ post ŝi ankaŭ Meho mem. Postrestis 280 Hodler-pentraĵoj, pri kiuj la direktoro de la Artista Galerio en Sarajevo interesiĝis. En 1966 estis subskribita kontrakto kun la heredantino Emina Korkut pri la aĉeto de la kolekto. En aprilo 1978 parto de la kolekto estis prezentita en la Artmuzeo de Berno, denove en 1998 en alia ekspozicio en Olten. Aperis akompanaj katalogoj (kun interesaj klarigaj tekstoj pri la vivo de Jeanne ktp.). La iom sensacia specifaĵo de tiuj bildoj estas, ke unu triono enhavis intervenojn de la posedantino, do ili evidente estis surpentritaj de Jeanne. Pro ŝia fuŝado Jeanne ne estis aparte ŝatata ĉe la Hodler-amantoj. Kiam en Sarajevo eksplodis la milito en 1992, la Hodler-artaĵoj estis ŝirmitaj. Post la militfino estis rimarkite, ke pluraj pentraĵoj eĉ malaperis. Plurajn bildojn trafis militdamaĝoj, kaj ili devis esti restaŭritaj; oficialaj svisaj instancoj investis duonmilionon da frankoj por la renovigo de la muzeo mem. En 1998 povis esti prezentita en Sarajevo centdudeko da hodleraj verkaĵoj. Tiel la nekutima trezoro fariĝis daŭre alirebla al la interesata publiko.
La biografia-historia-geografia rakonto en 23 ĉapitroj de Spomenka Štimec pri Jeanne Charles-Cerani-Ćišić, kiu portis la animon (aŭ spiriton) de Ferdinand Hodler al Mostar kaj Sarajevo, estas lingve senpretenda teksto, ĉar verkita en iom tro simpleca stilo. Kiel temo ĝi tamen vekas intereson precipe por legantoj, kiuj havas ian rilaton al Ferdinand Hodler kaj ties filo Hector, kiu iel hazarde kaj senkulpe aperis en tiu mondo kiel frukto de unu el multaj pli malpli hazardaj amaferoj de sia patro. Tamen bone ke ekzistis tiuj amaferoj kaj tiuj homoj. Kaj bone ke la sentema zagreba verkistino, kies fokuso celas la virinan psikon, eluzas sian talenton por krei psikologian beletron.
Persone mi dezirus, ke la verkema kroatino altigu sian Esperanto-lingvonivelon, pli forte eksperimentante per la reale ekzistanta Esperanto-vorttrezoro, por ke ŝiaj verkoj fariĝu lingve malpli tedaj kaj por ke oni povu pli facile imagi ŝin kiel indan Nobel-literatur-kandidaton. Ĉar mankas fontindikoj oni ne scias, sur kiuj dokumentoj Štimec baziĝis kaj kio estas realo kaj kio fikcio en ŝia rakonto. Plurajn erarojn (Holder, ridesklopodis, evoluigi — ne evolui — diskutojn, svurvoje k.s.) oni povintus eviti. La traduko de la libro al la franca aŭ germana lingvo estas por mi imagebla.
Libro enhavanta tiom da ĉio interesa kaj kortuŝa
recenzo de Vinko Ošlak
La plej verŝajnaj aĉetantoj de la romano Hodler en Mostar estos junaj homoj, kiuj lernis esperanton ne plu en societo aŭ klubo, por ne paroli pri lernado en publika lernejo, sed kiel interesan komputilan ludon el interreto. Tre verŝajne ili ne havas en sia hejmbiblioteko Enciklopedion de Esperanto el la jaro 1933, represita de HEA en 1986, en kiu sub la ŝlosilvorto Hodler troviĝas ampleksa prezento de la persono, kiu – efektive tute ne li, sed lia patro, kiu neniam estis adepto de nia lingvo – fariĝis la ruĝa fadeno, oni eĉ povus diri, ne vere troigante, la ruĝa ŝnuro de la libro, kiu per kelkaj paĝoj de sufiĉo apenaŭ pravigas atribui la verkon al la literatura ĝenro de romanoj. Sekve eĉ la Enciklopedio de Esperanto la nuntempan leganton ne helpos multe, kvankam tie troveblas la baza orientiginformo, ke Hector naskiĝis en la sama jaro, en kiu aperis la Unua Libro de Zamenhof, kaj lernis la lingvon samtempe kaj samloke kun alia grandulo de nia lingva historio, Edmond Privat. Hector Hodler kunfondis la centran UEA kaj faris la revuon Esperanto tutmovada organo, redaktante ĝin dum 13 jaroj. Hodler inventis la ĝis nun funkciantan "konsulan" reton de reciproka helpo al esperantistoj, vojaĝantaj tramonde aŭ serĉantaj nepran bezonaĵon. Nun lia ideo realiĝas kiel delegita sistemo ĉe UEA kaj kiel Paaporta servo speciale por gejunuloj ĉe TEJO.
