|
OVO JE ARHIVA DO
2013. GODINE NOVIJE TEKSTOVE POGLEDAJTE
OVDJE
VI NUN VIDAS LA
ARKIVON 2004 - 2013. NOVAJN TEKSTOJN RIGARDU
CXI TIE
I
N F O R M I L O
4-13(93)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
Hrvatska-Kroatio
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horo
naslov
na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
MBR
Međunarodni bankovni račun (IBAN):
HR7524020061100212739,
Prezidantino:
Nataša Batistić, tel: 098 957 3646,
Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić tel./faks.: 051 226 218
.
Rijeka, la 1an de
Septembro 2013
KARAJ
GESAMIDEANOJ!
Jen pasis la ferioj kaj ni alfrontas al aŭtunaj laboroj de nia
societo. Ni proponas nian aktivecon dum Septembro kaj Oktobro.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la programo:
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
18,30 – 19h Porkomencanta kurso
19 – 19,30h Konversacia daŭriga kurso
aŭ laŭ
interkonsento kun kursanoj.
Septembro:
La societejo estas malfermita ĉiulunde ek de la 18a ĝis la 20a horo.
La 9-an:
Kunsido de la Prezidantaro je la 18-a horo en la societejo. Ĉeesto
por ĉiuj libera.
La 14-an: (SABATO)
Ekskurso al Hrašćina (bieno de Spomenka Štimec) kie okazas
Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj. Ĉeestas
verkistoj kaj tradukistoj el Irano, Italio, Rumanio, Serbio kaj
Kroatio. Aliĝu ĉe Boris Di Costanzo tel.: 098 929 4623. Kontribuaĵo
por vojaĝkostoj: 100 kunaoj po persone.
Oktobro:
La societejo
malfermita ek de la 18a ĝis 20a horo
La 1-an (MARDO):
Komenco de porkomencanta kurso de esperanto.
EKSKURSO AL
HRAŠĆINA (bieno de Spomenka Štimec) kie okazas Renkontiĝo de
esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj. Ĉeestas verkistoj kaj
tradukistoj el Irano, Italio, Rumanio, Serbio kaj Kroatio. Aliĝu ĉe
Boris Di Costanzo tel.: 098 929 4623. Kontribuo por vojaĝkostoj 100
kunaoj po persone. Niaj societanoj jam dum multaj pasintaj jaroj
vizitadis la renkontiĝojn en Hrašćina. Ni esperas ke ankaŭ vi aliĝos
ĉi jare.
NOVI TEČAJ ZA POČETNIKE
NOVI TEČAJ ESPERANTA ZA POČETNIKE POČINJE U UTORAK 1. LISTOPADA U
DRUŠTVENIM PROSTORIJAMA BLAŽA POLIĆA 2 S POČETKOM U 19 SATI. MOLIMO
DA O TEČAJU OBAVIJESTITE SVOJE ZNANCE I PRIJATELJE. CIJENA TEČAJA JE
100 KUNA MJESEČNO.
NOVA KURSO DE
ESPERANTO POR KOMENCANTOJ
NOVA KURSO DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ KOMENCIĜAS MARDON LA 1-an DE
OKTOBRO JE LA 19a HORO EN LA SOCIETEJO, BLAŽA POLIĆA 2. PRI LA KURSO
INFORMU VIAJN KONATULOJN KAJ AMIKOJN. PREZO POR LA KURSO ESTAS 100
KUNAOJ MONATE.
PASINTAJ
OKAZAĴOJ
VOJAĜO AL KAŠTELIR KAJ NOVIGRAD
Dimanĉon la 26an de Majo ni organizi
s ekskurson
al Kaštelir kaj Novigrad por viziti familianoj de niaj forpasitaj
membroj Marĉelo Trampuh kaj Svetozar
Ĉulibrk.
Ekskurson al Kaštelir kaj Novigrad partoprenis jenaj membroj de nia
societo: Boris kaj Jaga Di Costanzo, Ana Radulović, Gordana Katunar,
Vjekoslav Morankić, Damir Morankić kaj Klementina Perašinić kun filo
Armando.
Niaj membroj vizitis Kata Trampuh vidvinon de Marĉelo Trampuh kaj
Mira Ĉulibrk
vidvinon de Svetozar. Ni metis florojn sur tombojn de Marĉelo kaj
Svetozar.
Venis al renkontiĝo ankaŭ ses esperantistoj el Triesta Esperanto-Asocio.
Entute en Kaštelir kaj Novigrad estis kun gefamilianoj 20 personoj.
Kun Italoj oni interkonsentis ke membroj de nia societo vizitos la
17an Esperanto-Konferencon de Alp-Adrio kiu okazos la 1an de Junio
ĉi jaron en Izola, Slovenio.
KONGRESOJ,
RENKONTIĜOJ, EKSKURSOJ
17-a ESPERANTO-KONFERENCO "
ALP-ADRIO“
Okazis en Izola,
Slovenio 1-2 junio 2013.
Labora tago estis la 1an de Junio. Kadre de la Konferenco plej parte
estis kulturaj programoj, sed ankaŭ oni pritraktis konferencan temon
kiun prezentis organizantino de la Konferenco Francka Riĵnar. En
diskutoj pri estontaj aktivecoj de renkontiĝoj de Alpadriaj
esperantistoj, oni konkludis ke la renkontiĝojn nepras daŭrigi per
modestaj manieroj. La ĉefa celo estas ke esperantistioj de Alp-Adria
regiono, daŭrigu per ĉiujaraj renkontiĝoj. Oni proponis ke la sekva
18-a konferenco okaziĝu en Rijeka dum la 10-a Kongreso de Eŭropa
Esperanto-Unio dum Julio 2014. La konferencon partoprenis trideko da
esperantistoj el Slovenio, Italio, Austrio, Germanio, Hungario kaj
Kroatio. El Kroatio ĉeestis rijekanoj Boris Di Costanzo, Marisa Dabo,
Gordana Katunar kaj Vjekoslav Morankić.
UNIVERSALA KONGRESO DE
ESPERANTO
Okazis en Rejkjaviko (Islando).
Ĝin partoprenis niaj membrinoj Gordana Katunar kaj Ana Radulović. La
Konreson partoprenis pli ol 1000 kongresanoj. Dum la Kongreso la
komitato (asambleo) elektis novan estraron de Universala Esperanto-Asocio
kaj novan prezidanton Mark Fettes.
LA 10-a KONGRESO DE EŬROPA ESPERANTO-UNIO EN
RIJEKA EN 2014
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) proponis al nia societo ke la 10-a
kongreso okazu en Urbo Rijeka. Nia societo akceptis esti
kunorganizanto de tiu ĉi Kongreso. Urbestro de Urbo Rijeka mr. sc.
Vojko Obersnel invitis la Kongreson en nian urbon. Ĝi okazos ekde la
5a ĝis la 11a de Julio 2014. Eŭropa Bulteno publikigis informojn pri
Rijeka en tri paĝoj. Bonvolu legi Eŭropan bultenon sur paĝo de EEU
http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno
TURISMA PROSPEKTO DE URBO RIJEKA EN
ESPERANTO EN LA RETO
http://press.tz-rijeka.hr/PDF/RIJEKA-Eo.pdf
ttt-paĝo sur kiu troviĝas prospekto
de Rijeka en esperanto.
Vi povas la prospekton
printi por Vi , atentigi viajn, precipe eksterlandajn gekonatulojn.
ĈU
VI DEZIRAS DAǓRIGI ESPERANTAN MEMBRECON EN NIA SOCIETO?
DA
LI ŽELITE NASTAVITI ESPERANTSKO ČLANSTVO U NAŠEM DRUŠTVU?
MEMBROKOTIZO
Kotizo estas grava
afero por la societo. Sen membroj la societo ne povas ekzisti. Do
per via pago de membrokotizo Vi ebligas ke nia societo ekzistu kaj
vivu. Tio estas la statuta devigo, kiun membroj devus respekti. Laŭ
statuto de la societo ni devas, se iu ne pagis membrokotizon dum du
jaroj forigi lin/ŝin el la membrolisto de la societo, Do ne permesu
tion. Pagu membrokotizon.
ČLANARINA
Članarina društvu za
rad društva je veoma važna. Bez članova društvo ne može postojati,
pa stoga plaćanjem članarine Vi omogućujete da Vaše društvo postoji
i živi. To je inače statutarna obaveza koju članovi trebaju
poštovati. Inače ako ste zaista istiniti esperantista trebali biste
biti član društva kako bi i vaš glas na skupštini (ako i kad
zatreba) omogućio da za budućnost sačuvamo našu imovinu od oko 400
metara kvadratnih poslovnog prostora, a koji će uskoro uz suradnju
Saveza izviđača Rijeke postati Hostelo «Esperanto» Kostrena. Konačno
od te imovine naše društvo živi i djeluje već više od 33 godine.
Po statutu društva,
članovi koji nisu platili članarinu dvije prošle godine, trebaju
biti brisani iz članstva društva.
PLAĆANJEM ČLANARINE POMAŽETE RAD I OPSTANAK DRUŠTVA!
PAGANTE
LA MEMBROKOTIZON VI HELPAS LA EKZISTON DE LA SOCIETO!
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto.hr
,
http://press.tz-rijeka.hr/PDF/RIJEKA-Eo.pdf
www.esperanto.de
www.uea.org
http://www.eventoj.hu/http://edukado.net
http://ilei.info
Estu
kore salutataj el nia societo. Fartu bone! Prezidantino Nataša
Batistić.
I
N F O R M I L O
3-13(92)
Esperanto društvo
Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
Hrvatska-Kroatio
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horo
naslov
na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739,
Prezidantino:
Nataša Batistić, tel: 098 957 3646
Vicprezidanto kaj sekretario:
Vjekoslav Morankić tel./faks.: 051 226 218
Rijeka, la 1-an de Majo 2013
KARAJ
GESAMIDEANOJ!
Ni informas vin pri la
programoj dum periodo Majo-Aŭgusto ĉijare.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la programo:
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
18,30 – 19h Porkomencanta kurso
19 – 19,30h Konversacia daŭriga kurso
aŭ laŭ interkonsento
kun kursanoj.
GRAVE: Dum
julio kaj aŭgusto la societejo estos fermita.
Majo:
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ek de la 18a ĝis la 20a horo.
La 12-an(DIMANĈO):
je la 11a horo. Jarkunveno de la Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto.
La 18-an(SABATO): kunsido de KEL-a Prezidantaro en Zagrebo je la 11a
horo
La 20-an: Kunsido de la Societa Prezidantaro je la 18-a horo en la
societejo. Ĉeesto por ĉiuj libera.
La 26-an: (DIMANĈO) Ekskurso al Kaštelir kaj Novigrad al
esperantistaj familianoj.
Junio:
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ek de la 18a ĝis la 20a horo.
La 1-an: (SABATO)
Ekskurso al Alp-Adria Konferenco en Izola, Slovenio.
La 8-an (DIMANĈO): Zagreb je la 11-a horo. Jarkunveno de Kroata
Esperanto-Ligo. Partoprenos oficialaj delegitoj de nia Societo.
EKSKURSO AL
KAŠTELIR KAJ NOVIGRAD
Dimanĉon la 26-an de Majo ni organizas ekskurson al Kaštelir kaj
Novigrad por viziti familianoj de niaj forpasintaj membroj Marčelo
Trampuh kaj Svetozar Ćulibrk. Aliĝu ĉiu lunde en societejo, aŭ ĉe
Boris Di Costanzo, tel: 098 929 4623. Por veturelspezoj de buseto
100 kunaoj.
EKSKURSO AL
ALPADRIA ESPERANTO-KONFERENCO
Sabaton la 1-an de Junio ni organizas ekskurson al Izola, Slovenio
por partopreni laboron de la konferenco almenaŭ unu tagon. Aliĝu ĉiu
lunde en societejo aŭ ĉe Boris Di Costanzo, tel: 098 929 4623. Por
veturelspezoj de buseto 150 kunaoj.
KONGRESOJ,
RENKONTIĜOJ, EKSKURSOJ
UNIVERSALAN KONGRESON DE ESPERANTO
Okazonta en
Rejkjaviko Islando partoprenos du niaj membrinoj.
RENKONTIĜO DE ESPERANTLINGVAJ VERKISTOJ KAJ TRADUKISTOJ
Okazos en Hrašćina Trgovišće (Bieno de Spomenka Štimec) meze de
Septembro. Delegacio de nia societo ĉestos la okzaĵon.
LA 10-A KONGRESO DE EŬROPA ESPERANTO-UNIO EN RIJEKA EN 2014
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) proponis al nia Societo ke la 10-a
Kongreso okazu en Urbo Rijeka. Nia Societo akceptis esti
kunorganizanto de tiu ĉi Kongreso. Urbestro de Urbo Rijeka mr. sc.
Vojko Obersnel jam invitis la Kongreson en nian urbon. Ĝi okazos
ekde la 5-a ĝis la 11-a de julio 2014. Eŭropa Bulteno publikigis
informojn pri Rijeka en tri paĝoj. Bonvolu legi Eŭropan Bultenon sur
paĝo de EEU
http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno
NŰRENBERGA ESPERANTO-GRUPO SOLENOS 125an DATREVENON
La
plejmalnova Esperanto-Grupo de la mondo solenos en Majo ĉijare sian
125 jaran ekziston. El nia Societo oni sendas sincerajn gratulojn.
TURISMA
PROSPEKTO DE URBO RIJEKA EN ESPERANTO EN LA RETO
http://press.tz-rijeka.hr/PDF/RIJEKA-Eo.pdf
TTT-paĝo
sur kiu troviĝas prospekto de Rijeka en esperanto.
Vi povas la prospekton printi por Vi , atentigi viajn, precipe
eksterlandajn gekonatulojn.
ĈU
VI DEZIRAS DAǓRIGI ESPERANTAN MEMBRECON EN NIA SOCIETO?
DA
LI ŽELITE NASTAVITI ESPERANTSKO ČLANSTVO U NAŠEM DRUŠTVU?
MEMBROKOTIZO
Kotizo estas grava afero por la Societo. Sen membroj la Societo ne
povas ekzisti. Do per via pago de membrokotizo Vi ebligas ke nia
Societo ekzistu kaj vivu. Tio estas la statuta devigo, kiun membroj
devus respekti. Laŭ Statuto de la Societo ni devas, se iu ne pagis
membrokotizon dum du jaroj forigi lin/ŝin el la membrolisto de la
Societo. Ne permesu tion. Pagu membrokotizon.
ČLANARINA:
Članarina društvu za
rad društva je veoma važna. Bez članova društvo ne može postojati,
pa stoga plaćanjem članarine Vi omogućujete da Vaše društvo postoji
i živi. To je inače statutarna obaveza koju članovi trebaju
poštovati. Inače ako ste zaista istiniti esperantista trebali biste
biti član društva kako bi i vaš glas na skupštini (ako i kad
zatreba) omogućio da za budućnost sačuvamo našu imovinu od oko 400
metara kvadratnih poslovnog prostora, a koji će uskoro uz suradnju
Saveza izviđača Rijeke postati Hostelo «Esperanto» Kostrena. Konačno
od te imovine naše društvo živi i djeluje već više od 33 godine.
Po statutu društva,
članovi koji nisu platili članarinu dvije prošle godine, trebaju
biti brisani iz članstva društva.
PLAĆANJEM ČLANARINE POMAŽETE RAD I OPSTANAK DRUŠTVA!
PAGANTE
LA MEMBROKOTIZON VI HELPAS LA EKZISTO DE LA SOCIETO!
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto.hr
,
http://press.tz-rijeka.hr/PDF/RIJEKA-Eo.pdf
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
http://ilei.info
Estu kore salutataj el
nia societo. Fartu bone! Prezidantino Nataša Batistić.
I
N F O R M I L O
2-13(91)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
Hrvatska-Kroatio
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horo
naslov na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739,
Prezidantino:
Nataša Batistić, tel: 098 957 3646
Vicprezidanto kaj sekretario:
Vjekoslav Morankić tel./faks.: 051 226 218.
Rijeka, la 6-an de Marto 2013
KARAJ
GESAMIDEANOJ!
Ni informas vin pri la
programoj dum periodo Marto-Aprilo ĉijare.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la programo:
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
18,30 – 19h Porkomencanta kurso
19 – 19,30h Konversacia daŭriga kurso
aŭ laŭ
interkonsento kun kursano.
Marto:
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ek de la 18a ĝis la 20a horo.
La 18-an:
Kunsido de la Prezidantaro je la 18-a horo en la societejo. Ĉeesto
por ĉiuj libera.
Aprilo:
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ek de la 18a ĝis la 20a horo.
La 8-an je
la 18a horo : Preparlaboroj por organizo de la Jarkunveno.
La 14-an (DIMANĈON):
JARKUNVENO okazas en societejo kaj komenciĝas je la 10-a horo (unua
kunvoko). Je la 11-a horo komenciĝas la Jarkunveno en la dua kunvoko
se en la unua kunvoko je la 10a horo la Jarkunveno ne havus kvorumon.
ESPERANTO-MASKERADA
KOMPANIO «PAŽDROĆ» PARTOPRENIS DIMANĈON LA 10-an DE
FEBRUARO ĈI JARE LA
KARNEVALAN PARADON EN RIJEKA.
Ĉiujare, jam sepan fojon
laŭvice, nia Esperanto-Maskerada Kompanio «Paždoć» partoprenis la
internacian karnavalan paradon en Rijeka kiu estas unu el la plej
konataj en Kroatio kaj Eŭropo. La kompanio ĉiu jare elektas apartan
nomon por prezenti sin en la karnavalo. Por nuna jaro estis elektita
nomo «GUSARI» (piratoj). La kompanio en la karnavala parado nombris
40 maskojn kaj havis alegorian veturilon. La nomo de la grupo
«Esperanto-Maskerada Kompanio Paždroć» estis klare videbla sur la
veturilo kaj la grupo estas menciata ĉe ĉiu kontrol-punkto por
publiko. La karnavala grupo konsistas de esperantistoj,
neesperantistoj kaj anoj de la loka itala minoritato. Inter kvardeko
da membroj de la grupo estis 13 esperantistoj( kaj familianoj aŭ
amikoj de esperantistoj) el Rijeka, Zagreb kaj Osijek. Estis
portata esperanto flago, kaj sur autoveturilo estis granda emblemo
de Esperanto Societo kun verda stelo.
KONGRESOJ,
RENKONTIĜOJ, EKSKURSOJ
UNIVERSALAN KONGRESON DE ESPERANTO
Okazonta
en Rejkjaviko Islando partoprenos du niaj membrinoj.
ALPADRIAN ESPERANTO-KONFERENCON
Vizitos ankaŭ
kelkaj niaj membroj. Ĝi okazos en Izola, Slovenio 1-2 junio 2013.
Informoj pri aliĝo ĉe Boris Di Costanzo retadreso
bdesperanto4@gmail.com aŭ telefone 098 929 4623
72a HISPANA KONGRESO
Okazos en urbo
Zaragoza de la 3a ĝis la 5a de Majo. Intencas partopreni ĝin nia
prezidantino Nataša.
EKSKURSOJ:
-Kaštelir Novigrad.
Vizito al esperanto familioj de niaj eksaj membroj forpasintaj en
Istrio okazonta la 26an de Majo.
-Hrašćina
Trgovišće (Bieno de Spomenka Štimec). Renkontiĝo de esperantlingvaj
verkistoj kaj tradukistoj. (meze de Julio aŭ Septembro).
TURISMA
PROSPEKTO DE URBO RIJEKA EN ESPERANTO EN LA RETO
http://press.tz-rijeka.hr/PDF/RIJEKA-Eo.pdf
ttt-paĝo sur kiu troviĝas prospekto
de Rijeka en esperanto.
Vi povas la prospekton
printi por Vi , atentigi viajn, precipe eksterlandajn gekonatulojn.
ĈU
VI DEZIRAS DAŬRIGI ESPERANTAN
MEMBRECON EN NIA SOCIETO?
DA
LI ŽELITE NASTAVITI ESPERANTSKO ČLANSTVO U NAŠEM DRUŠTVU?
MEMBROKOTIZO
Kotizo estas grava afero por la societo. Sen membroj la societo ne
povas ekzisti. Do per via pago de membrokotizo Vi ebligas ke nia
societo ekzistu kaj vivu. Tio estas la statuta devigo, kiun membroj
devus respekti. Laŭ statuto de la societo ni devas, se iu ne pagis
membrokotizon dum du jaroj esti forigita el la membrolisto de la
societo, Do ne permesu tion. Pagu membrokotizon.
ČLANARINA:
Članarina društvu za
rad društva je veoma važna. Bez članova društvo ne može postojati,
pa stoga plaćanjem članarine Vi omogućujete da Vaše društvo postoji
i živi. To je inače statutarna obaveza koju članovi trebaju
poštovati. Inače ako ste zaista istiniti esperantista trebali biste
biti član društva kako bi i vaš glas na skupštini (ako i kad
zatreba) omogućio da za budućnost sačuvamo našu imovinu od oko 400
metara kvadratnih poslovnog prostora, a koji će uskoro uz suradnju
Saveza izviđača Rijeke postati Hostelo «Esperanto» Kostrena. Konačno
od te imovine naše društvo živi i djeluje.
Po statutu društva,
članovi koji nisu platili članarinu dvije prošle godine, trebaju
biti brisani iz članstva društva.
PLAĆANJEM ČLANARINE POMAŽETE RAD I OPSTANAK DRUŠTVA!
PAGANTE
LA MEMBROKOTIZON VI HELPAS LA EKZISTO DE LA SOCIETO!
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto.hr ,
http://press.tz-rijeka.hr/PDF/RIJEKA-Eo.pdf
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
http://ilei.info
JARKUNVENO-INVITILO
NE FORGESU: La 14an de Aprilo je la 10a horo.
B
O N V E N O N!
Estu kore salutataj el
nia societejo. Fartu bone! Prezidantino.
I
N F O R M I L O
1-13(90)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
Hrvatska-Kroatio
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horo
naslov na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739,
Prezidantino:
Nataša Batistić, tel: 098 957 3646
Vicprezidanto kaj sekretario:
Vjekoslav Morankić tel./faks.: 051 226 218
.
Rijeka, la 2-an de Januaro 2013
KARAJ
GESAMIDEANOJ!
Je komenco de Nova Jaro kaj pasintaj festotagoj ni deziras feliĉon
kaj prosperon en la nova jaro.
Ni informas vin
pri la programoj dum periodo Januaro – Febuaro ĉijare.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la
programo:
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
18,30 – 19h Porkomencanta kurso
19 – 19,30h Konversacia daŭriga kurso
Januaro:
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ek de la 18a ĝis la 20a horo.
La 7-an:
Kunsido de la Prezidantaro je la 18-a horo en la societejo. Ĉeesto
por ĉiuj libera.
La 28-an:
Prepar-laboroj por la Karnavala Parado en Rijeka. La paradon
partoprenos nia Esperanto-Maskerada Kompanio "Paždroć"
Februaro:
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ek de la 18a ĝis la 20a horo.
La 4-an je
la 18a horo : Preparlaboroj laboroj por la Karnavala Parado en
Rijeka. La paradon partoprenos nia Esperanto-Maskerada Kompanio "Paždroć"
La 10-an (DIMANĈO):
KARNAVALA PARADO EN RIJEKA (ek de la 12-a ĝis la 19-a horo).
Partoprenas ankaŭ nia Esperanto-Maskerada Kompanio "PAŽDROĆ".
ESPERANTO-MASKERADA KOMPANIO "PAŽDROĆ" ĈE KARNAVALA PARADO
EN RIJEKA EN 2013a JARO DIMANĈON LA 10-an DE FEBRUARO
Ĉiujare, kaj 2013an jaron jam sepan fojon laŭvice, nia Esperanto-Maskerada
Kompanio "Paždoć" partoprenos la internacian karnavalon en Rijeka
kiu estas unu el la plej konataj en Kroatio kaj Eŭropo. Ĝi okazas
kiel kutime ĉiu jare meze de monato Februaro. En karnavala parado de
maskiĝintaj grupoj partoprenas pli ol 100 grupoj kaj averaĝe 10.000
partoprenantoj. La parado de maskoj daŭras pli ol 6 horoj. La
paradon spektas inter 100 kaj 150 mil spektantoj. Per sia maskerada
kompanio Esperanto Societo Rijeka prezentas sin al vasta publiko.
Nomo de la grupo "Paždroć" en kroata čakava dialekto signifas en
Esperanto "tohuvabohuo" (En loka dialekto de itala minoritato la
vorto estas preskaŭ la sama "pasdrocio"). La kompanio ĉiu jare
elektas apartan nomon por prezenti sin en la karnavalo. Por nuna
jaro estas elektita nomo "GUSARI" (piratoj). La kompanio en la
karnavala parado nombras inter 40 kaj 50 maskojn kaj havas alegorian
veturilon. La nomo de la grupo "Esperanto-Maskerada Kompanio Paždroć"
estas klare videbla sur la veturilo kaj la grupo estas menciata ĉe
ĉiu kontrol-punkto por publiko. La karnavala grupo konsistas de
esperantistoj, neesperantistoj kaj anoj de la loka itala minoritato.
Oni intencas plilarĝigi la grupon kun alilandaj esperantistoj. Al la
karnavalo de Rijeka estas ankaŭ akceptataj grupoj el aliaj urboj kaj
ankaŭ el eksterlando. Interesuloj kiuj volus kiel membroj de la
karnavala grupo partopreni en la parado devas kovri kostojn por
prepari maskojn, kaj ĉi jare ili estas 40 eurojn po persone. Ĉiuj
interesuloj kiuj volus partepreni la paradon de la karnavalo en
2013a jaro, ĉu kiel anoj de la karnavala grupo, ĉu per aparta
karnavala grupo, aŭ kiel spektatanto, kontaktu Esperanto-Societon
Rijeka (
esperanto.rijeka@ri.htnet.hr ) kaj oni ricevos informojn kiun
kontakti por ricevi detalajn informojn kaj kondiĉojn por aliĝi.
Poŝta adreso de Esperanto Societo Rijeka estas: Blaža Polića 2,
HR-51000 RIJEKA, Kroatio.
ESPERANTSKA KARNEVALSKA DRUŽINA "PAŽDROĆ" NA
KARNEVALSKOJ POVORCI NA RIJECI 10. VELJAČE 2013.
