La jarkunveno de kroataj fervojistoj-esperantistoj

La jarkunveno de Kroata Fervojista Esperanta Asocio okazis  la 3an de marto 2022 en la ejoj de Kroata Esperanto-Ligo en Vodnikova 9. (KFEA devis siajn ejojn disponigi al Kroataj Fervojoj post kiam la grandaj tertremoj en 2020 detruis la oficejojn de la Kroataj Fervojoj kaj  fervojistaj oficistoj eklaboris en la ejoj de KFEA.)

La laborplano por la jaro 2022 estas akceptita kun la deziro ke ni havu pli bonajn kondiĉojn por la laboro ĉi-jare.

Dum la jarkunveno ni sendis salutojn al ĉiuj Ukraianaj esperantistoj kaj iliaj batalantoj. Ni esperas ke ili venkos en sia batalo kaj ni deziras al ili ĉion bonan. Vivu Ukraino!

Roža Brletić-Višnjić

Fotis: Vlatka Škorić

Skip to content