Unu el probable kvin plej gravaj granduloj de la esperanta historio apud Zamenhof: Privat, Waringhien, Kalocsay, Lapenna... Hector Hodler mortis nur du jarojn post sia fama patro Ferdinand, en la jaro 1920. Sian havaĵon li heredigis al UEA.
Por eviti la unuan konfuziĝon, estu al mi permesite mallonge resumi la bazajn historiajn faktojn pri la ĉefa rolulo, eĉ se li fizike aperas nur en la unua triono de la libro kaj poste nur plu spirite kaj memore, kaj paralele de ties filo, kiu almenaŭ al esperanto-veteranoj devas esti konata nomo. Li naskiĝis 14an de marto 1853 cn Berno kaj mortis 19an de majo 1918 en Ĝenevo. Li kreskis en tre maloportunaj cirkonstancoj.
Lia patro, lignaĵisto Johano Hodler, frue mortis pro ftizo. Lia patrino edziniĝis denove al dekorkolorigisto Gottlieb Schüpbach kaj mortis jam en 1867, postlasinte ok orfojn. La plej aĝa filo Hector jam 12-jara transprenis la laborejon de sia duonpatro, kiu pro alkoholkonsumo ĝin ne povis plu mem prizorgi, kaj vivtenis la tutan familion. Estinte 18-jara li fariĝis lernanto ĉe la pejzaĝisto Ferdinand Sommer, translokiĝis al Ĝenevo kaj kopiis klasikaĵojn en la muzeo Rath, kie lin malkovris Barthélemy Menn kaj lin faris sia disĉiplo en pentrado. Li studvojaĝis Hispanion, kie li konatiĝis kun la verkoj de Velázquez. En 1885 li havis en Ĝenevo – Cercle des Beaŭ-Arts – sian unan personan ekspozicion, la sekva okazis en Berno 1887, kiam naskiĝis lia filo Hector. Lia sukceso venis per la bildo La nokto ( 1889). Dum la mondekspozicio en Parizo 1900 Hodler akiris ormedalon pro tri ekspoziciitaj bildoj. Li fariĝis unu el la plej gravaj pentristoj en Eŭropo kaj la plej grava ĝis niaj tagoj en Svislando. Li fariĝis membro de la viena, berlina kaj munkena secesioj. Sed pro lia protesto kontraŭ la germana bombardado de la katedralo de Reims komence de la unua mondmilito li estis elĵetita el ĉiuj germanaj artaj societoj. Tiom nur skize, por pli facile legi kaj kompreni la libron pri kiu ĉi tie temas.
Por esperantisto de tiarango kiel Spomenka Štimec jam ne povus esti tento sed simpla donitaĵo, fokusigi la vivon kaj pluan spiritan ĉeeston de Ferdinand Hodler tra la lenso aŭ eĉ prismo de lia filo Hector. Ne estis komuneco inter la patro kaj la filo en ilia okupiĝo, sed jes en ilia nobla karaktero. Tamen Spomenka Štimec, antaŭ ol esti aktivulo favore de la lingvo, same kara al ŝi kiel al Hector, estas verkisto, kiu la lingvon uzas por esprimi la mondon normalan, ne tiun miniaturan de la tutmonda esperantistaro. Ŝi en sia libro ne prisilentas la cirkonstancon, ke esperanto fariĝis obsedo de Hector Hodler, sed ŝi tion montras en nur kelkaj ĉapitroj kaj el tio ne tiras konsekvencojn por sia libro. Ŝin ne interesas la sorto kaj perspektivo de la amata lingvo – ŝi ekspluatas ĝin simple, kiel ĉiu nacia verkisto senbride ekspluatas sian gepatran lingvon, ne unuarange por glorigi ĝin, sed por glorigi la vivon en ĝia nekredebla intrigriĉeco. Tiel same Spomenka Štimec, kvankam laŭprofesie esperantkultura organizanto, en sia vera senditeco, helpe de siaj veraj talentoj, ekspluatas 1a lingvon de Zamenhof por esprimi la kapricemon de la vivo, manifestiĝanta per la sorto de Ferdinand Hodler kaj la damo. Kaj tiu damo, Jeanne Charles, fariĝis la fokusa instrumento de 1a verkistino Spomenka Štimec. Ne movada, bonŝance, sed verkista, pure arta elekto! Ne grave, ĉu ŝi konscias, mi supozas ke jes, sed la plej granda komplezo, kiun oni povas fari al iu lingvo, estas: ekspluati ĝin.
