Ĵurnalistoj en la ejoj de Kroata Esperanto-Ligo

Ĵurnalistino de la kroata gazeto Jutarnji list Korana Sutlić kun la fotistino Neja Markičević vizitis Kroatan Esperanto-Ligon kaj publikigis la artikolon inspirita pri la vivo de nia iama membro Paul Kastner, la iama posedanto de la zagreba vardomo Na-Ma kaj esperantisto. Li estis  siatempe kuracata de ftizo en Davos (Svislando) kaj tie lernis Esperanton antaŭ la Unua mondmilito. La artikolo estis publikigita (kaj ilustrita per belaj fotoj el nia arkivo) okaze de la fakto ke la multjara tradicio vendejo ŝanĝas posedantojn kaj la komercaĵojn.) La konata germana Nobelpremiito Thomas Mann en sia verko „La magia monto“ mencias Esperanto-lernantojn. Li vizitis en Davos sian malsanan edzinon Katja en 1912.

Skip to content
KEL
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.