Esperanto društvo Rijeka svake godine nastupa u suradnji sa
Karnevalskom družinom "Paždroć" na karnevalskoj povorci na
međunarodnom karnevalu na Rijeci, a 2013. bit će to sedmi puta za
redom. Skupina nastupa pod imenom "ESPERANTO-MASKERADA KOMPANIO
PAŽDROĆ". Međunarodna karnevalska povorka na Rijeci je jedna od
najpoznatijih u Hrvatskoj i u Europi. Ove godine sudjeluje oko 100
maškarskih družina s više od 10.000 sudionika. Povorka maski traje
više od 6 sati a povorku promatra u prosjeku između 100 i 150 tisuća
ljudi. Sa svojom maškaranom skupinom Esperanto društvo Rijeka
predstavlja se širokoj publici. Ime družine je "Paždroć". Na
hrvatskom čakavskom narječju znači: "svega i svačega". Najsličnija
riječ ovoj bila bi u kajkavskom narječju "čušpajz" dok ova riječ na
esperantu glasi "tohuvabohuo". Ova riječ "paždroć" slična je i u
lokalnom talijanskom dijelaktu koji pripada talijanskom narječju
veneto, a u Rijeci je za taj dijalekat uobičajen naziv "fiumanski".
U tom dijalektu riječ glasi "pasdrocio". Svake godine skupina
izabira za karnevalski nastup poseban naziv za maškarsko
predstavljanje. Za ovu godinu izabran je naziv "GUSARI". U skupini
je 40 do 50 maškaranih učesnika a imaju i velika alegorijska kola.
Na alegorijskim kolima ispisuje se maškarska tema. Ime skupine na
esperantu ESPERANTO-MASKERADA KOMPANIO "PAŽDROĆ" je vidljivo na
dvije strane alegorijskih kola pa se tako esperantska skupina
predstavlja pred stotinjak tisuća gledatelja. Dolazak skupine
najavljuje sa na svakom kontrolnom punktu za prisutnu publiku.
Članovi skupine su esperantisti, neesperantisti i pripadnici
talijanske manjine. Esperanto društvo želi proširiti skupinu s
esperantistima iz drugih mjesta iz Hrvatske a i iz inozemstva. Na
riječki karneval primaju se skupine iz drugih gradova a i iz
inozemstva. Učesnici koji žele sudjelovati kao članovi skupine u
karnevalskoj povorci moraju podmiriti troškove izrade maski koji
iznosi 300,00 kuna po osobi. Svi zainteresirani, koji žele
učestvovati na riječkom karnevalu kao članovi esperantske skupine,
ili sudjelovati s vlastitom grupom ili pak doći u Rijeku i kao
gladaoci neka kontaktiraju Esperanto društvo Rijeka kako bi dobili
detaljnije informacije (
esperanto.rijeka@ri.htnet.hr ) ili Blaža Polića 2, HR-51000
RIJEKA.
TURISMA
PROSPEKTO DE URBO RIJEKA EN ESPERANTO EN LA RETO
http://press.tz-rijeka.hr/PDF/RIJEKA-Eo.pdf
ttt-paĝo sur kiu
troviĝas prospekto de Rijeka en esperanto.
Vi povas la prospekton printi por
Vi men aŭ atentigi viajn, precipe eksterlandajn gekonatulojn pri la
prospekto de urbo Rijeka.
MEMBROKOTIZO
Kotizo estas grava afero por la societo. Sen membroj la societo ne
povas ekzisti. Do per via pago de membrokotizo Vi ebligas ke nia
societo ekzistu kaj vivu. Tio estas la statuta devigo, kiun membroj
devus respekti.
ČLANARINA
Članarina društvu za rad društva je veoma
važna. Bez članova društvo ne može postojati, pa stoga plaćanjem
članarine Vi omogućujete da Vaše društvo postoji i živi. To je inače
statutarna obaveza koju članovi trebaju poštovati. Inače ako ste
zaista istiniti esperantista trebali biste biti član društva kako bi
i vaš glas na skupštini (ako i kad zatreba) omogućio da za budućnost
sačuvamo našu imovinu od oko 400 metara kvadratnih poslovnog
prostora, a koji će uskoro uz suradnju Saveza izviđača Rijeke
postati Hostelo "Esperanto" Kostrena. Konačno od te imovine naše
društvo živi i djeluje.
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto.hr ,
http://pres.tz-rijeka.hr/PDF/RIJEKA-Eo.pdf
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
http://ilei.info
Estu kore salutataj el
nia societejo. Fartu bone! Prezidantino!
I
N F O R M I L O
4-12 (89)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
Hrvatska-Kroatio
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horo
naslov na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739,
Prezidantino:
Nataša Batistić, tel: 098 957 3646
Vicprezidanto kaj sekretario:
Vjekoslav Morankić tel./faks.: 051 226 218
Rijeka, la 6-an de Novembro 2012
KARAJ
GESAMIDEANOJ!
Ni informas vin pri la
programoj dum periodo novembro - decembro.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la
programo:
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
18,30 – 19h Porkomencanta kurso
19 – 19,30h Konversacia daŭriga kurso
Novembro:
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
La 26a:
Novaĵoj el nialanda Esperanto-movado. Informas Vjekoslav Morankić.
Decembro:
La societejo
estas malfermita ĉiulunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
La 3an je
la 18a horo : Kunsido de la Prezidantaro. Ĉiuj membroj libere
bonvolu ĉeesti.
La 17an je
la 18a horo: Zamenhova tago.
EKSKURSO AL
HRAŠĆINA
Sabaton la
15an de
septembro okazis ekskurso de niaj membroj al Hrašćina-Trgovišće, al
bieno de Sspomenka Štimec, kie okazis Renkontiĝo de
esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj. Partoprenis la
renkontiĝon Jaga kaj Boris Di Costanzo, Vjekoslav Morankić kaj Ana
Radulović.
FESTETO OKAZE DE DA LA
105a DATREVENO DE FONDIĜO DE LA UNUA ESPERANTO-SOCIETO EN RIJEKA
La 28an de
septembro okazis Renkontiĝo antaŭ domo Korzo 18, apud memortabulo
pri fondiĝo de la unua en Rijeka kaj Kroatio esperanta societo:
Adriatika Ligo Esperantista la 28an de Septembro 1907. Do, ni festis
105an datrevenon de la fondiĝo. Ĉeestis: Nataša Batistić, Boris Di
Costanzo, Adela Franelić, Luka Kik, Vjekoslav Morankić, Nikola
Vuković kaj Mario Zaccaria.
ALIAJ
INFORMOJ:
La 11an de septembro okazis en
Zagreb kunsido de Estraro de Kroata esperanto-Ligo (KEL). El Rijeka
ĉeestis Boris Di Costanzo kaj Vjekoslav Morankić, membroj de la
Estraro. Inter aliaj punktoj de tagordo estas akceptita reprogramo
de kreditoj por Vodnikova 9 (estonda sidejo de KEL Du kreditoj estas
reprogramitaj tiel ke oni akceptis plilongigon de repagotempo. Kvin
jaroj por ĉefa kredito kaj 12 jaroj por krediti al Esperanto Societo
"Trixini". Nun KEL povas pli facile pagadi anuitetojn el enspezoj de
Vodnikova. Estas fondita ankaŭ
Komisiono por statuto de KEL.
Dum la tago de mortintoj, ankaŭ
sur la tombo de la unua esperantisto en Kroatio (Marija Pilepić) ni
metis florojn. Nia societo zorgas oficiale pri ŝia tombo, kaj ĝi
estas sub protekto de Urbo Opatija. Sur la tombo estas ankaŭ
aparta memortabulo ke ŝi estas la unu esperantisto en Kroatio.
FORPASO:
Ĉi aŭtune forpasis en Opatija nia membro Vjera Baletić.
Vjera Baletić naskiĝis en Cerna apud
Vinkovci la 6-an de oktobro 1928 kaj mortis en Rijeka aŭ
tune 2012. Profesie ŝi estis instruistino de geografio kaj historio.
Esperanton komencis lerni dum siaj studentaj tagoj en Zagreb en 1950
jaro. Ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson de Esperanto
en Zagreb en 1953-a jaro. Komencis instrui Esperanton en 1953 en
Vinkovci en la Unua elementa lernejo. Daŭrigis
instruadon de Esperanto en Novi Vinodolski kaj ekde 1960 en Rijeka.
En ŝiaj kursoj en elementaj lernejoj (inter 1960 kaj 1980)en
elementaj lernejoj "Mateotti" kaj poste "Kozala" en Rijeka, partoprenis averaĝe 40 lernantoj ĉiujare. Finis B-ekzamenon de
Esperanto en 1964 kaj C-ekzamenon en Primošten en 1972. En tiu
periodo ŝi fariĝis delegito por urbo Opatija kaj fakdelegito de UEA
pri historio kaj geografio. Estis regula membro de Esperanto Societo
Rijeka ĝis sia morto. Partoprenis kelkajn UK-ojn kaj helpis en
realigo de kelkaj diversaj Esperanto-aranĝoj en Rijeka.
Ekde sia esperantistiĝo, ĝis sia
morto ŝi restis fidela al siaj idealoj inter kiuj ankaŭ al
esperantismo.
MEMBROKOTIZO
Kotizo estas grava afero por la societo. Sen membroj la societo ne
povas ekzisti. Do per via pago de membrokotizo Vi ebligas ke nia
societo ekzistu kaj vivu. Tio estas la statuta devigo, kiun membroj
devus respekti.
ČLANARINA
Članarina društvu za rad društva je veoma
važna. Bez članova društvo ne može postojati, pa stoga plaćanjem
članarine Vi omogućujete da Vaše društvo postoji i živi. To je inače
statutarna obaveza koju članovi trebaju poštovati.
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
http://ilei.info
Estu kore salutataj el
nia societejo. Fartu bone! Prezidantino!
+ I
N F O R M I L O
2-12
(87)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horo
naslov na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739,
Prezidantino:
Nataša Batistić, tel: 098 957 3646
Vicprezidanto kaj sekretario:
Vjekoslav Morankić tel./faks.: 228 148
.
Rijeka, la 1-an de Majo 2012
KARAJ
GESAMIDEANOJ!
Ni informas vin pri la
programoj dum periodo Majo - Aŭgusto.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la
programo:
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
19 – 19,30 Konversacia daŭriga kurso
Majo:
la 18a ĝis
la 20a: Kroata Konkurso pri Scio de Esperanto por Lernantoj el
Elementaj kaj Mezaj Lernejoj
la 26an (sabato):
Ekskurso al Istrio, Kaštelir al Bieno de Kata Trampuh
Junio:
La 22a ĝis
la 24a: Koprivnica, la 10a Kongreso de Kroataj Esperantistoj kaj
Asambleo de Kroata Esperanto-Ligo
Julio kaj
Aŭgusto:
Ĉiulunde
societejo estos malfermita kaj en societejo estos deĵoranto.
NOVA
PREZIDANTARO DE NIA SOCIETO
La 22an (DIMANĈON): OKAZIS ELEKTO-ASEMBLEO DE ESPERANTO SOCIETO
RIJEKA. La Asembleo akceptis ĉiujn dokumentojn prezentitajn al
Asembleo tiuj estas: Jarraporto por la 2011a jaro, financa raporto
por la 2011a konsistanta de spezokonto kaj bilanco, programoj de
laboro por nuna kaj 2013a jaro. Enspezoj en pasinta jaro estis 71
164 kunaoj kaj elspezoj 69.994 kunaoj. Do pozitiva rezulto estas
1.170 kunaoj. En Bilanco estas videble ke valoro (aktivo) de nia
societo estas 1,035.827 kunaoj.
La asambleo elektis novan Prezidantaron de la societo. Ili estas:
Prezidantino: Nataša Batistić
Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav Morankić
Membroj de la prezidantaro: Marisa Dabo, Boris Di Costanzo, Emil
Hrvatin, Luka Kik, Damir Morankić kaj Ana Radulović.
EKSKURSO AL
KAŠTELIR sabaton la 26an
de Majo
Ni
organizas por nia membraro ekskurson al Istrio, precipe al Kaštelir
por viziti Kata Trampuh, edzinon de nia forpasinta membro Marčelo.
Prezo de vojaĝkosto estas 100 kunaoj. Aliĝu ĉe Boris Di Costanzo
tel: 098 929 4623 aŭ lunde en societejo.
1OA KONGRESO DE
KROATAJ ESPERANTISTOJ
La
kongreso okazos en Koprivnica ekde 22a ĝis 24 de Junio. Post la 1-a
de Majo aliĝkotizo estas 150 kunaoj.
Prezo de tranokto en
hotelo: po tago/persono en dulita ĉambro 186 kunaoj kaj en unulita
236 kunaoj.
Kontakto:
Dokumenta Esperanto-Centro, p.p. 79, 48350 Đurđevac. Retadreso:
kroata.kongreso@gmail.com
KROATA KONKURSO PRI
SCIO DE ESPERANTO POR LERNANTOJ EL ELEMENTAJ KAJ MEZAJ LERNEJOJ "POKALO
Kostrena"
KOSTRENA, 18a -20a DE MAJO 2012
Gvidanto de la projekto: Boris Di Costanzo, asistantoj:
Nataša Batistić, Marisa Dabo
kaj Tea
Radovanović
VENDREDO, la 18an de Majo 2012
12 – 19 h Alveno de partoprenantoj
14 – 16 h Apudmara promenado
19 – 20 h Vespermanĝo
20 – 22 h Konatiĝoj kaj preparoj por konkurso
SABATO, la 19an de Majo 2012
08 – 08,45 h Matenmanĝo
09 – 11 h Konkurso pri Scio de Esperanto por
Lernantoj el Elementaj kaj Mezaj Lernejoj
-
en kategorio "A" (por komencantoj)
-
en kategorio "B" (por progresintoj)
-
en kategorio "C" (kompilado de eseo)
12 – 13 h Tagmanĝo
14 – 17 h Trarigardo de Kostrena
17 – 19h Ekologia metiejo (EkoRekoRi, Nataša
Batistić)
19 – 20 h Vespermanĝo
20 – 23 h Amuzvespero
DIMANĈO, la 22an de Majo 2012
08 – 08,45 h Matenmanĝo
09 – 10 h Disdono de diplomoj
10 – 13 h Promenado tra Kostrena au amuziĝo apud
maro
13 h Tagmanĝo
14 h FINO DE LA PROGRAMO
Loĝado de partoprenantoj
estas rezervita en Ripozejo "Esperanto Domo"
La ĉambroj estas
plurlitaj (6-10 personaj) kun etaĝlitoj.
Prezo de la
programo:
La prezo de la programo por partoprenantoj de lernantoj el kroatiaj
lernejoj estas 300 kunaoj kio inkluzivas 2 plenajn pensionojn, lokan
veturadon kaj materialojn. Prezo por eksterlanadaj partoprenantoj
kaj aliaj gastoj kiuj dormos en Hotelo "Lucija" en dulitaj ĉambroj,
kaj manĝos en "Esperanto Domo" estas 530 kunaoj au 70 eŭroj, aŭ en
privataj dulitaj ĉambroj kaj manĝado en "Esperanto Domo" 460 kunaoj
aŭ 60 euroj.
LUOKONTRAKTO PRI “ESPERANTO DOMO” KUN UNUIĜO DE SKOLTOJ DE RIJEKA
Nuna kontrakto kun Unuiĝo de Skoltoj, kiu estas
subskribita en la jaro 2002
finiĝas ĉi jare. La nova kontrakto inter nia societo kaj Unuiĝo de
Skoltoj de Rijeka estas subskribita la 4an de Aprilo ĉijare. Nova
kontrakto daŭros 20 jarojn, pro tio ĉar skoltoj kaj ni intencas
oficialigi nian objekton kaj registri ĝin kiel Hostelo "Esperanto"
Kostrena. Luoprezo monata estas dum tri unuaj jaroj 510 euroj po
monate pagendaj en kunaoj, kaj post la tria jaro 700 euroj pagendaj
en kunaoj.
Ni volas akcenti ke ĉiuj kostoj por nia societejo estas pagataj de
luoprezo ricevata de nia "Esperanto Domo" Same de tio ni pagas
praktike ĉiujn kostojn por aktivecoj kaj ekzisto de nia societo.
MEMBROKOTIZO
Kotizo estas grava afero por la societo. Sen membroj la societo ne
povas ekzisti. Do per via pago de membrokotizo Vi ebligas ke nia
societo ekzistu kaj vivu. Tio estas la statuta devigo, kiun membroj
devus respekti.
ČLANARINA
Članarina društvu za rad društva je veoma
važna. Bez članova društvo ne može postojati, pa stoga plaćanjem
članarine Vi omogućujete da Vaše društvo postoji i živi. To je inače
statutarna obaveza koju članovi trebaju poštovati.
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
http://ilei.info
Estu kore salutataj el
nia societejo. Fartu bone! Prezidantino Nataša Batistić
I
N F O R M I L O
1-12 (86)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horo
naslov
na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Tea Radovanović,
tel: 091 943 6364
Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić tel./faks.: 228 148
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Rijeka, la 1-an de
Marto 2012
KARAJ
GESAMIDEANOJ!
Ni informas vin pri la programoj en marto kaj aprilo.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la programo:
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
19 – 19,30 Konversacia daŭriga kurso
Marto 2012:
la 26an:
Kunsido de la Prezidantaro. Komenco je la 18a horo
Aprilo 2012:
La 22an (DIMANĈON):
OKAZOS ELEKTO-ASEMBLEO DE ESPERANTO SOCIETO RIJEKA. La asembleo
okazos en la societejo, Blaža Polića 2 en Rijeka kaj komenciĝos je
la 10a horo
Ni petas ĉiujn membrojn de la societo ĉeesti la asembleon.
ESPERANTO-MASKERADA KOMPANIO "PAŽDROĆ" ĈE KARNAVALA PARADO EN RIJEKA
EN 2012a JARO, DIMANĈON LA 19an DE MARTO
Ĉijare, jam sesan fojon laŭvice nia Esperanto-Maskerada Kompanio "Paždroć"
el Rijeka Kroatio partoprenis La Internacian Karnavalan Paradon en
Rijeka kiu estas unu el la plej konataj en Kroatio kaj Eŭropo. En la
karnavala parado de maskiĝintaj grupoj partoprenis preskaŭ 100
grupoj kun ĉirkaŭ 8.000 partoprenantoj. La parado de maskoj daŭris
pli ol 7 horojn. La paradon spektis ĉirkaŭ 100 mil spektantoj. Per
sia maskerada kompanio Esperanto Societo Rijeka prezentis sin al la
vasta publiko. La kompanio ĉi jare elektis apartan nomon
"BOMBONJERA" (bonbonujo) por prezenti sin en la karnavalo. La
kompanio en la karnevala parado nombris 30 maskitojn kaj havis
alegorian veturilon. Sur la ĉaro oni faris imiton de granda
bombonujo. La nomo de la grupo "Esperanto Kompanio Paždroć" estis
klare videbla sur la malantaŭa flanko de la veturilo kaj la grupo
per esperanta anonco estis menciata je kontrol-punktoj por publiko.
Sur la ĉaro estis ankaŭ pendigita Esperanto- flago. La karnavala
grupo konsistis de esperantistoj, neesperantistoj, anoj de la loka
itala minoritato kaj esperantistinoj el Zagreb kaj Karlovac. Oni
intencas plilarĝigi la grupon per alilandaj esperantistoj.
MEMBROKOTIZO
En aldono ni sendas al Vi enpagilon por pagi membrokotizon. Kotizo
estas grava afero por la societo. Sen membroj la societo ne povas
ekzisti. Do per via pago de membrokotizo Vi ebligas ke nia societo
ekzistu kaj vivu. Tio estas statuta devigo, kiun membroj devus obei.
ČLANARINA
U prilogu Vam šaljemo uplatnicu za članarinu. Članarina društvu za
rad društva je veoma važna. Bez članova društvo ne može postojati,
pa stoga plaćanjem članarine Vi omogućujete da Vaše društvo postoji
i živi. To je inače statutarna obaveza koju bi članovi trebali
poštovati.
FORPASO:
Nia membro Damir Rak forpasis en Rijeka fine de pasinta jaro.
Enterigo estis 26an de januaro ĉijare. Al gefamilianoj ni esprimas
niajn kondolencojn.
Jen informo pri kelkaj utilaj
retpaĝoj en Esperantio:
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
http://ilei.info
Estu kore salutataj el nia societejo. Fartu bone!
I
N F O R M I L O
4-11
(84)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
17a ĝis
la 20a horo
naslov
na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
stranica na mreži-retpaĝo:
www.esperanto-rijeka.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Tea Radovanović,
tel: 091 943 6364
Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić tel./faks.: 228 148
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Rijeka, la 26an de
septembro 2011
KARAJ
GESAMIDEANOJ!
Ni informas vin pri la programoj en septembro, oktobro kaj novembro.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la programo:
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
19 – 19,30 Konversacia daŭriga kurso
Ĉiun
mardon ek de la 25a de oktobro je la 19a horo okazas kurso de
Esperanto por komencantoj.
NOVI TEČAJ ZA POČETNIKE
NOVI TEČAJ ESPERANTA ZA POČETNIKE POČINJE U UTORAK 25. LISTOPADA U
DRUŠTVENIM PROSTORIJAMA BLAŽA POLIĆA 2 S POČETKOM U 19 SATI. MOLIMO
DA O TEČAJU OBAVIJESTITE SVOJE ZNANCE I PRIJATELJE. CIJENA TEČAJA JE
100 KUNA MJESEČNO.
NOVA KURSO DE
ESPERANTO POR KOMENCANTOJ
NOVA KURSO DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ KOMENCIĜAS
MARDON LA 25an DE OKTOBRO JE LA 19a HORO EN LA SOCIETEJO, BLAŽA
POLIĆA 2. PRI LA KURSO INFORMU VIAJN KONATULOJN KAJ AMIKOJN. PREZO
POR LA KURSO ESTAS 100 KUNAOJ MONATE.
DIPLOMIĜO DE
TEA RADOVANOVIĆ
Nia
prezidantino Tea Radovanović diplomiĝis la 20an de septembro en
postdiplomaj studoj pri Interlingvistiko kaj esperanto ĉe la
Universitato "Adam Mickiewicz" en Poznano, Pollando. Diplomiĝis
ankaŭ Prof. Marija Jerković el Zagreb. Ni gratulas al Tea
Radovanović kaj Marija Jerković por sukcesaj finoj de la postiplomaj
studoj.
OKAZIS KONKURSO PRI SCIO DE ESPERANTO POR LERNANTOJ EL ELEMENTAJ (la
5A ĜIS la 8A KLASO) KAJ MEZAJ
LERNEJOJ,
"POKALO KOSTRENA 2011"
Jam
dekan jaron laũ vice okazis konkurso pri scio de Esperanto por
lernantoj el elementaj, (ok-klasaj) kaj konkurso por mezlernantoj
estis la kvina lauvice. Konkurso, kaj rekontiĝo, okazadis dum tri
tagoj en Majo, ekde la 20-a ĝis la 22-a, en Skolta ripozejo
"Esperanto
Domo" en Kostrena. La konkurson
partoprenis 17 gelernantoj el 3 elementaj kaj 2 mezaj
lernejoj. Partoprenis Elementa lernejo (EL) "Mladost" kaj EL
"Retkovec el Zagreb kaj EL "andrija mohorovičić" el Matulji, kaj
mezaj lernejoj: 4a Gimnazio kaj Hotelturisma mezlernejo ambau el
Zagreb. Gelernantoj faris skriban ekzamenon kaj konkursis en tri
kategorioj: A –
komencantoj,
B - progresinta
nivelo kaj C - Kompilo de eseo. Rezultoj estas jenaj:
Kategorio "A" (komencantoj)
1.
Sara Koprivica, Elementa lernejo (EL) "Retkovec", Zagreb
2.
Matko Petrović, EL "Retkovec", Zagreb
3.
Marija Vešnik, EL "Mladost", Zagreb
Kategorio "B"
1.
Tanija Rubić, EL "Retkovec", Zagreb
2.
Ana Marinić, EL "Retkovec", Zagreb
3.
Iva Međeši, EL "Retkovec", Zagreb
Kategorio "C" kompilo de eseo
1.
Dorotea Martinec, 4a Gimnazio, Zagreb
2.
Ernesto Rey Hudeček, Hotelturisma mezlernejo, Zagreb
Per "Pokalo Kostrena 2011" estas
premiita elementa lernejo "Retkovec" Zagreb, kiel la plej bona
lernejo.
La plej sukcesaj
lernantoj (unuaj tri lokoj) estis premiitaj per diplomoj kaj pokaloj.
Ĉiuj lernantoj ricevis kiel donacon libron "Damoruov život" (La vivo
de Damoru) de bengala verkisto Trailokyanath Mukhopadhaj. La libro
estas en la kroatan tradukita pere de Esperanto el la bengala kadre
de Europunia projekto "Unu hindunia infanlibro en Europo – tri
europaj infanlibroj en Hinda Unio". Amuzan programon prizorgis
membroj de Kroata Esperantojunulara Asocio (KEJA). Sabaton
postagmeze oni okazigis programon per kiu estis celebrata 10 jubileo
de okazigo de la konkurso. Gelernantoj kaj iliaj gvidantoj ĝuis
marbanadon ĉe apudaj plaĝoj. La konkurson organizis Kroata
Esperanto-Ligo
(KEL), Unuiĝo de Prelegantoj
de Esperanto (UPE) kaj Esperanto-Societo Rijeka. Gazetoj "Novi List"
kaj "La Voce del Popolo" informis pri la okazaĵo. Ankau televid-stacio
"Kanal Ri" informis pri la okazaĵo Konkurso
okazas ĉiun jaron en monato Majo, kaj lernantoj – estontaj
konkurantoj, povas aliĝi
ĉe iu de
menciitaj organizantoj. Aktualaj informoj pri la konkurso oni povos
trovi sur retpaĝoj
de
Esperanto Societo Rijeka:
www.esperanto-rijeka.hr
kaj Kroata Esperanto-Ligo
www.esperanto.hr
.
Gvidantoj de la programo estis Boris Di Costanzo kaj Tea Radovanović
FORPASIS NIAJ MEMBROJ:
Đuro Kalačić (1906 – 2011) forpasis en Njivice ĉi
printempe. Li estis la plej
aĝa esperantisto en Kroatio
Zlatko Vukelić, (1938 – 2011) forpasis en Viškovo printempe.