Legado de iu ajn libro de Spomenka Štimec finiĝas ne per literaturteoria emo difini la -ismon de ŝia verkadmaniero, tekniko, la skolon, al kiu ŝia arto povus esti atribuita, sed per simpla nedifinebla ĝuo super unu el mil kaj centmil variacioj, en kiuj la homa vivo kaj sorto manifestiĝas surmonde. Ŝia verkista talento estas sufiĉe elstara, por ke ŝi povas riski verkadon en simpla senpretenda kaj sentruka rakontado, kiel iu, kiu vere vidis la mondon, post sia reveno laca de ĉiuj vojoj sidas en sia bone hejtita ĉambro kaj rakontas al siaj familianoj pri la viditaj kaj spertitaj aĵoj. Tiel ŝia lingvo estas natureska, sen neologisma plago, sed same sen la skemisma plago, ĝuste tia por simple, tamen metafore kaj alegorie riĉe rakonti. Mi mem bezonis multajn jarojn kaj spertojn por, tenante la hebrean vortaron de la Malnova Testamento kaj helenan de la Nova enmane, fine ekkoni, ke la riĉo de la rakonto ne paralelas kun la riĉo de la vorttrezoro.
La kvalito de ŝia prozo estas io, kio povas daŭre esti laŭdata ĉe Goethe kaj aliaj klasikuloj de eŭropa prozo, sed ŝajnas eksmodiĝinta nuntempe: la senaltruda kaj senpretenda kapablo instrui, klerigi, pensriĉigi. En germana literaturkritika tradicio, eĉ en la angla, tio nomiĝas Bildungsroman. Ni legu unu el eblaj difinoj: En kleriga romano ankaŭ la leganto, ne nur la heroo de la romano akiru klerigadon – kaj tio okazas per la klersupereco de la aŭtoro. La heroo estas ofte plena de idealoj, naiva kaj juna kaj tiel en kontrasta rilato kun la ĉirkaŭmondo, kies rezulto estas nekomprenemo kaj forpuŝo ambaŭflanke. La renkontiĝo kun malmola realo dum la romanintriga fluo influas la evoluon de la ĉefa rolanto. Fine de tia evoluo estiĝas harmonio inter la rolulo kaj ties medio; li/ŝi fariĝas la parto de la mondo, kiu komence estis kontestita. Plia karakterizo estas, ke je gravaj punktoj okazas retrospektivo, por pli klare atentigi pri la evoluo. (Ralf Gantauer, el interreto)
Multaj elementoj de ĉi tiu difino certe validas ankaŭ por la verkmaniero de Spomenka Štimec, tamen ne la menciita pretendo esti klere supera al sia leganto – ĝuste tion ĉi la aŭtorino el Zagrebo certe nek sentas nek faras. Ni diru sincere: ĉu la klernivelo de nia juna generacio vere estas tiom enviinda, ke oni riproĉu al literatura verko paralelan klerigan efikon?
Hodler en Mostar de Spomenka Štimec fukcias kiel filma muntado. Ni havas scenejojn: Ĝenevo, Mostar, Berno, Ĉikago, Montrealo, Belgrado (la aŭtorino uzas: Beogrado), Niŝ, Sarajevo. La rakonto neabrupte, tamen punktŝanĝe saltas de unu scenejo en la alian, kio sukcese kontribuas al la drama tensio.
