ESPERANTISTOJ kaj la TERTREMO EN ZAGREB en
marto 2020
ESPERANTISTI i POTRES U ZAGREBU u ožujku 2020.
La 22-an de marto 2020 Zagreb estis
trafita per tertremo de forteco 5.5 gradoj laŭ Richter. Grava
damaĝo, 1 persono pereis, 27 vunditaj.
Dana 22.3.2020. Zagreb je pogodio potres jačine 5,5 stupnjeva po
Richteru. Ozbiljna materijalna šteta, poginula 1 osoba, ozlijeđeno
27.
Impresoj de Zagreba esperantistino Spomenka Štimec pri la tertremo (klaku por legi!) |
DETRUITAJ KAMENTUBOJ en ZAGREB PORUŠENI DIMNJACI u ZAGREBU
Tertremo en Zagrebo - postsekvoj al la
esperantista movado - helpon!
La 22an de marto 2020
la tertremo de la forteco 5,5 gradoj laŭ Richter-mezurado
trafis Zagrebon je la 6.24.
La epicentro estis 7 km de la urbocentro, en profundeco de ĉ. 10 km. La
tertremo alvenis en la semajno kiam la loĝantoj
de Kroatio devis resti hejme, en siaj loĝejoj, pro kronvirusa
epidemio. En la urbocentro estis damaĝitaj 26 000 konstruaĵoj el
kiuj 1900 ne estas loĝeblaj. Aparte suferis preĝejoj kaj muzeoj,
kaj tute aparte – la kamentuboj de Zagrebo.
Ankaŭ nia Esperanto-klubo en Vodnikova 9 estis trafita.
Laŭ la inspektado de la kamenpurigisto, nia kamentubo devas esti
rekonstruita. Kiam la kamentubo estos renovigita, ni ne plu rajtos uzi la
nunan sistemon de hejtado. La malnovan akvovarmigilon kaj hejtilon ni devas
anstataŭi
per la nova. La rekonstruan laboron de la kamentubo
ni pagos el la ŝparaĵo pri prizorgo de la domo al kiu ni
ĉiumonate pagas ĉ.100 eŭrojn. Sed ni mem devas aĉeti
novajn ilojn por varmigo de akvo kaj hejtado kiam la rekonstruo de la
kamentubo finiĝos. Ĝis
la fino de la rekonstruo de la laboro ni ne havos varman akvon.
Laŭ la
ĝis nun kolektitaj informoj, neniu zagreba esperantisto vundiĝis.
Post la tertremo ĉiuj revenis al siaj skuitaj kaj pli-malpli damaĝitaj
loĝejoj.
Apartan
dankon al nia iama membro Finta Csaba por rapida helpo!
La konto de
Kroata Esperanto-Ligo estas HR6124840081100881157 ĉe Raiffeisenbanko.
UEA-konto de Kroata Esperanto-Ligo estas: krel-z.
S. Štimec
Nia esperanta biblioteko de KEL estis
bonŝanca, nur du pentraĵoj (donaco de Zora Heide) falis de sur la
muro
kaj kelkaj paperoj, kiuj atendis sian organizadon, falis sur la plankon. Kaj
iomete difektiĝis la statueto, donaco de Jesper
Neergard.
Naša esperantska knjižnica dobro je
prošla, samo su dvije slike (poklon Zore Heide) pale sa zida,
a nekoliko papira (koji su čekali da ih se organizira) završilo je na
podu. A malo je oštećena i mala skulptura, poklon Jespera Neergarda.
La skulpturo donaco de Neergard :
Antaŭ nia ejo en la adreso Vodnikova 9, Zagreb, en la jubilea jaro 2017.
Tertremo en Zagrebo - impresoj de zagreba esperantistino
Estimata
sinjoro en Francio,
Responde al
via demando kiel fartas esperantistoj post tertremo en Zagrebo la 22an
de maro 202o, jen mia sperto:
Mi loĝas
en la urbocentro de Zagrebo en la strato Nova ves, tre malnova strato
de Zagrebo el la mezepoka tempo. La unuaj tertremoj estis du, la unua je la
6.24 kun intertempo de ĉirkaŭ duonhoro venis la dua, iom
malpli forta.. Ni aŭdis fortegan bruon kaj tuj post ĝi venis
skuegoj en kiuj mi flugis de la lito. La bruo ne venis nur de la
tertremo sed tute aparte de frakasitaj glasoj ( jes, miaj belaj verdaj
alzasaj glasoj, el ses, la tertremo ŝatis detrui kvin, ĉampanaj
glasoj aldone, glasoj por glaciaĵoj, japanaj teleroj kaj ceramikaĵoj,
tekruĉoj kaj vinkruĉoj, ĉio muelita en polvon
ĉar la puŝo de la tertremo elĵetis ilin el mia kuireja ŝranko.)
La tertremo ĉe mi odoris je kuba rumo, ĉar frakasiĝis plena
botelo da blanka rumo kaj aspergis la polvon.
La domoj en
la strato estas ege trafitaj kaj multaj domoj estas damaĝitaj. Dum la
matena tertremo la 22an de marto ĉiuj loĝantoj elkuris surstraten
en malvarman matenon en noktoĉemizoj kaj kovriloj kaj kun la
piedoj sur la tero forgesis por momento korona-viruson. Mi havis nian
maskon survizaĝe, mi havis gantojn. Post la unuaj tertremoj… ĝis
hodiaŭ atakis nin 90 tertremoj malpli fortaj. Se iu demandas
onin: Kiel vi fartas? La respondo estas: Mi fartas 5,50 laŭ Richter
Mi estas
bonhumora ĉar ĵus mian trietaĝan domon ( konstruitan brike en
1930) vizitis arkitektoj, fakuloj pri statiko, du junaj inĝ,
kun kaskoj surkape, el 300 kiom nun cirkulas tra la urbo kaj
inspektas la zagrebajn domojn. Post kontrolo de la domo, ili
decidis glui sur la pordon la verdan etikedon. Kaj tio signifas:la loĝantoj
rajtas loĝi en tiu domo. Sed la verda etikedo ricevis noton: necesas
kontrolo de kamentuboj fare de fajrobrigadistoj kaj kamenpurigistoj, meze urĝe!
Ĉ. 300
zagrebanoj ne plu rajtas loĝi en siaj domoj, sed ricevis provizoran
restadon en Studenta domo.
Mi estas
kontenta ke oni hodiaŭ ne ordinis al mi translokiĝon al Studenta
domo sed mi rajtas dormi hejme kaj reordigi mian bibliotekon.
El ĉiuj
esperantaj libroj la plej bonan flugkapablon havis la libro ricevita de So
Gilsu „Mi serĉas mian perditan…“
Mi dankas
al ĉiuj kiuj interesiĝis kiel ni fartas. Laŭ unuaj pritaksoj,
ankau nia Esperanto-Klubo en Vodnikova en la sufiĉe damaĝita
zagreba urbocentro fartas bone.
Saluton el
Zagrebo kiun ni devos rekonstrui dum venontaj jaroj. TAKE havus grandan
laboron ĉe ni. Sed unue ni venku koronanviruson kaj tiam ni devos
sanigi la vundojn. Granda laboro antaŭ ni.
Saluton de
Spomenka Štimec
Prezidantino de Kroata Esperanto-Ligo
Iu kunveno de zagrebaj esperantistoj en la adreso Vodnikova 9 en 2018.
NA GLAVNU STRANICU Hrvatskog saveza za esperanto - AL LA HEJMPAĜO de Kroata Esperanto-Ligo