Marčelo Trampuh, (1951 – 2011) forpasis en Kaštelir la 26an de Majo.
Al
gefamilianoj ni esprimas niajn kondolencojn.
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
Estu
kore salutataj el nia societejo. Fartu bone!
I
N F O R M I L O
3-11
(83)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
17a ĝis
la 20a horo
naslov
na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
stranica na mreži-retpaĝo:
www.esperanto-rijeka.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Tea Radovanović,
tel: 091 943 6364
Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić tel./faks.: 228 148
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Rijeka, la 1an de majo
2011
KARAJ
GESAMIDEANOJ!
Ni informas vin pri la programoj en majo ĝis aŭgusto.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la programo por majo ĝis aŭgusto 2011
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
Ĉiun mardon je la 19a horo okazas kurso de
Esperanto por komencantoj.
Majo:
la
2an: Preparlaboroj por Konkurso "Pokalo Kostrena".
la 9an: Preparoj por la 9a Kongreso de kroataj esperantistoj
okazonta en Bjelovar la 14an de majo.
Sabaton la 14an: Vojaĝo al Bjelovor al 9a Kongreso de kroataj
esperantistoj.
la 16an: Preparlaboroj por Konkurso "Pokalo Kostrena".
Vendredo ĝis
dimanĉo de 20a ĝis 22a: Konkurso pri scio de Esperanto por lernantoj
el elementaj kaj mezaj lernejoj en "Esperanto Domo" en Kostrena
(vidu la programon).
la 23an:
Ordigo de arkivo de la Konkurso "Pokalo Kostrena".
la 30an: Kunsido de la Prezidantaro (malfermita por membroj de la
societo).
Mardon la
31an: Ekzameno por "A" grada kursanoj
Junio:
la 6an:
Disdono de diplomoj al ekzameniĝintoj.
la 13an: Raporto pri okazinta Konkurso "Pokalo Kostrena"
la 20an: Raporto pri okazinta 9a Kongreo de kroataj esperantistoj.
la 27an: Informoj pri someraj kongresoj kaj renkontiĝoj
KONKURSO PRI SCIO DE ESPERANTO POR LERNANTOJ EL ELEMENTAJ (la 5A ĜIS
la 8A KLASO) KAJ MEZAJ LERNEJOJ
"POKALO KOSTRENA"
RENKONTIĜO OKAZOS EN KOSTRENA INTER LA 20-22. DE MAJO 2011
Gvidanto de la projekto: Boris Di Costanzo, asistantino Tea
Radovanović.
VENDREDO la 20.05.11.
12 - 19h Alveno de partoprenantoj
19 – 20 h Vespermanĝo
20 – 22 h Preparoj por konkurso
SABATO la 21.05.11.
-08 - 08,45 h Matenmanĝo
-09 – 11 h Konkurso pri Scio de Esperanto por Lernantoj el
Elementaj Mezaj Lernejoj:
- en kategorio "A" (por komencantoj)
- en kategorio "B" (por
progresintoj)
- en
kategorio "C" (kompilo de eseo)
-12 – 13 h Tagmanĝo
-14-17 h Programo okaze de 10 jubileo de "Pokalo Kostrena"
-19 – 20 h Vespermanĝo
-20 – 23 Amuzvespero
DIMANĈO la 22.05.11
-08 - 08,45 h Matenmanĝo
- 09 - 10 h Disdono de diplomoj
-10, - 13 h Promenado tra Kostrena aŭ
amuziĝo apud maro
-13 h Tagmanĝo
FINO DE LA PROGRAMO: 14h
LOĜADO DE PARTOPRENANTOJ ESTAS REZERVITA EN SKOLTA RIPOZEJO
"ESPERANTO DOMO"
La ĉambroj estas plurlitaj (6-10 personaj) kun etaĝlitoj.
LA PREZO DE LA PROGRAMO
La prezo de la programo por partoprenantoj de lernantoj el kroatiaj
lernejoj estas 300 kunaoj kio inkluzivas 2 plenajn pensionojn, lokan
veturadon kaj materialojn. Prezo por eksterlanadaj partoprenantoj
kaj aliaj gastoj kiuj dormos en Hotelo "Lucija" en dulitaj ĉambroj,
kaj manĝos en "Esperanto Domo" estas 520 kunaoj aŭ 70 eŭrojn
aŭ en privataj dulitaj ĉambroj kaj manĝo en "Esperanto Domo" 450
kunaoj aŭ 60 eŭroj.
ESPERANTO-MASKERADA
KOMPANIO "PAŽDROĆ" ĈE KARNAVALA PARADO EN RIJEKA 2011 JARO, DIMANĈON
LA 6an DE MARTO
Ĉijare, jam
kvinan fojon laŭvice nia Esperanto-Maskerada Kompanio "Paždroć" el
Rijeka Kroatio partoprenis La Internacian Karnavalan Paradon en
Rijeka kiu estas unu el la plej konataj en Kroatio kaj Eŭropo. En
karnavala parado de maskiĝintaj grupoj partoprernis 110 grupoj kun
ĉirkaŭ 7.000 partopremnantoj. La parado de maskoj daŭris pli ol 7
horoj. La paradon spektis ĉirkaŭ 100 mil spektantoj. Per sia
maskerada kompanio Esperanto Societo Rijeka prezentis sin al vasta
publiko. Nomo de la grupo "Paždroć" en kroata ĉakava dialekto
signifas "tohuvabohuo" (En loka dialekto de itala minoritato la
vorto estas preskaŭ la sama "pasdrocio"). La kompanio ĉi jare
elektis apartan nomon "DIABLOJ" por prezenti sin en la karnavalo. La
kompanio en la karnevala parado nombris 40 maskitojn kaj havis
alegorian veturilon. Sur ĉaro oni faris imiton de granda kaĝo kun
kaptitaj personoj ene. La nomo de la grupo "Esperanto Kompanio
Paždroć" estis klare videbla sur la malantaŭa flanko de la veturilo
kaj la grupo per esperanta anonco estis menciata je kontrol-punktoj
por publiko. La karnavala grupo konsistis de esperantistoj,
neesperantistoj, anoj de la loka itala minoritato kaj
esperantistinoj el Zagreb kaj Karlovac. Oni intencas plilarĝigi la
grupon kun alilandaj esperantistoj. Al la karnavalo de Rijeka estas
ankaŭ akceptataj grupoj el aliaj urboj kaj ankaŭ el eksterlando.
Ĉiuj interesuloj kiuj volus partepreni la paradon de la karnavalo
sekvontjare, ĉu kiel anoj de la karnavala grupo, ĉu per apartra
karnavala grupo, aŭ kiel spektatantoj, kontaktu Esperanto-Societon
Rijeka ( esperanto.rijeka@ri.htnet.hr ) kaj oni ricevos informojn
kiun kontakti por ricevi detalajn informojn kaj kondiĉojn por aliĝi. Poŝta adreso de Esperanto Societo Rijeka estas: Blaža Polića 2,
HR-51000 RIJEKA, Kroatio. Fotoj ĉe:
www.esperanto-rijeka.hr.
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
www..porec-parenzo.info/esperanto/
Estu kore salutataj el
nia societejo. Fartu bone!
KROATA ESPERANTO-LIGO kaj ESPERANTAJ SOCIETOJ EN KROATIO:
Esperanto societo Rijeka
Esperantsko društvo Rijeka
I
N F O R M I L O
2-11
(82)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
17a ĝis
la 20a horo
naslov
na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
stranica na mreži-retpaĝo:
www.esperanto-rijeka.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Tea Radovanović,
tel: 091 943 6364
Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić tel./faks.: 228 148
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Rijeka, la 3an de
marto 2011
KARAJ
GESAMIDEANOJ!
Ni informas vin pri la programoj en marto kaj aprilo.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde ekde la 17a ĝis la 20a horo.
Jen la programo por marto kaj aprilo 2011
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
17,00 – 18,00 h Konversacia rondo gvidata de
samideanino Josipa Katunar
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
Ĉiun mardon je la 19a horo okazas kurso de
Esperanto por komencantoj.
Marto:
Dimanĉon la 6an: Karnavalo de Rijeka. En karnavala parado ĉeestas
ankaŭ nia ESPERANTO-MASKERADA KOMPANIO "PAŽDROĆ"
la 7an: Impresoj pri hieraŭa karnavalo en Rijeka (babilado)
la 14an: Unuaj programoj pri Konkurso pri scio de Esperanto por
lernantoj en Kostrena. Informas Boris Di Costanzo.
la 21an: Kunsido de la Prezidantaro (malfermita por membroj de la
societo.
la 28an: Informoj pri "Esperanto-Domo" riparoj, kaj proponoj pri
eventuala nova investo kaj propono de skoltoj por aldonoj en
kontrakto pri aparta ekonomia ejo.
Sabaton la 26an Okazas jarkunveno de Unuiĝo de Prelegantoj de
Esperanto. Komenco je la 10a horo en nia societejo. Ĉiuj estas
bonvenaj.
La 25a ĝis la 27a Okazas en Opatija en Hotelo Kristal renkontiĝo 2a
MEVO (Marborda evento printempa)
Aprilo:
la 4an: Kolumbio en bildoj. Prezentas Boris Di Costanzo
la 11an: Kunsido de la Prezidantaro (malfermita por la membroj de la
societo).
Dimanĉon la 17an: Regula jara asambleo de la societo. Komenco je la
10 horo en la societejo.
la 18an: Preparlaboroj por Konkurso pri scio de Esperanto por
lernantoj el bazaj kaj mezaj lernejoj.
Forpasis nia
membro Janja Dotlić
La 21an de januaro forlasis nin en Kastav nia membro
prof. Janja Dotlić (naskiĝnomo Bogdan) en sia 75a jaraĝo. Ŝi estis
profesorino de kroata, serba, bosnia lingvo kaj ties literaturoj. Al
gefanilianoj ni esprimas nian kondolencon.
Ni sendas al
la membroj ankaŭ enpagilojn por pagi membrokotizon. Laŭ la kroatia
leĝo tio estas grava afero por funkciado de la societo.
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
www..porec-parenzo.info/esperanto/
Estu kore salutataj el
nia societejo. Fartu bone!
I
N F O R M I L O
1-11
(81)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
17a ĝis
la 20a horo
naslov
na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
stranica na mreži-retpaĝo:
www.esperanto-rijeka.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Tea Radovanović,
tel: 091 943 6364
Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić tel./faks.: 228 148
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Rijeka, la 3an de
Januaro 2011
KARAJ
SAMIDEANOJ!
Ni deziras al vi kaj al viaj familianoj feliĉajn festotagojn kaj
ĉion plej bonan en Nova 2011a jaro.
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde ekde la 17,00 ĝis la 20a horo.
Jen la programo por Januaro kaj Februaro 2011
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 18a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
17,00 – 18,00 h Konversacia rondo gvidata de
samideanino Josipa Katunar
18 – 18,30h Prelego aǔ diskuto
Ĉiun mardon je la 19a horo okazas kurso de
Esperanto por komencantoj.
Januaro:
la 3an: Kunveno sen prelego
la 10an: Unuaj informoj pri niaj projektoj, renkontiĝoj kaj
kongresoj en 2011a jaro. Informas Vjekoslav Morankić
la 17an: Vidindaĵoj el Kolumbio. Prezentas Boris Di Costanzo
la 24an: Radio "Spirit" Rijeka ĉe Interreto. Informas Nataša
Batistić
la 31an: Instruado de Esperanto en Kroatio, Informas Emil Hrvatin
Februaro:
la 7an: Pri Eŭropa Esperanto-Unio. Informas Vjekoslav Morankić
la 14an: Steleoj (stećci) en Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino.
Prelegas Luka Kik.
la 21an: Interlingvistikaj postdiplomaj studoj en Poznan, Polio.
Informas Tea Radovanović.
la 28an: Preparoj por ĉeesto de nia grupo en Karnevala parado en
Rijeka dimanĉon la 6an de Marto. Informas Damir Morankić
NI FESTIS
ZAMENHOFAN TAGON
En nia societejo ni la 13an de Decembro festis
Zamenhofan tagon. Samideano Vjekoslav Morankić prelegis pri vivo de
Zamenhof kaj samideanino Josipa Katunar recitis originalan poemon "La
preĝo sub la verda standardo" de Lazar Ludvig Zamenhof. Estis
preparitaj kukoj, etmanĝaĵoj kaj trinkaĵoj. La feston ĉeestis pli
ol 20 niaj membroj kaj gastoj.
Ĉefa solenaĵo pri Zamenhofa tago en Kroatio okazis la 20an de
Decembro en Zagreb en sidejo de juda komunumo. Festparoladoj faris
prezidantino de Kroata Esperanto-Ligo (KEL) Judita Rey Hudeček kaj
Spomenka Štimec sekretariino de KEL kaj elstara kroata verkistino en
Esperanto. En programo partoprenis ankaŭ infanoj el elementa
lermejo "Mladost" Zagreb. Kantis dum festo hungara kantistino Anjo
Amika. Neven Kovačić fondinto de Premio respektive Subvencio "Kalendulo"
(Neven) parolis pri fondusoj kaj proklamis venkintojn en la konkuro.
La premio por la jaro 2010 estas atribuita al nia elstara
esperantisto dr. Ivo Borovečki kaj stipedio estas donitaj al 4
personoj inter kiuj ankaŭ al nia prezidantino Tea Radovanović. Ni
gratulas. La solenaĵon en Zagreb ĉeestis pli ol 100 personoj.
DIMANĈON LA
6an de MARTO NIA GRUPO ĈEESTOS EN KARNEVALA PARADO EN RIJEKA
Ĉiujare, kaj 2011an jaron jam kvinan fojom laŭvice nia
Esperanto-Maskerada Kompanio "Paždoć" partoprenos la internacian
karnavalon en Rijeka kiu estas unu el la plej konataj en Kroatio kaj
Eŭropo. Ĝi okazas kiel kutime ĉiu jare meze de monato februaro aŭ
komence de marto. En karnavala parado de maskiĝintaj grupoj
partoprernas averaĝe pli ol 100 grupoj kaj ĉirkaŭ 10.000
partopremnantoj. La parado de maskoj daŭras pli ol 6 horoj. La
paradon spektas inter 100 kaj 150 mil spektantoj. Per sia maskerada
kompanio Esperanto Societo Rijeka prezentas sin al vasta publiko.
Nomo de la grupo "Paždroć" en kroata čakava dialekto signifas en
Esperanto "tohuvabohuo" (En loka dialekto de itala minoritato la
vorto estas preskaŭ la sama "pasdrocio"). La kompanio ĉiu jare
elektas apartan nomon por prezenti sin en la karnavalo. La kompanio
en la karnevala parado nombras inter 40 kaj 50 maskojn kaj havas
alegorian veturilon. La nomo de la grupo "Esperanto-Maskerada
Kompanio Paždroć" estas klare videbla sur la veturilo kaj la grupo
estas mencata ĉe ĉiu kontrol-punkto por publiko. La karnavala grupo
konsistas de esperantistoj, neesperantistoj kaj anoj de la loka
itala minoritato. Oni intencas plilarĝigi la grupon kun alilandaj
esperantistoj. Al la karnavalo de Rijeka estas ankaŭ akceptataj
grupoj el aliaj urboj kaj ankaŭ el eksterlando. Interesuloj kiuj
volus kiel membroj de la karnavala grrupo partopreni en la parado
devas kovri kostojn por prepari maskojn, kaj ĉi jare ili estas 42
eŭrojn po persone. Ĉiuj interesuloj kiuj volus partepreni la paradon
de la karnavalo en 2011a jaro, ĉu kiel anoj de la karnavala grupo,
ĉu per aparta karnavala grupo, aŭ kiel spektatanto, kontaktu
Esperanto-Societon Rijeka (
esperanto.rijeka@ri.htnet.hr ) kaj oni ricevos informojn kiun
kontakti por ricevi detalajn informojn kaj kondiĉojn por aliĝi.
Poŝta adreso de Esperanto Societo Rijeka estas: Blaža Polića 2,
HR-51000 RIJEKA, Kroatio.
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
www..porec-parenzo.info/esperanto/
Estu kore salutataj el
nia societejo. Fartu bone!
I
N F O R M I L O
5-10
(80)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horo
naslov
na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
stranica na mreži-retpaĝo:
www.esperanto-rijeka.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Tea Radovanović,
tel: 091 943 6364
Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić tel./faks.: 228 148
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Rijeka, la 31an de
Oktobro 2010
KARAJ
SAMIDEANOJ,
certe estus utile ĉiu lunde viziti niajn kunvenojn kaj utiligi
eblecon konversacii kaj tiel plibonigi sian scion de la lingvo. La
kurso por komencantoj okazas regule ĉiun mardon.
Mi invitas Vin ĉiujn al kunlaboro.
Tea Radovanović, prezidantino
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde ekde la 17,30 ĝis la 20a horo.
Jen la
programo por Novembro kaj Decembro 2010
Kunvenoj kun prelegoj okazas
lunde de la 19a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj lunde:
17,30 – 18,30 h Konversacia rondo gvidata de samideanino Josipa
Katunar
19 – 20h Prelego aǔ diskuto
Ĉiun mardon je la 19a horo okazas kurso de
Esperanto por komencantoj.
Novembro:
la 8an:
Pri la 9a Kongreso de Kroataj Esperantistoj okazonta sekvontan jaron
en Bjelovar.
Informas Vjekoslav Morankić.
la 15an:
Niaj projektoj, renkontiĝoj kaj kongresoj en 2011a jaro.
Informas Vjekoslav Morankić
la 22an:
Kroata literaturo en Esperanto.
Temoj por postdiplomaj studoj de Interlingvistiko ĉe
Universitato en Poznano.
Informas Tea Radovanović.
la 29an:
Ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio,
Informas Boris Di Costanzo.
Decembro:
la 6an:
Malfermita Kunsido de la Prezidantaro
la 13an:
Zamenhofa tago.
la 20an: Pri
okazonta Karnavalo en Rijeka dimanĉon la 3an de Marto.
Informas Damir Morankić
la 27an: La
jarfina renkontiĝo
NOVA KURSO
DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ
NOVA KURSO DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ KOMENCIĜIS
MARDON, 12an DE OKTOBRO. LA KURSON GVIDAS TEA RADOVANOVIĆ KAJ ĜIN
FREKVENTAS 8 GEKURSANOJ.
NOVI
TEČAJ ZA POČETNIKE
NOVI TEČAJ ESPERANTA ZA POČETNIKE ZAPOČEO JE U UTORAK 12. LISTOPADA.
TEČAJ VODI TEA RADOVANOVIĆ, TEČAJ POHAĐA 8 POLAZNIKA.
GRAVA NOVAĴO
NIA MEMBRO DANIJELA
BAČIĆ-KARKOVIĆ RICEVIS JARAN PREMION DE LA URBO RIJEKA
Ŝi ricevis
la premion por verko Rijeka u priči (Rijeka en Rakontoj) por la unua
verko kiu sisteme prezentas panoramom de kompleksa idence de la urbo
tra literaturo de Rijeka kaj pri Rijeka. NI informas anaron ke en la
verko estas ankaŭ prezentita ev esperanto vero de Spomenka Štimec
La Lasta Batalo de Moreto.
Jen por niaj
legantoj la resumo en esperanto pri la verko, esperantigita de
Vjekoslav Morankić kiu en la verko Rijeka u priči aperis ankaŭ en
Esperanto.
Sažetak – prevod na esperanto
Rijeka en Rakontoj
Resumo
Rijeka en Rakontoj – verko kun subtitolo
Krestomatio de literaturaj tekstoj pri la urbo sur la rivero
Rječina – rilatas al bildo de Rijeka en spegulreflekso de
literaturo. Tre maldika estas la disiga linio inter literaturo kaj
publicistiko kaj aliaj nesciencaj formoj de skribitaj verkoj. Iuj
nuntempaj teoriuloj konsideras kiel literaturaj verkoj ankaǔ
historiajn/historiistajn verkojn, t.e. konsideras objektivajn
sociajn aperaĵojn kiel subjektiva interpreto. Tielnomataj randaj
formoj kaj ĝenroj, ekzemple rememoraĵoj, leteroj, apokrifaj
memoraĵoj kaj leteroj, eseoj, felietonoj, raportaĵoj,
vojaĝpriskriboj, ĵurnalaj tekstoj kaj similaj apartenas al granda
disbranĉigita literatura genetiko. Spertoj kaj mesaĝoj de
tiuj randaj ĝenroj ege kompletigis la bildon de rijekaaneco
kiun ni unuavide atendas de romanoj, dramaj formoj kaj liriko.
Precipe hodiaǔ – dum nunaj diversaj post-ismoj – okazas ĝenra
hibridigado, la ludado per literaturaj formoj pro kio oni devas
relativigi la tradician genetikan fenomenologion kaj valoraĵon.
Tial en tiu ĉi legolibro pri Rijeka egalrajte viciĝas tiel
nomaj altkvalitaj kaj basaj, elitaj kaj popolaj, amuzaj kaj seriozaj
literaturaj stiloj kaj formoj. La manlibroj nomataj krestomatio,
antologio, legolibro supozas elekton de la plej bona el iu tutaĵo.
Rijeka en Rakontoj ne sekvis – aŭ ne sekvis komplete, tian
valorkriterion. Deziro mia estis ke al nuntempa leganto, precipe al
la pli juna generacio en Rijeka, oni ofertu, tra literatura vorto,
diversspecan diakronecan paletron da herooj kaj heroinoj – ĉu realaj
ĉu elpensitaj - el la destinoj de Rijeka, dum la lasta jarcento.
Ne ekzistas perfekta selekto de objektiva elekto-principo. De
antologio, krestomatio/legolibro kaj similaj manlibroj oni finfine
rekonas starpunkton de kompilinto, kun pli aǔ malpli da mankoj. La
elektitaj fragmentoj de verkoj - laǔ principo pars pro toto -havos
duonan sukceson, se leganto iam ajn ne prenos la kompletan mesaĝon
kaj konsultos la verkon kiel tutaĵon. Same kiel oni travivadas,
same kiel oni sentas, kaj verkas pri sento Istri-eska, Dalmateska,
Mediteraneeska, Panonieska, Eǔropeeska kaj simile, tiel reaperas
spirit-socia klimato en la urbo sur Rječina, kiu esploras kaj
prinotas tielnomatan Rijekaneskon respektive identecon de
Rijeka. La kultaj verkoj Kiel Legi la Urbon de Radmila
Matejčić kaj Terra Incognita (Nekonata Tero) de Branko Fučić
estis kulturala akcelaĵo de publikado de verkoj pri Rijeka. La
manlibro Rijeka en Rakontoj subtenas tiun amarkordon
(rememoron) kaj deziras tra legaĵo beletra rekonstrui la pasintan
kaj nunan familian, individuan kaj socian ekzistadon. En la vasta
spektro de adorado ĝis kontestado, de nostalgio fiumana ĝis
apatio, ni sekvas beletristikan mitopolitikon de la areo kaj de la
homoj. La leganto en prezentita kolekto de legaĵoj, certe rimarkos
gvidmotivojn de iuj tielnomaj Rijekaeskaj temoj aǔ rondoj.
Inter aliaj tiuj estas: Sanktejo Trsat kaj la Dipatrino, Temo pri
Frankopan kaj Zrinski, Temo pri D' Anunzzio, la
sepflagismo (settebandiere) de Rijeka , Morčić (La Moretto de
Rijeka), blazono de Leopoldo, Karolina de Rijeka, translokiĝ-ekzila
temaro pri rijekaaj Italoj, sed ankaǔ ekzilitaj rijekaaj Judoj, la
destinoj de alvenintaj jugoslaviaj/sudslaviaj enmigrintoj en Rijeka,
dum socialisma kaj postsocialisma periodoj, supreniro kaj malkresko
de kapitalo kaj brilo de Rijeka, la bohemaro de Rijeka, la rivero
Rječina kiel signo de libero, Malnova urbo, kaj Gomila kiel la kerna
historia loko de Rijekanesko k.t.p.
Rijeka en Rakontoj estas dediĉita al studentoj
de kroatistiko respektive al aǔskultantoj de elektebla studobjekto
Rijeka en Rakontoj, ĉar tielnomta rijekaa temo estos
por si mem instiga por ke ili mem kritike, sed ankaŭ arte laǔteme
povu pristudi siajn urbon kaj hejmlokon. La verko estas dediĉita al
la faka kaj scienca publiko kiu okupiĝas pri literatura kritiko,
historio kaj literatura teorio, precipe al la fakuloj okupiĝantaj
pri segmentoj de historio rilatantaj al regiona, kontakta kaj
translandlima literaturhistorio, al tiuj traktantaj plurkulturecon
kaj pluretnecon.
Fine – aǔ antaǔ ĉio, la verko estas dediĉita al ĉiuj kiuj amas la
urbon Rijeka, kiuj kreskas kaj estadas kun la urbo sur Rječina
.
NI
GRATULAS‼
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
www..porec-parenzo.info/esperanto/
Estu kore salutataj el
nia societejo. Fartu bone!
I
N F O R M I L O
4-10
(79)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horo
naslov
na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
stranica na mreži-retpaĝo:
www.esperanto-rijeka.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Tea Radovanović,
tel: 091 943 6364
Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić tel./faks.: 228 148
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Rijeka, la 30an de
Aŭgusto 2010
KARAJ
SAMIDEANOJ,
jen venis aŭtuno kaj komencos post feriumado novaj niaj aktivecoj.
Certe estus utile ĉiu lunde viziti niajn kunvenojn kaj utiligi
eblecon konversacii kaj tiel plibonigi sian scion de la lingvo.
Okazos kelkaj ekskursoj, sed la plej grava afero estas ke mardon la
12an de Oktobro komenciĝos kurso de Esperanto. Tralegu dulingvan
informon en la Informilo kaj rekomendu la kurson al viaj konatuloj.
Mi invitas Vin ĉiujn al kunlaboro.