Jen la intrigo en kelkaj frazoj – nia mirinda instruistino pri muziko tiamaniere al ni rerakontis la enhavon de la operoj – por pli bone kompreni la sencon de miaj prijuĝoj:
Post la disiro de Ferdinand Hodler kaj Augustine, la patrino de lia filo Hector, li en sia ateljero ekkonis kaj baldaŭ ankaŭ en la biblia senco ekkonis f-inon Jeanne Charles. Ŝi fariĝis por li ne nur la plej grava modelo, sed ankaŭ la plej grava homo entute, lia amatino kaj prizorgulino en ĉiutagaj bezonoj. Tamen iam la kapricemo de ambaŭ roluloj interpuŝiĝas kaj la bela Jeanne simple malaperas el la vivo de la fama pentristo Hodler. Kaj baldaŭ prezentis al sia majstro kaj antaŭa mastro sian edzon, dirigenton Andreo Cerani. Iom poste la modelo Jeanne revenis pozi. Kontraŭ pli alta prezo. Estiĝis junvirina vizaĝo por nova 50-franka svisbankbileto. Efektive, ne nur en la romano. Interakte renkonto de Hodler, entrajne, kun francino Valentine, laŭdire granda amo kaj muzo. En Krakovo admira renkontiĝo de kroata instruistino Antonija Jozičić kun Hector. Ili eksperimentis, kiamaniere funkcias esperanto intimduope. Kongreso en Krakovo; Zamenhof distancigas sin de ĉiuj aŭtoraj kaj gvidaj rajtoj rilate esperanton. Kiu konas tion? Revuo de la unua esperanta elito. Komence de la mondmilito mortis la dirigento, edzo de Jeanne, sinjoro Cerani. Kaj Ferdinand Hodler perdas sian grandan amon Valentine, ilia filino Pauline baldaŭ iĝos orfo. Meze de la milito en la militista hospitalo de Ĝenevo, prizorgita de ruĝkrucanoj, inter ili de la volontulo Jeanne, renkontiĝo kun serbarmea volontulo el Mostar Meho Ćišić kun kuglovundita gambo. El lia parolema buŝo elŝutiĝas la tuta dramo de la serba armeo, fuĝinta tra Greklando kaj Albanio ĝis la insulo Korfuo. En la jaro 1920, du jarojn post la morto de Ferdinand Hodler kaj la jaro, en kiu mortis lia filo, la gravega esperantisto Hector Hodler, Jeanne kaj Meho el Mostar geedziĝas en Ĝenevo. Hodler ĉeestas nur plu per siaj bildoj. Meho Ćišić fariĝas diplomato de nova ŝtato, Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (Jugoslavio). Sekvas serio de diplomataj enposteniĝoj en Usono, Kanado, voko al Belgrado, vizito ĉe la gepatroj de Meho en Mostar en 1938, konatiĝo kun la Malnova ponto (Stari most), konstruita de turkoj en 1566; nova voko al la sudserba urbo Niŝ, denove en Mostar dum la dua mondmilito, kiu tamen ne detruis la markon de la urbo, ĝian antikvan ponton. En 1955 mortis Jeanne. Baldaŭ poste, legante la taggazeton Politika, ĉetable mortis Meho. La nevino de Jeanne, Emina, gvidas ekskurson al Mostar kaj volas montri al siaj klientoj bildojn en la muzeo, devenintaj de iu fama pentristo, kiu pentris ŝian onklinon Jeanne. En 1992 milito en Bosnio kaj Hercegovino. Bombarditaj la institucioj en Sarajevo kaj en Mostar. La ponto detruita de grenadoj. Sed el ruinoj leviĝas la kolekto de Hodler, deponita en la muzeo de Sarajevo, kaj ĉirkaŭiras gravajn galeriojn: Labako (Ljubljana), Zagrebo, fine Svislando.
Jen tio estas la ligo inter Svislando kaj Hercegovino, inter Ĝenevo kaj Mostar. Ligo homa, ligo ama, ligo mortada, ligo iluziplena kaj esperoplena.
Estas vero, ke la filmoanalogia tekniko en la fina parto de la libro ne estas tiom preciza kaj detaloriĉa kiel cetere. Hodler en Mostar estas unu el tiuj libroj, kiu povus esti pli ampleksa sen danĝero fariĝi teda. Leganto probable emus adiaŭi de Hodler kaj lia arto, de la personoj, ligitaj iam kun Hodler, manpreme kun novgeneraciaj homoj, kun kiuj oni povus identiĝi, ne kun iom deekstera raporto. Sed en la kazo de la libro, enhavanta tiom da ĉio interesa kaj kortuŝa ni ne plendu pri eroj, kiuj eventuale mankas. La tuto valoras esti legita ne nur unufoje.
recenzis Don Harlow
Interesitoj pri la historio de Esperanto eble rememoros la knabon Hector Hodler kiu, kune kun sia amiko Edmond Privat, fondis la Universalan Esperanto-Asocion. Sed eĉ tiuj interesitoj eble ne scias, ke la patro de Hector Hodler, Ferdinand Hodler, estis svisa pentristo kiun oni en tiu lando opinias nacitrezoro. Post lia morto, la svisa registaro arigis ĉiujn liajn pentraĵ^ojn por teni ilin en unu grandioza kolekto.
