Kroata Esperanto-Ligo havas novan estraron en 2022

La 15an de majo 2022 okazis en Zagrebo en Vodnikova 9  la elekta jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo.Por la nova prezidanto estis elektita Anto Mlinar. La sekretarian laboron transprenis Spomenka Štimec.

Tri novaj vicprezidantoj estis elektitaj: Đivo Pulitika, Vladimir Dujnić kaj Mihaela Cik.

En la nova estraro de KEL membras Siniša Dvornik, Ankica Jagnjić, Ana Alebić-Juretić, Grozdana Grubišić-Popović, Robert Milijaš kaj  Ivan Špoljarec.

La ĝisnuna prezidantino Spomenka Štimec dankis al la antaŭaj estraranoj por la gvidado de la asocio en la lastaj kvar jaroj kaj tute specife en la malfacilaj lastaj du jaroj dum la pandemio kaj tertremo.

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.