Tea Radovanović, prezidantino
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la
programo por Septembro kaj Oktobro 2010
Kunvenoj kun
prelegoj okazas ĉiulunde de la
19a ĝis la 20a horo
Apartaj programeroj ĉiulunde:
18
– 19h Konversacia rondo gvidata de samideanino Josipa Katunar
19
– 20h Prelego aǔ diskuto
Aŭgusto:
la 30an:
Kunsido de la Prezidantaro
Septembro:
la 6an:
Preparoj por la 8a Kongreso de Kroataj Esperantistoj en Velika
Gorica.
la
11an (sabato): Ekskurso al la 8a Kongreso de Kroataj Esperantistoj
en Velika Gorica.
la 13an:
Raporto pri la okazinta kroata nacia kongreso. Parolas ĉeestintoj.
la 20an: Pri
vojaĝo tra Kolumbio, Parolos Ana Radulović kaj Boris Di Costanzo (parto
unua).
la 27an:
Informoj pri blogo ĉe interreto de Mario Zaccaria kaj diskuto pri
esperanto.
Oktobro:
la 4an:
Preparoj pri okazonta kurso de Esperanto por komencantoj, (mardon la
12an de Oktobro).
la
11an: Pri 95a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Havano,
Kubo. Informas niaj ĉeestintoj.
la 12an(mardo):
Je la 19a horo komenciĝas Kurso de Esperanto por komencantoj en
societejo.
la 18an: Vojaĝo
tra Kolumbio (dua parto).
la
25an: Pri la Universala Kongreso en Havano (dua parto).
NOVI TEČAJ ZA
POČETNIKE
NOVI TEČAJ ESPERANTA ZA POČETNIKE POČINJE U UTORAK 12. LISTOPADA U
DRUŠTVENIM PROSTORIJAMA BLAŽA POLIĆA 2 S POČETKOM U 19 SATI. MOLIMO
DA O TEČAJU OBAVIJESTITE SVOJE ZNANCE I PRIJATELJE. CIJENA TEČAJA
SAMO 100 KUNA MJESEČNO.
NOVA
KURSO DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ
NOVA KURSO DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ KOMENCIĜAS
MARDON LA 12an DE OKTOBRO JE LA 19a HORO EN LA SOCIETEJO, BLAŽA
POLIĆA 2. PRI LA KURSO INFORMU VIAJN KONATULOJN KAJ AMIKOJN. PREZO
POR LA KURSO ESTAS NUR 100 KUNAOJN MONATE
LA
8a KONGRESO DE KROATAJ ESPERANTISTOJ
OKAZOS LA 11an kaj 12 an de SEPTEMBRO
Nia societo organizos viziton al la Kongreso sabaton 11an de
Septembro. Nepras
aliĝi. Aliĝo kostas
120 kunaoj. Aliĝu ĉe Boris Di Costanzo
ĝis la 07.09.
JEN
PROGRAMO DE LA 8-a KONGRESO DE KROATAJ ESPERANTISTOJ
SABATO, la
11-an de Septembro 2010
8,30 h, Ekiro
de aŭtobuso de la aŭtobusa ĉefstacidomo en Zagrebo (Držićeva) de la
kajo por ekskursoj (iu el tiuj kiuj komenciĝas per 5)
9,00 Alveno
de kongresanoj al la kongresejo en Velika Gorica (Dom kulture
Galženica)
9,00 -9,30
Akceptado de la kongresanoj kaj transdono de kongresmaterialoj
9,30-10,00Solena Malfermo (Kantado de 2 himnoj, paroloj de urbestro,
regionestro, prezidantino de KEL)
10,00
Tema parto dediĉita al 60-jariĝo de ekesto de Eŭropa Unio (Parolado
de reprezentanto de EU en Kroatio) kaj de
Z.Tišljar pri la signifo de Jean Monet kaj Robert Sĉumann
10,30-10,45
Disdono de atestiloj por partopreno de infanoj de la lernejo "Juraj
Habdelić" en konkurso por la plej bona eseo pri
la libro "La vivo de Damoruo" kadre de Eŭropa
Kultura projekto de KEL
10.45-11,00
Teatra monologo de Vida Jerman
LA
ĈEFA KONGRESTEMO "ESPERANTO KAJ EŬROPO"
Prezidantaro de
la seminario: Vida Jerman, dr. Jozo Marević kaj prof. Stipe Muić.
11,00
dipl. ek. Vjekoslav Morankić (vicprezidanto de KEL) Lingvo
kiel identeca demando sur novaj teritoriaj unuiĝoj,
aparte rilate
EU-on"
11,20-11,40
mag. Zlatko Tišljar (Sekretario de EEU) "Problemo kaj krizo de la
ideo pri lingva egalrajteco en EU"
11,40-12,00
mag. Radenko Milošević (vicprezidanto de KEL) Kroata lingvo antaŭ
eniro en EU
12,00-12,15
kafopaŭzo
12,15-12,30
muzikero
12,30-12,50 dr.
Zlatko Hinšt (membro de prezidantaro de KEL)
12,50-13,10
Antun Kovač (Prezidanto de Unuiĝo de blindaj esperantistoj de
Kroatio)
"Demando de Eŭropa komunikado kaj kontaktado de blinduloj"
13,10-13,40
Diskuto pri la referaĵoj
13,40-13,50
Sinprezento de la Loka Kongresa Komitato kaj fermo de la labora
parto de la Kongreso
13,50-14,10
Komuna foriro al la tagmanĝejo (PIVNICA "POSAVINA", Rakarska 1a)
14,10-15,40
Tagmanĝo kaj amikumado
15,40-16,40
Vizito al Muzeo de Turopolje kun malonga prelego pri Esperanto
historio en Velika Gorica
16,40-17,10
Folklora programo de KUD Velika Gorica "Kantoj kaj dancoj de
Turopolje"
Kongres-kotizo:
120 kunaoj
Tagmanĝo: 60
kunaoj.
DIMANĈO,
la 12-an de Septembro (EKSKURSA TAGO POR TIUJ KIUJ ALIĜIS AL LA
EKSKURSO)
8,30 Ekiro de
aŭtobuso de aŭtobuŝaltejo en Zagreb (Držićeva)
9,00 Alveno
antaŭ la elementa lernejo "Juraj Habdelić", kie eniras ekskursantoj
el Velika Gorica
9,00-17,00
Ĉirkaŭveturo kaj turisma gvidado al Andautonija (Romia trovaĵo) kun
teatra prezentaĵo, al Ligna preĝejeto en Velika Mlaka, al Ligna
Vilao (Kurija) en Lomnica, al Mraclin (Specialaj lignaj domoj:
Ĉardakoj) kaj domo de unua esperantisto de la regiono, Tagmanĝo en
Odra.
EKSKURSO AL KAŠTELIR RIKOLTI VINBEROJN ĈE NIA MEMBRO Marcello
Trampuh.
Kiel ĉiujare ni
ĉeestos rikolton de vinberoj en Kaštelir ĉe bieno de nia membro
Marcelo Trampuh fine de Septembro aŭ komence de Oktobro, kio
dependas de vetero. Interesuloj aliĝu ĉe Boris Di Costanzo
ALIAJ RENKONTIĜOJ INTERESAJ POR NI
La 24a ĝis 26a de
Septembro: XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznano,
Pollando. Okazaĵon partoprenos Tea Radovanović
La
30a de Septembro ĝis 3a de Oktobro: la 21a "Montkabana renkontiĝo"
en Reiĉenau, Aŭstrio
La
14an (dimanĉo) de Novembro okazos ekskurso al bieno de Marcello en
Kaštelir, okaze de provo de nova vino.
Pri ĉiuj renkontiĝoj en
la mondo konsultu paĝon
www.eventoj.hu
OKAZIS 95a UNIVERSALA ESPERANTO
KONGRESO EN HAVANO,
KAJ
INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SANTA CRUZ DEL NORTE-Kubo
Kvin niaj membroj Tea
Radovanović, Boris kaj Jaga Di Costanzo, Gordana Katunar, kaj Ana
Radulović ĉeestis la Kongreson ek de 17a ĝis 24a de Julio. Pli ol
naucent partoprenantoj el 59 landoj ĉeestis la Kongreson.
Tea
Radovanović partoprenis laboron de la Internacia junulara kongreso
okazinta ek de 24a ĝis 31a de Julio. Sekvonta junulara kongreso
okazos sekvontjare en Kievo, Ukrainio.
VIZITIS NIN
Samideanino
Betti Maul-Propadović el Germanio kun tri filinoj,
ĉiuj
esperantistinoj denaske, estis en ripozejo "Esperanto Domo" en Kostrena kelkaj tagoj ekde 8a de Aŭgusto 2010. En vizito
ĉe
ili estis Tea Radovanović, Vjekoslav Morankić kaj Boris Di Costanzo.Agrabla
babilado daŭris kelkaj horoj.
Jen informo pri
kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
http://edukado.net
www..porec-parenzo.info/esperanto/
Estu
kore salutataj el nia societejo. Fartu bone!
I
N F O R M I L O
3-10
(78)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horo
naslov
na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
stranica na mreži-retpaĝo:
www.esperanto-rijeka.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Tea Radovanović,
tel: 091 943 6364
Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić tel./faks.: 228 148
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Rijeka, la 10an de
Majo 201
Estimataj gesamideanoj, membroj de
nia societo!
Mi kore salutas vin ĉiuj, informante ke
OKAZIS ELEKTO-ASAMBLEO (la 18an de Aprilo)
La asambleon
ĉeestis 12 membroj kaj, laŭ la statuto, en la dua kunvoko de la
asambleo devas ĉeesti minimume 10 membroj. La asambleo akceptis
proponitajn dokumentojn: Raporton pri la laboro en 2009a jaro,
financan raporton por 2009a kaj programojn por la 2010a kaj 2011a
jaroj.
La elekto-asambleo elektis novan Prezidantaron:
Tea Radovanović, prezidantino; Vjekoslav Morankić,
vicprezidanto;
kaj jenaj membroj de la Prezidantaro: Boris Di Costanzo, Emil
Hrvatin, Luka Kik, Josipa Katunar, Damir Morankić, Ana Radulović kaj
Nikola Vuković.
Nova
prezidanto de la Societo daŭrigos kune kun vi, kaj aliaj elektitaj
membroj de nia Prezidantaro, nian ĝisnunan laboron. Mi invitas ĉiujn
partopreni aktivecojn de la societo laŭ viaj povoj kaj eblecoj.
Precipe utilaj estas niaj konversaciaj kunvenoj ĉiulunde; tiel Vi
povus pli bone ellerni la lingvon.
Mi dankas je
mia nomo kaj nomoj de vi ĉiuj al nia ĝisnuna prezidanto Boris Di
Costanzo, kiu sukcese kaj sindediĉe gvidis nin dum pluraj jaroj.
Samideano Boris ne plu povis akcepti funkcion prezidantan, sed kiel
membro de la Prezidantaro li daŭrigos laboron por nia societo kaj
por esperantistoj en Kroatio, kiel ĉefdelegito por Kroatio kaj kiel
membro de la Prezidantaro de Kroata Esperanto Ligo.
Ankoraŭ unu foje mi salutas vin, kaj
invitas al komuna laboro!
Tea Radovanović, prezidantino
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde ekde la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la programo por Majo kaj Junio en la jaro 2010
Kunvenoj kun
prelegoj okazas ĉiulunde de la
19a ĝis la 20a horo
Apartaj programeroj ĉiulunde:
18
– 19h Konversacia rondo gvidata de samideanino Josipa Katunar
19 – 20h Prelego aǔ diskuto
Majo:
la 3an: Kunveno,
konversacia rondo
la 10an: Preparoj por la konkurso en Kostrena
la 17an: Preparoj por la konkurso en Kostrena
21an – 23an: Kostrena. Hrvatsko natjecanje u znanju esperanta za
učenike osnovnih i srednjih škola - Kroata konkurso pri scio de
Esperanto por lernantoj el elementaj kaj mezaj lernejoj
la 24n: Pri la okazinta konkurso en Kostrena. Informas: Boris Di
Costanzo kaj Tea Radovanović
la 31an: Pri niaj estontaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Informas Tea
Radovanović kaj aliaj partoprenontoj
Junio:
la 7an: Pri
okazinta elekto-asambleo de Kroata Esperanto-Ligo. Informas
ĉeestintoj.
la 14an: Eŭropa projekto pri tradukado de eŭropaj libroj en la
bengalan finiĝis
la 19an(sabato): Ekskurso - Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj
la 21an: Detalaj raportoj pri la konkurso en Kostrena.
la 28an: Preparoj por la Universala kaj junulara kongresoj.
Julio kaj
Aŭgusto:
Ĉiulunde
societejo malfermita de 18a ĝis 20a horo
KONKURSO PRI
SCIO DE ESPERANTO POR LERNANTOJ EL ELEMENTAJ KAJ MEZAJ LERNEJOJ
RENKONTIĜO OKAZOS EN KOSTRENA INTER LA 21a kaj 23a DE MAJO 2010
Gvidanto de la projekto: Boris Di Costanzo
asistantino Tea Radovanović, prezidantino de ekzamena komisiono
Josipa Katunar
VENDREDO, la
21.05.2010.
12 - 19 h Alveno de partoprenantoj
14 - 15 h Tagmanĝo
19 - 20 h Vespermanĝo
20 - 22 h Interkona vespero
SABATO, la 22.05.2010.
08 - 08,45 h Matenmanĝo
09 – 11 h Konkurso pri scio de esperanto por lernantoj el elementaj
lernejoj:
- en kategorio "A" (por komencantoj)
- en kategorio "B" (por progresintoj)
- en kategorio "C" kompilo (verkado) de eseo
09 – 11,30 h Kroata Esperanto-Junulara Asocio (KEJA)
prezentas sin
12 – 13 h Tagmanĝo
ekde 13 h Ekskurso
19 – 20 h Vespermanĝo
21 – 23 Amuzvespero
DIMANĈO,
la 23.05.2010
08 - 08,45 h Matenmanĝo
09 - 10 h Disdono de diplomoj
10 - 13 h Promenado tra Kostrena aŭ amuziĝo apud maro
13 h Tagmanĝo
FINO DE LA PROGRAMO: 14h
LOĜADO
DE PARTOPRENANTOJ ESTAS REZERVITA EN SKOLTA
RIPOZEJO "ESPERANTO DOMO".
La
ĉambroj estas plurlitaj
(6-10 personaj)
kun etaĝlitoj.
LA PREZO DE LA
PROGRAMO por partoprenantoj estas 300 kunaoj, inkluzivas 2 plenajn
pensionojn, lokan veturadon kaj materialojn.
EKSKURSO AL
RENKONTIĜO DE ESPERANTLINGVAJ VERKISTOJ
La 19an de
Junio (sabato) okazos ekskurso al Hrašćine (bieno de Spomenka Štimec)
al Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj. Bonvolu anonci vian
ĉeeston al prezidantino Tea Radovanović aŭ al Boris Di Costanzo
(tel: 098 929 4623).
ALIAJ
RENKONTIĜOJ INTERESAJ POR NI
La 19an de Majo: Hrašćine (bieno de
Spomenka Štimec" Renkontiĝo de kroataj verkistoj kun publiko (okaze
de datreveno de falo de granda meteorito (40 kilogramoj) en Hrašćina
en la jaro 1751.
La 17a ĝis 24a de Julio:UNIVERSALA ESPERANTO-KONGRESO en Havano,
Kubo
La 24a ĝis 31a de Julio: INTERNACIA JUNULARA KONGRESO
en Los Cocos, Kubo
La 25a de Julio ĝis 8a de Aŭgusto:REF (Renkontiĝo de
esperantaj familioj Stara Sušica (Gorski Kotar))
La 1-a ĝis 5a de Aŭgusto: Dua boatado sur la rivero
Kupa.
La 24a ĝis 26a de Septembro: XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en
Esperanto (ARKONES), Poznano, Pollando.
La 30a de Septembro ĝis 3a de oktobro: la 21a Montkabana
renkontiĝo en Reiĉenau, Aŭstrio
Pri la eventoj
informiĝu ĉe Esperanto Societo Rijeka aŭ konsultu retpaĝon
www.eventoj.hu
FORPASIS EN
OPATIJA NIA MEMBRINO ZLATA DRVARIĆ.
Pri ŝia morto ni eksciis dum Aprilo.
Ŝiaj familianoj ne vivas en Opatija, kaj ni klopodas ilin trovi por
esprimi nian kondolencon. Al ŝi ni esprimas nian lastan saluton.
Jen informo pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
www.eventoj.hu
http://edukado.net
www..porec-parenzo.info/esperanto/
Estu kore salutataj el
nia societejo. Fartu bone!
I N F
O R M I L O
2-10 (77)
Esperanto društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža Polića 2 51000
RIJEKA HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670 lunde de la 18a
ĝis
la 20a horo
naslov na mreži-retadreso:
esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
stranica na mreži-retpaĝo:
www.esperanto-rijeka.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto: Boris Di Costanzo tel.715-309 aũ
098 929 4623
Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav Morankić tel./faks.:
228 148
Rijeka, la 2an de Marto 2010
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo estas malfermita lunde de la 18a
ĝis la 20a
horo.
Jen la programo en Marto kaj Aprilo 2010:
Kunvenoj kun prelegoj okazas
ĉiulunde
de la 19a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj
ĉiulunde:
18 – 19h Konversacia rondo gvidas samideanino Josipa
Katunar.
19 – 20h Prelego a ǔ
diskuto
Marto:
la 1an: Nova ĵoj
el Kroata Esperanto-Ligo,
Informas Vjekoslav Morankić.
la 8an: Trarigardo de malnovaj fotoj.
Ana Radulović
kaj Boris Di Costanzo
la 15an: Novaĵoj
ĉe interlingvistikaj postiplomaj studoj en Poznan (Universitato Adam
Mickiewicz)
Informas Tea
Radovanović
la 22an: Kunsido de la Prezidantaro
la 29an: Konkurso pri scio de Esperanto por lernantoj en Kostrena.
Preparlaboroj
Aprilo:
5a: Pasko, festotago. Societejo malfermita
la 12an: Trarigardo de fotoj de Esperanto- Maskerada
Kompanio "Paždroć" (tohuvabuhuo)
la 18an: (dimanĉo):
Elekto-asambleo de la
societo. Unua kunvoko je la 10a kaj la dua kunvoko je la 11a horo en
la
societejo
la 19an: Kunsido de la Prezidantaro
la 24an kaj 25an (sabato kaj dimanĉo):
volontulaj laboroj en "Esperanto-Domo"
en Kostrena
la 26an: Preparlaboroj por Konkurso por lernantoj okazonta de la 21a
ĝis
la 23a de Majo en Kostrena.
FOTOJ PRI ESPERANTO- MASKERADA
KOMPANIO "PAŽDROĆ"
Dum la karnavala parado en Rijeka bonvolu trarigardi
ĉe
nia paĝo en interreto je titolo:
www.esperantorijeka.hr
VOLONTULAJ LABOROJ DE NIAJ MEMBROJ EN
ESPERANTO DOMO EN
KOSTRENA
Ĉi printempo ni daŭrigos
volontulajn laborojn
ĉe nia "Esperanto Domo" en Kostrena. Ĉiuj interesuloj kiuj
volas partopreni en la
libervola laboro sur nia Domo aliĝu
al la Prezidanto Boris Di Costanzo.
Jen informo pri kelkaj utilaj retpa ĝoj
en esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org www.eventoj.hu http://edukado.net
www..porec-parenzo.info/esperanto/
Estu kore salutataj el nia societejo.
Ĝis
revido kaj fartu bone!
I N F
O R M I L O
1-10
(76)
Esperanto društvo
Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a
øis la
20a horoj
ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aŭ 0989294623
Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav Morankić 226-218 kaj tel./faks.:228148
Naslov na mreži:esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
stranica na mreži-retpaĝo:
www.esperanto-rijeka.hr
Rijeka, la 2an de
januaro 2010
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde de la 18a ĝis la 20a horo. Jen la programo
en Januaro kaj februaro 2010:
Kunvenoj kun prelegoj okazas
ĉiulunde de la 19a ĝis la 20a
horo
Apartaj programeroj ĉiulunde:
18 – 19h Konversacia rondo gvidas samideanino Josipa Katunar.
19 – 20h Prelego aǔ diskuto
Januaro:
la 4an: Sentema novjara renkontiĝo.
la 11an: Trarigardo de malnovaj fotoj. Ana Radulović kaj Boris Di
Costanzo
la 18an: Preparoj por vojaĝoj al ĉi jaraj kongresoj kaj renkontiĝoj.
Gvidas Boris Di Costanzo
la 25an: Preparoj por Kroata konkurso pri scio de Esperanto por
lernantoj el elementaj kaj mezaj lernejoj.
Gvidas: Boris Di Costanzo.
Februaro:
la 1an: Informoj pri okazonta Karnavala parado en Rijeka
la 8an: Esperanto ĉe universitatoj.
Informas Vjekoslav Morankić
la 14an (dimanĉo): Karnavala parado en Rijeka kun partopreno de
Esperanto-Maskerada Kompanio "Paždroć"
la 15an: Vizito de gasto el Kanado Marko Fettes
la 22an: Postdiplomaj studoj de interlingvistiko en Poznan, Pollando.
Informas Tea Radovanović
EKSPOZICIO "SPERTU
ESPERANTON" (ISKUSI ESPERANTO)
Okazis en Rijeka honore al 150a naskiĝdatreveno de Lazar Ludvig
Zamenhof, inicianto de internacia lingvo Esperanto. La ekspozicio
okazis en salono de organizacio "Spirit" Blaža Polića 2 ekde 9a ĝis
15a de Decembro. (Spirit aktivas en nia najbareco je la sama adreso
kaj sama etaĝo kie troviĝas nia societo). Dum la malfermo de la
ekspozicio Prezidanto de nia societo Boris Di Costanzo temis
enkondukan parolon kaj prelegon pri internacia lingvo Esperanto.
Vjekoslav Morankić prelegis pri literaturo en Esperanto kaj pri
kroata literaturo tradukita en Esperanto kaj en aliajn lingvojn pere
de Esperanto. Mebroj de nia societo celebris Zamenhofan tagon en nia
societejo la 14an de Decembro kaj por neesperantista publiko dum
malfermo de ekspozicio la 15an de Decembro pri L.L. Zamenhof
prelegis Vjekoslav Morankić. La ekspozicion organizis kune Organizo
en kulturo "Spirit" per helpo de Helga Paškvan kaj Nataša Batistić (frekventas
kurson de Esperanto) kaj nia membrino Tea Radovanović. Dankon al ĉiuj
kiuj helpis realigon de la ekspozicio.
VOLONTULAJ
LABOROJ DE NIAJ MEMBROJ EN
ESPERANTO DOMO
EN KOSTRENA
Ĉi jare ni daŭrigos
volontulajn laborojn
ĉe nia "Esperanto Domo" en
Kostrena. Ĉiuj interesuloj kiuj volas partopreni en la libervola
laboro sur nia Domo ali ĝu al la Prezidanto Boris Di Costanzo.
ATESTILO
PRI PAGITA SOCIETA MEMBROKOTIZO
Aldone al
tiu ĉi "Informilo" ni sendas al vi "Atesto"-n pri via pagita
membrokotizo. El ĝi videblas jaro de via lasta enpago. Estus agrable
ke vi renovigu vian membrecon. Por informo la membrokotizo ne ŝanĝis,
kio signifas ke por laboristoj estas 30 kaj por pensiuloj kaj
studentoj 20 kunaojn jare.
Jen informo
pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
www.eventoj.hu
http://edukado.net
www..porec-parenzo.info/esperanto/
Estu kore salutataj el
nia societejo. Ĝis revido kaj fartu bone en 2010a jaro!
I
N F O R M I L O
5-09
(75)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a ĝis
la 20a horoj
naslov
na mreži-retadreso:esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aũ 0989294623
Vicprezidanto kaj sekretario:
Vjekoslav Morankić 226-218 kaj tel./faks.:228148
Rijeka,
la 31an de Oktobro 2009
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde de la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la programo en novembro kaj decembro 2009:
Kunvenoj kun prelegoj okazas ĉiulunde de la 19a ĝis la 20a horo
Apartaj programeroj ĉiulunde:
17 - 18h Kurso por komencantoj
18 – 19h Konversacia rondo gvidas samideanino Josipa Katunar.
19 – 20h Prelego aǔ diskuto
Novembro:
la 2an:
Laboro en ordinaraj temoj: preparo de ekspozicio pri Esperanto,
administraj laboroj.
la 9an: Malfermita kunveno de la Prezidantaro. Bonvolu ĉeesti la
kunvenon.
Sabaton la 14an: Ekskurso al Kaštelir al bieno de nia membro
Marcello Trampuh.
la 16an: Pri aktualaj aktivecoj de Kroata Esperanto-Ligo
informas Vjekosalv Morankić
Sabaton la 21an: Elekto asambleo de Unuiĝo de Prelegantoj de
Esperanto en nia societejo je la 10a horo
la 23an: Pri okazinta Solena festo okaze de 120 jara datreveno
de unuaj esperantistoj en Osijek kaj Kroatio
Informas Boris Di Costanzo
la 30an: Pri
sociala kapitalo laŭ diplomlaboraĵo ĉe Ekonomia fakultato en Rijeka.
Prelegas Tea Radovanović
Decembro:
la 7an:
Ronda tablo: diskuto pri realigo de niaj projektoj en la sekvonta
2010a jaro
la 14an: Zamenhofa tago
la 21an: Pri instruado de Esperanto en kroatiaj lernejoj.
Prelegas Emil Hrvatin
la 28an: Adiaŭa vespero okaze de finiĝo de la kuranta jaro
EKSKURSO AL
KAŠTELIR
Sabaton la
14an de Novembro okazos ekskurso al Kaštelir al bieno de familio
Marcello Trampuh. Dum la renkontiĝo en Kaštelir oni provos, testos
kaj precipe gustumos novan vinon de ĉijara rikolto. Interesuloj
kontaktu la prezidanton Boris Di Costanzo (vidu supre telefon
numeron kaj retadreson). Prezo 100 kunaoj po persone. Oni vojaĝos
per buseto aŭ personaj aŭtomobiloj.
VOLONTULAJ
LABOROJ DE NIAJ MEMBROJ SUR ESPERANTO DOMO EN KOSTRENA
Ĉi aŭtune ni daŭrigos per volontulaj laboroj ĉe nia "Esperanto Domo"
en Kostrena. Ĉiuj interesuloj kiuj volas partopreni en la libervola
laboro sur nia Domo aliĝu al la Prezidanto Boris Di Costanzo.
