TRIXINI "MAGIISTO
KUN BLUA ŜTONO" - AMIKO DE KROATAJ ESPERANTISTOJ - MORTIS EN 2015
TRIXINI "ČAROBNJAK S PLAVIM KAMENOM" - PRIJATELJ HRVATSKIH
ESPERANTISTA - UMRO U 2015.

Hansjörg Kindler "Trixini" (1933-2015) - njemački esperantist i mađioničar
- germana esperantisto kaj magiisto
T R I X I N I
-
Saluton Judita, kiel vi fartas? Kio nova
ĉe vi?
-
Pli-malpli bone. Kaj vi?
-
Nun sufiĉe bone, pri poste mi vidos kaj pro tio mi vokas...
Nome, mi baldaŭ mortos, kaj nun mi ne plu havas tempon por korespondi kun
geamikoj. Mi nun devas nur okupiĝi pri tio ke mi ne suferu tro...
-
Ho, Trixini ne ŝercu tiel, ne parolu stultaĵojn...
Lastfoje kiam vi longe ne skribis kaj ni timis ke vi estas malsana, vi ne
skribis ĉar vi estis en la ĉielo, sed pro la amo, ne pro la morto...
-
Ne, Judita, ĉi-foje estas vere serioze. La kuracisto montris
al mi miajn kontrol-rezultojn kaj la radiografian bildon...
-
Vi ja scias ke kuracistoj estas same kiel vi magiistoj, eble nur
ŝajnas tiel...
-
Ne, kara ne, ne ... ĉio klaras. Mi nur volis ankaŭ buŝe
adiaŭi de vi. Mi jam skribis leterojn por miaj geamikoj, iu sendos ilin
kiam mi mortos, por ke vi sciu. Dankon por via amikeco kaj kiam vi ricevos
ĝin ne estu trista. Vi ja scias, ke mi estas religiema homo kaj mi nek
timas, nek bedaŭras pro baldaŭa foriro. Kiam homo naskiĝas, jam
li scias ke tiu momento venos... Mi nur ne volas tro suferi, kaj tio restis mia
lasta ankoraŭ nesolvita tasko... Ĝison kara, fartu bone kaj salutu
vian familion kaj ĉiujn geamikojn...
Post tiu ĉi
telefonado mi ankoraŭ dufoje telefonis al li. Neniu respondis. Kiel kutime,
mi lasis mesaĝojn. Trixini multe aktivis ekster la domo. Reveninte hejmen,
vespere li kutimis voki min por rakonti pri siaj prezentaĵoj, libroj,
planoj... Ĉi-foje li ne retelefonis. Anstataŭ tio venis la letero,
ordeme adresita de li, ornamita per E-glumarkoj. Krom lia letero, kiel kutime
estis fotokopioj de iuj ĵurnalaj artikoloj pri lia agado. La letero estis
adiaŭa, skribita fare de li kaj iu aldonis nur la daton...
Li petis min
transdoni al ĉiuj geamikoj liajn salutojn kaj diri ke neniu estu trista.
Ĉu tio eblas? Hansjörg Kindler, nia kara Trixini, ne estis amiko kun kiu
ni ĉiutage telefonis, sed li estis ĉiam atingebla kiam ni bezonis lin.
Li estis parto de nia vivo, kaj de la vivo de multaj homoj dise tra la mondo.
Ne multas tiom raraj
homoj en la mondo, kaj ni kies amiko li estis, estis veraj feliĉuloj.
Estas malfacile
diri, kiam kaj kiel li ekestis nia ci-amiko. Kun zagrebaj esperantistoj li estis
bindita per diversaj fadenoj: kiel
esperantisto, kiel pupisto, kiel mondvojaĝanto, kiel humanisto... Sed tio
estas nur kelkaj flankoj de lia personeco. Aliajn ankaŭ tre rarajn mi
malkovris tute hazarde, foliumante lian fotoalbumon, dum mia gastado ĉe li.