Ĉi tiu romano traktas ne tiom Hodler (kiu malaperas antaŭ la duono de la romano finiĝas) kiom lian iaman kromedzinon Jeanne Charles, (1) kiu post lia forpaso havigis al si sufiĉe grandan grupon de liaj pentraĵoj, pri kiuj la svisa registaro tute ne sciis, kaj kunportis ilin tra diversaj vivospertoj ĵ la romano ĉefe traktas ŝiajn vivospertojn — ĝis ili finfine troviĝis en la malnova bosnia-hercegovina urbo Mostar, kie, post la morto de Jeanne, parenco de ŝia edzo Meho (Mehmed) sukcesis liveri ilin al muzeo en Sarajevo, de kie la du plej gravaj malaperis dum la bosnia milito.
La romano estas sufiĉe interesa, sed mi trovis kelkajn korektindaĵojn. Unue, tro ofte la nomo Hodler aperas kiel Holder.
Sur p. 32 ni legas:
La ĉeestintoj ion rakontis pri iu Ido-krizo de la jaro 1907 ... Multe pli inspiraj ŝajnis al li la knabinoj, vigle diskutantaj pri la preparoj vojaĝi somere al kongreso en Cambridge.
Kompreneble, la Ido-krizo ne eksplodis ĝis post la kongreso en Cambridge.
Aliaj problemoj (malmultaj) estis aŭ malgravaj gramatikaj eraroj aŭ tajperaroj: izoligi (izoli) sur p. 33; islamanojn devenantaj (devenantajn) sur p. 51; popolajn kuirejon (kuirejojn) sur p. 66; univeristata (universitata) sur p. 67; rebela (ribela) sur p. 89.
Interesa romano, kiun mi unusesie tralegis.
(1) Dum kvindek jaroj la vizaĝo de Jeanne, pentrita de Hodler, aperis sur la svisa 50-franka monbileto.
Kroata
milita noktlibro
Pro Esperanto. Vieno. 1993. 103 paĝoj.
recenzo de Ulrich Lins
(...) En la tria verko, Kroata milita noktlibro, ne plu temas pri vojaĝoj. Štimec, ekscivitanino de Jugoslavio, raportas, ankaŭ per ekzemploj el la propra familio, pri la sekvoj de la disiĝo de kroatoj kaj serboj; amare notas ke malamo kreskas kiel inundo; kaj memoras pri Sarajevo en 1973, kiam ŝi estis la sekretariino de TEJO-kongreso. Tre malgaja ĉapitro traktas la sorton de esperantisto, la dentkuracisto René en Vukovar, kiun serboj forkondukis kaj verŝajne mortigis. Sed plej korskuaj estas vortoj diritaj dum la enterigo de alia esperantista viktimo, la kuracisto Pero. Ĉe la tombo la vidvino "lumigis kandelon de espero", vokante al ĉesigo de la malamo: "Ne gravas, kiu komencis la unua, kiom da fojoj . . . Mi al neniu koleras, ĉar mia edzo estas mortigita. Ne daŭrigu! . . . Estu ni la komenco de la paco, pri kiu ĉiuj parolas."
Nur per pli multaj kandeloj de espero, kiujn lumigas ankaŭ Spomenka Štimec per siaj verkoj, ni povos akiri la necesan volon venki la nunan tragedion de Eŭropo.
De IJK al batalfronto
recenzis Sten Johansson
Relative malofte samepokaj okazaĵoj en politiko kaj socio lasis evidentajn spurojn en la originala literaturo Esperanta. Dum en multaj naciaj literaturoj periodoj de milito aŭ socia premo baldaŭ iĝis fonto de multaj verkoj, en Esperanto tio okazis malabunde. Ja ni havas la romanojn de Baghy pri la Siberia kaptiteco, Metropoliteno de Varankin kaj en pli malfrua epoko unuopajn verkojn de Miyamoto kaj Kníchal. Ankaŭ en kelkaj verkoj de Nemere sociaj aktualaĵoj ludas rolon. Sed eksplicite trakti sociajn dramojn estis maloftaĵo, kaj se la dramo estas milito, ĝi simple forestas. Ĉu pro deziro, ke tiaj aferoj ne okazu? Eble jes, tamen ili okazas, eĉ al esperantistoj.