KONDOLENC-ESPRIMO
Ni informas ke forpasis, en sia 76 jaraĝo, nia membro samideano dr.sc
de psikologio Josip Golčić. Al gefamilianoj ni esprimas nian
kondolencon, kaj al li eternan pacon.
INFORMO KAJ DANKESPRIMO
Al gefamilianoj Privileggi
dankesprimon okaze de donaco de libroj, post forpaso de ilia patrino,
al nia biblioteko.
Temas pri pli ol cent diversaj broŝuroj, libroj kaj vortaroj. La
kvanto de libroj certe riĉigas nian bibliotekon.
Koran dankon.
Jen informo pri kelkaj utilaj
retpaĝoj en Esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
www.eventoj.hu
http://edukado.net
www..porec-parenzo.info/esperanto/
Estu kore salutataj el
nia societejo.
Ĝis revido kaj fartu bone!
I
N F O R M I L O
4-09
(74)
Esperanto
društvo Rijeka* Esperanto-Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde
de la
18a
øis la
20a horoj
naslov na
mreži-retadreso:esperanto.rijeka@ri.t-com..hr
Øirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aý
0989294623
Vicprezidanto kaj sekretario:
Vjekoslav Morankić 226-218 kaj tel./faks.:228148
Rijeka,
la 31an de Aŭgusto 2009
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde de la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la programo en Septembro kaj Oktobro 2009:
Kunvenoj kun prelegoj okazas ĉiulunde de la 19a ĝis la 20a horo
Apartaj programeroj ĉiulunde:
17 - 18h Kurso por komencantino
18 – 19h Konversacia rondo, gvidas samideanino Josipa Katunar.
19 – 20h Prelego aǔ diskuto
Septembro:
la 7an: : Preparoj por ĉeesto ĉe Renkontiĝo de Esperantlingvaj
Verkistoj en Hrašćina-Trgovišće kaj
por vojaĝo al rikolto de vinberoj en Kaštelir
la 12an: Vojaĝo al Kaštelir al vinbera rikolto ĉe samideano Marcello
Trampuh.(dependas de bona vetero)
la 14an: Kunsido de la Prezidantaro /malfermita/
la 19an: Vizito al Renkontiĝo de Esperantlingvaj Verkistoj en
Hrašćina-Trgovišće
la 21an: Omaĝe al forpasinta Prezidanto de Kroata
Esperanto-Ligo akademiano Dalibor Brozović,
Parolas Vjekoslav Morankić
la 28an: Preparoj por nova esperanto-kurso
Oktobro:
la 5an; Postdiplomaj studoj de Interlimgvistiko ĉe
Universitato Adam Mickiewicz en Poznan.
Informas Tea
Radovanović
la 12an: Unuaj esperantistoj en Kroatio en Osijek antaŭ 120 jaroj.
Prelegas Boris Di
Costanzo
la 13an: Kurso de esperanto komenciĝas je la 19a horo en la
societejo.
la 16an kaj 17an: (vendredon kaj sabaton): Ekskurso al Osijek.
Solena festo okaze de 120 jara
datreveno de unuaj esperantistoj en Osijek kaj Kroatio.
la 19an: Pri eseo de Nikola Rašić "Esperanto granda lingvo por
malgrandaj popoloj"
Parolas
Vjekoslav Morankić
la 27an: Ronda tablo pri agado en du lastaj monatoj de la jaro.
Gvidas Boris Di Costanzo
EKSKURSO EN
KAŠTELIR
Se la vetero
kaj aliaj kondiĉoj ebligos, okazos ekskurso al rikolto de vinberoj
ĉe bieno de nia membro Marcello Trampuh. Ekskurso okazos tre
probable sabaton la 12an de Septembro. Interesuloj kontaktu la
prezidanton Boris Di Costanzo.
EKSKURSO EN
OSIJEK
En Osijek
okazos unutaga JUBILEA FESTO DE 120a JARDEVENO DE LA UNUAJ
ESPERANTISTOJ EN OSIJEK KAJ KROATIO. La solena festo okazos
sabaton la 17an de Oktobro. Nia societo organizas komunan
ekskurson en Osijek por partopreni la feston kiun partoprenos
esperantistoj el Kroatio. Ekskurso daŭros du tagojn vendredon kaj
sabaton. Informojn pri ekskurso kaj programo vi povas ricevi dum
societaj lundaj kunvenoj aŭ rekte pertelefone de la prezidanto Boris
Di Costanzo.
NOVI TEČAJ ZA
POČETNIKE
NOVI TEČAJ ESPERANTA ZA POČETNIKE ZAPOČINJE U UTORAK 13. LISTOPADA U
DRUŠTVENIM PROSTORIJAMA BLAŽA POLIĆA 2 S POČETKOM U 19 SATI. MOLIMO
DA O TEČAJU OBAVIJESTITE SVOJE ZNANCE I PRIJATELJE.
CIJENA TEČAJA 100 KUNA MJESEČNO.
NOVA KURSO DE
ESPERANTO POR KOMENCANTOJ
NOVA KURSO DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ KOMENCIĜAS MARDON LA 13an
DE OKTOBRO JE LA 19a HORO EN LA SOCIETEJO, BLAŽA POLIĆA 2. PRI LA
KURSO INFORMU VIAJN KONATULOJN KAJ AMIKOJN.
PREZO POR LA KURSO ESTAS 100 KUNAOJN MONATE
VOLONTULAJ
LABOROJ DE NIAJ MEMBROJ SUR ESPERANTO DOMO EN KOSTRENA
Denove post dudeko da jaroj niaj membroj volontule agis en nia
"Esperanto Domo" en Kostrena. Estis organizitaj masonistaj laboroj
sur la objekto kaj purigado de la objekto kaj ĉirkaŭo. Oni laboris
la 6an kaj 7an de Junio. Laborskipo konsistis el membroj Boris Di
Costanzo, Emil Hrvatin, Tea Radovanović, Luka Kik kaj "kuiristo"
Vjekoslav Morankić. Laborojn ni daŭrigos , kaj ĉiuj interesuloj kiuj
volas partopreni en la libervola laboro sur nia Domo aliĝu al la
Prezidanto Boris Di Costanzo
KONDOLENC-ESPRIMO
Ni informas ke la 19an de Julio forpasis en Mali Lošinj nia membro
samideanino Nives Car- Privileggi en
81a jaraĝo. Al gefamilianoj ni esprimas nian kondolencon, kaj al ŝi
eternan pacon.
MORTIS
AKADEMIANO DALIBOR BROZOVIĆ LA PREZIDANTO DE KROATA ESPERANTO-LIGO
La 19an de Junio mortis en Zagreb en sia hejmo nia prezidanto
Akademiano Dalibor Brozović en 82a jaraĝo. Pli detale pri lia vivo
kaj lia kontribuo al nia esperanta movado vi legos en sekva numero
de nia gazeto "Tempo".
GRANDA
VORTARO KROATA ESPERANTA DE LUCIJA BORČIĆ
VELIKI RJEČNIK HRVATSKO ESPERANTSKI OD LUCIJE BORČIĆ
En Decembro ĉi jare aperos Granda Vortaro Kroata Esperanta de Lucija
Borčić. Abonprezo ankoraŭ estas tre favora. Nur 210 kunaojn. Vi
povas pagi abonon por la vortaro ĉiulunde dum kunvenoj en la
societejo al Vjekoslav Morankić.
VIZITIS NIN
Ĉi jare pluraj esperantistoj el la
mondo vizitis nian societon. Jen informoj pri ili:-
la 18an ĝis 20aa de
Aprilo nin vizitis samideanoj el Francio. Cyirille Pinardon kaj Rose
Sanz vojaĝas per bicikloj ĉirkaŭ la mondo. Ilia vojaĝo daŭros pli ol
du jarojn. Taggazeto "Novi list" la 21an de Aprilo dediĉis al ili
preskaŭ unu tutan paĝon.
-
La 13an kaj la 14an
de Majo vizitis nin geedza paro Julio Calegari (brazilano) kaj
edzino Anja (polino) dungitaj kaj loĝantaj en Arabaj Emiratoj.
-
La 26an ĝis 28an de
Julio vizitis nin familio el Montevideo Urugvajo. Ili estas Eduardo
Trapani kaj lia edzino Karine kun du infanoj 2 kaj 4 a ĝaj. Infanoj
ambaŭ estas denaskaj parolantoj de la Esperanto.
-
Du foje fine de
Julio vizitis nian societon dum kunvenoj lunde (la lastan 27an de
julio) Josef M. Serano el Hispanio (Katalunio)
- La 3an de Aŭgusto vizitis
nin anglano Diccon Masterman iama membro de la estraro de Universala
Esperanto-Asocio kaj ties iama sekretario.
-
Ekde la 15a ĝis la
18a de Aŭgusto vizitis nin samideaninoj el Rusio. Jelena Ŝaravina
kaj Jekatarina Ĵirnova estas el urbo Krasnojask (unu miliono da
loĝantoj) en Siberio. Krasnojarsk estas ĉefurbo de
Krasnojarska regiono kiu havas proksimume du milionojn da kvadrataj
kilometroj kaj estas subjekto de rusia federacio (simile kiel ŝtato
en Usono). Samideaninoj el Siberio havis prelegon en nia societejo
pri Krasnojarsk kaj Siberio lundon la 17an de Aŭgusto. Ili prezentis
filmon pri Siberio kaj fotojn pri regiono kaj urbo Krasnojarsk. La
prelegon ĉeestis 10 niaj membroj.
Jen informo pri kelkaj utilaj
retpaĝoj en Esperantio:
www.esperanto-rijeka.hr
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
www.eventoj.hu
http://edukado.net
www.baziliko.istra-istria.info
Esperante, ke vi ĉiuj
sukcese trapasis ĉi someran teruraĵon, estu kore salutataj el nia
societejo.
Ĝis revido kaj fartu bone!
I
N F O R M I L O
3-09
(73)
Esperanto
društvo Rijeka- Esperanto Societo Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde de la
18a ĝis la
20a horoj
naslov
na
mreži-retadreso:esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
mreža-paĝo
TTT-
www.esperanto-rijeka.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aŭ
0989294623 Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić 226-218 kaj tel./faks.:228148
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Rijeka, la 30an de Aprilo 2009
Estimataj, saluton el
Esperanto-Societo Rijeka!
KONDOLENC-ESPRIMO
Ni informas ke
la 16an de aprilo forpasis en Novigrad nia membro Svetozar Čulibrk
en 79a jaraĝo. Al gefamilianoj ni esprimas nian kondolencon, kaj al
li eternan pacon.
Jen la programo
en la majo kaj junio
La societejo estas
malfermita lunde de la 18a ĝis la 20a horoj.
Kunvenoj kun prelegoj
okazas ĉiulunde de la 19a ĝis 20a horoj.
Apartaj programeroj
ĉiulunde:
18 – 19h
Konversacia rondo, gvidas la samideanino Josipa Katunar.
19 – 20h
Prelego aǔ diskuto
Majo:
la 4an:
Ronda tablo, esperanto-aktualaĵoj. Boris Di Costanzo
la 11an:
Preparlaboroj por Konkurso en Kostrena. Boris Di Costanzo
la 18an:
Preparlaboroj por Konkurso en Kostrena. Boris Di costanzo
la 22an ĝis 24an:
Kostrena en
"Esperanto Domo" okazas la "8a Kroata Konkurso pri Scio de Esperanto
en Bazaj kaj Mezlernejoj"
la 25an:
Konkludaj laboroj pri okazinta Konkurso en Kostrena
la 27an:
Gradska vijećnica, Korzo 16, je la 12,00 horoj: Promocio de la verko
"Rijeka u priči" -"Rijeka en rakontoj" kompilita de
nia membrino prof. dr. sc. Danijela Bačić Karković
la 30an:
Meteorita festo Ekskurso al Hrašćina-Trgovišće (la bieno de
Spomenka Štimec)
Junio:
la 1an: Pri nia
TTT-paĝo
www.esperanto-rijeka.hr Informas Tea Radovanović
la 8an: Ĉisomeraj
kongresoj kaj renkontiĝoj Informas Vjekoslav Morankić
la 15an: Kunsido de
la Prezidantaro.
la 22an:
Festotago
la 29an: Kien dum
someraj monatoj
RIJEKA U PRIČI
- RIJEKA EN RAKONTOJ
Naša članica
profesorica Danijela Bačić-Karković je profesorica svjetske
književnosti i drugih predmeta iz književnosti na Filozofskom
fakultetu Sveučilišta u Rijeci. Prof. Karković je upravo
dovršila svoje najnovije djelo pod naslovom "Hrestomatija književnih
tekstova o gradu Rijeci". Djelo "Rijeka u priči" obuhvaća
književne tekstove o Rijeci bez obzira na kojem su jeziku napisani.
O Rijeci, koja je kroz svoju povijest bila ne samo hrvatski grad već
i multietnički grad, pisalo se na raznim jezicima. Obuhvaćanje svih
značajnijih književnih tekstova o Rijeci na više jezika jedinstven
je primjer izučavanja Rijeke kroz književnost u svim njenim
sastavnicama. Za esperantiste važno je napomenuti da se u knjizi
nalazi i priča izvorno napisana o Rijeci na esperantu. "La lasta
batalo de la Moretto"- "Posljednja bitka Morčića" je
djelo Spomenke Štimec, hrvatske spisateljice na esperantu. Na
esperantu je napisan i sažetak o knjizi u prijevodu Vjekoslava
Morankića.
Knjiga je namijenjena studentima kroatistike odnosno slušačima
izbornoga predmeta "Rijeka u priči", a također i stručno
znanstvenoj javnosti koja se bavi književnom kritikom, poviješću i
teorijom književnosti.
Nia membrino
Danijela Bačić Karković estas profesorino de monda literaturo ĉe
Pedagogia fakultato de Universitato en Rijeka. Ŝi ĵus kompilis
la verkon "Rijeka u priči"-"Rijeka en rakontoj" kun subtitolo
"Krestomatio de literaturaj tekstoj pri la urbo sur rivero
Rječina". En "Rijeka en rakontoj" estas prezentitaj
literaturaj tekstoj en diversaj lingvoj. Estas konate ke Rijeka,
krom tio ke ĝi estis kaj estas kroata urbo, ĝi samtempe estis kaj
estas pluretna urbo. Pri Rijeka oni verkis krom en la kroata ankaŭ
en diversaj lingvoj. Estas la unika okazaĵo en unu Krestomatio
prezenti literaturon de Rijeka en diversaj lingvoj kiuj estis aŭ
estas uzataj en nia urbo, ebligi al studentoj ekkoni Rijekaon tra la
literaturaj tekstoj pri Rijeka en pluraj lingvoj. Por esperantistoj
estas grave ke en la verko estas ankaŭ rakonto pri Rijeka verkita
originale en Esperanto. Estas verko de Spomenka Štimec "La lasta
batalo de la Moretto". En Esperanto estas ankaŭ resumo en
traduko de Vjekoslav Morankić
La libro
estas dediĉita al studentoj de kroatistiko respektive al
aŭskultantoj de elektebla studobjekto "Rijeka en rakontoj"
kaj same al faka kaj scienca publiko kiu okupiĝas pri literatura
kritiko, historio kaj literatura teorio.
Promocija knjige –
Promocio de la verko:
27. svibnja u 12,00
sati u
Gradskoj vijećnici,
Korzo 16
la 27an de Majo je la
12,00 horoj en
Gradska vijećnica,
Korzo 16
LA 8a KROATA KONKURSO
PRI SCIO DE ESPERANTO POR LERNANTOJ EL BAZAJ KAJ MEZAJ LERNEJOJ
Programo:
RENKONTIĜO OKAZOS EN
KOSTRENA INTER LA 22-24 DE MAJO 2009
Gvidanto de la
projekto: Boris Di Costanzo, asistantino Tea Radovanović,
prezidantino de ekzamena komisiono Josipa Katunar.
VENDREDON la
22-05-09
-12 - 19h Alveno de
partoprenantoj
-19 – 20 h
Vespermanĝo
-20 – 22 h Interkona
vespero
SABATON la 23- 05-09
-08 - 08,45 h Matenmanĝo
-09 – 11 h Konkurso
pri Scio de Esperanto por
Lernantoj el Bazaj Lernejoj:
- en kategorio "A"
(por
komencantoj)
- en kategorio "B"
(por
progresintoj)
-09- 11 h
Konkurso pri Scio de Esperanto por
Lernantoj el Mezlernejoj
-09 -11,30h Kroata
Esperanto-Junulara Asocio
(KEJA) prezentas sin
-12 -13 h
Tagmanĝo
-13-19 h Trarigardo
de urbo Rijeka, aŭ
ekskurso al Opatija aŭ iu alia loko.
-20 – 21 h Vespermanĝo
-21 – 23 Amuzvespero
DIMANĈON la
24-05-09
-08 - 08,45 h
Matenmanĝo
-09 - 10 h
Disdono de diplomoj
-10 - 13 h
Promenado tra Kostrena
Je la 14a h Fino de la programo
Loĝado estas
rezervita en "Esperanto domo" en Kostrena kaj pliajn informojn ĉe
Invitilo kaj www. paĝo(vidu sube).
EKSKURSO
Sabaton la 30an
de majo okazos ekskurso al Hrašćina-Trgovišće kie okazas
Meteorita festo ĉe bieno de Spomenka Štimec.
Por ekskurso al Hrašćina-Trgovišće aliĝu ĉe prezidanto Boris Di
Costanzo tel: 098 929 4623 aŭ rete bdesperanto4@gmail.com
GRAVE: VIZITU NIAN TTT PAĜON
www.esperanto-rijeka.hr kiun ordigas Tea
Radovanović. Ĉiuj rimarkoj kaj proponoj estas bonvenaj.
Ni informas Vin pri kelkaj utilaj retpaĝoj en Esperantio:
www.esperanto.hr www.esperanto.de www.uea.org ;
www.esperanto-rijeka.hr
www.eventoj.hu http://edukado.net www.baziliko.istra-istria.info
Por nun tiom, saluton!
I
N F O R M I L O
2-09
(72)
Esperanto
društvo Rijeka- Esperanto Societo Rijeka
Blaža
Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde de la
18a ĝis la 20a horo
naslov
na
mreži-retadreso:esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aŭ
0989294623
Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav Morankić
226-218 kaj tel./faks.:228148
Rijeka, la 28an de Februaro 2009
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde de la 18a ĝis la la 20a horo.
Jen la
programo en la marto kaj aprilo
Kunvenoj kun prelegoj okazas ĉiulunde de la 19a ĝis 20a horo
Apartaj programeroj ĉiulunde:
18 – 19h Konversacia rondo - gvidas la samideanino Josipa
Katunar.
19 – 20h Prelego aǔ diskuto
Marto:
la
2an: Ronda tablo, esperanto-aktualaĵoj.
Boris Di Costanzo
la 9an:
Preparlaboroj por Konkurso en Kostrena.
Boris Di Costanzo
la 16an: Preparlaboroj por nia TTT- paĝo (www.esperanto-rijeka.hr)
la 23an: Malfermita kunsido de Prezidantaro
la 30an: Pri Eŭropa
semajno en Rijeka.
Informas Vjekoslav Morankić
Aprilo:
la
6an: Niaj kongresoj kaj renkontiĝoj
la13an: Festotago. La societejo fermita
la20an: Kunsido de Prezidantaro.
la26an: Elekto-Asembleo
la27an: Preparlaboroj por Konkurso en Kostrena
ESPERANTO-MASKERADA
KOMPANIO "PAŽDROĆ" ĈE KARNAVALO EN RIJEKA
Ĉijare jam la trian fojon laŭvice Esperanto-Maskerada Kompanio
"Paždroć" partoprenis la internacian karnavalon en Rijeka, kiu estas
unu el la plej konataj en Kroatio kaj Eŭropo.
Ĝi okazas kiel
kutime ĉiujare meze de monato Februaro.
Ĉi jare dimanĉon la 22an
de Februaro en maskerada parado de maskiĝintaj grupoj partoprenis
pli ol 8.000 partoprenantoj. La parado de maskoj daŭris pli ol 6
horoj. Kiel ĉiujare, ankaŭ dum ĉi karnavalo la paradon spektis
ĉirkaŭ
120.000 spektantoj, duoble pli ol pasintjare, ĉar estis suna tago.
Per sia maskerada kompanio Esperanto Societo Rijeka prezentis sin al
vasta publiko. Nomo de la grupo "Paždroć" en kroata čakava dialekto
signifas en Esperanto "tohuvabohuo" (En loka dialekto de itala
minoritato la vorto estas preskaŭ la sama "pasdrocio"). La kompanio
ĉi jare elektis karnavalan nomon "Padela" (en lokaj dialektoj kroata
"čakava" kaj loka itala "fiumana" vorto "padela" signifas esperante
"kaserolo"). La kompanio en la karnavala parado nombris 40 maskojn
kaj havis alegorian veturilon. La alegoria veturilo estis kreita
kiel kelkajn metrojn granda kaj alta kaserolo. La nomo de la grupo
"Esperanto-Maskerada Kompanio Paždroć" estis klare videbla sur la
veturilo kaj la grupo per esperanta anonco estis menciita je
kontrol-punktoj por la publiko. Esperanto Societo Rijeka partoprenos
la karnevalan paradon ankaŭ
sekvontjare. En grupo estis esperantistoj, neesperantistoj kaj anoj
de la loka itala minoritato. Sekvontjare oni intencas plilarĝigi la
grupon per alilandaj esperantistoj. Al la karnavalo de Rijeka estas
ankaŭ akceptataj grupoj el aliaj urboj kaj ankaŭ el eksterlando.
Ĉiuj interesitoj kiuj volus partopreni la paradon de la karnavalo
sekvontjare, ĉu kiel anoj de la karnavala grupo, ĉu per aparta
karnavala grupo, aŭ kiel spektanto, kontaktu Esperanto-Societon
Rijeka (esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
) kaj oni ricevos informojn kiun kontakti por ricevi detalajn
informojn kaj kondiĉojn por aliĝi. Poŝta adreso de Esperanto Societo
Rijeka estas: Blaža Polića 2, HR-51000 RIJEKA, Kroatio.
ESPERANTO-MASKERADA KOMPANIO “PAŽDROĆ” U KARNEVALSKOJ POVORCI
Esperanto društvo Rijeka već je treći put za redom nastupilo u
karnevalskoj povorci na međunarodnom karnevalu na Rijeci.
Skupina nastupa pod imenom "ESPERANTO-MASKERADA KOMPANIO PAŽDROĆ".
Ove godine 22. veljače u povorci maškara sudjelovalo je više od
8.000 maškara. Povorka maškara trajala je dulje od 6 sati, od 12 do
18 sati. Kao i svake godine, maškaranu povorku promatralo je mnoštvo
gledaoca. Procjene su da je ove godine povorku gledalo oko 120
tisuća gledaoca. Bio je krasan sunčani dan, pa se i tome može
zahvaliti što je povorku promatrao ovoliki broj gledatelja. Sa
svojom maškaranom grupom Esperanto društvo Rijeka predstavilo se
širokoj publici. Ime grupe je "Paždroć" što na hrvatskom čakavskom
narječju znači "svega i svačega". Najsličnija riječ ovoj bila bi u
kajkavskom narječju "čušpajz" dok ova riječ na esperantu glasi
"tohuvabohuo". Ova riječ paždroć slična je i u lokalnom talijanskom
dijelaktu koji pripada talijanskom narječju veneto, a u Rijeci je za
taj dijalekat uobičajen naziv "fiumanski". U tom dijalektu riječ
glasi "pasdrocio". Ove godine skupina je izabrala za karnevalski
nastup naziv "PADELA" To je riječ iz hrvatskog čakavskog narječja, a
u sjevernim hrvatskim narječjima poznata je pod imenima "šerpa" ili
"ranjgla". Riječ "padela" nalazi se i u talijanskim dijalektima, pa
tako i u "fiumanskom" (riječkom). Ta se posuda za kuhanje ručka na
esperantu zove "kaserolo". U skupini je bilo 40 maškaranih
učesnika, a imali su i velika alegorijska kola. Na alegorijskim
kolima bila je izrađena velika "PADELA" u kojoj bi se trebao kuhati
"paždroć". Ime skupine na esperantu ESPERANTO-MASKERADA KOMPANIO
"PAŽDROĆ" bilo je vidljivo na dvije strane alegorijskih kola pa se
je tako esperantska skupina predstavila pred 120.000 gledatelja.
Članovi skupine su esperantisti, neesperantisti i pripadnici
talijanske manjine. Esperantsko društvo će na karnevalskoj povorci
sa svojom skupinom nastupiti i dogodine. Društvo želi proširi
skupinu s esperantistima iz drugih mjesta iz Hrvatske, a i iz
inozemstva. Na riječki karneval primaju se skupine iz drugih
gradova, a i iz inozemstva. Svi zainteresirani, koji žele
sudjelovati na riječkom karnevalu kao članovi esperantske skupine,
ili sudjelovati s vlastitom grupom ili pak doći u Rijeku i kao
gledaoci, neka kontaktiraju Esperanto-društvo Rijeka kako bi
dobili detaljnije informacije
(
esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
) ili Blaža Polića 2, HR-51000 RIJEKA.
INFORMO PRI RENKONTIĜOJ
KUN PLI AĜAJ KLUBANOJ
Ĉijare,
laŭ decido de Societa Prezidantaro, ni vizitos kelkajn niajn
pliaĝajn samideanojn en iliaj domoj (loĝejoj). Laŭ la plano farite
en Februaro ni vizitis la samideanon dr.Golčić
Josip en la urbeto Ika. Post disdono de donaceto
kaj longa kaj gaja babilado,
kun li kaj lia edzino, dezirinte al ili longan vivon, ni en bona
etoso forlasis ilian domon.
Sekvontan renkonton ni planas baldaŭ realigi kun la sinjoro Kalačić
Đuro en la urbeto Njivice sur la insulo Krk. Estas por E-movado tre
interesa persono pro du kialoj. La unua estas, ke li en la tagĵurnalo
"Novi List" pri sia biografio anoncis sin kiel
esperantisto. La dua kialo estas, ke li estas 103 jaraĝa vigla
persono kaj estas la plej aĝa esperantisto en Kroatio, laŭ nia scio.(Laŭ
lia diro. li esperantiĝis antaŭ 80 jaroj).
