INVITO
HELPI AL KROATA ESPERANTO-LIGO
REPAGI
KREDITON POR VODNIKOVA 9
Karaj
membroj, karaj geamikoj,
En
aprilo finiĝis la unua el 9
jaroj dum kiuj ni devas repagi krediton al Raiffeisen.
Ni eniras la duan jaron de nia kredito! Restas pliaj 8 jaroj entute.
Ni dankas tre kore al ĉiuj el vi kiuj subtenis
la repagadon de la kredito.
Inter aprilo 2003 kaj aprilo 2004 ni
sukcese repagis:
-
12 partopagojn al Raiffeisen
Banko por nia plej granda kredito de 50.500 eŭroj
-
1
partopagon de nia ŝuldo al Tonko Francesković (loĝejvendinto)
-
1
partopagon al Universala Esperanto-Asocio
Ekde februaro ni havas 3, ekde marto 2004 ni havas en
Vodnikova 4 loĝantojn de kiuj
ni ricevas lupagon monate. Tiu sumo ne sufiĉas por akiri monatan sumon
necesan por repagado de nia kredito.
Pro tio en la komencaj jaroj estas al ni malfacile repagadi
la krediton, des pli ĉar en la sama jaro ni devis ankaŭ investi en
renovigadon de la ejo.
En la lasta jaro financan helpon por Vodnikova 9 donis entute
55 membroj. Pluaj 15 membroj per siaj mebloj helpis
mebligi Vodnikova.
Tute apartan helpon ni ricevis de Esperanto-Societo Rijeka,
kiu transprenis la taskon monate helpi per kredito de 300 eŭroj – kiam
KEL mem ne kapablos pagi la partopagojn.
Povus okazi ke en la venontaj monatoj mankos al ni 50-100 eŭroj monate kaj tial ni turnas nin al vi kun la peto helpi.
Inter
niaj membroj troviĝas pluraj kiuj povus monate doni 10-30 eŭrojn.
Pluraj tiaj membroj-helpantoj helpus al ni senĝene redoni la krediton.
Ni
ne supozas ke vi financus nin sen repago.
Ni proponas la jenajn kondiĉojn de la
kredito:
Ni esperas ke vin motivigos emocioj por nia komuna ejo en
Vodnikova 9 kaj ne interezoj!
Tre kore ni dankas pro via pozitiva decido pri nia nemoveblaĵo!
La Prezidantaro de KEL