Ĉe la alia flanko de la batalfronto povus esti la kuzo. Kial ne, tio ne estas hipotezo. Ni ja estas en enlanda milito, la kuzo loĝas depost sia sesa jaro en la iama ĉefurbo, kiu nun fariĝis malamika.
La supra citaĵo el Kroata milita noktlibro de Spomenka Štimec do prezentas realon, al kiu ni ĉiuj devas iel rilati, vole-nevole, kun aŭ sen kuzo en iu loko, kiu "fariĝis malamika". Ne malplej ni esperantistoj devas rilati al ĝi, interalie ĉar trans la batalfronto povas troviĝi ne nur kuzo, sed krome tiel nomata samideano, kiu pro iu politika decido nun fariĝis malsamideano.
La Stokholma rokgrupo Persone jam en 1987 – jarojn antaŭ la disfaligo de l' Berlina muro, Jugoslavio kaj Sovetunio – koncerte kaj kasede kantis:
Fimalamiksoldat' frapas vin altere
Lian indulgon nun petas vi sincere
Kaj li retenas sin kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis
en la I.J.K.
Naive, ĉu? Kompreneble. Tamen la kantantoj, kiel svedoj kaj krome esperantistoj, ja rajtis naivi. Kaj da tiaj naivuloj ni eble bezonus pliajn, por elstarigi, kio efektive estus homa konduto, se ne estus se kaj tamen. La verso pri renkonto en IJK ja povus temi pri la IJK de Sarajevo en 1973, kiu rolas en unu ĉapitro de la "noktlibro" de Spomenka, ĝia iama kongresa sekretariino.
Efektive, en ĉi libro, verkita en Zagreba kelo dum bombatakoj, ni trovas iun, kiu ne nur en sekure idilia Stokholmo fortas esprimi revon pri homeco, sed eĉ ĉe la tombo de milite mortigita edzo. Por iu ajn homo kun sentoj kaj konscienco ne eblas sen doloro kaj kolero legi la vortojn de vidvino, patrino de kvin infanoj, kiu super la ĉerko de sia edzo insistas: "pardonu kaj forgesu ĉiujn nepagitajn kalkulojn [...] Tiel ni povas denove vivi kun tiuj, al kiuj ni murdis iun, kaj kun tiuj, kiuj iun murdis al ni."
Spomenka Štimec prezentas al ni splitojn de sia propra vivo, kaj tiu de amikoj, najbaroj, en la aŭtuno 1991. Ŝia perspektivo estas la homa, ĉiutaga; la kruelecon de ĉiuj politikaj agoj ŝi montras per iliaj efikoj al la homoj, efikoj al vivkondiĉoj, al mortoj, sed ankaŭ al pensmaniero. Ŝi ne cedas antaŭ la hororo, de kiu ni gustumas amarajn porcietojn, ekzemple en ĉapitro pri la dentisto René, pereinta en Vukovar, aŭ en la rakonto de Koka, eskapinta el la koncentrejo de Omarska. Sed ŝia majstreco konsistas en la kapablo kapti kaj teni la atenton de la leganto per minimumaj, apenaŭ rimarkeblaj sed ege trafaj detaloj konkretaj. Tiun trajton oni rekonas el ŝiaj pli fruaj noveloj, kaj el la romano Ombro sur interna pejzaĝo el 1984. Ŝia tekniko iel memorigas al mi instruiston, kiu se la lernantoj tro bruis kaj ne aŭskultis lin, mallaŭtigis la voĉon kaj per tio sukcesis reakiri la kvieton kaj atenton de la klaso.
Al mi plej impresas la ĉapitro Adiaŭo en Beograd, eble ĝuste pro tio, ke ĝi prezentas ne tiel multe la hororon de kruela milito, sed la mankon, la sopiron je tio, kio estas perdita. De tio, kion necesis rabi de la kuzoj, por povi peli ilin unu kontraŭ la alian. La sento de komuneco malgraŭ diferencoj. La respekto kaj aprezo de diverseco. La komunaj memoroj. La eblo telefoni, sendi leteron kaj mem vojaĝi laŭlonge de la rivero Sava, kies akvo fluas tra Zagrebo antaŭ ol atingi Beogradon.
Mi dezirus, ke ĉiu homo scianta Esperanton havu la eblon kaj emon legi ĉi libron. Kvankam verkita en Zagreba ŝirmejo, ĝi tre esencas kaj utilas al ni ĉiuj.
La
aŭstralia pupo
"La Aŭstralia Pupo"
ne aperis libroforme, ĉar lastmomente ekmankis la mono.