Ni
kontaktis kun li pere de telefono kaj la persona renkonto baldaŭ
realiĝos. Samtage ni vizitos ankaŭ la samideaninon prof. Hurčak
Anja, kiu nun loĝas
sur la insulo Krk.
Tiom por
nun rilate al vizitoj.
Restu
kun samideanaj salutoj!
Ni
informas Vin pri kelkaj utilaj retpaĝoj en Esperantio:
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
www.eventoj.hu
http://edukado.net
www.baziliko.istra-istria.info
I
N F O R M I L O
1-08
(66)
Esperanto društvo Rijeka-
Esperanto Societo Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde kaj
vendrede de la
18a
ĝis la
20a horoj
naslov
na
mreži-retadreso:esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aǔ
0989294623
Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav
Morankić 226-218 kaj tel./faks.:228148
Rijeka, la 6an de Februaro 2008
Estimataj
samideanoj!
Jen pasis ankaǔ
la monato januaro kaj jen niaj aktivecoj antaǔviditaj por la
sekvonta dumonata periodo.
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde de la 18a
ĝis
la 20a horo.
Junularaj kunvenoj okazas
ĉiuvendrede
de la 20a
ĝis
la 21a horo
Jen la
programo de prelegoj por la februaro kaj marto:
Kunvenoj
kun prelego
ĉiulunde
je la 19a horo
Apartaj
ĉiusemajnaj
programeroj
ĉiulunde
17 – 18 Kurso por komencantoj - gvidas samideanino Josipa
Katunar.
18
– 19 Konversacia rondo - gvidas samideanino Josipa Katunar.
19
– 20 Prelego aǔ
diskuto
Februaro:
la 4an: Pri
aktivecoj en la februaro. Informas Boris Di Costanzo
la 11an: Pri la okazinta karnavalo en Rijeka - Informas Damir
Morankić
la 18an: Tago de gepatra lingvo. Informas Josipa Katunar kaj
Vjekoslav Morankić
la 22an: TRIESTE, Italio: Partopreno al TEA-aranĝo
okaze de Monda Tago de Gepatra Lingvo
la 25an: Pri novaj grandaj Esperanto-Kroata kaj Kroata-Esperanto
vortaroj de
Lucija Borčić informas Vjekoslav Morankić
Marto:
la 3an:
Pri okazintaj programoj dum februaro informas Boris Di Costanzo
la 10an: Nunaj aktivecoj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj
Instruistoj) kaj
UPE-Informas Emil Hrvatin
la 17an: TTT-paĝo
www.esperanto.rijeka.hr
- informas Tea Radovanović kaj Boris Di Costanzo
la 24a: Festo tago – Paska lundo
la 31an: Prezidantaro, malfermita kunsido por
ĉiuj
VOJAĜO
AL TRIESTO AL RENKOTIĜO
OKAZE DE MONDA TAGO DE GEPATRA LINGVO
Vendredon la 22an de Februaro en
Triesto
ĉe TEA
okazas celebraĵo okaze de Monda
Tago de Gepatra Lingvo.
Delegacio de nia Societo vojaĝos
al Triesto por
ĉeesti
kaj partopreni la programon. Ni prezentos en la programo poemon "Kaprino"
de kroata verkisto Mijo Mirković- Mate Balota en
la ĉakava kaj en Esperanto
traduko. Por partopreni la vojaĝon
al Triesto turnu vin al la prezidanto Boris Di Costanzo. Kontakto
perrete aǔ
pertelefone (vidu supre).
ESPERANTO-GRUPO
ĈE
KARNAVALO EN RIJEKA
La Karnavalo en Rijeka estas unu el la plej konataj en Kroatio kaj Eǔropo.
Ĝi
okazas kiel kutime jam 25 jarojn meze de la monato februaro.
Ĉi
jare dimanĉon
la 3an de Februaro en maskerada parado de maskiĝintaj
grupoj partoprenis pli ol 9.000 partoprenantoj. La parado de maskoj
daǔris
pli ol 7 horojn. Kiel
ĉiujare,
ankaǔ
dum la Karnavalo la paradon spektis
ĉirkaǔ
50.000 spektantoj malgraǔ
tio ke estis pluva vetero. Esperanto Societo Rijeka
havis sian grupon nomitan Esperanto-Maskerada Kompanio "Paždroć".
Paždroć en kroata čakava dialekto signifas en Esperanto
"tohuvabohuo" (En loka dialekto de itala minoritato la vorto estas
preskaǔ
la sama "pasdrocio"). La kompanio
ĉi
jare elektis karnavalan nomon "Giardin" , Esperante
Ĝardeno,
(nomo de parto de Rijeka en loka dialekto de itala minoritato) kiu
nombris 30 maskoj kaj havis alegorian veturilon. La nomo de la grupo
"Esperanto-Maskerada Kompanio Paždroć" estis klare videbla sub la
veturilo kaj la grupo per esperanta anonco estis menciita je
ĉiuj
kontrol-punktoj por publiko kaj same oni menciis kaj komentis la
esperantan grupon dum televida elsendo de televidstacio “Kanal R”.
Esperanto-Societo Rijeka antaǔvidas
ĉeesti la karnavalan
paradon ankaǔ
sekvontjare. En grupo estis esperantistoj, neesperantistoj kaj anoj de
loka itala minoritato. Sekvontjare oni intencas plilarĝigi
la grupon per alilandaj Esperantistoj. Al Karnavalo de Rijeka estas
ankaǔ
akceptataj grupoj el aliaj urboj kaj ankaǔ
el eksterlando.
Ĉiuj
interesuloj kiuj dezirus partepreni la paradon de la Karnavalo
sekvontjare,
ĉu
kiel unuopuloj en la grupo, aǔ
per aparta Karnavala grupo, kontaktu Esperanto-Societon Rijeka (esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
) Ili ricevos informojn pri kiun kontakti por ricevi detalajn
informojn kaj kondiĉojn
por aliĝi.
Poŝta
adreso de Esperanto-Societo Rijeka estas: Blaža Polića 2, HR-51000
RIJEKA, Kroatio.
MEMBROKOTIZO - ČLANARINA
Ni
sendas al vi plenigitan enpagilon (al tiuj kiuj ne pagis) por pagi
membrokotizon. Ni dankas anticipe.
Šaljemo vam uplatnicu za plaćanje članarine (onima koji još nisu
platili) i zahvaljujemo se unaprijed.
Korajn kaj varmajn salutojn ricevu el
Esperanto-Societo
Rijeka
Ni
informas Vin pri kelkaj utilaj retpaĝoj
en Esperantio:
www.esperanto.hr
www.esperanto.de
www.uea.org
www.eventoj.hu
http://edukado.net
I N F O R M I L O
5-07
(64)
Esperanto društvo Rijeka- Esperanto Societo Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde de la 18a
ĝis
la 20a horo.
naslov
na
mreži-retadreso:esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aǔ 098 929 4623
Vicprezidanto kaj sekretario:
Vjekoslav Morankić tel./faks.:228 148
Rijeka,
la 5an de novembro 2007
Estimataj gesamideanoj,
jen alproksimiĝas la tago
17a de novembro, kiun tagon ni dediĉos al la 100a Jubileo de fondiĝo
de la unua Esperanto organizo en Rijeka kaj Kroatio.
Organiza komitato, kies respondeca persono mi estas, petas Vin
partopreni en venontaj taskoj helpi en laboro dum la renkonto. Oni
vere bezonos multe da personoj por realigi la Festan Programon.
Oni atendas ĉeeston de estroj de la Departemento Primorsko-Goranska
kaj Urbo Rijeka , kiuj estas aǔspiciantoj de nia Festo, kaj aliajn
gravajn personojn el politika kaj kultura vivo de nia Urbo kaj
Departemento. Pro tio estus grave ke Vi per via partopreno kaj
ĉeesto pligrandigu signifon de la Festo. Ĉiuspeca helpo estos
bonvena, kompreneble laǔ ebleco.
Aldone
oni sendas oficialan invitilon el kiu videblas tuttaga programo. Ĝi
verŝajne estos korektita per iuj etaj okazaĵoj
aǔ horaro sed ne
grave.
Por informo,
oni donas daton pri Via persona donaco por 100a Jubileo. Ĝis nun oni
kolektis
6655,00 kunaojn. Dankon al la donacintoj. Listo videblas en la arkivo
de la E-Societo.
Krom la programo aparte
donita al vi en la Invitilo por la 17a de Novembro okazos okazaĵoj
dum la tuta kuranta monato.
Ekde la
12a ĝis la 30a de
Novembro en Gradska čitaonica,
Korzo 24- Rijeka okazos:
Ekspozicio
de
Esperantaj libroj kaj gazetoj.
La
ekspozicio estos malfermita ĉiutage krom dimanĉe de la 8a øis la 20a
horo. La ekspozicio estas
organizita en kunlaboro de Gradska biblioteka Rijeka.
Mardon la 13an de Novembro je la 18a horo okazos en Gradska čitaonica-
Korzo 24 prelego de profesorino Spomenka Štimec
el Zagreb kiu prelegos pri la temo:
Kroata literaturo en Esperanto kaj pere de Esperanto en aliaj lingvoj.
Vendredon la 23an de Novembro je la 18a horo okazos prelego en
Gradska Čitaonica de
Vjekoslav Morankić
kies temo estas:
Esperanto movado en Rijeka kaj
ĝia
regiono de la komenco
ĝis
nun.
Krome okazas ekspozicio de
nia membrino Dr.sc. Danijela Bačić-Karković
de fotoj faritaj en Koreio sub titolo:
Koreia
neforgeso, fotonoto
(fotografioj)
La
ekspozicio okazas en Ekspozicia salono de Filodrammatica, Korzo 28
Rijeka, de la 5a ĝis
la 16a de Novembro, dum labortagoj de la 10a ĝis
la 13a kaj de la 17a ĝis
la 20a horo.
Atendante Vin
ĉiujn en helpo estu salutataj.
Je la nomo de Organiza Komitato
Prezidanto de Esperanto-Societo Rijeka
Boris Di
Costanzo
I N F O R M I L O
3
-07 (62)
Esperanto društvo
Rijeka- Esperanto Societo Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde de la 18a ĝis la 20a horo
naslov na
mreži-retadreso:esperanto.rijeka@ri.t-com.hr
ĝiro:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aŭ
0989294623
Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav Morankić 226-218 kaj
tel./faks.:228148
ESTIMATAJ
GESAMIDEANOJ,
Jen la nova "Informilo"
por sekvaj tri monatoj.
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita
ĉiulunde
de la 18a
ĝis
la 20a horoj.
Junularaj kunvenoj okaziĝas
ĉiuvendrede
de 20a
ĝis
la 21a horoj.
Dum Julio kaj Aŭgusto
la societejo estos malfermita
ĉiulunde de la
18a
ĝis la 20 horoj.
Kunvenoj kun prelego
ĉiulunde
je la 19a horo
Apartaj
ĉiusemajnaj
pregrameroj
ĉiu
lunde:
18a - 19a horo - Konversacian kurson gvidas samideanino Josipa
Katunar,
19,30 - Amuzo ludante diversajn ludojn (ĉiun
duan kaj kvaran lundon).
Junio:
la 4an:
Konversacia rondo,
la 11an:.
Preparlaboroj por 100 jara jubileo de Esperanto-Societo en Rijeka
la 18an:
Malfermita kunsido de la prezidantaro
Raporto pri
okazinta:
KROATA
KONKURSO PRI SCIO DE ESPERANTO POR LERNANTOJ DE ELEMENTAJ KAJ
MEZLERNEJOJ
De 25a
ĝis
la 27a de majo
ĉi
jare en Kostrena, urbeto
ĉemara
apud Rijeka, okazis Kroata Konkurso pri scio de Esperanto por
Lernantoj el Elementaj kaj Mezlernejoj. Konkurso por lernantoj el
elementaj lernejoj okazis jam sesan jaron laŭ
vice, kaj por mezlernantoj okazis konkurson duan jaron laŭvice.
Al la Konkurso, konata ankaŭ
sub la nomo "Pokalo Kostrena",
ĉeestis
21 lernantoj el 6 elementaj kaj 3 Mezlernejoj, el Zagreb, Dubrave
Vrbovečke, Sesvete, Sveti Križ-Začretje kaj Rijeka.
Ĉi
jare Konkurso okazas kadre de celebrado de 100jara jubileo de fondiĝo
de la unua E-Societo en Rijeka kaj Kroatio.
Jen la venkintoj:
En kategorio "A" (komencantoj)
1.
Nikolina Gegić, lernantino el Elementa lernejo EL "Retkovec", Zagreb
2. Veronika Brnabić,
lernantino el EL "Zrinski", Zagreb
3. Dominik Radelić,
lernanto el EL "Dragutin Tadijanović", Zagreb
En kategorio "B" (supera)
1.
Dora Hoelbling, lernantino el EL "Mladost", Zagreb
2.
Monika Dabo, lernantino el EL "Mladost", Zagreb
3.
Tria loko ne aljuĝita.
El Mezlernejoj
1. unuan lokon gajnis
gelernantoj:
Anđela Kanjuo, lernantino el "Kemi-grafika lernejo" Rijeka
Drago Ilišinović, lernanto, el "Mezlernejo Sesvete" Sesvete
3.
Dobrila Avramović, "Konstrulernejo por Industrio kaj Metioj", Rijeka
Per "Pokalo Kostrena 2007" estas
premiita
Elementa lernejo "Mladost" Zagreb kiel la plej bona lernejo
La plej sukcesaj lernantoj (unuaj tri lokoj) estis premiitaj per
diplomoj kaj pokaloj.
Ĉiuj
lernantoj ricevis kiel donacon libron en Esperanto "Triopo terura" (origine:"Trio
grozota") de Kroata verkistino Antoaneta Klobučar en traduko de
Davor Klobučar.
Premiitaj estas per medaloj la plej
juna lernantino Valerija Neduhal el "Elementa Lernejo Dubrave
Vrbovečke" kaj la plej bona lernantino Dora Hoelbling el lernejo
"Mladost" Zagreb.
Samtempe okazis ankaŭ
la renkontiĝo
de junularo kaj temo estis "Komunikado en Esperanto".
Por sukcesa realigo de la renkontiĝoj
dankegon al geinstruistoj Marija Jerković, Judita Rey Hudeček,
Tihomir Lovrić
ĉiuj
el Zagreb, membroj de la ekzamena komisio Josipa Katunar, Ana
Radulović kaj Gordana Katunar el Rijeka.
Okazis ankaŭ
ekskurso al Opatija, turisma loko en orienta parto de duoninsulo
Istrio. Celo de ekskurso estis konatigi
ĉeestantojn
pri kultura heredaĵo
de nia lando kaj amuziĝo
naĝante
en maro.
Dum konkurso por lernantoj okupiĝas
en Kostrena ankaŭ
instruistoj kaj kursgvidantoj de Esperanto. Tial oni utiligis tiun
okazon en Kostrena kaj oni fondis Kroatan Unuiĝon
de Prelegantoj de Esperanto. Oni elektis profesorinon Marija
Jerković prezidanto de la unuiĝo,
kaj samideanon Emil Hrvatin sekretario. Celoj de la unuiĝo
estas plibonigo kaj disvastigo de instruado de Esperanto en Kroatiaj
Lernejoj, kaj edukado de nunaj kaj novaj instruistoj aŭ
prelegantoj de Esperanto.
Samtempe okazis Renkontiĝo
de junularo per temo "Komunikado en Esperanto"
Ĉiutage
estis organizitaj amuzvesperoj sub lerta gvidado de membroj de KEJA
(Kroatia Esperanto-Junulara Asocio) kaj ties prezidanto Dag Treer.
EKSKURSO AL HRAŠĆINA-TRGOVIŠĆE (BIENO DE
SPOMENKA ŠTIMEC)
Ekskurso
okazos la 21-an de Julio al Renkontiĝo
de esperantlingvaj verkistoj. Jen la literatura programo:
1. Slavaj elementoj en Esperanta literaturo, prezentas Tomasz
Ĉmielik (Pollando)
2. "Dek tagoj de kapitano Postnyikov" romanon de Mikaelo
Bronstein (Rusio) prezentas Domagoj Vidović. Voĉlegas
Vera Roknić
3. Mikaelo Bronstein rakontas pri siaj verkoj
4. "Mediteranea breviero" de Predrag Matvejević en traduko de
Tomasz Ĉmielik.
Voĉlegas
Vida Jerman
5. Pri sia traduklaboro parolas Tomasz Ĉmielik
6. Koncerto de kanzonisto Mikaelo Bronstein
7. Vespera ekskurso al preĝejo
Belec
8. Nokta gitara koncerto de Hana Orlowicz (Pollando)
Kosto de
veturado 100 kunaoj. Aliĝoj
ĉe
Boris Di Costanzo (Tel.: 098 929 4623)
BONŜANCAN
VETURADON
Al niaj membrinoj, Ana Radulović kaj Gordana Katunar bonţancon
dum veturado kaj restado en Jokohamo, okaze de ilia
ĉeesto
al la 92a Universala Kongreso de Esperanto komence de Aŭgusto.
KONDOLENCO
Al nia membrino, Tea Radovanović kaj gefamilianoj, profundan
kondolencesprimon okaze de forpaso de
ŝia
avo Stjepan.
RAPORTO PRI HELPO DE
MEMBROJ AL LA SOCIETO EK DE 2004.
ĜIS NUN POR
CELEBRI 100 JARAN JUBILEON DE FONDIĜO
DE LA UNUA ESPERANTA SOCIETO EN RIJEKA KAJ KROATIO
Donacis en kunaoj
(listigo laŭ
vico de registro numeroj en la E-Societo): Vjekoslav Morankić 300,
Boris Di Costanzo 310,
Svetozar Ćulibrk
100, Valter Šverko 220, Zlatica Petrović 300, Adela Franelić 130, dr.
Marija Šekulja 100, Josipa Katunar 400, Sanja Barić 600, Gordana
Katunar 100, Vjera Baletić 15, Ana Radulović 200, Enriĉetta Valeri
50, Nikola Vuković 400, Damir Morankić 200, Jaga Di Costanzo 330,
Marcello Trampuh 100, Stanislav Škrbec 300, Zlata Drvarić 30, Pero
Krstulović 20, Ana Then 410, Ana Bogdanić 100, Adem Morankić 200,
Džemal Morankić 200, Hanka Morankić 200, Roberto Maglica 50,
Klementina Perašinić 250, Fiore Saganić 500 kaj Danijela Bačić
Karković 100. Entute: 6.215 kunaoj.
Sanja Bokulić
donacis 1.000 kunaoj por subteno por unu juna membro
ĉeesti
iun esperantan renkontiĝon,
per kiu donaco ni parte subvenciis
ĉeeston
de niaj junaj membroj en Konkurso en Kostrena kaj esperantajn
renkontiĝojn
en Triesto.
ĈEFDELEGITO
DE "UEA" POR KROATIO, JE NOMO DE "UEA", DANKAS AL
ĈIUJ
KIUJ ENPAGIS "UEA"-n MEMBROKOTIZON. SE VI HAVUS IUN RIMARKON
RILATE AL IU AJN AFERO PRI "UEA". BONVOLU ANONCIĜU.
KUN ESTIMO BORIS.
SALUTON
ĜIS
SEPTEMBRO, KAJ AGRABLAN SOMERAN RIPOZON!
I N F O R
M I L O
1-07
(60)
Esperanto društvo Rijeka*
Esperanto-Societo
Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde de la 18a
ĝis
la 20a horoj
naslov na
mreži-retadreso:esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aǔ
0989294623
Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav
Morankić tel./faksilo ++385(0)51- 228-148
ESTIMATAJ GEKLUBANOJ,
jen ni denove kune
esperante ke en la 2007-a jaro sano kaj kontenteco akompanos nin
ĉiujn.
Bonan kunlaboron.
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita
ĉiulunde
de
la 18a
ĝis
la 20a horoj.
Junularaj kunvenoj okazas
ĉiuvendrede
de 20a
ĝis
la 21a horoj.
Jen la
programo de prelegoj por februaro kaj marto :
Kunvenoj kun prelego
ĉiulunde
je la 19a horo
Apartaj
ĉiu
semajnaj programeroj
ĉiulunde:
18a - 19a horo -Kurson por komencantoj gvidas samideanino Josipa
Katunar,
19,30 - Amuzo
ludante diversajn ludojn (ĉiun
duan kaj kvaran lundon).
Februaro:
la 5an:
Konversacia rondo
la 12an:
Prezento de TV filmoj pri kuirado en landoj en kiuj junaj
esperantistoj estis, aǔ
en landoj
en kies lingvojn Metillernanto Hlapiĉ
(Šegrt Hlapić) estas pere de esperanto tradukita, kaj kiujn filmojn
Kroata televido elsendadis dum decembro pasintjare. Registris ilin
Boris Di Costanzo.
la 16an:
TRIESTO, "MALLONGA ESPERANTO-KINO FESTIVALO", aliĝu
por partopreni.
la 19an:
Filmitaj programeroj de Kroata televido pri mallonga Esperanto-kurso
por Lernantoj,
kiun kurson Kroata televido elsendadis dum lernejaj ferioj
en januaro
ĉi
jare. Registris ilin Boris Di Costanzo.
la 23an:
TRIESTO, "MALLONGA ESPERANTO-KINO FESTIVALO", aliĝu
por partopreni.
la 26an:
Novaĵoj el Esperantujo. Informas Emil
Hrvatin.
Marto:
la 5an:
Malfermita kunsido de la Prezidantaro.
Ĉiuj
rajtas
ĉeesti.
la 12an:
Aktivecoj dum Jubilea jaro 2007a, 100 jaroj de fondiĝo
de Esperanto-Societo en Rijeka, Boris.
la 19an: Nunaj
aktivecoj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).
Informas Emil Hrvatin
la 29an:
Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj
en 2007a jaro. Informas Vjekoslav Morankić
JEN PROPONO DE
LA SOCIETA EMBLEMO FARITA DE FAKA ENTERPRENO "HERALDICA" EL RIJEKA.
KOMENTOJ KAJ RIMARKOJ AKCEPTATAJ.
EKSKURSO AL TRIESTO AL "MALLONGA ESPERANTO-KINO FESTIVALO"
Vendredon la 16an kaj vendredon 23an
de februaro okazados en Triesto "MALLONGA ESPERANTO-KINO FESTIVALO".
Dum la festivalo estos prezentataj mallongaj filmoj en esperanto el
Litovio, Ukrainio kaj Italio. La filmoj venis pro "Internacia
Konkurso pri Mallongaj Filmoj" kiun organizis Triesta Esperanto-Asocio.
Prezentado de filmoj komenciĝas
je la 20a horo. Ni organizas ekskurson al ambaǔ
prezentaĵoj. Vi povus aliĝi
por vojaĝo
al ambaǔ
aǔ
nur al unu vojaĝo
laǔ
plaĉo.
Aliĝoj
akceptas kaj donas pli da detalaj informoj prezidanto Boris Di
Costanzo. Kontaktu lin pertelefone, perrete aǔ
dum societaj kunvenoj (vidu supre telefon-numeron kaj retadreson).
Prezo de veturado estos decidita laǔ
nombro de interesuloj, sed ne
pli ol 70 kunaoj.
NOVA KURSO DE ESPERANTO POR
KOMENCANTOJ
NOVA KURSO DE
ESPERANTO POR KOMENCANTOJ KOMENCIĜAS
MARDON LA 20an DE FEBRUARO EN LA SOCIETEJO JE LA 19a HORO.
INFORMU VIAJN GEFAMILIANOJN KAJ GEKONATOJN. ELSPEZO POR LA KURSO NUR
50 KUNAOJN MONATE
NOVI TEČAJ
ESPERANTA ZA POČETNIKE
NOVI TEČAJ
ESPERANTA ZA POČETNIKE ZAPOČINJE U UTORAK 20. VELJAČE U PROSTORIJAMA
DRUŠTVA S POČETKOM U 19 SATI. MOLIMO DA O TEČAJU OBAVIJESTITE
SVOJE UKUĆANE I POZNANIKE. CIJENA TEČAJA SAMO 50 KUNA MJESEČNO.
ELSENDO
DE
LA KROATA RADIO EL ZAGREB
La tria
programo de la Kroata radio elsendos la 10an de februaro inter 18 -
19 horo elsendon pri Mavro Špicer unu el fondintoj de nia Landa
Asocio en la 1908 jaro. Prelego estos de D-ro Velimir Piškorec kiu
historie esploris vivon kaj agadon de Mavro Špicer. Persono grava ne
nur por ni Esperantistoj, sed ankaǔ
por Kroata kulturo.
MEMBRO-KOTIZOJ POR LA 2007a JARO
Kun "Informilo", membroj kiuj ankoraǔ
ne pagis kotizon por la 2007a jaro aǔ
kotizojn ek de la 2005a jaro, ricevas ankaǔ
enpagilojn kun indikita sumo por membro-kotizo por kuranta jaro, kaj
ankaǔ
por eventuale nepagitaj kotizoj por pasintaj jaroj.
GRAVE: MEMBROJ KIUJ NE PAGIS KOTIZON
EK DE LA 2005a JARO, KAJ
ĜIN
INTERTEMPE NE PAGOS, LAǓ
LA LEĜO
PRI CIVITANAJ ORGANIZACIOJ, ESTOS EKSMEBRIGITAJ. DO PAGU
MEBROKOTIZON PER ENPAGILO ALDONITA AL INFORMILO. Dankon.
VAŽNO: ČLANOVI KOJI NISU PLATILI
ČLANARINU OD 2005., A TO U MEĐUVREMENU NE UČINE, PREMA ZAKONU
O UDRUGAMA, MORAT ĆE BITI BRISANI IZ EVIDENCIJE ČLANSTVA. STOGA
MOLIMO ČLANOVE DA TO UČINE PUTEM UPLATNICE KOJU SMO VAM PRILOZILI UZ
INFORMILO. Hvala.
KIEL
ĈEFDELEGITO
DE "UEA" POR KROATIO, MI JE NOMO DE "UEA", DANKAS AL
ĈIUJ
KIUJ ENPAGIS
ĜIS NUN"UEA"-MEMBROKOTIZON.
KUN ESTIMO, BORIS.