- Trixini, ĉu
tiu ĉi albumo estas el viaj lernojaroj? Tio estas vi, sed kial apud la nomo
de viaj samklasanoj estas skribite: grafo, princino, barono? Ĉu vi tiel
kutimis doni kromnomojn?
-
Ne, ili ja vere estis grafoj, dukoj, baronoj, aŭ gefiloj de riĉuloj.
Vidu, tiu ĉi knabino estas fratino de la nuna hispana reĝino Sofia, la
princino de Grekio, tio estas la princo de...
– mi ne plu memoras kiu ili estis, sed mi miris pro la fakto, ke mia
amiko finis la lernejon Selem, kiun frekventas nur nobeluloj kaj infanoj de
milionuloj! Sed la rakonto pri tio kiel tiu fama lernejo invitis lin esti ilia
lernanto jam estas okazaĵo, kiu okazas nur al de Dio benitaj raruloj.
Li estis tiom rara,
ke post la abituro li decidis ne uzi la diplomon de tiu ĉi fama mezlernejo,
sed studi ion eksterordinaran. Li decidis studi teologion kaj ekesti simpla
katolika pastro! La patro Kinzel, sufiĉe bonhava, sed ne tiom religiema
persono koleriĝis. Pensante ke la filo ne eltenos sen lia financa helpo, li
decidis ne sendi al li la monon por studado. Sed iama
kolego de princoj kaj princinoj ne volis ŝanĝi sian decidon. La monon
li perlaboris surstrate per siaj hobioj: pupludado kaj magiado. Li finis
studadon kaj estis katolika pastro 16 jarojn. Sian laboron li ŝatis, sed
por malpacienca kaj maltrankvila homo ŝanĝoj en la fortika sistemo de
la katolika eklezio estis tro malrapidaj. Li decidis iri sian propran vojon kaj
helpadi homaron. La virino kiun li edzigis havis filinon kaj li iĝis bona
patro de hodiaŭ sufiĉe fama artistino.
- Kaj
kiu estas tiu persono sur la foto kun subskribo kiu staras sur ŝranketo en
angulo?
- Tio estas Dalaj Lamao.
- ?!!? Ne diru, homo! Kiajn
rilatojn vi havas kun li? Li certe ne estas esperantisto nek estis
lernanto de Selem...
- Ne,
tio ne. Sed pri Esperanto mi ja skribis al li...
- Kaj li pro tio sendis al vi sian
foton kun subskribon?
- Ne, ni fakte interŝanĝis
telefonkartetojn...
- !!!???
Jes, tia estis nia
Trixini, unu el la plej bonaj eŭropaj magiistoj, kaj portanto de la
fingroringo kun Blua ŝtono.
Pri li oni povus
skribi romanojn, sed mi menciu ankoraŭ nur tion, ke dummilite li ne povis
trankvile sidi en sia domo en Germanio, kiam ni homoj suferis. Li venis al
Kroatio por vidi kiel li povus helpi, kion homoj bezonas... La helpadon pere de
iu ajn organizo li volis eviti...
En rifuĝeja
centro en Savudrija (Kroatio) li helpadis bosnianojn, ekestis laŭ ilia
kutimo bopatro de iu muzulmana knabino ktp...
En Zagrebo li
komprenis, ke mi okupiĝas pri hanidkapuloj. Dank' al lia helpo ili komencis
rajdi, naĝi, partopreni e-renkontiĝojn
kaj eĉ magiumi. La
boneco estas kiel kandeloj. Ilia lumo ne perdas sian forton se oni fordonas sian
fajron al aliaj homoj.
Oni povus ankoraŭ
longe, longe paroli pri nia kara Trixini. Sed pli bone ol paroli estas daŭrigi
la laboron de tiu ĉi nekutima, kaj senlime bona homo. Ni, liaj geamikoj,
pro tio fondis la societon kiu kunigos almenaŭ kelkajn liajn
ecojn. [Judita Rey Hudeček]
Universala Kongreso de Esperanto,
Zagreb 2001, kongresa kuriero
"Zagreba Albumo", 27 jul 2001. pri Trixini