ĝi tamen ekzistas, sed nur en cento da fotokopioj. Tamen ekzistas recenzo:
recenzo de Sten Johansson
Okaze de la Universala Kongreso en Adelajdo en 1997, Kroatia Esperanto-Ligo eldonis ĉi kvar novelojn de Spomenka Štimec, el kiuj triopo aperas samkajere ankaŭ en angla traduko de Will Firth. Temas pri rakontoj el la familia kaj persona historio de la aŭtorino, rakontoj ligitaj al Aŭstralio.
En Morto en Melburna tramo ŝi rakontas pri sia avino, kies dua edzo migris al Aŭstralio. Nur post dudek kvin jaroj la avino mem sekvis lin tien. La rakonto pentras ŝin kiel fortan, laboreman virinon, kiu tamen neniam vere povis adaptiĝi en la nova kontinento.
En Tombejo en Carlton ni sekvas kroatajn migrantojn al Aŭstralio. La aŭtorino tre bone imagas la enorman ŝanĝon, kiun la migrado signifis por kelkaj vilaĝanoj, el kiuj unu estis ŝia avo.
En La Aŭstralia pupo ŝi rakontas pri sia propra infanaĝo en kroata vilaĝo, kaj pri la mirindaj sed fremdimpresaj pupoj, kiuj alvenis donace de la Aŭstralia avino. La perspektivo alternas inter trafe infana kaj iom tro plenkreske eksplika.
Krom tiuj tri noveloj, aperas ankaŭ iom superflue enkonduka noveleto, kie pluraj temoj de la aliaj noveloj resume ripetiĝas. Tri el la noveloj aperas ankaŭ anglalingve, sed ial ne la titola novelo.
La eldono ŝajnas tro haste farita. Por redaktado oni ne havis tempon, nek por elsarkado de ĝena amaso da preseraroj. Malgraŭ tio, la stilo kaj rakonta talento de Spomenka Štimec igas ankaŭ ĉi tiun kajeron ĝuebla kaj leginda. Plej sukcesaj estas ŝiaj priskriboj de kamparaj kroataj medioj kaj kutimoj.
Spomenka Ŝtimec / Pizo, 1984. Edistudio, 141 p. 12,5 x 21 cm.
Interna pejzaĝo de alia virino
recenzis Nikolao Gudskov
Esperanta originala literaturo estas riĉa je
aŭtoroj-virinoj. Tio, sendube, estus agrabla fakto, atestanta, ke nia
kulturo estas libera de ajnaj avantaĝoj por viroj, se ne estus evidente, ke
pliparto de la aŭtorinoj produktas ĉefe verkojn tre malmultajn,
sporadajn, aŭ ilia nivelo estas, fakte, subnivela. Kaj tio povus
konkludigi, ke, male, ankaŭ la internacilingva kulturo estas, same kiel la
naciaj, precipe vira kaj la lingvo destinita por la tutmonda uzado stimulas nur
la viran kreadon ... Sed, feliĉe, ekzistas esceptoj: en la vico de la viraj
klasikuloj de la esperantlingva literaturo troviĝas ankaŭ kelkaj
virinoj, kies verkoj almenaŭ ne malsuperas produktaĵojn de iliaj
aliseksaj kolegoj. Kaj inter ili honora loko apartenas, sendube, al Spomenka Štimec,
elstara aktivulino kaj prozistino el Kroatio.
Ĝis nun la fajna prozo de Spomenka pentris la mondon precipe per ŝiaj
propraj travivaĵoj, estis montrita kiel la „interna pejzaĝo” kaj
tial neeviteble havis la aŭtobiografian karakteron. Ĝuste tio estas
plej valora por tiu leganto-viro, kiun interesas karakterizoj de la specife ina
mondpercepto, kaj tial ŝiaj libroj servas al interproksimiĝo kaj
interkompreniĝo inter la du malsamaj mondoj, ekzistantaj en la homa socio.
Sed laŭ la spertiĝo de la verkistino, ĉe ŝi, verŝajne,
kreskis la kompreno, ke la metodo – montri la eksteran mondon pere de ina
interna pejzaĝo – eblas ne nur surbaze de aŭtobiografia materialo,
sed ankaŭ per montrado de travivaĵoj, internaj pejzaĝoj de aliaj
virinoj ... Tiel aperis la nova libro de Spomenka Tilla, prezentanta biografion
de fama germana aktorino Tilla Durieŭ, sed verkita samkaraktere al aliaj
libroj de Štimec: kiel aro da epizodoj el la interna vivo de la virino, sed nun
ne el la (kvazaŭ) propra, sed alies. La rezulto estas tre interesa kaj
inspira.