Ni informas Vin pri kelkaj utilaj
retpaĝoj
en esperantio:
www.esperanto.hr
<http://www.esperanto.hr>
www.esperanto.de <http://www.esperanto.de>
www.uea.org <http://www.uea.org>
www.eventoj.hu
<http://www.eventoj.hu>
<http://edukado.net>
Februaro 2007.
I N F O R M I L O
3-06 (57)
Esperanto društvo Rijeka-
Esperanto Societo Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde kaj vendrede de la 18a
ĝis
la 20a horo
naslov na mrezi-retadreso:esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
Gxirkonto:
2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aŭ
0989294623
Vicprezidanto
kaj sekretario: Vjekoslav Morankić 226-218 kaj 228-148
Rijeka, septembro 2006.
Estimataj samideanoj,
jen pasis ankoraŭ
unu somera sezono. Mi esperas ke Vi
ĉiuj
ĝin
trapasis en bona sano kaj trankvile. En tiu
ĉi
"Informilo" vi povas tralegi pri kiuj aranĝoj
okupiĝis
niaj membroj en pasintaj tagoj dum somera sezono. Esperante ke ni
renkontiĝos baldaŭ
en nia societejo al
ĉiuj
koran saluton kaj bonan legadon.
La societejo estas malfermita lunde de la 18a
ĝis
la 20a horo.
Jen la laborprogramo por
septembro kaj oktobro:
Kunvenoj kun prelego
ĉiu
lunde je la 19a horo
Apartaj
ĉiusemajnaj
programeroj:
18 - 19 - Konversacia rondo. Gvidanto Josipa Katunar.
Ĉiuj
rajtas ĉeesti.
19,30 - Kantado (ĉiun
unuan kaj trian lundon)
19,30 - Amuzo ludante diversajn ludojn (ĉiun
duan kaj kvaran lundon)
Septembro:
la
4an: Projektoj por 2007a jaro. Diskuto
la
11an: Impresoj pri okazintaj someraj kongresoj kaj renkontiĝoj.
Parolas
ĉeestintoj
la
18an: Kunsido de la Prezidantaro
la
25an: Preparlaboroj por organizi novan kurson de Esperanto
la
26an: KURSO DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ (JE LA 19a HORO)
Oktobro:
la
2an: Pri okazinta Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo. Informas
Damir Morankić
la
9an: Pri okazinta Renkontiĝo
de Esperantlingvaj Verkistoj en Hrašĉina.
Informas Boris Di Costanzo
la 16an:Jubileo 100 jara de la E-Societo en Rijeka, prepar-laboroj.
Informas Boris Di Costanzo
la 23an: Pri okazinta Universala Kongreso de Esperanto en Florenco
informas Boris Di Costanzo.
la 30an: Pri la okazinta Kongreso de SAT en Beograd informas
Vjekoslav Morankić
NOVA KURSO DE ESPERANTO
POR KOMENCANTOJ
NOVA KURSO DE ESPERANTO POR
KOMENCANTOJ KOMENCIĜAS
MARDON
LA 26an DE SEPTEMBRO EN LA
SOCIETEJO JE LA 19a HORO.
INFORMU
VIAJN GEFAMILIANOJN KAJ GEKONATOJN. ELSPEZO POR LA KURSO 50
KUNAOJ MONATE KAJ 50 KUNAOJ POR LERNOLIBRO UNUFOJE.
NOVI TEČAJ ESPERANTA ZA
POČETNIKE
NOVI TEČAJ ESPERANTA ZA POČETNIKE
ZAPOČINJE U UTORAK 26. RUJNA
U PROSTORIJAMA DRUŠTVA S POČETKOM U 19
SATI. MOLIMO DA O
TEČAJU OBAVJESTITE SVOJE
UKUĆANE I POZNANIKE. CIJENA TEČAJA 50
KUNA MJESEČNO + 50 KUNA ZA UDŽBENIK
JEDNOKRATNO.
PRI OKAZINTAJ KONGRESOJ
KAJ RENKONTIĜOJ
DUM SOMERO
RENKONTIĜO
DE ESPERANTLINGVAJ VERKISTOJ -
Hrašćine-Trgovišće la 21 -23-a de julio 2006.
Speciala gasto de la renkontiĝo
estis 92-jara kroata verkisto
Joža
Horvat, okaze de la ĉina
eldono de lia verko "Wakajtapu" tradukita en la
ĉinan
pere de Esperanto. La
ĉinan
eldonon prezentis Zlatko Tišljar. Tomasz Ĉmielik prezentis verkon "Alia
Venecio" (Druga Venecija) de nia verkisto Predrag Matvejević.
Hungaran verkiston Blazion Waĉan prezentis profesoro Velimir
Piškorec. Ankaŭ
estis prezentita Leksikono de Esperantlingvaj Verkistoj kiun kompilis
Josip Pleadin. En la leksikono estas menciitaj pli ol 900
esperantlingvajn verkistojn kaj estas donitajn iliajn biografiojn.
La verko por infanoj "Trio zvan Grozota" de Antoaneta Klobučar en
esperanta versio estis prezentita de Višnja Branković.
Verkon "Hodler en Mostar" de nia verkistino Spomenka Štimec
prezentis profesoro
Zdravko Seleš.
La libron eldonis itala eldonisto "Edistudio" el Pisa. La renkontiĝon
ĉeestis
niaj membroj Boris Di Costanzo, Ana Bogdanić kaj Vjekoslav Morankić.
LA
91a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
- Florenco, Italio
La 29a de julio
ĝis 5a de aŭgusto
okazis 91a Universala Kongreso de Esperanto en
Florenco
Italio. La kongreson
ĉeestis
pli ol 2000 partoprenantoj el 62 landoj. El nia
societo la
kongreson partoprenis Boris Di Costanzo, Ana Radulović kaj Adela
Franelić.
La kongreso
estas la plej grava renkontejo de esperantistoj en la mondo, kies
ĉefaj
okupoj estas
kulturo, turismo, socia agado, movado kaj aliaj temoj. Dum la
kongresa
semajno
okazas pli ol 150 diversaj kunvenoj je diversaj temoj. Ni prezentis
urbon Rijeka
kaj
Primorsko-goranska županija utiligante apartan prospekton en
Esperanto pri urbo
Rijeka, kiun
ni eldonis dank' al Turisma Komunumo de Urbo Rijeka. Krome Boris Di
Costanzo
prezentis Kroation dum kunsido de
Eŭropa
Esperanta Unio, kaj
ĉeestis
renkontiĝon
de delegitoj el
ĝemelitaj
urboj.
Krom tiuj agadoj, li
ĉeestis
ankoraŭ
ĉe
12 diversaj arangoj okazintaj dum la Kongreso. Kroatio ankaŭ
prezentis 4 librojn
ĉe
kongreso kaj tiuj estas: "Alia Venecio" de Predrag Matvejević, "Hodler
en Mostar" de Spomenka Štimec, infanlibro "Triopo Terura" de
Antoaneta Klobučar kaj "Leksikono de Esperantligvaj verkistoj" kiun
kompilis Josip Pleadin.
INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN
Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino
La kongreso okazis de la 6a
ĝis
la 13 de aŭgusto.
ĝin
partoprenis pli ol 379 junuloj el
44 landoj el
la mondo. El Rijeka
ĉeestis
Damir Morankić, kaj el Kroatio dudeko de
junuloj. La
kongreso estas por junuloj tre interesa, utila kaj instiga.
Internacian etoson
kaj renkontiĝon
de multaj junuloj el diversaj landoj kiuj parolas unu lingvon estas
rare
trovi kaj
ĝisvivi.
Sekvontjara Internacia Junulara
Kongreso okazos en Hanojo, Vjetnamio
LA 79a KONGRESO DE
S.A.T.
- Beogrado, Serbio
La kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazis de la 19a
ĝis
la 26a de aŭgusto
en
Beogrado - Serbio.
ĝin
partoprenis el nia societo Adela Franelić, Ana Radulović kaj
Vjekoslav
Morankić.
Sennacieca Asocio Tutmonda estas
ĉefe
socia kaj kultura asocio de laboristoj kaj
ankaŭ
de
ĉiuj kies ekzisto dependas de
ilia propra laboro.
RIKOLTO DE VINBEROJ EN KAŠTELIR
Fine de septembro aŭ
komence de oktobro ( kio dependas de maturiĝo
de vinbero kaj vetero) ni organizas ekskurson al Kaštelir por
partopreni en rikoltado de vinberoj en la bieno de nia membro
Marcello Trampuh. Interesuloj anonciĝu
ĉe
Boris Di Costanzo. Oni pagas po 70 kunaojn persone por kovri kostojn
de la vojaĝo.
MEMBROKOTIZO
Al tiuj kiuj ankoraŭ
ne pagis membrokotizon por la jaro 2006 (kaj 2005) ni sendas
denove
enpagilon, sed se ni iuokaze eraris ni pardonpetante, post Via reago,
nuligos la
serĉatan
sumon.
FLORENCA LILIO
Kongresa gazeto de la 91-a UK-o "Florenca Lilio" aperinta
ĉiutage
dum la Kongreso atingeblas
ĉe
jena adreso: www.uk2006.info
DIVERSAJXOJ
Esperanto en Interreto:
Kurso de
esperanto:http://www.cursodeesperanto.com.br
Kroata
Esperanto-Ligo:http://pubwww.srce.hr/esperanto-kel
(korekto:
www.esperanto.hr)
Multlingva
Informcentro pri Esperanto:http://www.esperanto.net
I
N F O R M I L O
1-06 (55)
Esperanto društvo Rijeka-
Esperanto Societo Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde kaj vendrede de la 18a
gcis
la 20a horo
naslov na
mrezi-retadreso:esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aŭ 0989294623
Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav Morankić 226-218 kaj 228-148
Rijeka, marto 2006
KUNVENOJ KAJ
PRELEGOJ
La societejo
estas malfermita lunde de la 18-a
ĝis la 20-a horo.
Jen la programo de prelegoj por januaro kaj februaro:
Kunvenoj kun prelego ĉiulunde
je la 19a horo
Marto:
la 6an: Miaj historiaj esploroj ĉe ciganoj de Rijeka.
Prelegas Ana Bogdanić
la 13an: Informoj pri okazinta Elekto-asambleo de Kroata
Esperanto-Ligo. Informas Vjekoslav Morankić
la 20an: Mezeŭropa
konsultiĝo
en Budapesto ekde la 17-an
ĝis la 19-an de
marto. Informas Boris Di Costanzo
la 27an: Trarigardo de esperanto-gazetoj. Informas Ana Radulović
Aprilo:
La 3an: Novaĵoj el ILEI sekcio (instruistoj kaj kursgvidantoj de
esperanto)
Informas Emil Hrvatin
la 10an: Kunsido de la Prezidantaro
la 23an dimanĉo: JARKUNVENO DE LA SOCIETO. Komenco je la 10a horo
la 24an: Pri ĉi
jara Sat Kongreso en Beogrado kaj Internacia Junulara Kongreso en
Sarajevo
la 27an: Preparoj por
junularaj renkontiĝoj
en Kostrena kaj Rijeka fine de majo.
Gvidas Emil Hrvatin
ESPERANTO EKZAMENOJ EN RIJEKA
En
Esperanto Societo Rijeka finiĝis
la porkomencanta kurso kiun gvidis kursgvidantino
Josipa Katunar kaj kiun frekventadis
4 gekursanoj. La 20-an
de februaro okazis ekzameno "A" kiun sukcese faris:
Marin Badurina, Bernarda
Lenac, Klementina Perašinić kaj Tea Radovanović.
La 27an de februaro dum societa kunveno Prezidanto Boris Di Costanzo
gratulis al ili kaj solene donis al ili
Atestilojn
kaj omaĝe
ankaŭ
librojn.
La premiita kvaropo membriĝos
en Esperanto
Societo Rijeka post kio la rijekaa societo havos 59 membrojn
inter kiuj 5 subtenantojn.
OKAZIS ELEKTO-ASEMBLEO
DE KROATA ESPERANTO-LIGO (KEL-o)
Sabaton 18-an de
februaro okazis en Zagrebo Jara kaj Elekto-asambleo de Kroata
Esperanto-Ligo. Ĉeestis 30 delegitoj de 34 kiuj estas elektitaj en
Asambleon de nia Ligo. El nia societo ĉeestis
Boris Di Costanzo, Emil Hrvatin, Josipa Katunar kaj Vjekoslav
Morankić. La asambleanoj akceptis jarraporton, financan
raporton, programon de laboro por la 2006a jaro kaj raporton de
Kontrol-komitato. Estis ankaŭ
akceptitaj ŝanĝoj
kaj aldonoj al la statuto de KEL-o. La plej grandaj novaĽoj
estas ke KEL-o ekde nun rajtas laŭ
la statuto havi individuajn membrojn (kio
ĝis nun ne estis
ebla), krome oni povas elekti fleksibilan nombron de membroj de la
Prezidantaro (inter 4
ĝis 8). En
ekonomia parto de la statuto KEL rajtas fondi aŭ
aĉeti lernejojn, entreprenojn, universitatojn kaj simile. Ankaŭ
estas pliaj plibonigoj inter kiuj ni en la statuto deklaris ke ni
aktivas sur tradicioj de la unua Landa Organizaĵo de Esperantistoj
de la 1908 jaro kaj Kroatia Esperanto-Ligo fondita la 1945 jaron. En
gvidaj korpoj de KEL estis elektitaj du anoj el nia societo:
Vjekoslav Morankić kiel vicprezidanto de KEL-o kaj Boris Di Costanzo
membro de la Prezidantaro.
Jen elektita nova
estraro:
Prezidanto: Akademiano
Dalibor Brozović
Vicprezidantoj: Davor Klobučar, Radenko Milošević kaj Vjekoslav
Morankić
Sekretario: Spomenka Štimec
Membroj de la Prezidantaro: Vida Jerman, Judita Rey Hudeček, Ljerka
Stlinović, Marija Jerković, Nedeljko Korasić, Zlatko Hinšt, Boris Di
Costanzo kaj Dag Treer.
PRI OKAZONTAJ KONGRESOJ KAJ RENKONTIĜOJ
(Informon ni ripetas el pasinta informilo)
majo la 19-an
ĝis
la 21-an en Kostrena kaj
Rijeka
Kroatia Konkurso pri Scio de Esperanto por Lernantoj el Elementaj
Lernejoj
Internacia junulara renkontigco
pri temo unuiĝanta
Eŭropo.
29-an de julio
ĝis
la 5-an de aŭgusto:
91a Universala Kongreso de Esperanto, Florenzo Italio. Ĉiuj informoj
en nia societejo dum lundaj kunvenoj
6-an
ĝis
la 13-an de aŭgusto:
INTERNACIA JUNULARA KONGRESO en Sarajevo.
Informoj en la societejo.
19an
ĝis
la 26an de aŭgusto:
Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Beogrado. Informoj en la
societejo dum la kunvenoj
DIVERSAJXOJ
NOVA ADRESO EN RETO DE
INTERNACIA ESPERANTO TELEVIDO ESTAS
<mms://67.15.130.4/internacia>
Oni povas aliĝi
aŭ
renovigi membrecon en diversaj internaciaj esperanto-organizacioj kiel:
Universala Esperanto-Asocio, Sennacieca Asocio Tutmonda, Esperanto-Civito
aŭ
en diversaj fakaj asocioj kiel, komerca, konstruista, instruista,
jurista, religiaj organizacioj kaj pluraj aliaj. Ĉiujn
informojn Vi povus havigi en la societejo ĉiulunde
aŭ
per telefono al 228 218.
Same indas pripensi pri abono almenaŭ
unu internacian esperanto-gazeton ĉu movadan ĉu fakan kiel Monaton,
Esperanto-revuon, Heroldon de Esperanto, Sennaciulon kaj aliajn.
Informoj en la societo aŭ
per la jam citita telefono.
Ni informas Vin pri kelkaj utilaj
retpaĝoj
en Esperantio:
www.esperanto.hr
<http://www.esperanto.hr>
www.ĝangalo.com <http://www.ĝangalo.com>
www.esperanto.de
<http://www.esperanto.de>
www.komerco.com <http://www.komerco.com>
www.uea.org <http://www.uea.org>
www.eventoj.hu <http://www.eventoj.hu>
KONDOLENCESPRIMO
FORPASO DE MIODRAG SIMIĆ
Miodrag Simić
forpasis en Rijeka la 6an de februaro 2006. Li naskiĝis
15-03-1934 en Modriča, Bosnio kaj
Hercegovino. Juran fakultaton li finis en Sarajevo. Ekde la jaro 1962
ĝis
1994 li laboris en
ŝipfarejo
"Treći maj" en Rijeka. Ekde alveno en Rijeka li aktivadis en
Esperanto Societo Rijeka precipe en organizado de kulturaj kaj
sportaj manifestacioj. Estis membro de loka organiza komitato de la
Kongreso
de SAT okazinta en Rijeka en
la 1980
jaro. En la 1970 li estis unu el fondintoj de Sporta Societo
"Esperanto" Rijeka, kiu societo aktivadis en Rijeka 12 jarojn
ĝis
la
1982 jaro kiam
korbopilka teamo
ŝanĝis
nomon en "Gornja Vežica". ĝis
sia forpaso
li
estis
fidela membro de Esperanto Societo Rijeka.
Al
gefamilianoj ni esprimas nian kondolencon.
Al ĉiuj legantoj varmajn
salutojn el Esperanto Societo Rijeka.
I N F O R M I L O
6-05 (54)
Esperanto društvo Rijeka-
Esperanto Societo Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde kaj vendrede de la 18a
ĝis
la 20a horo
naslov na mrezi-retadreso:esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto:
Boris Di Costanzo tel.715-309
aŭ
0989294623
Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav Morankić 226-218 kaj 228-148
Rijeka, decembro 2005
Estimataj legantoj!
Jen ni venas
ĝis la fino de
tiun ĉi jaro.
En tiu
cxi jaro ni
trapasis kune belajn tagojn renkontante en ekskursoj kaj ankaŭ
laborante en societo.Al
ćuj dankon por
kunlaboro. Mi esperas ke ni sukcese finos la labor jaron je renkonto
dum ZAMENHOFA TAGO en nia societejon la 19-an de decembro (invitilo
aldone).
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo estas malfermita lunde de la 18a
ĝis la 20a horo.
Jen la programo de prelegoj por januaro kaj februaro 2006:
(Kunvenoj kun prelego ĉiulunde
je la 19-a horo)
Januaro:
la 2an: Novjara babilado
la 9an: Alproksimiĝas
Elekto asambleo de Kroata Esperanto-Ligo. Informas Vjekoslav
Morankić
la 16an: Miaj vojaĝoj
al Barcelono, Madrido kaj Torino. Prelegas Pero Krstulović
la 23an: Informoj pri
ţanĝoj
de la Statuto de Kroata esperanto-Ligo. Informas Vjekoslav Morankić
la 30an: Pri 91a Universala Kongreso de Esperanto en Firenzo ekde la
29-07
ĝis la
05-08/2006.
Informas Boris Di Costanzo
Februaro:
La 6an: Pri instruado de Esperanto en Kroatio
cxi jare.
Informas Emil Hrvatin
la 13an: Trarigardo de esperanto-gazetoj. Informas Ana Radulović
la 20an: Solena fino de la kurso de Esperanto. Disdono de
diplomoj al kursanoj kiuj sukcese ekzameniĝis
en "A" grada ekzameno.
la 27an: Kunsido
de la prezidantaro. (malfermita por
ćiuj interesuloj)
INFORMO PRI ESPERANTO-KURSO
La novan kurson de
esperanto por komencantoj frekventas regule 4 personoj, sub gvido de
nia samideanino Josipa Katunar. Neniu de kursanoj ne forfalis de la
kurso. Fine de februaro en sekvonta jaro okazos ekzamenoj kaj
disdono de diplomoj.
PRI OKAZONTAJ KONGRESOJ KAJ RENKONTIĜOJ
(Informon ni ripetas el pasinta informilo)
2005 la 27an de decembro
ĝis la 3an de
januaro 2006.: INTERNACIA FESTIVALO TRIER - Hans-Diter Platz (HDP),
Postfaĉ 1148 DE-34303 NIEDENSTEIN, Germanio, Tel/fakso:
+49-5624-8007.
Rete: HDP@internacia-festivalo.de
<mailto:HDP@internacia-festivalo.de>
la 28an de decembro
ĝis
la 8an de januaro 2006.: 4a Novjara renkontiĝo,
FRANKFURT /MAIN Esperantoland
P.V., Lu Wunsĉ-Rolŝoven, Wielefstr
9,2. Ĥ, 3. OG , DE-0551 BERLIN, Germanio. Te.:
+49(0)30-6855831
Rete: lu@esperantoland.org
<mailto:lu@esperantoland.org> .
2006
la 19an
ĝis
la 21an de majo Kostrena kaj Rijeka
Kroatia Konkurso pri Scio de Esperanto por Lernantoj el Elementaj
Lernejoj
Internacia Junulara Renkontiĝo
pri temo Unuiĝanta
Eŭropo.
la 29an de julio
ĝis
la 5an de aŭgusto:
91a Universala Kongreso de Esperanto, Florenco Italio. Ĉiuj informoj
en nia societejo dum lundaj kunvenoj
la 6an
ĝis
la 13an de aŭgusto:
Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo. Informoj en la societejo.
la 19an
ĝis
la 26an de aŭgusto:
Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Beogrado. Informoj en la
societejo dum la kunvenoj
DIVERSAJXOJ
Oni povas aliĝi
aŭ
renovigi membrecon en diversaj internaciaj esperanto-organizacioj kiel:
Universala Esperanto-Asocio,
Sennacieca Asocio Tutmonda, Esperanto-Civito aŭ
en diversaj fakaj aŭ
sociaj asocioj kiel, komerca, konstruista, instruista, jurista
religiaj organizacioj kaj pluraj aliaj. Ĉiujn
informojn Vi povus havigi en la societejo ĉiulunde
aŭ
per telefono al 228 218.
Same indas pripensi pri abono almenaŭ
unu internacian esperanto-gazeton ĉu movadan ĉu fakan kiel Monaton,
Esperanto-revuon,Heroldon de Esperanto, Sennaciulon kaj aliajn.
Informojn en la socito aŭ per jam citita telefono.
Ni informas Vin pri kelkaj utilaj
retpaĝoj
en Esperantio:
www.esperanto.hr
<http://www.esperanto.hr>
www.ĝangalo.com <http://www.ĝangalo.com>
www.esperanto.de <http://www.esperanto.de>
www.komerco.com <http://www.komerco.com>
www.uea.org <http://www.uea.org>
www.eventoj.hu <http://www.eventoj.hu>
Je la fino:
Al
ĉiuj
gesamideanoj
SINCERAJN BONDEZIROJN
POR VENONTAJ FESTOTAGOJ
KAJ SUKCESON EN LA 2006-a
I
N F O R M I L O
5-05 (53)
Esperanto društvo Rijeka- Esperanto Societo Rijeka
Blaža Polića 2 51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334670 lunde de la18a
ĝis
la 20a horo
naslov na mreži-retadreso:esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto Boris Di Costanzo tel.71-53-09
aŭ
0989294623
Vicprezidanto: Vjekoslav Morankić 22-81-48
Rijeka, novembro 2005
KUNVENOJ
KAJ PRELEGOJ
La
societejo estas malfermita lunde de la 18a
ĝis
la 20a horo.+
Jen la
programo de prelegoj por novembro kaj decembro:
Kunvenoj
kun prelego ĉiulunde
je la 19a horo
Novembro:
la
7an: Nova organizacia strukturo de KEL. Tezoj por
ŝanĝoj
en la statuto. Vjekoslav Morankić
la 14an:
Preparo por la ekskurso en Kaštelir
la 20an: Ekskurso en Kaštelir. Festo de nova vino.
la 21an: 2a Renkontiĝo
de verkistoj esperantistoj el Mezeŭropo
okazinta en Hrašćine 8-10 de aŭgusto.
Informas Josipa Katunar
la 28an:
90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilnius (23-30-2005)- daŭrigo.
Informas Boris Di Costanzo
Decembro:
la
5an: Kunsido de la prezidantaro (malfermita por
ĉiuj
interesuloj).
la 12an:
Trarigardo de esperanto-gazetoj. Informas Ana Radulović
la 19an:
RENKONTIĜO
OKAZE DE ZAMENHOFA
TAGO
EKSKURSO EN
KAŠTELIR
Oni
organizas ekskurson en Kaštelir al bieno de familio Marcello Trampuh.
La renkontiĝo
en Kaštelir ĉiaŭtune
estas celo provi novan vinon de
ĉijara
rikolto. Kiel kutime la renkotiĝon
ankaŭ
ĉeestos
Triestaj esperantistoj kaj ankaŭ
aliaj gastoj esperantistoj.
ĝusta
ebleco ĝui
etoson en internacia rondo.
Aliĝoj
ĉe
Boris Di Costanzo (vidu supre telefon-numeron). Prezo por ekskurso
estas nur
50
kunaoj po persone por kovri nur parton de la kostoj de ekskurso.
INFORMO PRI
NOVA ESPERANTO-KURSO
Novan kurson de esperanto
por komencantoj frekventas regule 4 personoj, sub gvido de nia
samideanino Josipa Katunar
KUNSIDO DE KROATA "ILEI"
SEKCIO
Sabaton, la 22an de oktobro 2005 okazis en klubejo de Esperanto
Societo Rijeka kunsido de Kroata Sekcio-ILEI. Temas pri
organizacio de esperanto-instruantoj kaj tiuj kiuj subtenas
instruadon de esperanto. Partoprenis ses membroj de la sekcio kaj
Vjekoslav Morankić nome de nia societo kiu subtenas laboron pri
instruado kaj kunlaboras je projektoj.
Ĉe
kunsido konkludita estas:
Ke nun en Kroatio daŭras
almenaŭ
naŭ
kursoj kaj iuj estas preparataj.
Ke la sekcio entreprenu
novajn pasojn en klopodo enigi esperanton en elementajn lernejojn
kiel fakultativan studobjekton.
Ke ni provu organizi
kurson de esperanto por instruistoj el lernejoj. Verŝajne vintre en
Zagrebo,
kaj ke la 5-a Konkurso
por gelernantoj "Pokalo Kostrena 2006" okazos de la 19a
ĝis
la 21a de majo 2006. En aparta kategorio aŭ
kvizo konkuri povos ankaŭ
mezlernantoj. Aliĝi
povos ankaŭ
gelernantoj el eksterlando. Samtempe kaj samloke, en Esperanto Domo,
okazos ankaŭ
paralela
internacia programo por gejunuloj Junulara Renkontiĝo.
PRI
OKAZONTAJ KONGRESOJ KAJ RENKONTIĜOJ
2005
20an de novembro:
Ekskurso en Kaštelir (vidu informojn antaŭe)
27an
de decembro
ĝis
la 3a de januaro 2006.: INTERNACIA FESTIVALO TRIER - Hans-Diter Platz
(HDP), Postfaĉ
1148 DE-34303 NIEDENSTEIN, Germanio, Tel/fakso: +49-5624-8007.
Rete:
HDP@internacia-festivalo.de
<mailto:HDP@internacia-festivalo.de>
28an de decemro
ĝis
8a de januaro 2006.: 4a Novjara renkontiĝo,
FRANKFURT /MAIN
Esperantoland P.V., Lu
Wunsĉ-Rolŝoven, Wielefstr 9,2. Ĥ, 3. OG , DE-0551 BERLIN,
Germanio.
Tel.: +49(0)30-6855831 .
Rete: lu@esperantoland.org <mailto:lu@esperantoland.org>
.
2006
de la 19a
ĝis
la 21a de majo Kostrena kaj Rijeka
Kroatia Konkurso pri Scio de Esperanto por Lernantoj el Elementaj
Lernejoj
Internacia junulara renkontiĝo
pri temo "Unuiĝanta
Eŭropo".
29an de
julio
ĝis
5a de aŭgusto:
91a Universala Kongreso de esperanto, Firenze Italio.
Cxiuj
informoj en
nia
societejo dum lundaj kunvenoj
6an
ĝis
la 13a de aŭgusto:
INTERNACIA JUNULARA KONGRESO en Sarajevo. Informoj en societejo.
19an
ĝis
la 26a de aŭgusto:
Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Beogrado. Informoj en la
societejo dum la kunvenoj
DIVERSAJXOJ
-Ankoraŭ
ne estas malfrue por aliĝi
aŭ
renovigi membrecon en diversaj internaciaj esperanto-organizacioj kiel:
Universala Esperanto-Asocio, Sennacieca Asocio Tutmonda, Esperanto-Civito
aŭ
en diversaj fakaj aŭ
sociaj asocioj kiel, komerca, konstruista, instruista, jurista,
religiaj organizacioj kaj pluraj aliaj.
Ĉiujn
informojn
Vi povus havigi en la societejo
ĉiulunde
aŭ
per
telefono al
228 218.
-Same indas
pripensi pri abono almenaŭ
unu internacian esperanto-gazeton
ĉu
movadan
ĉu
fakan kiel
Esperanto-Revuon,
Monaton, Heroldon de Esperanto, Sennaciulon kaj aliajn. Informojn en
la societo
aŭ
per jam citita telefono.
ONI
ATENTIGAS
Aldone de tiu
ĉi "Informilo",
al
ĉiuj
kiuj ne pagis
ĝis
nun societan membrokotizon oni sendas enpagilon.
Sabaton,
la 5-an de novembro 2005 komencis elsendi programon "INTERNACIA
TELEVIDO", unua televidkanalo tute je lingvo esperanto. Spektado
estas senpaga, tamen vi devas havi eblecon eniri la
http://www.internacia.tv/
Saluton el
Esperanto Societo Rijeka.
I N F O R M I L O
4-05
(52)
Esperanto društvo Rijeka- Esperanto Societo
Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334670
lunde de la18a Ĝis
la 20a horo
naslov na
mrezi-retadreso:esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto Boris Di Costanzo tel.71-53-09
aŭ 0989294623
Vicprezidanto: Vjekoslav Morankić 22-81-48
Rijeka, septembro 2005.
Estimataj gesamideanoj!
Jen pasis la feriotagoj kaj jen
nia 4a Informilo ĉi jara en viaj manoj. De
ekapero de nia lasta 3a Informilo Ĝis hodiaŭ
okazis multaj eventoj en Esperantio. Ni pri kelkaj informos vin
kurte (mallonge). Sed unue pri niaj kunvenoj, prelegoj kaj agado aŭtune.
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
La societejo estas malfermita lunde
de la 18a ĝis la 20a horo.
Jen la programo de
prelegoj por septembro kaj oktobro:
Kunvenoj kun prelego ćiu
lunde je la 19a horo
Septembro:
la
5an: Regula malfermita kunsido de la Prezidantaro.
la 12an: 2a Renkontiĝo
de verkistoj esperantistoj el Mezeŭropo
okazinta en Hrašćina 8-10 de julio.
Informas Josipa Katunar
la 19an: 78a SAT-Kongreso okazinta en Zagreb 2-8an de aŭgusto. Informas Vjekoslav Morankić
la 26an: 90a Universala Kongreso de esperanto en Vilnius
(23-30-2005). Informas Boris Di Costanzo
Oktobro:
La 3an: Preparlaboroj por kurso "A" de Esperanto
la 10an: Trarigardo de esperanto-gazetoj. Informas Ana Radulović
la 11an:
KURSO "A"DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ En societejo je la
19a horo
la 17an: Eŭropa
unuiĝo, eŭropa identeco kaj Esperanto. Prelegas Vjekoslav
Morankić
la 24an: Esperanto instruado en Kroatio kaj ILEI. Informas Emil
Hrvatin
Rimarko: Volontuloj el nia societo iros meze de oktobro al vinberrikolto sur
bieno de Marcello Trampuh en Kaštelir, Istrio. Informoj kaj aliĝo ĉe la prezidanto.
G R A V E - NOVA
ESPERANTO-KURSO POR KOMENCANTOJ
NOVA KURSO DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ KOMENCIĜAS MARDON LA 11an DE OKTOBRO EN LA SOCIETEJO JE LA
19a HORO. INFORMU VIAJN GEFAMILIANOJ KAJ GEKONATULOJN. ELSPEZO POR
LA KURSO NUR 50 KUNAOJN MONATE
VAŽNO - NOVI TEČAJ
ESPERANTA ZA POČETNIKE
NOVI TEČAJ ESPERANTA ZA POČETNIKE POČINJE U UTORAK 11. LISTOPADA U
PROSTORIJAMA DRUŠTVA U 19 SATI. OBAVIJESTITE O TOME SVOJE UKUĆANE I
POZNANIKE. CIJENA TEČAJA SAMO
50 KUNA MJESEČNO.
PRI OKAZINTAJ
KONGRESOJ KAJ RENKONTIĜOJ
Niaj membroj ĉeestis
inter aliaj al kelkaj gravaj kongresoj kaj renkontiĝoj inter alie:
-
La 7a Kongreso de Kroataj Esperantistoj okazis en Zabok la
18an ĝis la 19an de junio. Ĉeestis nia kvinopa delegacio
konsisistinta de gesamideanoj: Di Costanzo Boris, Franelić
Adela, Katunar Josipa, Morankić Vjekoslav kaj Radulović Ana
-
Kadre de la Nacia kongreso Prezidanto de Respubliko Kroatio
Stipe Mesić akceptis la 20an de junio delegacion de Kroata
Espeperanto-Ligo (KEL). Akcepton ĉe la prezidanto ĉeestis Radenko Milošević, vicprezidanto de KEL, Vjekoslav Morankić,
vicprezidanto, Spomenka Štimec sekretariino, Vida Jerman membro de
la Prezidantaro de KEL kaj urbesto de Urbo Zabok Ivan Hanžek.
-
La 78a SAT-kongreso okazis en Zakreb 2-9 de julio. Sennacieca
Asocio Tutmonda ( Svjetska nenacionalna asocijacija) estas neŝtata kaj ekster nacia esperantista organizacio en kiu membriĝas esperantistoj
kiuj vivas de sia propra laboro. Praktike en ĝi agas tielnomaj maldekstruloj, oni povus diri socialistoj, komunistoj,
anarkistoj, socialdemokratoj kaj aliaj kun simila politika sociala
kaj kultura starpunktoj. La Kongreson partoprenis el Rijeka
Vjekoslav Morankić. SAT agas kune kun KEL
ankaŭ je projekto de senminigo de Kroatio kaj tiel
maniere lobias ĉe
franca registaro. Kelkajn jarojn sinsekve ni sukcesis havigi 100.000
eŭrojn po jare por
senminigo de Kroatio. Delegacio de SAT kaj KEL tial estis dum la
kongreso akceptita ĉe Centar za razminiranje Hrvatske en Sisak.
Delegacio konsistis de Andre kaj Colette Weiss, Krešimir Barković de
SAT kaj Radenko Milošević kaj Vjekoslav Morankić de KEL
-
En Hrašćina ĉe
bieno de Spomenka Štimec okazis 8-10 de julio Renkontiĝo de Mezeŭropaj esperanto-verkistoj kaj tradukantoj de kroata literaturo en
orientajn lingvojn pere de Esperanto. Ĉeestis eventon triopa delegacio
el nia E-Societo.
-
Ĉijaran 90an Universalan Kongreson de Esperanto kiu okazis en
Vilnius en Litovio de 23a
ĝis 30a de junio partoprenis jenaj membroj de nia
societo: Jaga kaj Boris Di Costanzo, Adela Franelić, Gordana Katunar,
Ana Radulović kaj Mira Barak.
-
DIVERSAĴOJ
Sinjorino Aĉtar
Etemadi tradukistino el Teherano, Irano vizitis nin meze de julio. Ŝi estas tradukistino kaj tradukas nian kroatan
literaturon pere de Esperanto en la persan (farsit lingvo). Ŝi jam tradukis "Amoj de Georgo Waŝington" de Miro
Gvran kaj "La Morto de Gogolj" de Ulderik Donadini. La plej sukcesa
traduko estas traduko de "Čudnovate zgode šegrta Hlapića" de Ivana
Brlić Mažuranić kiun tradukon en persa lingvo eldonis unu el plej
gravaj iranaj eldonejoj. Eldonkvanto de la eldonita verko estas
10.000 ekzempleroj. Do la verko atingis preskaŭ ĉiun vilaĝon en Irano. Sinjorino Etemadi donis intervjuon al
"Novi list" kaj ĝin oni aperigis la 31an de julio.
Ankoraŭ
ne estas malfrue por aliĝi
aŭ renovigi membrecon en diversaj internaciaj
esperanto-organizacioj kiel: Universala Esperanto-Asocio, Sennacieca
Asocio Tutmonda, Esperanto-Civito aŭ
en diversaj fakaj aŭ
sociaj asocioj kiel, komerca, konstruista, instruista, jurista
religiaj organizacioj kaj pluraj aliaj. Ĉiujn
informojn Vi povus havigi en la societejo ĉiulunde aŭ
per telefono al 228 218.
Same indas pripensi pri abono almenaŭ unu internacian esperanto-gazeton ĉu movadan ĉu
fakan kiel Esperanto-Revuon, Monaton, Heroldon de Esperanto,
Sennaciulon kaj aliajn. Informojn en la socito aŭ
per jam citita telefono.
Ni informas Vin pri kelkaj utilaj retpaĝoj en esperantio:
www.esperanto.hr <http://www.esperanto.hr>
www.ĝangalo.com<http://www.ĝangalo.com>
www.esperanto.de <http://www.esperanto.de>
www.komerco.com <http://www.komerco.com>
Ĝis la sekvonta skribado koran saluton al legantoj sendas
la kompilanto.
I N F O R M I L O
5-04 (48)
Esperanto društvo Rijeka- Esperanto Societo Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde de la18a
gxis
la 20a horo
naslov na mreži-retadreso:esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto: Boris Di
Costanzo tel.715-309
aŭ
0989294623. Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav Morankić 226-218
kaj 228-148
Rijeka,
oktobro 2004
Estimataj, jen kelkaj informoj por Vi el nia societo.
KUNVENOJ KAJ PRELEGOJ
Grave: La societejo estas malfermita lunde
de
la 18a
ĝis la 20-a horo
Jen la
programo de prelegoj por novembro kaj decembro:
Kunvenoj kun prelego ćiu
lunde je la 19a horo
Novembro:
la
8an: Kian kaj kiun lernolibron ni bezonas en Kroatio por
elementaj lernejoj. Ronda tablo diskuto. Gvidas Emil Hrvatin
la 15an: Pri okazinta en Rijeka de 20-a
ĝis 23a de oktobro la Internacia scienca kunveno je temo "Latinismo
en Eŭropo" kun aparta pritrakto de kroata latinismo en pasinteco kaj
hodiaŭ. Informas Vjekoslav Morankić
la 21an dimanĉon: Ekskurso en Kašteliro
la 22an: Pri kio informas esperanto-gazetaro. Informas Ana Radulović
la 29an: Internacia korespondado.
Parolas Pero Krstulović
Decembro:
la 8an: Pri okazinta
Universala Kongreso en Pekino (dua parto).
Informas Boris Di Costanzo
la 13an: Zamenhofa tago
la 20an: Pri kio informas esperanto-gazetaro.
la 27an: Jarofina
amikeca renkontiĝo
KOMENCIĜIS NOVA KURSO DE ESPERANTO POR KOMENCANTOJ
La kvinan de oktobro komencis la nova kurso de esperanto por komencantoj.
ĝin frekventas 6 personoj kaj
ĝi
okazas lunde kaj
ĵaŭde
en la societejo komencante je la 19-a horo. La lingvon instruas
samideanino
Josipa Katunar.
MEMBROKOTIZOJ KAJ HELPO AL LA SOCIETO POR 100 JARA JUBILEO
Ni dankas al
ĉiuj
kiuj por tiu
ĉi
jaro pagis membrokotizon, kaj same petas membrojn kiuj ne pagis
membrokotizon por
la
kuranta jaro ke tion oni povas fari per jam pasintfoje sendita enpagilo
aŭ
ĉiulunde en la societejo. Same ni dankas al
ĉiuj kiuj donis
ĉijaran
kontribuon por celebro de nia 100 jara jubileo.
EKSKURSO EN KAŠTELIR
Dimanĉon
la 21an de novembro okazos ekskurso en Kaštelir al bieno de nia
membro samideano Marcello
Trampuh. La renkontiĝon
ĉeestos
samideanoj el Triesto respektive Italio, Slovenio kaj aliaj el
regiono de
Alp-Adrio. Celo de
la ekskurso estas provi novan vinon de vinberoj kiujn niaj societanoj
rikoltis dum lasta nia ekskurso. Prezo de
la
ekskurso estas 50 kunaoj po persone. Aliĝoj
ĉiulunde
dum kunveno en la societejo aŭ
al Boris Di Costanzo, tel: 715 309
aŭ 098 929 46 23.
INTERNACIA SCIENCA KUNVENO:
LATINISMO EN
EUXROPO
En Rijeka de la 20a
ĝis
la 23a de oktobro okazis Internacia scienca kunveno je temo
Latinismo en Eŭropo kun aparta pritrakto de kroata latinismo en pasinteco kaj hodiaŭ. La
kunvenon organizis Kroata Literatura Asocio filio Rijeka (Matica hrvatska - Ogranak u Rijeci) en kunlaboro de Universitato
Rijeka kaj
Arkiepiskopejo Rijeka (Nadbiskupija riječka) sub
aŭspicio
de Kroata Akademio de Sciencoj kaj artoj. De 28 sciencaj verkoj kaj
prezentaĵoj
indas akcenti ke la okan verkon prelegon tenis samideano Radenko
Milošević vicprezidanto de Kroata esperanto Ligo per temo: Esperanto sur postrestaĵoj (ruinoj) de la latina. (Esperanto na razvalinama
latinskoga).
La referaĵon
komentis vicprezidanto de Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj
akademiano Bratulić konstatante ke esperanto ludas gravan rolon se temas pri egalrajto de lingvoj kaj
diversaj naciaj kulturoj. Interesuloj povos pli ekscii dum prelego
en nia societejo la 8an de decembro.
EN ELEMENTA LERNEJO KOSTRENA ONI INSTRUAS ESPERANTON
Dank al interkonsento inter Elementa lernejo
"Pećine" filio Kostrena kaj nia societo oni
ĉi jare komencis instruadon de esperanto en la lernejo. Instruistino estas samideanino
Josipa Katunar.
La kurson frekventas 8 gelernantoj. Por organizo de la kurso ni devas
precipe danki al sinjorino Irena Margan, direktorino de la lernejo
kaj al sinjorino Dijana Tubić estrino de la lernejo Kostrena pro
siaj esprimitaj
voloj kaj farita helpo.
DIVERSAJXOJ
Alproksimiĝas
fino de la jaro. Esperantistoj povus prepari sin por aliĝi aŭ
renovigi membrecon en diversaj
internaciaj esperanto-organizacioj kiel: Universala Esperanto-Asocio,
Sennacieca Asocio Tutmonda, Esperanto
-Civito
aŭ
en diversaj fakaj aŭ
sociaj asocioj kiel, komerca, konstruista, instruista, jurista,
religiaj organizacioj kaj pluraj aliaj.
Ĉiujn
informojn
Vi povus havigi en la societejo
ĉiulunde aŭ
per telefono al 228 218.
Same indas pripensi pri abono
de
almenaŭ unu internacia esperanto-gazeto,
ĉu movada,
ĉu
faka kiel Esperanto-Revuo, Monato, Heroldo de Esperanto, Sennaciulo kaj aliaj.
Informojn en la societo
aŭ
per jam citita telefono.
Ni informas Vin pri kelkaj utilaj retpaĝoj en
Esperantio:
www.esperanto.hr <http://www.esperanto.hr>
www.ĝangalo.com <http://www.ĝangalo.com>
www.esperanto.de <http://www.esperanto.de>
www.komerco.com <http://www.komerco.com>
www.uea.org <http://www.uea.org>
Je
la
fino de
la
informado al
ĉiuj
koran saluton.
La informilo por 06 / 2004:
I N F O R M I L O
3-04 (46)
Esperanto društvo Rijeka- Esperanto Societo
Rijeka
Blaža Polića 2
51000 RIJEKA
HRVATSKA-KROATIO
Tel.++385(0)(51)334-670
lunde kaj vendrede de la18a ĝis
la 20a horo
naslov na
mreži-retadreso: esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
Ĝirkonto:2402006-1100212739
Prezidanto: Boris Di
Costanzo tel.715-309
aŭ 0989294623
Vicprezidanto kaj sekretario: Vjekoslav Morankiĉ 226-218 kaj
228-148
Rijeka,
JUNIO 2004
Estimataj gesamideanoj!
Jen kelkaj informoj por Vi el pasintaj monatoj rilate al
aktiveco en nia societo, kaj informo pri nia estonta laboro:
Kunvenoj kaj prelegoj
Grave: La societejo estas en la junio malfermita lunde kaj
vendrede de la 18a ĝis la 20a horo.
Dum la somero
(julio kaj aŭgusto) la societejo estos malfermita nur ĉiulunde.
Kunveno de membroj okazas ĉiulunde je la 19a horo.
Jen la programo de
prelegoj por junio:
Kunvenoj kun prelego ĉiulunde je la 19a horo
la 7an: Niaj
projektoj en sekvonta 2005a jaro. Diskuto. Gvidanto Boris Di Costanzo
la 14an: Pri okazintaj "Kroata konkurso pri scio de Esperanto por
lernantoj el elementaj lernejoj"
kaj Internacia renkontiĝo de junularo je la temo "Protekto de malgrandaj
lingvoj en Eŭropo".
Informas Emil Hrvatin kaj Vjekoslav Morankić
la 21an: Kunsido de la Prezidantaro
la 28an: Informo pri la propono por Ministerio por edukado kaj
sporto pri oficialigo de instruado de Esperanto.
Informas Emil Hrvatin
Okazinta "Konkurso pri scio de Esperanto por lernantoj el
elementaj lernejoj"
en Kostrena la 28an ĝis la 30an de majo 2004
La tria sinsekva Konkurso, konata ankaŭ sub nomo "Pokalo
Kostrena", okazis en Kostrena. Partoprenis la Konkurson 17
gelernantoj el 4 elementaj lernejoj. La Konkurso okazis en Skolta
restadejo "Esperanto Domo". Jen la rezultoj:
En kategorio "A" (komencantoj)
1. Drago Ilišinović, Elementa lernejo "Retkovec"
2.
Ana Valjak,
Elementa lernejo "Mladost", Zagreb
3. Ne aljuĝita
En kategorio "B" (progresa)
1. Tea Šimičić, Elementa lernejo "Mladost", Zagreb
2. Maja
Glodić, Elementa lernejo "Mato Lovrak", Zagreb
3.
Valentina Marinović, Elementa lernejo "Mladost", Zagreb
"Pokalon Kostrena" gajnis:
En ambaŭ kategorioj "A" kaj "B" Elementa lernejo "Mladost",
Zagreb
Premioj por unuaj tri lokoj
estis pokaloj. Sed ĉiuj
partoprenantoj ricevis donace abonon al "Juna Amiko",
esperanta gazeto por gelernantoj komencantoj. Lernantoj amuziĝis
per la kvizo "Milionulo" kaj ekskursis al la urbeto Crikvenica
Dankon al aŭspiciantoj,
apartemento PGŽ kaj Komunumo Kostrena por ilia helpo kaj subteno al
la okazinta programo.
Internacia junulara renkontiĝo je la temo "Protekto de malgrandaj lingvoj en Eŭropo"
La renkontiĝo okazis en Kostrena samajn tagojn kiel la Konkurso
por lernantoj. Ĉeestis
krom lernantoj ankaŭ
deko da partoprenantoj. Jen mallonge el la programo:
-lingvoj en Eŭropo (prelegis
Vjekoslav Morankiĉ), pri makedona lingvo (Judita Rey Hudeček), pri
cigana lingvo (Judita Rey Hudeček anstataŭ
Spomenka Štimec
Eksperimenta finosemajna kurso de Esperanto en
Elementa Lernejo en Kostrena
Profesorino Judita
Rey Hudeček en konsento de direktorino de la lernejo okazigis
semajnfinan kurson de Esperanto por 10 lernantoj. La kurso estis
sukcesa kaj la lernejo montris intereson. Aŭtune la kurso estos daŭrigota pri kio zorgos nia societo.
Pri
okazaĵoj informis la gazeto "Novi List" kaj en la monato
junio informos la loka gazeto "Nia Kostrena".
Konkurso por titolpaĝo de libro "Zamenhofa strato"
Natječaj za naslovnu stranicu knjige "Zamenhofova ulica"
Izdavačka kuća "Izvori" i "Hrvatski savez za Esperanto"
Raspisuju natječaj
za
naslovnu stranicu knjige
ZAMENHOFOVA ULICA
poljskog autora Romana Dobrzinskog u hrvatskom
prijevodu Domagoja Vidovića
knjiga izlazi u jesen 2004. u nakladi od 1000 primjeraka
Poljski novinar
Roman Dobrzinsky tijekom desetogodišnjih susreta s Ludvigom Ĉ.
Zamenhofom, intervjuirao je jedinog preživjelog unuka inicijatora
međunarodnog jezika Lazara Ludviga Zamenhofa. To je knjiga ne samo o
obitelji Zamenhof, ni samo o varšavskoj sudbini židova veĉ
fascinantan dokument o 20. stoljeĉu u kojem se zrcali i naša
povijest.
Zamenhofova ulica je
i varšavska Zamenhofova ulica i zagrebačka Zamenhofova ulica i
stotine drugih ulica koje su dobile širom svijeta ime po Zamenhofu
(najviše njih u Brazilu i Francuskoj). To je ujedno i portret L.L.Zamenhofa
(za kojeg je Umberto Eco rekao da mu je život još fascinantniji nego
nevjerojatno fascinantna gramatika) i priča o problemu komuniciranja
od Babilonske kule do proširene Europske unije.
Nakladnik će
odabrano rješenje naslovne stranice honorirati sa 1000 kuna (tisuću
kuna). Zainteresirani mogu podiĉi manuskript prijevoda u Hrvatskom
savezu za esperanto.
Vaše prijedloge za
naslovnu stranicu dostaviti do 15.10.2004. u Hrvatski savez za
esperanto, Kneza Mislava 11 Zagreb.
Okazinta Jarasambleo de "Societo por Esperanto Split"
La jaran kaj elektan asambleon de la "Societo por Esperanto Split", kiu
okazis la 18-an de majo 2004, ĉeestis Boris Di Costanzo
kaj Vjekoslav Morankić je la nomo de nia Societo kaj respektive
Kroata Esperanto Ligo.
Ekspozicio de pentraĵoj en Muggia - Italio
Triesta Esperanta Asocio organizis la 3-an de junio 2004 ekspozicio
de verkoj de pentristoj el mezeŭropa
regiono. La solena malfermo okazis en Muggio. Nia Societo estis
invitita proponi ankaŭ
kroatan pentriston ĉeesti.
De nia flanko ekspozicion partoprenis Elvis Krstulović, juna
pentristo el Rijeka. Inaŭguron
ĉeestis
ankaŭ niaj membroj Boris Di Costanzo,
Vjekoslav Morankić kaj Pero Krstulović kun siaj gefamilianoj.
"Esperanto Societo Rijeka" ĉe prezentado de Rijekaj neprofitaj Societoj sur strato Korzo en urbo Rijeka.
Niaj anoj Damir Morankić, Ana Radulović kaj Boris Di Costanzo
partoprenis prezentadon de Societoj de nia regiono, kiu okazis la
28an de majo 2004. Estas disdividitaj al Rijekanoj pli ol tricent
flugfolioj kun informoj pri Esperanto kaj nia Societo.
Dankesprimo de la Prezidantaro al novaliĝintaj samideanoj
Dum lastaj tagoj aliĝis
al nia Societo tri novaj membrinoj. Nome Elda Doerfler, Ondina Božac
kaj Danijela Petelin. Dankon por aliĝo
kaj sukcesan esperantan agadon.
Aldone al tiu ĉi Informilo oni sendas, al tiuj kiuj pagis
membrokotizon por la jaro 2004, atestilon por la pagita membrokotizo.
Dankon al la pagintoj kaj anticipan dankon al pagontoj.
Kondolencoj:
Ni esprimas nian kondolencon al niaj gemembroj Sanja kaj Snježana
Bokulić kaj Nikola Finetto kaj al la gefamilianoj okaze de la forpaso
de ilia patro, respektive avo, Ivan Bokulić
Je la fino dankon por Via pacienca tralego!
Ĝis!
Di DCostanzo Boris
|