La elekto de la protagonistino estas klara: la aktorino grandan parton de sia
vivo pasigis en Kroatio, en Zagrebo, kaj ĝis nun tiu fakto estas memorata
kaj aprezata en la lando. Do, la vivo de la virino kun internacieca sorto
(germanino loĝinta en Zagrebo kaj pro ironio de la sorto dum certa tempo eĉ
civitanino de Honduro), prave ŝajnis por la zagrebanino interesa ankaŭ
por internacia esperantista publiko.
Tilla Durieŭ vivis longan vivon, kaj la vivo estis dividita en kelkaj tute
malsamaj periodoj. Jen tio estis ligita kun ŝiaj edziniĝoj, jen –
kun tute eksteraj teruraj politikaj eventoj, je kiuj tiom riĉis la ĵus
pasinta jarcento. Kaj en ĉiu el la periodoj Tilla vivis apartan vivon,
okupiĝis pri malsamaj aferoj, sed ĉiam – brile kaj elstare, tia
estis ŝia personeco. Ĉiam ŝi penis resti honesta, konduti
konforme al la konscienco – kaj, malgraŭ la evidenta neebleco, sukcesis.
Bedaŭrinde, en la libro ne tro multas ilustraĵoj kaj, ekzemple,
forestas fotoj kaj portretoj de Tilla el la frua periodo (kiam ŝi estis la
plej pentrata fare de famegaj pentristoj, inkluzive eĉ de Renoir, virino en
la komenco de la 20a jarcento kaj difinintino de modoj en Berlino), sed de tiuj
fotoj, kiuj ja estas, aperas impreso de elstara sagaco.
Kvankam en la libro estas ĝenerale priskribita la tuta biografio de Tilla,
en la fokuso, kompreneble, troviĝas ŝia periodo zagreba. Tien ŝi
trafis fuĝante kune kun sia tria edzo, juda entreprenisto, de naziaj
persekutoj. En 1941, kiam Jugoslavion atakis Germanio, ŝi devus fuĝi
plu, sed prokrastis ĝis la lasta momento – kaj ne sukcesis. La edzo
pereis, kaj ŝi pasigis en Kroatio ankoraŭ 12 jarojn ... La aliaj
periodoj de la biografio estas rakontataj kiel kvazaŭ rememoroj (tre
virinece, kiel Spomenka Štimec brile scipovas) aŭ – pri la lasta germana
periodo de la vivo – kiel sufiĉe seka listo de faktoj.
Ne indas ĉi tie rerakonti la biografion de Tilla – dezirantoj prefere
legu la libron. Tamen, por rekomendi la libron, endas fari ankoraŭ unu
rimarkon. Estis por mi jena kultura ŝoko, kiam mi legis la libron. Tilla loĝis
en Kroatio 20 jarojn – sed la lingvon de la lando tute ne ekposedis. Ŝi
sukcesis komunikiĝi nur en la germana! Tiaj detaloj treege multe diras pri
la landa kulturo – ja inter 1918, kiam Kroatio ĉesis esti aŭstra
teritorio, kaj 1953 pasis 35 jaroj, sed plu eblis komunikiĝi en Zagrebo nur
en la germana. Imperioj falas rapide, sed iliaj kulturaj spuroj restas en iamaj
teritorioj pli longe ol supozeblas ... Kaj ne estas la sola neatendita instruo
pri la kroata vivo – pluaj detaletoj, dissemitaj tra la teksto ĉu laŭ
la intenco de la aŭtoro, ĉu hazarde, tre elokvente rakontas pri tiea
vivo en 1930-1950aj jaroj, permesante gustumi kaj pli bone kompreni ĝin.
Do, la libro pri germana aktorino fariĝas certagrade tre viveca historia
romaneto pri Zagrebo.
Necesas gratuli la aŭtorinon pri la nova literatura sukceso kaj deziri, ke
ŝi plu ĝojigu nin per novaj verkoj – pri la virinoj, ĉu
elstaraj ĉu ordinaraj, kun la vere virina mondpercepto.
NA
GLAVNU STRANICU o Spomenki kod Hrvatskog saveza za esperanto -
AL LA HEJMPAĜO de Spomenka ĉe Kroata Esperanto-Ligo
NA
GLAVNU STRANICU Hrvatskog saveza za esperanto - AL LA HEJMPAĜO de Kroata Esperanto-Ligo